Tekst'ar'o de Esperant'o

Unu tekst'o el kolekt'o de Esperant'a'j tekst'o'j

Fabel'o'j

Tri'a Part'o

La baz'a'n tekst'o'n origin'e en'komput'il'ig'is Wolfram Diestel

Bertilo Wennergren iom korekt'is la tekst'o'n uz'ant'e la “kobold'o'imun'a'n el'don'o'n”: Volum'o 7 de la “iam komplet'ig'ot'a plen'a verk'ar'o de l. l. zamenhof”, el'don'ej'o ludovik'it'o, 1990.

Proksim'um'a traduk'o'jar'o: 1916

Kre'is la Esperant'a'n tekst'o'n: Zamenhof

Histori'o de unu patr'in'o

Unu patr'in'o sid'is apud si'a mal'grand'a infan'o; ŝi est'is plen'a de tim'o, ke la infan'o mort'os. La infan'o kuŝ'is pal'a, la mal'grand'a'j okul'o'j est'is ferm'it'a'j, ĝi'a spir'ad'o est'is mal'laŭt'a, nur de temp'o al temp'o inter'romp'at'a de profund'a en'spir'o, simil'a al ĝem'o; kaj la patr'in'o tiam ankoraŭ pli dolor'plen'e ek'rigard'ad'is si'a'n am'at'o'n.

Jen oni ek'frap'is je la pord'o, kaj en'ir'is mal'riĉ'a mal'jun'a hom'o, kiu est'is en'volv'it'a en grand'a ĉeval'kovr'il'o, ĉar tio varm'ig'as, kaj varm'o'n li bezon'is, ĉar ekster'e reg'is mal'varm'a vintr'o. Ĉio kuŝ'is kovr'it'a de glaci'o kaj neĝ'o, kaj krud'a vent'o tranĉ'is al ĉiu la vizaĝ'o'n.

Ĉar la mal'jun'a hom'o trem'is de mal'varm'o kaj la infan'o nun ĝust'e en'dorm'iĝ'is por moment'o, tial la patr'in'o met'is en la forn'o'n mal'grand'a'n pot'o'n kun bier'o, por varm'ig'i ĝi'n por la ven'int'o. La mal'jun'a hom'o sid'is kaj lul'is la infan'o'n, kaj la patr'in'o sid'iĝ'is sur la seĝ'o tut'e apud'e de li, observ'is si'a'n mal'san'a'n infan'o'n, kiu profund'e spir'is, kaj lev'is la mal'grand'a'n man'o'n.

“Ĉu vi ne opini'as ankaŭ, ke mi'a fil'o rest'os viv'ant'a?” ŝi demand'is.

“Di'o ne vol'os for'pren'i li'n de mi!”

La mal'jun'a hom'o, kiu est'is la Mort'o mem, mov'et'is iom strang'e la kap'o'n, tio pov'is tiel sam'e bon'e signif'i “jes”, kiel “ne”. La patr'in'o sid'is kun mal'lev'it'a'j okul'o'j kaj la larm'o'j rul'iĝ'ad'is sur ŝi'a'j vang'o'j. Ŝi'a kap'o far'iĝ'is pez'a, dum tri nokt'o'j kaj tri tag'o'j ŝi ne ferm'is okul'o'n, kaj nun ŝi en'dorm'iĝ'is, sed nur por unu moment'o, post'e ŝi, trem'ant'e de mal'varm'o, ek'salt'e lev'iĝ'is. “Kio tio est'as!” ŝi ek'kri'is kaj rigard'is ĉiu'flank'e'n. Sed la mal'jun'a hom'o mal'aper'is, kaj ŝi'a mal'grand'a infan'o ankaŭ mal'aper'is, li for'pren'is ĝi'n kun si. Kaj en la angul'o zum'is kaj zum'is la mal'nov'a horloĝ'o, la grand'a plumb'a pez'il'o ating'is la plank'o'n, kaj bum! ankaŭ la horloĝ'o ek'silent'is.

La mal'feliĉ'a patr'in'o el'kur'is el la dom'o kaj vok'is si'a'n infan'o'n. Ekster'e, mez'e de la neĝ'o, sid'is vir'in'o en long'a'j nigr'a'j vest'o'j, kaj ŝi dir'is: “La Mort'o est'is tie en vi'a loĝ'ej'o, mi vid'is, ke li for'flug'is kun vi'a mal'grand'a infan'o; li flug'as pli rapid'e ol la vent'o, kaj neniam li al'port'as re'turn'e tio'n, kio'n li pren'is!”

“Dir'u al mi nur, kiu'n voj'o'n li ir'is!” respond'is la patr'in'o, “dir'u al mi la voj'o'n, kaj mi li'n trov'os!”

“Mi sci'as la voj'o'n!” dir'is la vir'in'o en la nigr'a'j vest'o'j, “sed antaŭ ol mi dir'os ĝi'n al vi, vi dev'as kant'i al mi ĉiu'j'n kant'o'j'n, kiu'j'n vi kant'is al vi'a infan'o. Mi am'as ili'n, mi jam antaŭ'e aŭd'is ili'n, mi est'as la Nokt'o, mi vid'is vi'a'j'n larm'o'j'n, kiam vi kant'is.”

“Mi kant'os ĉiu'j'n, ĉiu'j'n!” respond'is la patr'in'o, “sed ne re'ten'u mi'n, por ke mi pov'u li'n kur'ating'i, por ke mi pov'u trov'i mi'a'n infan'o'n!”

Sed la Nokt'o sid'is mut'a kaj silent'a; tiam la patr'in'o inter'plekt'is la man'o'j'n, kant'is kaj plor'is, kaj grand'a est'is la kvant'o de la kant'o'j, sed ankoraŭ mult'e pli grand'a la kvant'o de la larm'o'j. Kaj tiam la Nokt'o dir'is:

“Ten'u vi'n dekstr'e kaj en'ir'u en la mal'lum'a'n pin'arb'ar'o'n, mi vid'is, ke tie'n for'ir'is la Mort'o kun vi'a mal'grand'a infan'o.”

Profund'e en la arb'ar'o la voj'o'j kruc'iĝ'is, kaj ŝi plu ne sci'is, kie'n ŝi dev'as ir'i. Tie star'is dorn'arb'et'aĵ'o, kiu hav'is nek foli'o'j'n nek flor'aĵ'o'j'n, sed est'is ja mal'varm'a vintr'a temp'o, kaj prujn'o kuŝ'is sur ĝi'a'j branĉ'o'j.

“Ĉu vi ne vid'is la Mort'o'n, preter'pas'ant'a'n kun mi'a kar'a infan'o?”

“Jes!” dir'is la dorn'arb'et'aĵ'o, “sed mi ne dir'os al vi, kiu'n voj'o'n li ir'is, se vi antaŭ'e ne varm'ig'os mi'n ĉe vi'a kor'o; mi frost'iĝ'as, mi far'iĝ'as absolut'a glaci'o.”

Kaj fort'e ŝi al'prem'is la dorn'arb'et'aĵ'o'n al si'a kor'o, por ke ĝi pov'u bon'e varm'iĝ'i, kaj la dorn'o'j penetr'is al ŝi en la karn'o'n, tiel ke la sang'o el'flu'is per grand'a'j gut'o'j, sed la dorn'arb'et'aĵ'o el'kresk'ig'is freŝ'a'j'n verd'a'j'n foli'o'j'n kaj flor'aĵ'o'j dis'volv'iĝ'is en la mal'varm'a vintr'a nokt'o, tiel varm'e est'is ĉe la mal'ĝoj'a patr'in'o; kaj la dorn'arb'et'aĵ'o pri'skrib'is al ŝi la voj'o'n, kiu'n ŝi dev'as ir'i.

Post'e ŝi ven'is al grand'a lag'o, kie oni vid'is nek ŝip'o'n nek boat'o'n. La glaci'o sur ĝi ne est'is ankoraŭ sufiĉ'e fortik'a, por ŝi'n transport'i, kaj la akv'o ne est'is sufiĉ'e ne'kovr'it'a kaj glat'a, por ke ŝi pov'u kuraĝ'i tra'vad'i ĝi'n, kaj tamen trans'iĝ'i ŝi nepr'e dev'is, se ŝi vol'is trov'i si'a'n infan'o'n. En la mal'esper'o ŝi kus'iĝ'is, por el'trink'i la lag'o'n, kaj tio por hom'o est'as ja ne ebl'a. Sed la aflikt'it'a patr'in'o pens'is, ke ebl'e okaz'os mirakl'o.

“Ne, tio ne est'as far'ebl'a!” dir'is la lag'o, “prefer'e ni ambaŭ rigard'u, ĉu ni ne pov'os inter'konsent'i. Kolekt'i perl'o'j'n est'as mi'a pasi'o kaj vi'a'j okul'o'j est'as la du plej hel'a'j perl'o'j, kiu'j'n mi ĝis nun vid'is. Se vi vol'as el'plor'i ili'n en mi'n, tiam mi transport'os vi'n al la grand'a flor'varm'ej'o, en kiu la Mort'o loĝ'as kaj kultur'as flor'o'j'n kaj arb'o'j'n; ĉiu el ili est'as hom'a viv'o.”

Ho, kio'n mi ne for'don'us, por ven'i al mi'a infan'o!” respond'is la kompat'ind'a patr'in'o kun larm'o'j, kiu'j nun ek'flu'is ankoraŭ pli abund'e, ĝis ŝi'a'j okul'o'j fal'is sur la fund'o'n de la lag'o kaj far'iĝ'is du grand'valor'a'j perl'o'j; sed la lag'o ŝi'n lev'is, kvazaŭ ŝi sid'us sur balanc'a seĝ'o, kaj per unu ek'sving'o ŝi trans'flug'is sur la trans'a'n bord'o'n, sur kiu star'is mejl'o'larĝ'a mir'ind'a dom'o. Oni ne sci'is, ĉu ĝi prezent'as mont'o'n kun arb'ar'o'j kaj kavern'o'j, aŭ ĉu ĝi est'as far'it'aĵ'o de hom'a man'o; sed la kompat'ind'a patr'in'o ne pov'is ĝi'n vid'i, ŝi est'is ja el'plor'int'a si'a'j'n okul'o'j'n.

“Kie mi pov'as trov'i la Mort'o'n, kiu for'ir'is kun mi'a kar'a infan'o?” ŝi ĝem'is.

“Ĉi tie'n li ankoraŭ ne al'ven'is,” dir'is la mal'jun'a tomb'ist'in'o, al kiu est'is komisi'it'a la inspekt'ad'o super la grand'a flor'varm'ej'o de la Mort'o

. “Kia'manier'e vi pov'is ven'i ĉi tie'n, kaj kiu al vi help'is?”

“La bon'a Di'o al mi help'is!” ŝi respond'is; “Li est'as kompat'em'a, kaj vi ankaŭ est'os kompat'em'a! Kie mi pov'as trov'i mi'a'n kar'a'n infan'o'n?”

“Sed mi ĝi'n ne kon'as!” dir'is la vir'in'o, “kaj vi ne pov'as vid'i! Mult'e da flor'o'j kaj arb'o'j for'velk'is en ĉi tiu nokt'o, la Mort'o baldaŭ ven'os kaj trans'plant'os ili'n! Vi cert'e sci'as, ke ĉiu hom'o, konform'e al si'a esenc'o, hav'as si'a'n viv'arb'o'n aŭ si'a'n viv'o'flor'o'n; ili aspekt'as kiel ali'a'j kresk'aĵ'o'j, sed hav'as kor'bat'ad'o'n. Ankaŭ infan'a'j kor'o'j pov'as jam bat'i. Aŭskult'u la bat'ad'o'n de la kor'o'j, ebl'e vi pov'os re'kon'i la kor'o'n de vi'a infan'o. Sed kio'n vi don'os al mi, se mi dir'os al vi, kio'n vi ankoraŭ krom tio dev'as far'i?”

“Mi hav'as neni'o'n plu por don'i!” dir'is la mal'ĝoj'a patr'in'o, “sed mi ir'os por vi ĝis la fin'o de la mond'o.”

“Tie mi hav'as neni'o'n por far'i,” respond'is la vir'in'o, “sed vi pov'as don'i al mi vi'a'j'n long'a'j'n nigr'a'j'n har'o'j'n; vi cert'e ja mem sci'as, ke ili est'as bel'a'j, kaj ili plaĉ'as al mi. Anstataŭ tio vi ricev'os mi'a'j'n blank'a'j'n har'o'j'n, kaj tio ja ankaŭ io est'as!”

“Ĉu vi neni'o'n plu postul'as?” ŝi dir'is; “tio'n mi don'os al vi kun ĝoj'o!” Kaj ŝi don'is al la vir'in'o si'a'j'n bel'a'j'n nigr'a'j'n har'o'j'n kaj ricev'is anstataŭ tio la neĝ'blank'a'j'n har'o'j'n de la mal'jun'ul'in'o.

Post tio ili ir'is en la grand'a'n flor'varm'ej'o'n de la Mort'o, kie en strang'a manier'o kresk'is flor'o'j kaj arb'o'j. Jen sub vitr'a'j kloŝ'o'j star'is delikat'a'j hiacint'o'j kaj grand'a'j arb'o'simil'a'j peoni'o'j; jen kresk'is akv'a'j kresk'aĵ'o'j, unu'j est'is freŝ'a'j, ali'a'j du'on'velk'int'a'j, akv'a'j serpent'o'j kuŝ'is sur ili, kaj nigr'a'j kankr'o'j fort'e al'kroĉ'iĝ'is al la trunk'o. Jen star'is bel'eg'a'j palm'o'j, kverk'o'j kaj platan'o'j, jen petrosel'o kaj flor'ant'a timian'o; ĉiu arb'o kaj ĉiu flor'o hav'is apart'a'n nom'o'n, ĉiu est'is hom'a viv'o, la hom'o ankoraŭ viv'is, unu en Ĥin'uj'o, ali'a en Grenland'o, sur la tut'a ter'o ĉirkaŭ'e. Jen est'is grand'a'j arb'o'j en mal'grand'a'j pot'o'j, tiel ke ili star'is kripl'ig'it'e kaj preskaŭ krev'ig'is la pot'o'j'n; sur ali'a lok'o oni vid'is mal'grand'a'n delikat'a'n flor'o'n en gras'a ter'o, ĉiu'flank'e kovr'it'a'n de musk'o kaj bon'e vart'at'a'n. — La mal'ĝoj'a patr'in'o klin'is si'n super la plej mal'grand'a'j'n kresk'aĵ'o'j'n kaj aŭskult'is, kiel en ili bat'as la hom'a kor'o, kaj inter milion'o'j ŝi re'kon'is la kor'o'n de si'a infan'o.

“Ĉi tio ĝi est'as!” ŝi ek'kri'is kaj etend'is la man'o'n super mal'grand'a'n blu'a'n krokus'o'n, kiu tut'e velk'e klin'iĝ'is sur unu flank'o'n.

“Ne ek'tuŝ'u la flor'o'n!” avert'is la mal'jun'a vir'in'o, “sed star'iĝ'u ĉi tie, kaj kiam la Mort'o, kiu'n mi jam de'long'e atend'as, al'ven'os, tiam ne las'u li'n el'ŝir'i la kresk'aĵ'o'n. Minac'u al li, ke vi far'os tio'n sam'a'n al la ali'a'j kresk'aĵ'o'j, tiam li far'iĝ'os zorg'a. Li est'as respond'a antaŭ Di'o, ke sen Li'a permes'o neni'u kresk'aĵ'o est'os el'ŝir'it'a.”

Subit'e tra la ĉambr'eg'o ek'flug'is glaci'e mal'varm'a blov'o, kaj la blind'a patr'in'o pov'is kompren'i, ke la Mort'o al'proksim'iĝ'as.

“Kiel vi pov'is trov'i la voj'o'n ĉi tie'n?” li demand'is, “kiel vi pov'is al'ven'i pli rapid'e ol mi?”

“Mi est'as patr'in'o!” ŝi respond'is.

Kaj la Mort'o etend'is si'a'n long'a'n man'o'n al la mal'grand'a delikat'a flor'o, sed ŝi ten'is super ĝi, fort'e ŝirm'ant'e, si'a'j'n man'o'j'n, tut'e super ĝi kaj tamen plen'a de tim'o, ke ŝi ebl'e ek'tuŝ'os unu el la foli'et'o'j. Tiam la Mort'o ek'blov'is sur ŝi'a'j'n man'o'j'n, kaj ŝi sent'is, ke li'a spir'o est'as pli mal'varm'a ol la mal'varm'a vent'o, kaj ŝi'a'j man'o'j sen'fort'e mal'lev'iĝ'is.

“Vi neni'o'n pov'as far'i kontraŭ mi!” dir'is la Mort'o.

“Sed Di'o pov'as!” ŝi respond'is.

“Mi far'as nur tio'n, kio'n Li vol'as!” dir'is la Mort'o. “Mi est'as Li'a ĝarden'ist'o. Mi pren'as ĉiu'j'n Li'a'j'n flor'o'j'n kaj arb'o'j'n kaj trans'plant'as ili'n en la grand'a'n ĝarden'o'n de la paradiz'o, en la ne'kon'at'a'n land'o'n, sed kiel ili tie kresk'as kaj kiel tie est'as, tio'n mi ne hav'as la rajt'o'n dir'i al vi!”

“Re'don'u al mi mi'a'n infan'o'n!” dir'is la patr'in'o kaj plor'is kaj pet'is.

Sed subit'e ŝi ek'kapt'is per ambaŭ man'o'j du bel'a'j'n flor'o'j'n ĉe si'a flank'o kaj ek'kri'is al la Mort'o: “Mi el'ŝir'os ĉiu'j'n vi'a'j'n flor'o'j'n, ĉar mi est'as en mal'esper'o!”

“Ne ek'tuŝ'u ili'n!” ek'kri'is la Mort'o. “Vi dir'as, ke vi est'as mal'feliĉ'a, kaj nun vi ali'a'n patr'in'o'n vol'as far'i tiel sam'e mal'feliĉ'a!”

“Ali'a'n patr'in'o'n!” dir'is la kompat'ind'a vir'in'o kaj tuj el'las'is la flor'o'j'n. “Jen mi don'as al vi vi'a'j'n okul'o'j'n!” dir'is la Mort'o; “mi el'kapt'is ili'n el la lag'o, ili lum'is tiel bril'e. Mi ne sci'is, ke ili est'as vi'a'j. Pren'u ili'n re'turn'e, ili nun est'as pli klar'a'j ol antaŭ'e; rigard'u per ili en la profund'a'n put'o'n ne mal'proksim'e de vi. Mi dir'os al vi la nom'o'j'n de la du flor'o'j, kiu'j'n vi vol'is el'ŝir'i, kaj vi vid'os ili'a'n tut'a'n est'ont'ec'o'n, ili'a'n tut'a'n hom'a'n viv'o'n, vi vid'os, kio'n vi vol'is detru'i kaj neni'ig'i!”

Kaj ŝi ek'rigard'is en la put'o'n. Feliĉ'eg'a ĝoj'o plen'ig'is ŝi'n, kiam ŝi vid'is, kiel unu el ili far'iĝ'is ben'o por la mond'o, kiam ŝi vid'is, kiom mult'e da feliĉ'o kaj ĝoj'o el'ir'os el li. Ŝi vid'is la viv'o'n de la ali'a, tie est'os ĉen'o de zorg'o'j kaj sufer'o'j, mizer'o kaj mal'feliĉ'o.

“Ambaŭ est'as la vol'o de Di'o!” dir'is la Mort'o.

“Kiu el ili est'as la flor'o de la mal'feliĉ'o kaj kiu est'as la flor'o de la ben'o?” ŝi demand'is.

“Tio'n mi ne dir'os al vi!” dir'is la Mort'o, “sed almenaŭ tio'n sci'u, ke unu el tiu'j flor'o'j est'is la flor'o de vi'a propr'a infan'o, ĝi est'is la sort'o de vi'a infan'o, kio'n vi vid'is, la est'ont'ec'o de vi'a propr'a infan'o.”

Tiam la patr'in'o plen'a de terur'o ek'kri'is: “Kiu el ili est'is mi'a infan'o? Dir'u tio'n al mi, liber'ig'u la sen'kulp'a'n! Liber'ig'u mi'a'n infan'o'n de tiu tut'a mizer'o! Prefer'e for'port'u ĝi'n! Port'u ĝi'n en la regn'o'n de Di'o! Forges'u mi'a'j'n larm'o'j'n, forges'u mi'a'j'n pet'o'j'n kaj ĉio'n, kio'n mi dir'is kaj far'is!”

“Mi vi'n ne kompren'as!” dir'is la Mort'o. “Ĉu vi vol'as hav'i re'turn'e vi'a'n infan'o'n, aŭ ĉu mi ir'u kun ĝi tie'n, de kie ne ekzist'as re'ven'o?”

Tiam la patr'in'o inter'plekt'is si'a'j'n man'o'j'n, ĵet'is si'n sur'genu'e kaj preĝ'is al Di'o: “Ne mi'a, sed vi'a vol'o far'iĝ'u, ĝi sol'a est'as la plej bon'a! Ne aŭskult'u mi'n! Ne aŭskult'u mi'n!”

Kaj ŝi klin'is si'a'n kap'o'n sur si'a'n brust'o'n.

Sed la Mort'o for'ir'is kun ŝi'a infan'o en la ne'kon'at'a'n land'o'n.

Kol'um'o

Est'is iam elegant'a kavalir'o, kies tut'a loĝ'ej'a il'ar'o konsist'is nur el bot'o'tir'il'o kaj komb'il'o, sed kompens'e li hav'is la plej bel'a'n kol'um'o'n en la mond'o, kaj la histori'o'n de tiu kol'um'o ni nun aŭd'u. Li ĵus ating'is la edz'iĝ'o'taŭg'a'n aĝ'o'n, kiam li okaz'e traf'is en lav'ot'a'n tol'aĵ'o'n kun'e kun ŝtrump'a ruband'o.

He!” dir'is la kol'um'o, “neniam ĝis nun mi vid'is tiel graci'a'n, tiel delikat'a'n, tiel velur'e mol'a'n kaj tiel ĉarm'a'n person'o'n. Ĉu vi permes'as demand'i pri vi'a estim'at'a nom'o?”

“Ĝi'n mi ne dir'os!” respond'is la ŝtrump'a ruband'o

“Kie vi loĝ'as?” demand'is plu'e la kol'um'o.

Sed la ŝtrump'a ruband'o, kiu est'is tre hont'em'a kaj si'n'ĝen'em'a, opini'is ne'konven'a respond'i pri tio.

“Vi kred'ebl'e est'as zon'o?” demand'is la kol'um'o, “intern'a zon'o, por tiel dir'i? Mi jam vid'as, vi serv'as kiel por util'o, tiel ankaŭ por ornam'o, kar'a fraŭl'in'o.”

“Mi ne kompren'as, kiel vi pov'as permes'i al vi al'parol'i mi'n!” dir'is la ŝtrump'a ruband'o. “Ŝajn'as al mi, ke mi don'is al vi neni'a'n kaŭz'o'n per tio.”

“Tut'e sen'dub'e, se oni est'as tiel bel'a kiel vi!” respond'is la kol'um'o. “Tio prezent'as sufiĉ'a'n kaŭz'o'n!”

“Ne tro al'proksim'iĝ'u al mi!” ek'kri'is la ŝtrump'a ruband'o. “Vi aspekt'as tiel vir'e mal'tim'a!”

“Mi efektiv'e est'as bon'ton'a kavalir'o!” dir'is la kol'um'o, “mi posed'as bot'o'tir'il'o'n kaj komb'il'o'n.” En efektiv'ec'o tio est'is tut'e mal'ver'a, ĉar ili aparten'is ja al li'a mastr'o, kiu ili'n posed'is, sed li nur fanfaron'is. “Ne est'u tro familiar'a kun mi!” ek'kri'is la ŝtrump'a ruband'o, “mi ne est'as kutim'a je tio!”

“Afekt'ul'in'o!” mok'e respond'is la kol'um'o, kaj post tio oni el'pren'is ili'n el la tol'aĵ'o. Oni ili'n amel'is, pend'ig'is super seĝ'o en la sun'lum'o, kaj post'e oni ili'n met'is sur la glad'o'tabul'o'n. Tiam ven'is la varm'eg'a glad'il'o.

“Sinjor'in'o!” dir'is la kol'um'o, “kar'a sinjor'in'o vidv'in'o, al mi far'iĝ'as tut'e varm'eg'e! Mi mi'n mem plu ne re'kon'as, mi tut'e perd'as mi'a'j'n fald'o'j'n, vi el'brul'ig'os en mi tru'o'n! Hu! Mi pet'as vi'n pri vi'a man'o!”

“Kanajl'o!” dir'is la glad'il'o kaj fier'e ek'glit'is sur kol'um'o, ĉar ĝi imag'is al si, ke ĝi est'as vapor'maŝin'a kaldron'o, kiu dev'as ir'i sur la fer'voj'o'n, por tir'i vagon'o'j'n.

“Kanajl'o!” ĝi dir'is.

La kol'um'o iom dis'faden'iĝ'is sur la rand'o, tial ven'is la tond'il'o kaj dev'is de'tranĉ'i la faden'o'j'n.

Ho!” ek'kri'is la kol'um'o, “vi kred'ebl'e est'as unu'a balet'ist'in'o? Kiel fort'e vi etend'as la pied'o'j'n! Tio est'as la plej ĉarm'a afer'o, kiu'n mi iam vid'is. Neni'u hom'o pov'as tio'n far'i tiel, kiel vi!”

“Tio'n mi sci'as!” respond'is la tond'il'o.

“Vi merit'as est'i graf'in'o!” dir'is la kol'um'o. “Ĉio, kio'n mi posed'as, est'as kavalir'o, bot'o'tir'il'o kaj komb'il'o! Ho, se mi hav'us graf'land'o'n!”

“Ŝajn'as al mi, ke tio est'as svat'iĝ'ad'o!” dir'is la tond'il'o, kiu serioz'e ek'koler'is. Tial ĝi don'is al la kol'um'o fort'a'n tranĉ'o'n, kaj oni li'n for'met'is.

“Mi opini'as, ke mi dev'os turn'i mi'a'n okul'o'n al la komb'il'o!” dir'is la kol'um'o. “Est'as rimark'ind'e, kiel bon'e vi pov'o'sci'as konserv'i ĉiu'j'n vi'a'j'n dent'o'j'n, kar'a fraŭl'in'o! Ĉu vi neniam pens'is pri fianĉ'iĝ'o?”

“Kompren'ebl'e!” dir'is la komb'il'o. “Mi ja est'as jam fianĉ'ig'it'a kun la bot'o'tir'il'o!”

“Fianĉ'ig'it'a!” ek'kri'is la kol'um'o. Nun en la region'o de li'a kon'at'ec'o ekzist'is plu neni'u, pri kiu li pov'us svat'iĝ'i, kaj tial li kun hipokrit'a mal'estim'o ĵur'is, ke li ne vol'as edz'iĝ'i.

Pas'is sufiĉ'e long'a temp'o, ĝis la kol'um'o fin'e trans'migr'is en la paper'far'ej'o'n. Tie est'is grand'a societ'o de ĉifon'aĵ'o'j, la delikat'a'j apart'e kaj la mal'delikat'a'j apart'e, bon'ord'e, kiel dev'as est'i. Ĉiu'j hav'is mult'e por rakont'i unu al la ali'a, sed plej mult'e la kol'um'o, li est'is perfekt'a fanfaron'ul'o.

“Mi hav'is terur'e mult'e da am'ant'in'o'j!” rakont'is la kol'um'o, “eĉ unu moment'o'n oni ne las'is mi'n trankvil'a. Est'as ver'o, ke mi ĉiam est'is elegant'a kavalir'o kaj krom tio ĉiam amel'it'a. Mi posed'is bot'o'tir'il'o'n kaj komb'il'o'n, kiu'j'n mi neniam uz'is. Vi dev'us mi'n vid'i tiam, mi'n vid'i, kiam mi kuŝ'is sur la flank'o! Neniam mi forges'os mi'a'n unu'a'n am'at'in'o'n, ŝi est'is zon'o, tiel delikat'a, tiel velur'e mol'a, tiel ĉarm'a! Pro mi ŝi ĵet'is si'n en lav'o'kuv'o'n. Est'is ankaŭ unu vidv'in'o, kiu ek'ard'is per am'o al mi, sed mi las'is ŝi'n star'i kaj mal'varm'iĝ'i! Est'is post'e unu'a balet'ist'in'o, ŝi don'is al mi tranĉ'o'n, kiu ankoraŭ nun mi'n mal'ornam'as, ŝi est'is tre tranĉ'a kaj koler'em'a. Mi'a propr'a komb'il'o en'am'iĝ'is je mi kaj pro am'a sufer'ad'o perd'is ĉiu'j'n si'a'j'n dent'o'j'n. Jes, en tiu spec'o mi mult'e tra'viv'is. Sed plej mult'e mi bedaŭr'as la ŝtrump'a'n ruband'o'n, mi vol'is dir'i la zon'o'n, kiu ĵet'is si'n en la lav'o'kuv'o'n. Mi hav'as mult'e sur mi'a konscienc'o; al mi oni ne pov'as mal'aprob'i mi'a'n sopir'o'n far'iĝ'i blank'a paper'o!”

Kaj li efektiv'e far'iĝ'is blank'a paper'o; ĉiu'j ĉifon'aĵ'o'j far'iĝ'is blank'a paper'o, sed la kol'um'o far'iĝ'is ĝust'e tiu pec'o da blank'a paper'o, kiu'n ni vid'as ĉi tie, sur kiu est'as pres'it'a ĉi tiu histori'o, pro tio, ke li tiel terur'e fanfaron'is per afer'o'j, kiu'j en efektiv'ec'o hav'is esenc'o'n tut'e ali'a'n. Tio dev'as est'i por ni avert'o, por ke ni ne kondut'u tiel sam'e, ĉar ni ver'e ne pov'as sci'i, ĉu ni ankaŭ ne trans'migr'os iam en paper'far'ej'o'n kaj est'os ali'form'ig'it'a'j en blank'a'n paper'o'n kaj oni pres'os sur ni nigr'e sur blank'e ni'a'n tut'a'n histori'o'n, eĉ la plej sekret'a'j'n afer'o'j'n, kaj ni dev'os mem kur'ad'i kun tio kaj el'babil'i ĉio'n, kiel la kol'um'o.

Lin'o

La lin'o star'is en plen'a flor'ad'o. Ĝi hav'is bel'a'j'n blu'a'j'n flor'aĵ'o'j'n, mol'a'j'n kiel flug'il'o'j de tine'o'j kaj ankoraŭ mult'e pli delikat'a'j'n. La sun'o pri'lum'ad'is la lin'o'n, kaj la pluv'a'j nub'o'j pri'verŝ'ad'is ĝi'n, kaj tio est'is por ĝi tiel sam'e bon'efik'a, kiel por mal'grand'a'j infan'o'j est'as est'i ban'at'a kaj post'e ricev'i kis'o'n de la patr'in'o; ili far'iĝ'as ja de tio mult'e pli bel'a'j, kaj tiel est'is ankaŭ kun la lin'o.

“La hom'o'j dir'as, ke mi bon'eg'e aspekt'as,” pens'is la lin'o, “mi ating'os ne'ordinar'a'n alt'ec'o'n kaj hav'ig'os bel'eg'a'n pec'o'n da tol'o. Ha, kiel feliĉ'a mi est'as! Mi cert'e est'as la plej feliĉ'a el ĉiu'j! Est'as al mi bon'e, kaj mi ating'os i'o'n valor'a'n. Kiel la sun'lum'o re'freŝ'ig'as kaj kiel la pluv'o est'as bon'gust'a kaj vigl'ig'a! Mi est'as sen'fin'e feliĉ'a, mi est'as la plej feliĉ'a el ĉiu'j!”

“Jes, jes, jes!” dir'is la palis'o'j de la bar'il'o, “vi ne kon'as la mond'o'n kiel ni, ni hav'as en ni nod'o'j'n kaj tuber'o'j'n!” Kaj ili knar'is mal'gaj'e:

“Knar’, knar’, knar’ de la knar'ant’!
Fin'it'a est'as nun la kant’!”

“Ne, ĝi ne est'as ankoraŭ fin'it'a!” respond'is la lin'o; “la sun'o ankaŭ morgaŭ lum'os, la pluv'o don'as tia'n ĝu'o'n, mi pov'as aŭd'i, kiel mi kresk'as, mi pov'as sent'i, ke mi flor'as; mi est'as la plej feliĉ'a el ĉiu'j!”

Sed unu tag'o'n ven'is hom'o'j, pren'is la lin'o'n je la kap'tuf'o kaj el'ŝir'is ĝi'n kun'e kun la radik'o; ho, tio dolor'is! Post'e oni met'is ĝi'n en akv'o'n, kvazaŭ oni vol'us ĝi'n dron'ig'i, kaj tuj post'e oni el'met'is ĝi'n al fajr'o, kvazaŭ oni vol'us ĝi'n rost'i; est'is terur'e!

“Oni ne pov'as ĉiam hav'i bon'e!” dir'is la lin'o. “Oni dev'as el'ten'i divers'a'j'n el'prov'o'j'n, tiam oni i'o'n sci'as!”

Tamen far'iĝ'is mal'bon'e, tre mal'bon'e. La lin'o'n oni ŝir'is kaj romp'is, sek'ig'is kaj prepar'is. Post'e ĝi ven'is sur la boben'stang'o'n, ŝurr, ŝurr.... Est'is ne ebl'e kolekt'i si'a'j'n pens'o'j'n.

“Mi est'is tro feliĉ'a!” pens'is la lin'o dum si'a tut'a sufer'ad'o. “Oni dev'as ĝoj'i pri la bon'aĵ'o, kiu'n al'port'is la jun'ec'o. Ĝoj'i, ĝoj'i, ho, ho!” Kaj tiel ĝi parol'is ankoraŭ, kiam ĝi ven'is sur la teks'il'o'n. Ĉi tie ĝi far'iĝ'is bel'eg'a grand'a pec'o da tol'o. La tut'a lin'o, ĉiu apart'a trunk'et'o, trov'is si'a'n aplik'o'n en tiu unu pec'o.

“Tio est'os ja ne'kompar'ebl'a! Tio'n mi neniam kred'us! Ha, kiel la feliĉ'o rest'as fidel'a al mi! Jes, la bar'il'a'j palis'o'j est'is ne'prav'a'j kun si'a kant'o. La kant'o tut'e ne est'as ankoraŭ fin'it'a, ĝi nur nun komenc'iĝ'as! Est'as ne'kompar'ebl'e! Se mi sufer'is, kompens'e ankaŭ io far'iĝ'is el mi; mi est'as la plej feliĉ'a el ĉiu'j. Mi est'as tiel fort'a kaj tiel mol'a, tiel blank'a kaj tiel long'a! Tio est'as io tut'e ali'a ol est'i nur kresk'aĵ'et'o, eĉ se oni est'as en plen'a flor'ad'o.

Oni ne hav'as ĝust'a'n vart'ad'o'n, kaj akv'o'n oni ricev'as nur tiam, kiam pluv'as. Nun mi hav'as vart'ad'o'n! La serv'ist'in'o turn'as mi'n ĉiu'maten'e, kaj per la verŝ'il'o mi ĉiu'vesper'e ricev'as pluv'a'n ban'o'n; sinjor'in'o la pastr'edz'in'o eĉ far'is parol'o'n pri mi kaj asert'is, ke mi est'as la plej bon'a pec'o en la paroĥ'o. Mi ne pov'as jam far'iĝ'i pli feliĉ'a!”

Jen la tol'o ven'is en la dom'o'n, jen ĝi ven'is sub la tond'il'o'n. Kiel oni ĝi'n tranĉ'is, kiel oni ŝir'is, kiel oni pik'is per la kudr'il'o! Tio ver'e ne est'is plezur'o. Sed el la tol'o oni al'tranĉ'is dek'du pec'o'j'n da tia tol'aĵ'o, kiu'n oni ne volont'e nom'as, sed kiu'n ĉiu'j hom'o'j dev'as hav'i; est'is dek'du pec'o'j da ili.

Ha, vid'u do, nur nun io far'iĝ'is el mi! Tio do est'is mi'a destin'o! Sed tio ver'e est'as bon'eg'a! Nun mi al'port'os al la mond'o util'o'n, kaj tio'n oni dev'as far'i, en tio konsist'as la ver'a ĝoj'o. Est'as ver'o, ke ni far'iĝ'is dek'du pec'o'j, sed ni ja ĉiu'j est'as unu tut'aĵ'o, ni est'as komplet'a dek'du'o! Kia ne'kompar'ebl'a feliĉ'o tio est'as!”

Pas'is jar'o'j, — kaj ili ne pov'is plu ten'iĝ'i.

“Iam ĉio dev'as ja fin'iĝ'i!” dir'is ĉiu pec'o, “mi cert'e vol'us ankoraŭ ten'iĝ'i plu'e, sed oni ne dev'as dezir'i afer'o'j'n ne ebl'a'j'n!” Oni dis'ŝir'is ili'n en stri'o'j'n kaj ĉifon'o'j'n, kaj ili est'is konvink'it'a'j, ke nun ĉio por ili fin'iĝ'is, ĉar oni ili'n dis'hak'is, dis'prem'is kaj kuir'is, ili mem ne sci'is, kio al ili est'is far'at'a, — kaj jen ili far'iĝ'is bel'a blank'a delikat'a paper'o!

Ha, kia surpriz'o!” dir'is la paper'o. “Nun mi est'as pli delikat'a ol antaŭ'e, kaj nun oni eĉ skrib'os sur mi! Kio'n oni ne pov'as skrib'i sur mi! Tio est'as ja ne'kompar'ebl'a feliĉ'o!” Kaj la plej bel'a'j histori'o'j est'is skrib'it'a'j sur ĝi, kaj la hom'o'j aŭskult'is tio'n, kio est'is skrib'it'a sur ĝi, kaj tio est'is ĝust'a kaj bon'a, ĝi far'is la hom'o'j'n mult'e pli saĝ'a'j kaj pli bon'a'j, ver'a bon'o est'is tio, kio per vort'o'j flu'is el la paper'o.

“Tio est'as pli ol kiom mi pov'is sonĝ'i, kiam mi est'is ankoraŭ mal'grand'a blu'a kamp'a flor'o; kiel mi pov'is pens'i, ke mi ating'os tiom mult'e, ke mi dis'vast'ig'os inter la hom'o'j ĝoj'o'n kaj sci'o'j'n! Mi mem ankoraŭ ne pov'as tio'n kompren'i! Tamen est'as ja efektiv'e tiel! Di'o pov'as atest'i, ke mi mi'a'flank'e en'port'is en tio'n ne pli da labor'o, ol kiom mi laŭ mi'a mal'fort'a pov'o dev'is far'i, por sub'ten'i mi'a'n ekzist'ad'o'n! Kaj tamen Li amas'ig'as sur mi ĝoj'o'j'n kaj honor'o'j'n unu post la ali'a. Ĉiu'foj'e kiam mi pens'as ‘la kant'o est'as fin'it'a’, mi ĝust'e lev'iĝ'as al grad'o mult'e pli alt'a. Nun mi cert'e dev'os tra'vojaĝ'i la tut'a'n mond'o'n, por ke ĉiu'j hom'o'j pov'u mi'n leg'i! Tio est'as la plej ver'ŝajn'a! Iam mi port'is blu'a'j'n flor'aĵ'o'j'n, nun mi pri ĉiu flor'aĵ'o dis'don'as la plej bel'a'j'n pens'o'j'n. Mi est'as la plej feliĉ'a el ĉiu'j!”

Sed la paper'o ne est'is send'it'a vojaĝ'i, ĝi ven'is al la pres'ist'o, kie ĉio'n, kio est'is skrib'it'a sur ĝi, oni pres'is kaj kun'lig'is en libr'o'n, eĉ en mult'a'j'n cent'o'j'n da libr'o'j, ĉar tia'manier'e mult'e pli da hom'o'j pov'is ĝu'i de tio util'o'n kaj ĝoj'o'n, ol se la sol'a paper'o, sur kiu trov'iĝ'is la skrib'it'aĵ'o; tra'kur'us la mond'o'n kaj jam en la du'on'o de la voj'o est'us el'uz'it'a.

“Jes, jes, tio efektiv'e est'as la plej prudent'a!” pens'is la pri'skrib'it'a paper'o. “Tio tut'e ne ven'is al mi en la kap'o'n! Mi rest'as trankvil'e hejm'e kaj est'as ten'at'a en honor'o, kiel mal'jun'a av'o. Mi est'as tiu, sur kiu est'is skrib'it'e, sur mi'n flu'is la vort'o'j el la plum'o. Mi rest'as, kaj la libr'o'j vojaĝ'as ĉiu'flank'e'n. Tia'manier'e oni pov'as ating'i i'o'n util'a'n. Ha, kiel ĝoj'a, kiel feliĉ'a mi est'as!”

Post'e oni kun'kun'met'is la paper'o'n en pak'et'o'n kaj konserv'is ĝi'n en libr'o'ŝrank'o. “Est'as bel'e ripoz'i de si'a'j far'o'j!” dir'is la paper'o. “Tio est'as ĝust'a princip'o, ke oni dev'as kolekt'i si'a'j'n pens'o'j'n kaj medit'i pri si'a propr'a intern'a esenc'o. Nur nun mi ating'as la ver'a'n klar'ec'o'n pri mi'a riĉ'a en'hav'o. Kaj re'kon'i si'n mem est'as la ver'a progres'o. Kio nun pov'as ven'i? Ia ir'o antaŭ'e'n cert'e okaz'os, mi ir'as konstant'e antaŭ'e'n!”

Unu tag'o'n la tut'a paper'o est'is met'it'a en la kamen'o'n, por est'i for'brul'ig'it'a, ĉar oni ne vol'is, ke ĝi ir'u al la butik'ist'o kaj serv'u por en'volv'ad'o de buter'o kaj suker'pulvor'o. Ĉiu'j infan'o'j en la dom'o star'is ĉirkaŭ'e, ili vol'is vid'i, kiel la paper'o ek'flam'os, ili vol'is vid'i en la cindr'o la mult'o'n da ruĝ'a'j fajr'er'o'j, kiu'j kvazaŭ for'kur'as kaj post'e unu post la ali'a esting'iĝ'as, tio est'is simil'a al la infan'o'j, kiu'j for'ir'as el la lern'ej'o, kaj la last'a post ili est'as la instru'ist'o. Oft'e oni pens'as, ke li jam for'ir'is, sed jen li subit'e ek'kur'as post la ali'a'j.

La tut'a paper'o kuŝ'is kiel unu pak'aĵ'et'o en la fajr'o. Hu, kiel ĝi ek'flam'is! “Hu!” ĝi dir'is, kaj en la sam'a moment'o ĉio prezent'is unu sol'a'n flam'o'n, kiu lev'iĝ'is tiel alt'e, kiel la lin'o neniam pov'is lev'i si'a'n mal'grand'a'n blu'a'n flor'aĵ'o'n, kaj bril'is tiel hel'e, kiel la blank'a tol'o neniam pov'is bril'i. Ĉiu'j skrib'it'a'j liter'o'j moment'e ek'ard'is, kaj ĉiu'j vort'o'j kaj pens'o'j mal'aper'is en la flam'o.

“Nun mi lev'iĝ'as rekt'e al la sun'o!” ek'son'is voĉ'o mez'e de la flam'o, kaj ŝajn'is, kvazaŭ mil voĉ'o'j kri'as tio'n unu'anim'e, kaj la flam'o el'flug'is supr'e'n tra la kamen'tub'o. Kaj pli delikat'e ol la flam'o, tut'e ne vid'ebl'a'j por la hom'a okul'o, ŝveb'is mal'grand'a'j et'a'j est'aĵ'o'j en nombr'o egal'a al la nombr'o de la flor'aĵ'o'j de la lin'o. Ili est'is ankoraŭ pli mal'pez'a'j ol la flam'o, kiu ili'n nask'is, kaj kiam la flam'o esting'iĝ'is kaj de la paper'o rest'is nur la cindr'o, ili ankoraŭ unu foj'o'n trans'danc'is super ĝi, kaj ĉie, kie ili ĝi'n ek'tuŝ'is, oni vid'is ili'a'j'n post'e'sign'o'j'n, tiu'j'n ruĝ'a'j'n fajr'er'o'j'n, kiu'j simil'is al la infan'o'j, kiu'j ir'as el la lern'ej'o kaj post kiu'j la last'a kur'as la instru'ist'o. Est'is plezur'o tio'n vid'i, kaj la infan'o'j de la dom'o star'is kaj kant'is apud la sen'viv'a cindr'o:

“Knar’, knar’, knar’ de la knar'ant’!
Fin'it'a est'as nun la kant’!”

Sed la mal'grand'a'j ne'vid'ebl'a'j est'aĵ'o'j dir'is kontraŭ'e: “Neniam la kant'o fin'iĝ'as, tio en la tut'a afer'o est'as la plej bel'a! Ni tio'n sci'as, kaj tial ni est'as la plej feliĉ'a'j el ĉiu'j!”

Sed la infan'o'j ne pov'is tio'n aŭd'i nek kompren'i, kaj tio'n ili ankaŭ ne dev'is, ĉar infan'o'j ne bezon'as ĉio'n sci'i.

Bird'o Feniks'o

En la ĝarden'o de la paradiz'o, sub la arb'o de la sci'ad'o, star'is roz'arb'et'aĵ'o; ĉi tie, en la unu'a roz'o, nask'iĝ'is bird'o, kiu per si'a flug'ad'o pov'is konkur'i kun la lum'o kaj kies kolor'o'j est'is admir'ind'a'j, kies kant'ad'o est'is bel'eg'a.

Sed kiam Eva de'ŝir'is la frukt'o'n de la sci'ad'o, kiam ŝi kaj Adam est'is el'pel'it'a'j el la ĝarden'o Eden, tiam de la flam'ant'a glav'o de la kerub'o fal'is fajr'er'o en la nest'o'n de la bird'o kaj ek'brul'ig'is ĝi'n. La bird'o mort'is en la flam'o, sed el la ard'ant'a ov'o ek'flug'is nov'a, la sol'a, la ĉiam sol'a bird'o feniks'o. La legend'o dir'as, ke tiu bird'o hav'as si'a'n nest'o'n en Arab'uj'o kaj en ĉiu cent'a jar'o mem si'n for'brul'ig'as en si'a nest'o, kaj nov'a feniks'o, la sol'a en la mond'o, el'flug'as el la ard'ant'a ov'o.

La bird'o flug'as ĉirkaŭ ni, rapid'a kiel la lum'o, admir'ind'a pro si'a'j kolor'o'j, bel'eg'a en si'a kant'ad'o. Kiam la patr'in'o sid'as ĉe la lul'il'o de la infan'o, la bird'o trov'iĝ'as apud la kap'kusen'o kaj frap'as per si'a'j flug'il'o'j, ĝis ĉirkaŭ la kap'o de la infan'o form'iĝ'as aŭreol'o. Ĝi flug'as tra la ĉambr'o de mizer'o, kaj tiam tie ek'reg'as sun'lum'o, tiam la mizer'a komod'o ricev'as odor'o'n de viol'o'j.

Sed la bird'o feniks'o est'as ne sol'e bird'o de Arab'uj'o, ĝi flug'as ankaŭ en la bril'o de la nord'lum'o super la glaci'a'j kamp'o'j de Laplando, ĝi salt'et'as ankaŭ inter la flav'a'j flor'o'j en la mal'long'a somer'o de Grenland'o.

Inter la kupr'a'hav'a'j rok'o'j de Fahlun kaj en la karb'o'min'ej'o'j de Angl'uj'o oni aŭd'as la frap'ad'o'n de ĝi'a'j flug'il'o'j, kaj ĝi flug'as super la preĝ'o'libr'o en la man'o'j de la pi'a labor'ist'o. Sur la foli'o de la lotus'o ĝi pel'as la sankt'a'n akv'o'n de la river'o Gang'o, kaj la okul'o'j de la Hind'a knab'in'o ek'lum'as, kiam ŝi ĝi'n ek'vid'as.

Bird'o feniks'o! Ĉu vi ne kon'as ĝi'n, la paradiz'a'n bird'o'n, la sankt'a'n cign'o'n de la kant'ad'o? Sur la ĉar'o de Tespis ĝi sid'is kiel babil'em'a korv'o kaj frap'ad'is per la nigr'a'j feĉ'o'gut'ant'a'j flug'il'o'j. Super la harp'o de la Islanda kant'ist'o glit'ad'is la ruĝ'a sonor'a bek'o de la bird'o; sur la ŝultr'o'j de Shakespeare ĝi sid'is kiel korv'o de Odin kaj flustr'ad'is al li en la orel'o'n: sen'mort'ec'o. Dum la fest'o de la kant'ist'o'j ĝi flug'is tra la kavalir'a salon'o de Wartburg.

Bird'o feniks'o! Ĉu vi ĝi'n ne kon'as? Ĝi kant'is al vi la Marseljez'o'n, kaj vi kant'is la plum'o'n, kiu el'fal'is el ĝi'a'j flug'il'o'j; ĝi ven'is en paradiz'a bril'o, kaj vi ebl'e de'turn'is vi'n de ĝi kaj turn'is vi'n al la paser'o, kiu sid'is kun or'it'aĵ'o sur la flug'il'o'j.

Ho vi paradiz'a bird'o, ĉiu'cent'jar'e re'nov'ig'at'a, en flam'o'j nask'at'a kaj en flam'o'j mort'ant'a, vi'a bild'o pend'as en or'a kadr'o en la salon'o'j de la riĉ'ul'o'j, dum vi mem, oft'e erar'vag'ant'a kaj sol'a, flug'as tie'n kaj re'e'n, nur legend'o: bird'o feniks'o en Arab'uj'o.

En la ĝarden'o Eden, kie vi nask'iĝ'is sub la arb'o de sci'ad'o, en la unu'a roz'o, tie Di'o vi'n kis'is kaj don'is al vi la ĝust'a'n nom'o'n: poezi'o.

Histori'o

En la ĝarden'o ĉiu'j pom'arb'o'j star'is en plen'a bel'ec'o de flor'ad'o, ili rapid'is el'ig'i flor'aĵ'o'j'n, antaŭ ol ili ricev'is verd'a'j'n foli'o'j'n. Ĉiu'j jun'a'j anas'o'j est'is ekster'e sur la kort'o, kaj ankaŭ la kat'o, kiu kuŝ'is en la sun'lum'o kaj lek'ad'is si'a'n pied'o'n. Kiam oni rigard'is al la kamp'o, oni pov'is vid'i, ke tie star'as la gren'o mir'ind'e verd'a, oni aŭd'is ĝoj'kri'ad'o'n kaj pep'ad'o'n de ĉiu'j mal'grand'a'j bird'o'j, kvazaŭ est'us grand'a fest'o; kaj oni efektiv'e pov'is tio'n dir'i, ĉar est'is dimanĉ'o. La sonor'il'o'j sonor'ad'is, kaj la hom'o'j en si'a'j plej bon'a'j vest'o'j ir'is en la preĝ'ej'o'n kaj aspekt'is tre ĝoj'a'j. Jes, ĉe ĉiu'j oni pov'is vid'i i'o'n ĝoj'a'n; ceter'e la tag'o est'is tiel varm'a, tiel rav'ant'a, ke oni cert'e pov'is dir'i: “Di'o ver'e est'as sen'fin'e bon'a por ni hom'id'o'j!”

Sed intern'e en la preĝ'ej'o star'is la pastr'o sur la katedr'o kaj predik'is per laŭt'a kaj koler'a voĉ'o; li dir'is, ke la hom'o'j est'as mal'pi'a'j kaj tial Di'o dev'as ili'n pun'i, kaj post la mort'o la mal'bon'ul'o'j ven'as en la infer'o'n, kie ili dev'as etern'e brul'i; li asert'is, ke ili'a verm'o ne mort'as kaj ili'a fajr'o neniam esting'iĝ'as, ke neniam ili pov'as trov'i ripoz'o'n kaj pac'o'n. Est'is terur'e tio'n aŭd'i, kaj li tio'n dir'is kun plej grand'a cert'ec'o. Li pri'skrib'is al ili la infer'o'n kiel mal'bon'odor'a'n kavern'o'n, en kiu'n en'flu'as la tut'a mal'pur'aĵ'o kaj mal'delikat'aĵ'o de la tut'a mond'o, kie neni'a vent'et'o blov'as krom la varm'eg'a sulfur'a flam'o, kie trov'iĝ'as neni'a fund'o, sed kie oni ĉiam pli kaj pli profund'e'n en'iĝ'as en etern'a'n silent'o'n. Jam la sol'a aŭd'ad'o est'is terur'a, sed oni pov'is vid'i sur la pastr'o, ke la afer'o est'as por li tre serioz'a, kaj ĉiu'j hom'o'j en la preĝ'ej'o est'is tut'e terur'it'a'j.

Sed ekster'e antaŭ la preĝ'ej'o ĉiu'j mal'grand'a'j bird'o'j kant'is tiel gaj'e kaj la sun'o lum'is tiel varm'e, est'is kvazaŭ ĉiu flor'o proklam'as: “Di'o est'as sen'fin'e bon'a por ni ĉiu'j!” Jes, ekster'e tut'e ne est'is tiel, kiel predik'is la pastr'o.

Vesper'e, kiam oni dev'is jam ir'i dorm'i, la pastr'o vid'is, ke li'a edz'in'o sid'as silent'e kaj medit'ant'e.

“Kio mank'as al vi?” li ŝi'n demand'is.

“Kio en efektiv'ec'o mank'as al mi?” ŝi dir'is, “al mi mank'as tio, ke mi ne pov'as bon'e kolekt'i mi'a'j'n pens'o'j'n, ke vi'a'j'n asert'o'j'n mi ne tut'e bon'e pov'as kompren'i, kiam vi dir'as, ke ekzist'as tiom mult'e da mal'pi'ul'o'j kaj ke ili dev'as etern'e brul'i! Etern'e, ha, kiel long'e! Mi est'as nur pek'a hom'a est'aĵ'o, kaj tamen mi'a kor'o ne pov'us permes'i al mi, ke eĉ la plej mal'bon'a'n pek'ul'o'n mi las'u brul'i etern'e, — kiel do tio'n pov'us far'i Di'o, Li, kiu est'as tiel sen'fin'e bon'a kaj kiu sci'as, kiel la mal'bon'o kapt'as ni'n de ekster'e kaj de intern'e. Ne, mi ne pov'as tio'n imag'i al mi, kvankam vi tio'n asert'as.”

Est'is aŭtun'o, la foli'o'j de'fal'is de la arb'o'j; la serioz'a, sever'a pastr'o sid'is ĉe la lit'o de mort'ant'o; pi'a kred'ant'in'o ferm'is si'a'j'n okul'o'j'n, tio est'is la pastr'edz'in'o.

“Se iu ricev'as pac'o'n en la tomb'o kaj favor'kor'ec'o'n ĉe Di'o, tio est'os antaŭ ĉio vi!” dir'is la pastr'o, kaj li kun'met'is ŝi'a'j'n man'o'j'n kaj el'dir'is preĝ'o'n pri mort'int'o'j.

Oni port'is ŝi'n en la tomb'o'n; du pez'a'j larm'o'j de'flu'is sur la vang'o'j de la serioz'a vir'o. En la dom'o de la pastr'o est'is silent'e kaj mal'plen'e, la sun'lum'o tie esting'iĝ'is, ŝi ja for'ir'is, for'ir'is por ĉiam.

Est'is nokt'o, mal'varm'a vent'o blov'is super la kap'o de la pastr'o, li mal'ferm'is la okul'o'j'n, kaj li hav'is la impres'o'n, kvazaŭ la lun'o lum'as en la ĉambr'o'n, sed la lun'o tut'e ne lum'is. Ia figur'o star'is antaŭ li'a lit'o, tio est'is la fantom'o de li'a mort'int'a edz'in'o, ŝi rigard'is li'n sen'fin'e mal'ĝoj'e, est'is kvazaŭ ŝi vol'as i'o'n dir'i.

La vir'o du'on'e lev'iĝ'is kaj etend'is al ŝi la man'o'j'n. “Eĉ al vi ne est'as don'it'a etern'a ripoz'o? Vi sufer'as? Vi, la plej bon'a, la plej pi'a!” Kaj la mort'int'in'o klin'is si'a'n kap'o'n jes'ant'e kaj met'is la man'o'n sur la brust'o'n.

“Kaj ĉu mi pov'as hav'ig'i al vi trankvil'ec'o'n en la tomb'o?” “Jes!” li klar'e aŭd'is.

“Kaj kia'manier'e?”

“Don'u al mi har'o'n, nur unu sol'a'n har'o'n de la kap'o de pek'ul'o, kies fajr'o neniam esting'iĝ'os, de tia pek'ul'o, kiu'n Di'o vol'as ĵet'eg'i en la infer'o'n por etern'a turment'o.”

Ho, kiel facil'e oni pov'as vi'n liber'ig'i, vi pur'a, vi pi'a!” li respond'is.

“Sekv'u do mi'n!” dir'is la mort'int'in'o. “Tio est'as permes'it'a al ni. Ĉe mi'a flank'o vi pov'as ŝveb'i, kie'n vi'a'j pens'o'j vol'as. Ne'vid'ebl'a'j por la hom'o'j, ni pov'as rigard'i en la plej kaŝ'it'a'j'n fald'o'j'n de ili'a kor'o. Sed per man'o cert'a vi dev'as montr'i tiu'n, kiu est'as kondamn'it'a por la etern'a turment'o, kaj antaŭ la kok'o'kri'o li dev'as est'i trov'it'a!”

Kaj rapid'e, kiel port'it'e de la pens'o'j, ili trov'iĝ'is en la grand'a urb'o. De la mur'o'j de la dom'o'j lum'is per fajr'a'j liter'o'j la nom'o'j de la mort'o'merit'a'j pek'o'j: mal'humil'ec'o, avar'ec'o, drink'em'ec'o, volupt'em'ec'o, — per unu vort'o, la tut'a sep'kolor'a ĉiel'ark'o de la mort'o'merit'a'j pek'o'j.

“Jes, tie intern'e, kiel mi supoz'is, kiel mi sci'is,” dir'is la pastr'o, “loĝ'as tiu'j, kiu'j est'as kondamn'it'a'j al la etern'a fajr'o.” Ili star'is antaŭ bel'eg'e pri'lum'it'a portal'o; larĝ'a'j ŝtup'ar'o'j, kovr'it'a'j per tapiŝ'o'j kaj ornam'it'a'j per flor'o'j, konduk'is en la intern'o'n de la dom'o, kaj bal'a muzik'o bru'is tra la fest'a'j salon'o'j. Antaŭ ĝi majest'e star'is la pord'ist'o en velur'o kaj silk'o, kun grand'a arĝent'it'a baston'o.

“Ni'a bal'o est'as egal'a al la bal'o de la reĝ'o!” li dir'is, turn'ant'e si'n al la kolekt'iĝ'int'a popol'amas'o sur la strat'o; de la vert'o ĝis la fingr'o'j de la pied'o'j lum'is el li la pens'o: “Kompat'ind'a'j sen'valor'ul'o'j, kiu'j en'rigard'as tra la pord'o, vi ĉiu'j kompar'e kun mi est'as ja nur mizer'a'j kanajl'o'j!”

“Mal'humil'ec'o!” dir'is la mort'int'in'o, “ĉu vi li'n vid'as?”

“Li'n?” ripet'is la pastr'o. “Jes, sed li est'as naiv'ul'o, nur mal'saĝ'ul'o, kaj li ne dev'as est'i kondamn'it'a al etern'a fajr'o kaj etern'a turment'o.”

“Nur mal'saĝ'ul'o!” son'is tra la tut'a dom'o de la mal'humil'ec'o, tia'j ili ĉiu'j tie est'is.

Ili flug'is intern'e'n de la kvar nud'a'j mur'o'j de avar'ul'o, kie, tut'e mal'gras'a, trem'ant'a de mal'varm'o, mal'sat'a kaj soif'a, la mal'jun'ul'o per ĉiu'j si'a'j pens'o'j kaj medit'o'j al'kroĉ'iĝ'is al si'a mon'o; ili vid'is, kiel li febr'e supr'e'n'salt'is de si'a, mizer'a kuŝ'lok'o kaj el'pren'is liber'e sid'ant'a'n ŝton'o'n el la mur'o, en kiu kuŝ'is or'a'j mon'er'o'j en ŝtrump'o; li pri'palp'is si'a'n ĉifon'aĵ'a'n nokt'a'n vest'o'n, en kiu est'is en'kudr'it'a'j or'a'j mon'er'o'j, kaj li'a'j mal'sek'a'j fingr'o'j trem'is.

“Li est'as mal'san'a, tio est'as frenez'o, sen'ĝoj'a frenez'o, ĉirkaŭ'it'a de tim'eg'o kaj mal'bon'a'j sonĝ'o'j!”

Kaj ili rapid'e for'iĝ'is, kaj ili trov'iĝ'is apud la kuŝ'tabul'o de la krim'ul'o'j, kie ili en long'a vic'o dorm'is flank'o'n ĉe flank'o. Unu el ili ek'salt'is el si'a dorm'o kiel sovaĝ'a best'o, el'ig'ant'e mal'bel'a'n kri'o'n; per si'a'j pint'a'j kubut'o'j li ek'bat'is si'a'n kamarad'o'n, kaj ĉi tiu dorm'em'e si'n turn'is:

“Ten'u la buŝ'aĉ'o'n, vi sovaĝ'a best'o, kaj dorm'u! Tiel est'as ĉiu'n nokt'o'n...!”

“Ĉiu'n nokt'o'n!” ripet'is tiu, “jes, ĉiu'n nokt'o'n ĝi ven'as, kri'as kaj sufok'as mi'n. En flam'ec'o mi far'is tio'n aŭ ali'a'n, kun koler'em'a spirit'o mi nask'iĝ'is, tio al'konduk'is mi'n ĉi tie'n la du'a'n foj'o'n; sed se mi ag'is mal'bon'e, mi hav'as ja mi'a'n pun'o'n. Nur unu afer'o'n mi ne konfes'is. Kiam mi la last'a'n foj'o'n el'ir'is de ĉi tie kaj preter'ir'is antaŭ la bien'et'o de mi'a mastr'o, tiam mi'a intern'o ek'bol'is kaj sovaĝ'a'j pens'o'j lev'iĝ'is en mi'a anim'o, — mi ek'frot'is alumet'o'n kontraŭ la mur'o; super kiu tre mal'alt'e el'star'is la pajl'a tegment'o. Ĉio ek'brul'is, flam'o ek'kapt'is ĝi'n tiel, kiel ĝi oft'e mi'n ek'kapt'as. Mi help'is sav'i la brut'o'j'n kaj mebl'o'j'n. Krom unu abel'ar'o, kiu flug'is en la fajr'o'n, kaj krom la ĉen'it'a hund'o, neni'u viv'ant'a est'aĵ'o for'brul'is. Pri tiu last'a mi ne pens'is. Oni pov'is aŭd'i, kiel ĝi blek'eg'as, — kaj tiu'n blek'eg'o'n mi ĉiam ankoraŭ aŭd'as ĉiu'foj'e, kiam mi vol'as ek'dorm'i, kaj kiam mi en'dorm'iĝ'as, tiam ven'as la hund'o, grand'a kaj vil'a ĝi star'as antaŭ mi. Ĝi met'as si'n sur mi'n, blek'eg'as, prem'as mi'n, sufok'as mi'n. Aŭskult'u do, kio'n mi rakont'as, vi pov'as ronk'i, ronk'i la tut'a'n nokt'o'n, sed mi ne pov'as dorm'i eĉ hor'kvar'on'o'n.” Kaj li'a'j okul'o'j sub'plen'iĝ'is per sang'o, li ĵet'is si'n sur la kamarad'o'n kaj bat'is li'n per kun'prem'it'a pugn'o en la vizaĝ'o'n.

“La furioz'a Mads de'nov'e frenez'iĝ'is!” oni dir'is ĉirkaŭ'e, kaj la ali'a'j fripon'o'j kapt'is li'n, lukt'is kun li, fleks'is li'n tiel, ke li'a kap'o ating'is li'a'j'n pied'o'j'n, kaj en tiu pozici'o ili fort'e li'n lig'is, tiel ke la sang'o preskaŭ el'ŝpruc'is el li'a'j okul'o'j kaj el ĉiu'j li'a'j por'o'j.

“Vi li'n mort'ig'as!” ek'kri'is la pastr'o, “ho li mal'feliĉ'a!” Kaj dum li defend'e etend'is la man'o'n super la pek'ul'o'n, super li'n, kiu jam ĉi tie sufer'is tro kruel'e, la scen'o subit'e ŝanĝ'iĝ'is. Ili flug'is tra riĉ'a'j salon'o'j kaj mizer'a'j kamer'o'j; volupt'o, envi'o, ĉiu'j mort'o'merit'a'j pek'o'j preter'ir'is antaŭ ili, anĝel'o de la juĝ'o voĉ'leg'is ili'a'j'n pek'o'j'n, kiel ankaŭ ili'a'n defend'o'n. Ĝi hav'is mal'grand'a'n valor'o'n antaŭ Di'o, sed Di'o leg'as ja en la kor'o'j, Li sci'as ĉio'n sen'escept'e, Li sci'as la mal'bon'o'n, kiu atak'as ni'n de intern'e kaj de ekster'e, Li, la favor'kor'ec'o, la am'o. La man'o de la pastr'o trem'is, li ne kuraĝ'is etend'i ĝi'n, por el'ŝir'i har'o'n de la kap'o de la pek'ul'o. Kaj el li'a'j okul'o'j ek'flu'is larm'o'j, kiel akv'o de favor'kor'ec'o kaj de am'o, kiu esting'as la etern'a'n fajr'o'n de la infer'o.

Subit'e ek'kri'is la kok'o.

“Kompat'plen'a Di'o! Don'u Vi al ŝi la tomb'a'n ripoz'o'n, kiu'n mi ne pov'is hav'ig'i al ŝi!”

“Ĝi'n mi nun hav'as!” dir'is la mort'int'in'o; “vi'a kruel'a vort'o, vi'a mal'lum'a kred'o pri Di'o kaj pri Li'a'j kre'it'aĵ'o'j pel'is mi'n al vi! Ek'kon'u la hom'o'j'n, eĉ en la mal'bon'a'j trov'iĝ'as part'o de Di'o, part'o, kiu venk'os kaj esting'os la fajr'o'n de la infer'o.”

Kis'o est'is met'it'a sur la buŝ'o'n de la pastr'o, far'iĝ'is lum'e ĉirkaŭ li; la klar'a sun'o de Di'o lum'is en li'a'n ĉambr'o'n, kie li'a edz'in'o, viv'ant'e, mild'e kaj am'e vek'is li'n el sonĝ'o, kiu'n Di'o send'is al li.

Mut'a libr'o

Ĉe la grand'a voj'o mez'e en la arb'ar'o star'is sol'ec'a vilaĝ'an'a dom'o, al kiu la en'ir'o konduk'is tra la kort'o; varm'e lum'is la sun'o, ĉiu'j fenestr'o'j est'is mal'ferm'it'a'j, viv'o kaj mov'ad'o reg'is intern'e, sed sur la kort'o, en flor'ant'a siring'a laŭb'o, star'is ne'ferm'it'a ĉerk'o; la mort'int'o est'is jam el'met'it'a, ĉar en tiu antaŭ'tag'mez'o dev'is okaz'i la en'ter'ig'o. Neni'u star'is mal'ĝoj'e apud la mort'int'o nek rigard'is li'n aflikt'it'e, neni'u plor'is pri li, li'a vizaĝ'o est'is kovr'it'a per blank'a tuk'o, kaj sub li'a'n kap'o'n est'is met'it'a grand'a dik'a libr'o, kies foli'o'j konsist'is el griz'a paper'o en plej grand'a format'o. Inter ĉiu'j du foli'o'j de la libr'o kuŝ'is velk'int'a'j flor'o'j, forges'it'a'j kaj kaŝ'it'a'j, tut'a herbari'o, kolekt'it'a en divers'a'j lok'o'j. Laŭ li'a propr'a postul'o tio dev'is est'i met'it'a kun li en li'a'n tomb'o'n. Kun ĉiu flor'o est'is lig'it'a ĉapitr'o el li'a viv'o.

“Kiu est'as la mort'int'o?” ni demand'is, kaj oni respond'is: “La mal'jun'a Upsal'a student'o! Oni dir'as, ke li est'is iam kapabl'a hom'o, ke li kompren'is fremd'a'j'n lingv'o'j'n, ke li pov'o'sci'is kant'i kaj verk'i kant'o'j'n. Sed post'e io star'iĝ'is sur li'a voj'o, kaj tiam li komenc'is dron'ig'ad'i si'a'j'n pens'o'j'n kaj si'n mem en brand'o. Kiam li'a san'o est'is ruin'ig'it'a, li ven'is en la kamp'ar'o'n, kie oni pag'is por li'a loĝ'ad'o kaj manĝ'ad'o. Li est'is pi'a kiel infan'o, kiam nur ne atak'is li'n li'a nigr'a spirit'o, ĉar tiam li far'iĝ'ad'is ne'kviet'ig'ebl'a kaj kur'ad'is tra la arb'ar'o kiel ĉas'at'a best'o. Sed ĉiu'foj'e, kiam ni sukces'is ven'ig'i li'n re'turn'e hejm'e'n, kiam ni sukces'is en'ig'i en li'a'n man'o'n la libr'o'n kun la sek'ig'it'a'j kresk'aĵ'o'j, tiam li pov'is sid'i antaŭ ĝi dum la tut'a tag'o, pri'rigard'i unu kresk'aĵ'o'n post la ali'a, kaj oft'e sur li'a'j vang'o'j flu'is larm'o'j. Di'o sci'as, pri kio li pens'is tiam! Sed li pet'is, ke oni met'u al li la libr'o'n en la ĉerk'o'n, kaj nun ĝi kuŝ'as apud li, kaj baldaŭ oni al'najl'os super li la ferm'o'plat'o'n, kaj li kuŝ'os kviet'e en la mal'varm'a tomb'o.”

Oni lev'is la kadavr'a'n tuk'o'n; pac'o est'is sur la vizaĝ'o de la mort'int'o, radi'o de la sun'o fal'is sur ĝi'n. Hirund'o rapid'eg'e en'flug'is en la laŭb'o'n, kaj, gaj'e pep'int'e super la kap'o de la mort'int'o, ĝi ne halt'int'e flug'is re'turn'e.

Kiel strang'e est'as al ni en la anim'o — ni ĉiu'j tio'n spert'is — kiam ni de'nov'e el'pren'as mal'nov'a'j'n leter'o'j'n el ni'a jun'ec'o kaj leg'as ili'n. Tiam re'lev'iĝ'as kvazaŭ tut'a viv'o kun ĉiu'j si'a'j esper'o'j, kun ĉiu'j si'a'j zorg'o'j. Kiom mult'e el tiu'j hom'o'j kun kiu'j ni en tiu temp'o tiel amik'e inter'rilat'is, est'as nun mort'int'a'j por ni, kvankam ili ankoraŭ viv'as; sed long'e, long'e ni ne pens'is pri tiu'j, pri kiu'j ni iam esper'is, ke ni rest'os en intim'a rilat'o kun ili, ke ni reciprok'e divid'os inter ni mal'ĝoj'o'n kaj ĝoj'o'n.

La sek'iĝ'int'a kverk'a foli'o en la libr'o re'memor'ig'as pri amik'o, lern'ej'a amik'o, amik'o por la tut'a viv'o. Li al'fiks'is la foli'o'n al la student'a ĉap'o tie en la verd'a arb'ar'o, kiam la lig'o est'is far'at'a por la tut'a viv'o. Kie li nun viv'as? La foli'o konserv'iĝ'is, la amik'ec'o forges'iĝ'is! Jen est'as fremd'land'a flor'varm'ej'a kresk'aĵ'o, tro delikat'a por la ĝarden'o'j de la nord'o, — ŝajn'as, kvazaŭ ekzist'as ankoraŭ la bon'odor'o en ĉi tiu'j foli'o'j! Ŝi don'is ĝi'n al li, la fraŭl'in'o el la nobel'a ĝarden'o. Jen est'as la akv'o'lili'o, kiu'n li mem de'ŝir'is kaj mal'sek'ig'is per mal'dolĉ'a'j larm'o'j, kun la mal'dolĉ'a'j larm'o'j la lili'o el la sen'sal'a'j akv'o'j. Kaj jen est'as urtik'o, — kio'n dir'as ĝi'a foli'o? Kio'n li pens'is, kiam li ĝi'n de'ŝir'is, kiam li ĝi'n konserv'is? Kaj jen est'as konval'o el la sol'ec'o de la arb'ar'o; jen est'as lonicer'o el la flor'pot'o de la drink'ej'o, kaj jen est'as nud'a'j akr'a'j herb'a'j trunk'et'o'j!...

La flor'ant'a siring'o klin'is si'a'j'n freŝ'a'j'n bon'odor'a'j'n flor'aĵ'o'j'n super la kap'o'n de la mort'int'o; la hirund'o de'nov'e preter'flug'as: “kvivit! kvivit!” Nun ven'as la port'ist'o'j kun najl'o'j kaj martel'o, la ferm'o'plat'o'n oni met'as super la mort'int'o'n, li'a kap'o ripoz'as sur la mut'a libr'o.

Konserv'it'a-forges'it'a!

Ekzist'as diferenc'o

Tio est'is en la monat'o Maj'o, la vent'o blov'is ankoraŭ mal'varm'e, sed la printemp'o jam ven'is, tio'n predik'is arb'et'aĵ'o'j kaj arb'o'j, kamp'o'j kaj herb'ej'o'j. Est'is amas'o da flor'aĵ'o'j, kaj antaŭ ĉio, supr'e ĉe la plekt'bar'il'o. Ĝust'e tie la printemp'o mem zorg'is pri si'a'j afer'o'j; ĝi parol'is de pom'arb'o, kiu el'ig'is nur unu sol'a'n branĉ'o'n, freŝ'a'n, flor'ant'a'n branĉ'o'n, ŝarĝ'it'a'n de roz'o'kolor'a'j burĝon'o'j. La arb'et'o cert'e mem sci'is, kiel bel'a ĝi est'as. Tial ĝi tut'e ne est'is surpriz'it'a, kiam subit'e sur la voj'o, tut'e antaŭ ĝi, halt'is sinjor'a kaleŝ'o kaj la jun'a graf'in'o en la kaleŝ'o dir'is, ke la pom'arb'o est'as la plej ĉarm'a, kio'n oni pov'as vid'i, ke ĝi est'as la printemp'o mem en si'a plej bel'a prezent'iĝ'o. La branĉ'o'n oni de'romp'is, kaj ŝi ten'is ĝi'n en si'a delikat'a man'o kaj ŝirm'is ĝi'n per si'a silk'a ombrel'o. Post tio ili vetur'is al la kastel'o, kie ili'n akcept'is alt'a'j salon'o'j kaj bel'eg'a'j ĉambr'o'j. Pur'a'j blank'a'j kurten'o'j flirt'is ĉe la mal'ferm'it'a'j fenestr'o'j, kaj bel'eg'a'j flor'o'j star'is en bril'ant'a'j diafan'a'j vaz'o'j, kaj en unu el ili, kiu bril'et'is kvazaŭ ĝi est'us skulpt'it'a el freŝ'e fal'int'a neĝ'o, oni plant'is la pom'arb'a'n branĉ'o'n inter freŝ'a'j hel'a'j branĉ'o'j fag'a'j; est'is plezur'o ĝi'n rigard'i.

Tiam la branĉ'o far'iĝ'is fier'a, kaj tio est'is ja tut'e kiel ĉe hom'o'j.

Mult'a'j hom'o'j de divers'a'j spec'o'j tra'ir'is la ĉambr'o'j'n, kaj laŭ'grad'e de la valor'o, kiu'n ili hav'is, ili permes'is al si esprim'i si'a'n admir'o'n. Unu'j dir'is absolut'e neni'o'n, ali'a'j dir'is tro mult'e, kaj la pom'arb'a branĉ'o rimark'is, ke inter la hom'o'j tiel sam'e ekzist'as diferenc'o, kiel inter la kresk'aĵ'o'j.

“Unu'j serv'as por ornam'o, kaj ali'a'j por manĝ'o, ekzist'as ankaŭ tia'j, kiu'j est'as tut'e super'flu'a'j,” dir'is al si la pom'arb'a branĉ'o; kaj ĉar oni ĝi'n star'ig'is ĝust'e ĉe mal'ferm'it'a fenestr'o, tra kiu ĝi pov'is rigard'i kiel en la ĝarden'o'n, tiel ankaŭ sur la kamp'o'n, tial ĝi hav'is sufiĉ'e da flor'o'j kaj kresk'aĵ'o'j por konsider'ad'o. Tie star'is riĉ'a'j kaj mal'riĉ'a'j, eĉ kelk'a'j tro mal'riĉ'a'j.

“Kompat'ind'a'j mizer'a'j herb'o'j!” dir'is la pom'arb'a branĉ'o, “tie oni efektiv'e far'is diferenc'o'n. Kiel mal'feliĉ'a'j ili kred'ebl'e si'n sent'as, se tia'spec'a'j est'aĵ'o'j ĝeneral'e pov'as sent'i, kiel mi kaj mi'a'spec'a'j est'aĵ'o'j sent'as. Est'as efektiv'e far'it'a diferenc'o, sed ĝi dev'as est'i far'at'a, ali'e ĉiu'j est'us ja egal'a'j!”

La pom'arb'a branĉ'o rigard'is kun kompat'o precip'e unu spec'o'n de flor'o'j, kiu'j en grand'a amas'o trov'iĝ'is sur la kamp'o'j kaj ĉe la ter'kav'o'j. Neni'u lig'is ili'n en buked'o'n, ili est'is por tio tro simpl'a'j, oni pov'is eĉ trov'i ili'n inter la pavim'a'j ŝton'o'j, ili ĉie kresk'is kiel la plej mal'bon'a herb'o, kaj al tio ili hav'is ankoraŭ la mal'bel'a'n nom'o'n “buter'flor'o'j de la diabl'o”.

“Kompat'ind'a mal'estim'at'a kresk'aĵ'o!” dir'is la pom'arb'a branĉ'o, “vi ne est'as kulp'a, ke vi far'iĝ'is tio, kio vi est'as, ke vi est'as tiel simpl'a kaj ke vi ricev'is la mal'bel'a'n nom'o'n, kiu'n vi hav'as! Sed kun la kresk'aĵ'o'j est'as tiel sam'e, kiel kun la hom'o'j, nepr'e dev'as ekzist'i diferenc'o'j!”

“Diferenc'o'j!” dir'is la radi'o de la sun'o kaj kis'is la flor'ant'a'n pom'arb'a'n branĉ'o'n, sed kis'is ankaŭ la flav'a'j'n buter'flor'o'j'n de la diabl'o sur la kamp'o, ĉiu'j frat'o'j de la sun'radi'o kis'is ili'n, la mal'riĉ'a'j'n flor'o'j'n tiel sam'e, kiel la riĉ'a'j'n.

La pom'arb'a branĉ'o neniam medit'is pri la sen'fin'a am'o de Di'o al ĉio, kio viv'as; neniam ĝi medit'is pri tio, kiom mult'e da bel'aĵ'o kaj bon'aĵ'o kuŝ'as kaŝ'it'e, sed ne forges'it'e, — sed tio ja ankaŭ est'is tut'e kiel ĉe hom'o'j. La sun'radi'o, la radi'o de la lum'o sci'is tio'n pli bon'e: “Vi ne vid'as mal'proksim'e, vi ne vid'as klar'e! Kio est'as tiu mizer'a herb'o, kiu'n vi precip'e pri'ĝem'as?”

“La buter'flor'o'j de la diabl'o!” dir'is la pom'arb'a branĉ'o. “Neniam oni lig'as ili'n en buked'o'n, oni prem'as ili'n per la pied'o'j, ili ekzist'as en tro grand'a nombr'o, kaj kiam ili ricev'as sem'o'n, ĝi flug'as en form'o de mal'grand'a'j lan'a'j flok'o'j super la voj'o kaj al'kroĉ'iĝ'as al la hom'o'j sur la vest'o'j. Herb'aĉ'o ĝi est'as! Sed tio ili ja ankaŭ dev'as est'i! Mi est'as efektiv'e tre dank'a, ke mi ne far'iĝ'is unu el tiu'j flor'o'j”

Sur la kamp'o'n ven'is subit'e tut'a amas'o da infan'o'j; la plej jun'a el ili est'is ankoraŭ tiel mal'grand'a, ke li est'is port'at'a de la ali'a'j. Kiam oni sid'ig'is li'n sur la herb'o inter la flav'a'j flor'o'j, li laŭt'e ek'rid'is de ĝoj'o, barakt'is per la pied'et'o'j, rul'is si'n sur la ter'o, de'ŝir'is nur la flav'a'j'n flor'o'j'n kaj kis'is ili'n en dolĉ'a sen'kulp'ec'o. La iom pli grand'a'j infan'o'j de'romp'is la flor'o'j'n de la trunk'et'o'j kaj form'is el ili ring'o'j'n, ĝis fin'e el tio far'iĝ'is tut'a ĉen'o; antaŭ'e ĉen'o ĉirkaŭ la kol'o, post'e ali'a trans la ŝultr'o, pend'ant'e ĝis la ventr'o, kaj ankaŭ la kap'o ne est'is forges'it'a; bel'eg'e aspekt'is la verd'a'j ruband'o'j kaj la ĉen'o'j. Sed la plej grand'a'j infan'o'j si'n'gard'e de'ŝir'is la el'flor'int'a'j'n kresk'aĵ'et'o'j'n, la trunk'et'o'j'n, kiu'j port'is sur si la flok'simil'e kun'met'it'a'n sem'kron'o'n, tiu'n mal'kompakt'a'n, aer'a'n, lan'simil'a'n flor'o'n, kiu est'as kvazaŭ form'it'a el plej delikat'a'j plum'o'j, flok'o'j aŭ lanug'o'j. Ili ten'is ĝi'n antaŭ la buŝ'o, por per unu ek'blov'o ĝi'n tut'e for'blov'i. Kiu pov'os tio'n far'i, ricev'os nov'a'j'n vest'o'j'n antaŭ la fin'o de la jar'o, dir'is la av'in'o. La mal'estim'at'a flor'o est'is en tiu okaz'o ŝat'at'a profet'o.

“Ĉu vi vid'as?” dir'is la sun'radi'o, “ĉu vi vid'as la bel'ec'o'n, ĉu vi vid'as la potenc'o'n de tiu flor'et'o?”

“Jes, por infan'o'j!” respond'is la pom'arb'a branĉ'o.

Jen sur la kamp'o'n ven'is mal'jun'a vir'in'o, kaj per si'a mal'akr'a sen'ten'il'a tranĉ'il'o ŝi ek'fos'is mal'supr'e ĉirkaŭ la radik'o'j de la flor'o'j kaj el'tir'is ili'n; part'o'n de la radik'o'j ŝi vol'is uz'i kiel al'don'o'n al la kaf'o, la ali'a'j'n ŝi vol'is vend'i al la apotek'ist'o kiel kurac'il'o'j'n.

“Bel'ec'o est'as tamen io pli alt'a!” dir'is la pom'arb'a branĉ'o. “Nur la elekt'it'o'j ven'as en la regn'o'n de la bel'o! Ekzist'as diferenc'o inter la kresk'aĵ'o'j, kiel ekzist'as diferenc'o inter la hom'o'j.”

La sun'radi'o parol'is pri la sen'fin'a am'o de Di'o al ĉia kre'it'aĵ'o kaj al ĉio, kio hav'as en si viv'o'n, kaj ke Li en la temp'o kaj la etern'ec'o distribu'is ĉio'n egal'mezur'e.

“Jes, tio est'as vi'a opini'o!” dir'is la pom'arb'a branĉ'o.

Nun en la ĉambr'o'n en'ir'is hom'o'j, kaj ven'is ankaŭ la jun'a graf'in'o, kiu tie bel'e star'ig'is la pom'arb'a'n branĉ'o'n en la diafan'a vaz'o, kie la sun'lum'o pov'is pri'radi'i ĝi'n. Ŝi al'port'is flor'o'n, aŭ i'o'n simil'a'n, kiu est'is kaŝ'it'a inter tri aŭ kvar foli'o'j, kiu'j est'is ten'at'a'j ĉirkaŭ ĝi konus'e, por ke neni'a tra'blov'o aŭ vent'et'o pov'u ĝi'n difekt'i. Ĝi est'is port'at'a kun tia zorg'em'ec'o kaj si'n'gard'ec'o, kiu'n oni ne uz'is eĉ por la delikat'a pom'arb'a branĉ'o. Tre si'n'gard'e oni nun for'pren'is la grand'a'j'n foli'o'j'n, — kaj kio aper'is? La mal'grand'a flok'a sem'kron'o de la flav'a mal'estim'at'a buter'flor'o! Ĝi'n la graf'in'o est'is dis'ŝir'int'a tiel si'n'gard'e kaj port'is tiel zorg'e, ke neni'u el ĝi'a'j delikat'a'j plum'et'o'j, kiu'j form'is kvazaŭ ĝi'a'n nebul'a'n ĉap'et'o'n kaj sid'is tiel mal'kompakt'e, for'blov'iĝ'u. Sen'difekt'a'n kaj bel'eg'a'n ŝi nun ĝi'n hav'is; ŝi admir'is ĝi'a'n bel'a'n form'o'n, ĝi'a'n aer'a'n klar'ec'o'n, ĝi'a'n tut'a'n original'a'n kun'met'it'ec'o'n, ĝi'a'n bel'ec'o'n, kiam la vent'o for'blov'us la sem'kron'o'n.

“Rigard'u, kiel mir'ind'e bel'e Di'o ĝi'n kre'is!” dir'is la graf'in'o. “Mi pentr'os ĝi'n kun'e kun la pom'arb'a branĉ'o; est'as ver'o, ke ĉi tiu est'as sen'fin'e bel'a, sed en ali'a manier'o ankaŭ tiu mal'riĉ'a flor'o ricev'is de Di'o tre mult'e da bel'ec'o. Kiel ajn mal'simil'a'j ili est'as, ili tamen ambaŭ est'as infan'o'j en la regn'o de la bel'o.”

Kaj la sun'radi'o kis'is la mal'riĉ'a'n flor'o'n kaj kis'is la flor'ant'a'n pom'arb'a'n branĉ'o'n, kies foli'o'j ĉe tio kvazaŭ ruĝ'iĝ'is.

Mal'nov'a tomb'a ŝton'o

En mal'grand'a urb'et'o, ĉe unu hom'o, kiu hav'is si'a'n propr'a'n negoc'o'n en unu vesper'o de la jar'temp'o, pri kiu oni dir'as “la vesper'o'j pli'long'iĝ'as”, la tut'a famili'o sid'is kun'e en rond'et'o. Est'is ankoraŭ trankvil'e kaj varm'e; la lamp'o brul'is, la long'a'j flank'kurten'o'j pend'is antaŭ la fenestr'o'j, sur kiu'j star'is flor'pot'o'j, kaj ekster'e est'is hel'a lun'lum'o. Sed pri tio ili ne parol'is; ili parol'is pri mal'nov'a grand'a ŝton'o, kiu kuŝ'is mal'supr'e sur la kort'o, tut'e apud'e de la kuir'ej'a pord'o, sur kiu la serv'ist'in'o'j oft'e star'ig'ad'is la pur'ig'it'a'j'n kupr'a'j'n vaz'o'j'n, por ke ili sek'iĝ'u en la sun'o, kaj kie la infan'o'j volont'e lud'ad'is, — tio est'is en efektiv'ec'o mal'nov'a tomb'a ŝton'o.

“Jes,” dir'is la mastr'o, “mi opini'as, ke ĝi de'ven'as el la mal'nov'a mal'konstru'it'a monaĥ'ej'a preĝ'ej'o; kiel la katedr'o, tiel ankaŭ la monument'o'j kaj tomb'a'j ŝton'o'j est'is dis'vend'it'a'j. Mi'a for'mort'int'a patr'o aĉet'is kelk'e da ili; oni dis'bat'is ili'n por la pavim'ad'o, sed ĉi tiu ŝton'o rest'is, kaj de tiu temp'o ĝi kuŝ'as sur la kort'o.”

“Oni pov'as tre bon'e vid'i, ke tio est'as tomb'a ŝton'o!” dir'is la plej aĝ'a el la infan'o'j; “oni pov'as ankoraŭ vid'i sur ĝi sabl'a'n horloĝ'o'n kaj pec'o'n de anĝel'o, tamen la sur'skrib'o, kiu trov'iĝ'is sur ĝi, preskaŭ tut'e de'frot'iĝ'is, nur la nom'o ‘Preben’ kaj tuj post ĝi grand'a ‘S’ kaj iom pli mal'supr'e la vort'o ‘Marta’ est'as ankoraŭ re'kon'ebl'a'j; sed pli oni ne pov'as deĉifr'i, kaj ankaŭ tio'n oni re'kon'as nur post pluv'o aŭ post lav'o de la ŝton'o.”

Ho Di'o! tio est'as la tomb'a ŝton'o de Preben Svan kaj de li'a edz'in'o!”

ek'kri'is mal'jun'a vir'o, kiu laŭ si'a aĝ'o pov'is est'i la av'o de ĉiu'j, kiu'j trov'iĝ'is en la ĉambr'o. “Jes, tiu'j ge'edz'o'j est'is el la last'a'j, kiu'j'n oni en'ter'ig'is sur la mal'nov'a monaĥ'ej'a tomb'ej'o. Tio est'is mal'jun'a bon'kor'a par'o el la temp'o de mi'a knab'ec'o; ĉiu'j ili'n kon'is kaj am'is; ili est'is la plej mal'jun'a ge'edz'a par'o en ni'a region'o. La hom'o'j rakont'is pri ili, ke ili posed'as barel'o'n da or'o, kaj tamen ili est'is vest'it'a'j simpl'e, per plej mal'delikat'a ŝtof'o, sed ili'a tol'aĵ'o est'is blind'ig'e blank'a. Tio est'is bon'eg'a mal'jun'a par'o, Preben kaj Marta! Kiam ili sid'is sur la benk'o, kiu star'is sur la alt'a ŝton'a ŝtup'ar'o antaŭ la dom'o kaj super kiu la mal'jun'a tili'o etend'is si'a'j'n branĉ'o'j'n, kaj ili kap'salut'ad'is amik'e kaj afabl'e, tiam al la hom'o'j far'iĝ'is tre ĝoj'e en la anim'o. Ili est'is sen'fin'e bon'kor'a'j por la mal'riĉ'ul'o'j, ili nutr'ad'is ili'n, don'ad'is al ili vest'o'j'n, kaj prudent'o kaj ver'a krist'an'ec'o montr'iĝ'ad'is en ili'a tut'a bon'farad'o. Kaj kio'n dir'i precip'e pri la edz'in'o! Mi memor'as tiu'n tag'o'n tre klar'e; mi est'is mal'grand'a knab'o, kaj mi est'is kun mi'a patr'o tie ĉe la mal'jun'a Preben, kiam ŝi ĵus mort'is; la mal'jun'a hom'o est'is tre ekscit'it'a kaj plor'is kiel infan'o. La kadavr'o kuŝ'is ankoraŭ en la dorm'o'ĉambr'o, tut'e apud'e de tiu ĉambr'o, en kiu ni sid'is, — li parol'is kun mi'a patr'o kaj kun kelk'a'j najbar'o'j pri tio, kiel sol'ec'e nun far'iĝ'os ĉe li, kiel bel'eg'e est'is antaŭ'e, kiom mult'e da jar'o'j ili viv'is kun'e kaj kia'manier'e okaz'is, ke ili ek'kon'is kaj ek'am'is unu la ali'a'n. Kiel mi dir'is, mi est'is tiam mal'grand'a, kaj mi star'is kaj aŭskult'is, sed strang'a sent'o ek'kapt'is mi'n, kiam mi aŭskult'is la mal'jun'a'n hom'o'n kaj vid'is, kiel li kun ĉiu moment'o far'iĝ'ad'is pli vigl'a kaj ricev'is ruĝ'a'j'n vang'o'j'n, kiam li parol'is pri la tag'o de la fianĉ'iĝ'o, pri tio, kiel ĉarm'a ŝi est'is, kiom mult'e da mal'grand'a'j sen'kulp'a'j ĉirkaŭ'voj'o'j li far'is, por renkont'iĝ'i kun ŝi. Li parol'is pri la tag'o de la edz'iĝ'o, ĉe tio li'a'j okul'o'j lum'is, li kvazaŭ ankoraŭ unu foj'o'n tra'viv'is la feliĉ'a'n ĝoj'a'n temp'o'n, — kaj dum'e ŝi kuŝ'is tie sen'viv'a en la apud'a ĉambr'o, mal'jun'a vir'in'o, kaj li est'is mal'jun'a vir'o kaj parol'is pri la temp'o de la esper'o... jes, jes, tiel ir'as la afer'o'j! Tiam mi est'is nur infan'o, kaj nun mi est'as mal'jun'a kiel Preben Svan. La temp'o ir'as kaj ĉio ŝanĝ'iĝ'as! Mi memor'as plej klar'e la tag'o'n de ŝi'a en'ter'ig'o; la mal'jun'a Preben ir'is tuj post la ĉerk'o. Kelk'e da jar'o'j antaŭ'e la ge'edz'o'j las'is pret'ig'i por si si'a'n tomb'a'n ŝton'o'n kun sur'skrib'o kaj nom'o'j, las'ant'e liber'a nur la lok'o'n por la jar'o de la mort'o; vesper'e oni el'vetur'ig'is la ŝton'o'n kaj met'is ĝi'n sur la tomb'o'n, — kaj unu jar'o'n post'e oni ĝi'n de'nov'e lev'is kaj oni met'is la mal'jun'a'n Preben apud li'a edz'in'o. Ili ne rest'ig'is tia'n riĉ'ec'o'n, kiel la hom'o'j supoz'is kaj asert'is! La post'rest'aĵ'o trans'ir'is al parenc'o'j, kiu'j loĝ'is tro mal'proksim'e kaj pri kies ekzist'ad'o oni antaŭ'e neni'o'n iam aŭd'is. Ili'a'n dom'o'n el trab'aĵ'o'j kun la benk'o sur la alt'a ŝton'a ŝtup'ar'o sub la tili'o oni laŭ ordon'o de la magistrat'o mal'konstru'is, ĉar ĝi est'is tro kaduk'a, por ke oni pov'u las'i ĝi'n star'i. Kiam post'e oni far'is tio'n sam'a'n kun la monaĥ'ej'a preĝ'ej'o kaj la tomb'ej'o'n oni ferm'is, tiam la tomb'a ŝton'o de Preben kaj Marta, kiel ankaŭ ĉio ali'a, kio tie trov'iĝ'is, traf'is en la man'o'j'n de divers'a'j aĉet'ant'o'j, kaj okaz'is tiel, ke tiu ŝton'o ne est'is dis'bat'it'a kaj uz'it'a, sed kuŝ'as ankoraŭ sur la kort'o kiel lud'lok'o por la infan'o'j kaj kiel sek'ig'lok'o por la pur'ig'it'a'j kupr'a'j vaz'o'j. La pavim'it'a strat'o konduk'as nun super la ripoz'ej'o de la mal'jun'a Preben kaj de li'a edz'in'o, kaj neni'u plu ili'n memor'as!”

La mal'jun'a hom'o, kiu tio'n rakont'is balanc'is mal'ĝoj'e la kap'o'n.

“Forges'it'a! Ĉio est'os forges'it'a!” li dir'is.

Post tio oni en la ĉambr'o parol'is pri ali'a'j afer'o'j. Sed la plej mal'grand'a knab'o, infan'o kun grand'a'j serioz'a'j okul'o'j, grimp'is sur seĝ'o'n mal'antaŭ la kurten'o'j kaj rigard'is sur la kort'o'n, kie la lun'o hel'e lum'is sur la grand'a'n ŝton'o'n, kiu antaŭ'e ĉiam aspekt'is por li mal'plen'a kaj plat'a, sed nun kuŝ'is kiel grand'a foli'o de histori'a libr'o. Ĉio'n, kio'n la knab'o aŭd'is pri Preben kaj pri li'a edz'in'o, en'hav'is en si la ŝton'o. Li rigard'is al ĝi mal'supr'e'n, kaj li rigard'is al la klar'a, hel'a lun'o supr'e'n, en la pur'a'n, alt'a'n aer'o'n, kaj est'is, kvazaŭ la vizaĝ'o de Di'o radi'as sur la ter'o'n.

“Forges'it'a! Ĉio est'os forges'it'a!” est'is dir'it'e en la ĉambr'o; kaj en tiu moment'o anĝel'o kis'is ne'vid'ebl'e la brust'o'n kaj frunt'o'n de la knab'o kaj flustr'is mal'laŭt'e: “Konserv'u bon'e la don'it'a'n sem'o'n, konserv'u ĝi'n ĝis la temp'o de matur'ec'o! Per vi, kar'a infan'o, la for'viŝ'it'a sur'skrib'o, la aer'detru'it'a tomb'a ŝton'o konserv'iĝ'os en hel'a'j or'a'j trajt'o'j por la ven'ont'a'j generaci'o'j! La mal'jun'a'j ge'edz'o'j de'nov'e ir'ad'os man'o en man'o tra la mal'nov'a'j strat'o'j, rid'et'ant'e kaj kun freŝ'a'j ruĝ'a'j vang'o'j sid'os sur la ŝton'a ŝtup'ar'o sub la tili'o kaj kap'salut'ad'os mal'riĉ'ul'o'j'n kaj riĉ'ul'o'j'n. La sem'a grajn'o de ĉi tiu hor'o post seri'o da jar'o'j dis'volv'iĝ'os en flor'plen'a'n poem'o'n. La bon'aĵ'o kaj bel'aĵ'o ne forges'iĝ'as, ĝi viv'as en legend'o'j kaj kant'o'j.”

Plej bel'a roz'o de la mond'o

Est'is iam potenc'a reĝ'in'o, en kies ĝarden'o trov'iĝ'is la plej bel'a'j flor'o'j el ĉiu'j jar'temp'o'j kaj el ĉiu'j land'o'j de la mond'o, sed precip'e ŝi am'is la roz'o'j'n, kaj tial ŝi hav'is la plej divers'a'j'n spec'o'j'n de ili, de la sovaĝ'a'j, simpl'e odor'ant'a'j, ĝis la plej bel'a'j luks'a'j roz'o'j. Ili kresk'is sur la mur'o'j de la kastel'o, volv'is si'n ĉirkaŭ la kolon'o'j kaj fenestr'a'j kadr'o'j, plen'ig'is la koridor'o'j'n kaj ornam'is la plafon'o'j'n de ĉiu'j salon'o'j; ĉiu'j konkur'ad'is inter si per si'a bon'odor'o, form'o kaj kolor'o'j.

Sed mal'ĝoj'o kaj aflikt'o reg'is en la palac'o. La reĝ'in'o kuŝ'is sur la lit'o de mort'o, kaj la kurac'ist'o'j sci'ig'is, ke ŝi dev'as mort'i.

“Kaj tamen ekzist'as ankoraŭ sav'o por ŝi!” dir'is la plej saĝ'a inter ili. “Al'port'u al ŝi la plej bel'a'n roz'o'n de la mond'o, tiu'n, kiu est'as la simbol'o de la plej alt'a kaj plej pur'a am'o; se ŝi ek'vid'os ĝi'n antaŭ ol ŝi'a'j okul'o'j sen'viv'iĝ'os, tiam ŝi ne mort'os.”

Kaj aper'is jun'ul'o'j kaj mal'jun'ul'o'j, de ĉiu'j lok'o'j ĉiu'flank'e, kun roz'o'j, la plej bel'a'j, kiu'j kresk'is en ĉiu ĝarden'o, sed la postulat'a roz'o ne est'is inter ili. El la ĝarden'o de la am'o oni dev'is ĝi'n pren'i; sed kiu roz'o en tiu ĝarden'o est'is la esprim'o kaj la simbol'o de la plej alt'a, plej pur'a am'o? La poet'o'j kant'is pri la plej bel'a roz'o de la mond'o, ĉiu nom'is la si'a'n. Kaj tra la tut'a land'o oni far'is proklam'o'n al ĉiu kor'o, kiu bat'is am'e, proklam'o'n al ĉiu rang'o kaj al ĉiu aĝ'o.

“Neni'u ankoraŭ nom'is la flor'o'n!” dir'is la saĝ'ul'o. “Neni'u montr'is la lok'o'n, kiu el'kresk'ig'is tiu'n flor'o'n en ĝi'a tut'a bel'ec'o. Tio ne est'as la roz'o'j de la ĉerk'o de Romeo kaj Julia aŭ de la tomb'o de Valborg, kvankam tiu'j roz'o'j ĉiam bon'odor'as per legend'o'j kaj kant'o'j; tio ne est'as la roz'o'j, kiu'j el'kresk'is el la sang'a'j lanc'o'j de Winkelried, el la sang'o, kiu el'flu'is el la brust'o de la hero'o dum li'a mort'o por la patr'uj'o, kvankam neni'a mort'o est'as pli dolĉ'a, neni'a roz'o est'as pli ruĝ'a ol la sang'o, kiu tiam flu'as. Tio ankaŭ ne est'as tiu mir'ind'a flor'o, por kies vart'ad'o hom'o dum mult'a'j jar'o'j en sen'dorm'a'j nokt'o'j for'don'as si'a'n freŝ'a'n viv'o'n en la sol'ec'a ĉambr'o de stud'ad'o, la magi'a roz'o de la scienc'o.”

“Mi sci'as, kie ĝi flor'as,” dir'is unu feliĉ'a patr'in'o, kiu kun si'a mal'grand'a infan'o ven'is al la lit'o de la reĝ'in'o. “Mi sci'as, kie trov'iĝ'as la plej bel'a roz'o de la mond'o, la roz'o, kiu est'as la esprim'o kaj la simbol'o de la plej alt'a kaj plej pur'a am'o. Ĝi flor'as sur la ard'ant'a'j vang'o'j de mi'a dolĉ'a infan'o, kiam ĝi, fort'ig'it'a de la dorm'o, mal'ferm'as la okul'o'j'n kaj rid'et'as al mi per si'a tut'a am'o.”

“Bel'a est'as tiu roz'o, sed ekzist'as pli bel'a!” respond'is la saĝ'ul'o. “Jes, mult'e pli bel'a!” dir'is unu el la vir'in'o'j. “Mi ĝi'n vid'is; pli majest'a, pli sankt'a roz'o flor'as neni'e, sed ĝi est'is pal'a, kiel la foli'o'j de la te'a roz'o. Sur la vang'o'j de la reĝ'in'o mi ĝi'n vid'is; ŝi de'met'is si'a'n reĝ'in'a'n kron'o'n kaj port'ad'is mem en la long'a nokt'o si'a'n mal'san'a'n infan'o'n, plor'ad'is super ĝi, kis'ad'is ĝi'n kaj preĝ'is por ĝi al Di'o, kiel patr'in'o preĝ'as en la hor'o de angor'o.”

Sankt'a kaj mir'ind'e potenc'a est'as la blank'a roz'o de mal'ĝoj'o, tamen ĝi ne est'as la sav'ont'a.

Ha, la plej bel'a'n roz'o'n de la mond'o ni vid'is antaŭ la Altar'o de Di'o!” dir'is la pi'a mal'jun'a episkop'o. “Mi vid'is ĝi'n lum'ant'a'n kiel vizaĝ'o de anĝel'o. La jun'a'j knab'in'o'j ir'is al la tabl'o de Di'o, re'nov'ig'is si'a'n bapt'a'n inter'lig'o'n, kaj tiam roz'o'j ruĝ'iĝ'is kaj roz'o'j pal'iĝ'is sur la freŝ'a'j vang'o'j. Inter ili star'is unu jun'a knab'in'o, kiu rigard'is supr'e'n al Di'o kun la plen'a pur'ec'o kaj am'o de si'a tut'a anim'o. Tio est'is la esprim'o de la plej pur'a kaj plej alt'a am'o.”

“La ben'o de Di'o est'u sur ŝi!” dir'is la saĝ'ul'o; “tamen neni'u el vi ĉiu'j ĝis nun nom'is la plej bel'a'n roz'o'n de la mond'o.”

Tiam en la ĉambr'o'n en'ir'is infan'o, la mal'grand'a fil'o de la reĝ'in'o; la larm'o'j star'is ĉe li en la okul'o'j kaj sur la vang'o'j; li port'is mal'ferm'it'a'n grand'a'n libr'o'n, kiu est'is bind'it'a en velur'o kaj hav'is arĝent'a'n garn'aĵ'o'n.

“Pa'nj'o!” dir'is la infan'o, “aŭskult'u, kio'n mi leg'is!” Kaj la infan'o al'sid'iĝ'is al lit'o kaj laŭt'e leg'is el la libr'o pri tiu, kiu si'n mem for'don'is por la sav'o de la hom'o'j, eĉ de la ankoraŭ ne nask'it'a'j generaci'o'j. “Pli grand'a am'o ne ekzist'as!”

Tiam roz'o'kolor'a lum'et'o aper'is sur la vang'o'j de la reĝ'in'o, grand'a'j kaj klar'a'j far'iĝ'is ŝi'a'j okul'o'j, ĉar ŝi vid'is, kiel el la foli'o'j de la libr'o lev'iĝ'is la plej bel'a roz'o de la mond'o, la bild'o de tiu roz'o, kiu el'kresk'is el la sang'o de Krist'o sur la lign'o de la kruc'o.

“Mi ĝi'n vid'as!” ŝi dir'is. “Neniam mort'as tiu, kiu ek'vid'is ĉi tiu'n roz'o'n, la plej bel'a'n sur la ter'o.”

Histori'o de la jar'o

Tio est'is en la last'a'j tag'o'j de Januar'o; terur'a neĝ'vent'eg'o est'is lev'iĝ'int'a; unu neĝ'turn'iĝ'o post la ali'a kur'is tra ĉiu'j strat'o'j kaj strat'et'o'j; la ekster'a flank'o de la fenestr'a'j vitr'o'j est'is tut'e kovr'it'a de la neĝ'o, kaj simil'e al lavang'o'j ĝi fal'ad'is de la tegment'o'j. La hom'o'j aspekt'is kvazaŭ for'kur'ant'a'j de mal'amik'o, ili kur'is, ili flug'is, ili fal'ad'is unu'j al la ali'a'j en la brak'o'j'n, fortik'e apog'is si'n dum moment'o unu al la ali'a, kaj almenaŭ en tia manier'o ili pov'is konserv'i la ekvilibr'o'n. La kaleŝ'o'j kaj ĉeval'o'j est'is kvazaŭ pudr'it'a'j, la serv'ist'o'j, por iom ŝirm'i si'n kontraŭ la vent'o, star'is kun la dors'o al la kaleŝ'o, kaj la pied'ir'ant'o'j pen'is ŝirm'i si'n mal'antaŭ la kaleŝ'o'j, kiu'j en la profund'a neĝ'o nur mal'rapid'e mov'iĝ'is antaŭ'e'n. Kiam fin'e la vent'eg'o kviet'iĝ'is kaj laŭ'long'e de la dom'o'j est'is ŝovel'it'a mal'larĝ'a ir'voj'et'o, la hom'o'j tamen halt'ad'is ĉiu'foj'e, kiam ili si'n renkont'is. Neni'u el ili hav'is la dezir'o'n far'i la unu'a'n paŝ'o'n en la profund'a'n neĝ'o'n, por preter'las'i preter si la ali'a'n. Silent'e ili star'ad'is, ĝis fin'e, kvazaŭ laŭ silent'a inter'konsent'o, ĉiu el ili el'met'is unu pied'o'n kaj en'ŝov'is ĝi'n en la neĝ'amas'o'n.

Ĉirkaŭ la vesper'o far'iĝ'is plen'a trankvil'ec'o, la ĉiel'o aspekt'is, kvazaŭ ĝi est'us bala'it'a kaj far'it'a pli alt'a kaj pli tra'vid'ebl'a, la stel'o'j aspekt'is tut'e nov'eg'a'j, kaj kelk'a'j el ili bril'et'is blu'e kaj klar'e. Sam'temp'e est'is frost'o, ke la neĝ'o krak'et'ad'is; facil'e la supr'a tavol'o de la neĝ'o pov'us far'iĝ'i tiel firm'a, ke en la sekv'ant'a maten'o ĝi pov'us port'i sur si la paser'o'j'n; ĉi tiu'j salt'et'ad'is tie'n kaj re'e'n sur la lok'o'j, kie est'is ŝovel'it'e, sed mult'e da nutr'aĵ'o oni tie ne pov'is trov'i, kaj est'is terur'e mal'varm'e.

“Pep!” dir'is unu paser'o al ali'a, “tio'n oni nom'as la nov'a jar'o! Ĝi est'as ja pli mal'bon'a ol la mal'nov'a! Ni pov'us tut'e bon'e rest'ig'i tiu'n. Mi est'as koler'a, kaj mi hav'as sufiĉ'a'n kaŭz'o'n por tio.”

“Jes, nun la hom'o'j kur'ad'is kaj far'is al si reciprok'e nov'jar'a'j'n donac'o'j'n,” dir'is mal'grand'a du'on'e rigid'iĝ'int'a paser'o, “ili dis'bat'is pot'o'j'n ĉe la pord'o'j kaj est'is tre'eg'e ĝoj'a'j, ke la mal'nov'a jar'o nun for'pas'is. Mi ankaŭ est'is tre ĝoj'a pri tio, ĉar mi atend'is, ke ni nun ricev'os varm'a'j'n tag'o'j'n, sed neni'o el tio far'iĝ'is. Frost'as mult'e pli kruel'e ol antaŭ'e! La hom'o'j far'is erar'o'n en la kalkul'ad'o de la temp'o.”

“Cert'e ili erar'is!” dir'is ali'a paser'o, kiu est'is mal'jun'a kaj hav'is jam blank'a'n kap'o'n, “ili hav'as i'o'n, kio'n ili nom'as kalendar'o, objekt'o'n, kiu'n ili mem el'pens'is, kaj ili dir'as, ke ĉio ir'as konform'e al tio, sed en efektiv'ec'o tio ne est'as ver'o. Kiam ven'as la printemp'o, tiam komenc'iĝ'as la jar'o, tio est'as la ir'ad'o de la natur'o, kaj laŭ tio mi kalkul'as!” “Sed kiam ven'os la printemp'o?” demand'is la ali'a'j.

“Ĝi ven'os tiam, kiam la cikoni'o ven'os, sed ĝi'a ven'o est'as tre ne'difin'it'a; ĉi tie en la urb'o trov'iĝ'as neni'u, kiu est'us kompetent'a pri tio, tie en la kamp'ar'o la hom'o'j sci'as tio'n pli bon'e. Ĉu ni el'flug'u tie'n kaj atend'u? Tie oni est'as pli proksim'a'j al la printemp'o.”

“Jes, tio pov'us est'i bon'a!” dir'is unu el ili, kiu long'e salt'et'is kaj pep'is, sed en efektiv'ec'o neni'o'n dir'is. “Mi tamen ĉi tie en la urb'o hav'as kelk'a'j'n agrabl'aĵ'o'j'n, pri kiu'j mi tim'as, ke tie mi ili'n ne hav'os. Sur ĉi tiu flank'o de la strat'o en unu dom'o loĝ'as hom'a famili'o, al kiu ven'is en la kap'o'n la saĝ'a ide'o al'fiks'i al la mur'o tri aŭ kvar flor'pot'o'j'n kun la grand'a apertur'o intern'e'n kaj kun la fund'o ekster'e'n. En tiu fund'o est'as far'it'a tiel grand'a tru'o, ke mi pov'as oportun'e en'flug'i kaj el'flug'i. Tie mi kun mi'a edz'o aranĝ'is ni'a'n nest'o'n, kaj el tie el'flug'is ĉiu'j ni'a'j infan'o'j. La hom'a famili'o ĉio'n aranĝ'is kompren'ebl'e nur por tio, ke ĝi hav'u la plezur'o'n ni'n observ'i, ali'e ili cert'e tio'n ne far'us. Ili ŝut'as pec'et'o'j'n da pan'o, ankaŭ por si'a propr'a plezur'o, kaj tia'manier'e ni hav'as nutr'aĵ'o'n; tie oni kvazaŭ zorg'as pri ni; tial mi pens'as, ke mi rest'os kaj mi'a edz'o rest'os, kvankam ni est'as tre mal'kontent'a'j, — ni tamen rest'os.”

“Kaj ni el'flug'os en la kamp'ar'o'n, por vid'i, ĉu la printemp'o ankoraŭ ne ven'as!” Kaj ili for'flug'is.

Tie en la kamp'ar'o reg'is plej fort'a vintr'a mal'varm'o; tie frost'is ankoraŭ kelk'e da grad'o'j pli ol en la urb'o. Akr'a vent'o blov'is super la neĝ'o'kovr'it'a'j kamp'o'j. La vilaĝ'an'o kun grand'a'j pugn'o'gant'o'j sur la man'o'j sid'is en si'a glit'vetur'il'o kaj bat'ad'is per la brak'o'j si'a'n korp'o'n, por for'ig'i la mal'varm'o'n. La vip'o kuŝ'is sur li'a'j genu'o'j, la mal'gras'a'j ĉeval'o'j kur'is tiel, ke el ili ir'is vapor'o, la neĝ'o krak'et'ad'is kaj la paser'o'j salt'et'ad'is en la voj'sulk'o'j kaj sufer'is de frost'o. “Pep! Kiam ven'os la printemp'o? Daŭr'as tiel long'e!”

“Tiel long'e!” ek'son'is de la plej alt'a neĝ'o'kovr'it'a lok'o de la kamp'o'j. Tio pov'is est'i la eĥ'o, sed tio ankaŭ pov'is est'i parol'o de la strang'a mal'jun'a hom'o, kiu en vent'o kaj mal'bon'a veter'o sid'is sur la supr'o de neĝ'a mont'et'o. Li est'is tut'e blank'a, kiel vilaĝ'an'o en blank'a fris'a surtut'o, kun long'a'j blank'a'j har'o'j; blank'a barb'o, tut'e pal'a kaj kun grand'a'j hel'a'j okul'o'j.

“Kiu est'as la mal'jun'ul'o tie?” demand'is la paser'o'j.

“Tio'n mi sci'as!” dir'is mal'jun'a korv'o, kiu sid'is sur bar'il'a palis'o kaj est'is sufiĉ'e afabl'a por konfes'i, ke antaŭ Di'o ni ĉiu'j, eĉ ne escept'ant'e ĝi'n mem, valor'as ne pli ol tiu'j mal'grand'a'j bird'o'j, kaj tial ĝi ankaŭ honor'is per inter'parol'ad'o la paser'o'j'n kaj don'is al ili inform'o'j'n. “Mi sci'as, kiu est'as la mal'jun'ul'o! Li est'as la vintr'o, la mal'jun'a hom'o de la pas'int'a jar'o; li ne mort'is, kiel dir'as la kalendar'o, ne, li est'as la pri'zorg'ant'o de la mal'grand'a reĝ'id'o printemp'o, kiu baldaŭ ven'os. Jes, la vintr'o est'as la reg'ant'o. Hu, vi mal'grand'ul'o'j, oni bon'e aŭd'as, kiel vi trem'as de frost'o.”

“Jes, ĉu tio ne est'as la sam'a, kio'n mi ĉiam dir'ad'is!” dir'is la plej mal'grand'a; “la kalendar'o est'as nur hom'a el'pens'o, kiu ne harmoni'as kun la natur'o. Ili dev'us tio'n las'i al ni, al ni, kiu'j est'as pli delikat'a'j est'aĵ'o'j.” Pas'is semajn'o, pas'is preskaŭ du semajn'o'j. La arb'ar'o est'is nigr'a; la glaci'iĝ'int'a lag'o kuŝ'is pez'e kaj aspekt'is kiel rigid'iĝ'int'a plumb'a mas'o. La nub'o'j tut'e ne hav'is karakter'o'n de nub'o'j, ili est'is mal'sek'a glaci'e mal'varm'a nebul'o, kiu pend'is super la land'o. Amas'e flug'is la grand'a'j nigr'a'j kornik'o'j, sen kri'ad'o; oni hav'is la impres'o'n, kvazaŭ ĉio dorm'as. Tiam super la lag'o ek'glit'is sun'radi'o, kaj la lag'o bril'et'is kiel fand'it'a stan'o. La neĝ'a kovr'o sur la kamp'o kaj sur la mont'et'o ne bril'et'is plu kiel antaŭ'e; sed la blank'a figur'o, la vintr'o mem, ĉiam ankoraŭ tie sid'is, direkt'int'e la rigard'o'n fiks'e al sud'o. Li tut'e ne rimark'is, ke la neĝ'a kovr'o kvazaŭ tra'fal'is en la ter'o'n kaj jen sur unu jen sur ali'a lok'o el'montr'iĝ'is verd'a plac'et'o, kie tuj ek'svarm'is paser'o'j.

Kvitit! kvitit! ĉu nun ven'as la printemp'o?”

“La printemp'o!” ek'son'is super la kamp'o'j kaj herb'ej'o'j kaj tra la nigr'e brun'a'j arb'ar'o'j, kie freŝ'e verd'e bril'et'is la musk'o ĉe la trunk'o'j de la arb'o'j.

Kaj de sud'e flug'e al'ven'is tra la aer'o la du unu'a'j cikoni'o'j. Sur la dors'o de ĉiu el ili sid'is mal'grand'a bel'a infan'o, knab'o kaj knab'in'o. Ili salut'e kis'is la ter'o'n, kaj ĉie, kie'n ili met'is si'a'j'n pied'o'j'n, el'ĝerm'is el sub la neĝ'o blank'a'j flor'o'j. Man'o en man'o ili ir'is al la mal'jun'a glaci'a hom'o, la vintr'o, al'met'is si'n por nov'a salut'o al li'a brust'o, kaj en la sam'a moment'o ili ĉiu'j tri mal'aper'is kaj la tut'a pejzaĝ'o mal'aper'is; dens'a mal'sek'a nebul'o, grand'a kaj pez'a ĉio'n kovr'is. Iom post iom la aer'o ek'mov'iĝ'is, aper'is vent'o, ĝi ven'is en form'o de si'n'sekv'a'j puŝ'o'j kaj for'pel'is la nebul'o'n, la sun'o varm'e ek'lum'is; la vintr'o mem mal'aper'is, la bel'a'j infan'o'j de la printemp'o sid'is sur la tron'o de la jar'o.

“Ĉi tio est'as la ver'a nov'a jar'o!” dir'is la paser'o'j, “nun ni cert'e de'nov'e ricev'os ni'a'j'n privilegi'o'j'n kaj krom tio kompens'o'n pro la kruel'a vintr'o.”

Kie'n ajn la du infan'o'j si'n turn'is, tie sur la arb'o'j kaj arb'et'aĵ'o'j aper'is verd'a'j burĝon'o'j, tie la herb'o far'iĝ'is pli alt'a, la gren'kamp'o'j pli verd'a'j kaj luks'a'j. Kaj ĉirkaŭ si la mal'grand'a knab'in'o ŝut'ad'is flor'o'j'n; ŝi hav'is tre mult'e da ili en si'a jup'et'o, ili trov'iĝ'is en tiel grand'a amas'o, ke ĉiam ĝi est'is plen'a, kiel ajn fervor'e ŝi ili'n dis'ŝut'ad'is. En si'a rapid'em'ec'o ŝi el'ŝut'is ver'a'n flor'aĵ'a'n neĝ'o'n sur la pom'arb'o'j'n kaj persik'arb'o'j'n, tiel ke ili star'is en plen'a parad'o, antaŭ ol ili hav'is verd'a'j'n foli'o'j'n.

Ŝi ek'plaŭd'is per la man'o'j, kaj la knab'o plaŭd'is, kaj tiam al'ven'is bird'o'j ne'sci'at'e de kie, kaj ĉiu'j pep'is kaj kant'is: “La printemp'o ven'is.”

Est'is bel'eg'a vid'aĵ'o. Tiu aŭ ali'a mal'jun'a vir'in'et'o el'ir'is antaŭ la pord'o'n en la lum'o'n de la sun'o, en'spir'is la balzam'a'n aer'o'n kaj rigard'is la flav'a'j'n flor'o'j'n, kiu'j kovr'is ĉiu'j'n herb'ej'o'j'n, tut'e tiel, kiel en la tag'o'j de ŝi'a jun'ec'o. La mond'o far'iĝ'is de'nov'e jun'a. “Ekster'e est'as hodiaŭ bel'eg'e!” dir'is ĉiu'j.

La arb'ar'o est'is ankoraŭ mal'lum'e verd'a, plen'a de burĝon'o'j, sed la asperul'o'j jam ĉi est'is, freŝ'a'j kaj bon'odor'a'j, la viol'o'j star'is en plen'a flor'ad'o, la anemon'o'j kaj leontod'o'j dis'volv'iĝ'is, eĉ en ĉiu herb'a trunk'et'o est'is suk'o kaj fort'o, ĉio prezent'is kvazaŭ bel'eg'a'n tapiŝ'o'n, kiu invit'is sid'i; kaj sur ĝi sid'is la jun'a par'o de la printemp'o, kaj ili ten'is si'n reciprok'e je la man'o'j kaj kant'is kaj rid'et'is kaj kresk'is ĉiam pli kaj pli.

Kviet'a pluv'o fal'is sur ili'n el la ĉiel'o; ili tio'n ne rimark'is, la gut'o de la pluv'o kaj la larm'o de ĝoj'o kun'fand'iĝ'is en unu gut'o'n. La fianĉ'o kaj la fianĉ'in'o kis'is si'n reciprok'e, kaj en unu moment'o la arb'o'j en la arb'ar'o dis'volv'is si'a'j'n burĝon'o'j'n. Kiam la sun'o lev'iĝ'is, ĉiu'j arb'ar'o'j est'is verd'a'j.

Kaj man'o en man'o la ge'fianĉ'o'j promen'ad'is sub la freŝ'a super'pend'ant'a laŭb'a tegment'o, kie nur la radi'o'j de la sun'lum'o kaj la ĵet'at'a ombr'o don'is kolor'altern'iĝ'o'n en la verd'aĵ'o. Virg'a pur'ec'o kaj re'freŝ'ig'a arom'o est'is en la delikat'a'j foli'o'j; klar'e kaj vigl'e flu'is la river'o'j kaj torent'o'j inter la velur'e-verd'a'j junk'o'j kaj super la divers'form'a'j ŝton'o'j. “Ĉiam kaj etern'e ĉio rest'as plen'a de viv'o!” parol'is la tut'a natur'o. Kaj la kukol'o kri'et'ad'is kaj la alaŭd'o tril'ad'is, oni sent'is la bel'eg'a'n printemp'o'n. Sed la salik'o'j ĉiu'j port'is ankoraŭ gant'o'j'n sur si'a'j flor'aĵ'o'j, ili est'is terur'e si'n'gard'a'j, kaj tio est'as enu'ig'a.

Pas'is tag'o'j kaj semajn'o'j; prem'ant'e kuŝ'is la varm'o sur ]a tut'a natur'o; varm'eg'a'j aer'a'j ond'o'j flu'is tra la gren'o, kiu far'iĝ'is ĉiam pli flav'a. La blank'a lotus'a flor'o de la nord'o etend'is sur la arb'ar'a'j lag'o'j si'a'j'n grand'a'j'n verd'a'j'n foli'o'j'n super la supr'aĵ'o de la akv'o, kaj la fiŝ'o'j serĉ'is ombr'o'n sub ili. Sur tiu flank'o de la arb'ar'o, kiu est'is ŝirm'it'a kontraŭ la vent'o, kie la sun'o brul'is sur la mur'o'j'n de la dom'o kaj tra'e varm'ig'is la dis'volv'it'a'j'n roz'o'j'n, kie la ĉeriz'arb'o'j est'is plen'e kovr'it'a'j de suk'a'j nigr'a'j, preskaŭ varm'eg'a'j ĉeriz'o'j, — tie sid'is la bel'eg'a vir'in'o de la somer'o, la sam'a, kiu'n ni jam vid'is antaŭ'e kiel infan'o'n kaj kiel fianĉ'in'o'n. Ŝi rigard'is al la lev'iĝ'ant'a'j mal'lum'a'j nub'o'j, kiu'j ond'o'form'e, simil'e al mont'o'j, nigr'e-blu'e kaj pez'e lev'iĝ'ad'is ĉiam pli kaj pli alt'e'n. Kiel ŝton'iĝ'int'a renvers'it'a mar'o, ili ĉiam pli kaj pli mal'lev'iĝ'ad'is al la arb'ar'o, kie, kvazaŭ laŭ sorĉ'a frap'o, ĉio mut'iĝ'is. Ĉiu vent'et'o kviet'iĝ'is, ĉiu bird'o silent'is, serioz'ec'o kaj atend'ad'o reg'is en la tut'a natur'o. Sed sur la voj'o'j kaj voj'et'o'j la vetur'ig'ant'o'j, rajd'ant'o'j kaj pied'ir'ant'o'j ek'rapid'is, por ven'i sub tegment'o'n kaj ŝirm'o'n. Jen subit'e ek'lum'is, kvazaŭ la sun'o ek'bril'is, fulm'e, blind'ig'e, brul'ig'e, kaj sub rul'ant'a krak'eg'o ĉio de'nov'e kaŝ'iĝ'is en mal'lum'o. Torent'e ĵet'iĝ'is mal'supr'e'n la akv'o; far'iĝ'is nokt'o kaj far'iĝ'is lum'o, silent'o kaj tondr'o altern'is. La jun'a'j brun'har'a'j trunk'o'j de la kan'o'j en la marĉ'o ond'iĝ'ad'is tie'n kaj re'e'n, la branĉ'o'j de la arb'ar'o kaŝ'iĝ'is sub akv'a'j gut'o'j, ven'is mal'lum'o kaj lum'o, silent'o kaj tondr'o. La herb'o kaj la gren'o kuŝ'is kiel teren'bat'it'a, kiel for'port'it'a, de la flu'o, kvazaŭ ĝi neniam plu pov'os re'lev'iĝ'i. Subit'e la pluv'o ali'form'iĝ'is en apart'a'j'n gut'o'j'n, la sun'o ek'lum'is, kaj de la trunk'et'o'j kaj de la foli'o'j ek'bril'is la akv'a'j gut'o'j kiel perl'o'j, la bird'o'j kant'is, la fiŝ'o'j salt'is super la akv'o'n de la torent'o, la kul'o'j danc'is, kaj tie sur la rok'o en la sal'a vip'at'a mar'akv'o sid'is la somer'o mem, la fort'a vir'o kun la bon'e dis'volv'it'a'j membr'o'j, kun la gut'ant'a'j har'o'j, — re'jun'ig'it'a de la freŝ'a ban'o li sid'is tie en la varm'a lum'o de la sun'o. La tut'a natur'o ĉirkaŭ'e est'is re'jun'ig'it'a, ĉio star'is luks'e, potenc'e kaj bel'e; est'is somer'o, la varm'a, bel'eg'a somer'o.

Ĉarm'a kaj dolĉ'a est'is la arom'o, kiu blov'et'is de la luks'a kamp'o de trifoli'o'j, kie la abel'o'j zum'ad'is ĉirkaŭ la antikv'a juĝ'lok'o; la volv'o'trunk'o'j de rubus'o volv'iĝ'is super la ofer'altar'o, kiu, lav'it'a de la pluv'o, bril'is en la lum'o de la sun'o; kaj tie'n flug'is la abel'reĝ'in'o kun si'a svarm'o kaj de'met'is vaks'o'n kaj miel'o'n. Neni'u tio'n vid'is krom la somer'o kaj li'a fort'a edz'in'o; por ili star'is la altar'o, kovr'it'a per la ofer'don'o'j de la natur'o.

La vesper'a ĉiel'o radi'is kiel or'o, neni'a preĝ'ej'a kupol'o ornam'as tiel riĉ'e, kaj la lun'o lum'is inter la ĉiel'ruĝ'o vesper'a kaj la ĉiel'ruĝ'o maten'a. Est'is somer'o.

Tag'o'j pas'is, kaj semajn'o'j pas'is. La bril'pur'a'j rikolt'il'o'j de la rikolt'ist'o'j bril'is sur la gren'kamp'o'j, la branĉ'o'j de la pom'arb'o fleks'iĝ'is sub la ruĝ'vang'a'j frukt'o'j; la lupol'o ĉarm'e odor'is, kaj sub la avel'arb'et'o'j, kie la nuks'o'j pend'is en form'o de pez'a'j fask'o'j, sid'is vir'o kaj vir'in'o, la somer'o kun si'a serioz'a edz'in'o.

“Kia riĉ'ec'o!” ŝi dir'is, “ĉirkaŭ'e nur ben'o, bel'aĵ'o kaj bon'aĵ'o, kaj tamen, mi mem ne sci'as, mi tamen sopir'as... ripoz'o'n, ripoz'o'n! Mi ne trov'as por tio ali'a'n vort'o'n! Jen ili jam de'nov'e plug'as sur la kamp'o! Pli kaj ĉiam pli la hom'o'j vol'as akir'i! Vid'u, la cikoni'o'j kolekt'iĝ'as en amas'o'j'n kaj ir'as en kelk'a inter'spac'o post la plug'il'o, la Egiptaj bird'o'j, kiu'j port'is ni'n tra la aer'o. Ĉu vi memor'as ankoraŭ, kiel ni ambaŭ, est'ant'e ankoraŭ infan'o'j, ven'is en ĉi tiu'j'n nord'a'j'n land'o'j'n? Flor'o'j'n ni al'port'is, bel'eg'a'n sun'lum'o'n kaj verd'a'j'n arb'ar'o'j'n; al ili nun la vent'o jam far'is mal'bon'o'n, ili far'iĝ'as brun'a'j kaj mal'hel'a'j, kiel la arb'o'j de la sud'o, sed ne port'as or'a'j'n frukt'o'j'n kiel tiu'j!”

“Ĉu vi vol'as ili'n vid'i?” dir'is la somer'o; “far'iĝ'u do de'nov'e gaj'a!”

Kaj li lev'is si'a'n brak'o'n, kaj la foli'o'j de la arb'ar'o ricev'is kolor'o'n ruĝ'a'n kaj or'a'n; riĉ'a kolor'divers'ec'o aper'is sur ĉiu'j arb'ar'o'j. En la roz'arb'et'aĵ'o'j bril'is fajr'e'ruĝ'a'j roz'o'frukt'o'j, sur la sambuk'a'j branĉ'o'j pend'is grand'a'j, pez'a'j, nigr'e-brun'a'j ber'o'j, la sovaĝ'a'j kaŝtan'o'j matur'a'j el'fal'is el la mal'hel'e-verd'a'j ŝel'o'j, kaj en la arb'ar'o du'a'foj'e flor'is la viol'o'j.

Sed la reĝ'in'o de la jar'o far'iĝ'ad'is ĉiam pli kaj pli silent'a kaj pal'a.

“Mal'varm'a vent'o blov'as!” ŝi dir'is, “la nokt'o al'port'as mal'sek'a'n nebul'o'n! Mi sopir'as... al la land'o de mi'a infan'ec'o.”

Ŝi vid'is, kiel la cikoni'o'j for'flug'is, ĉiu apart'e, kaj ŝi etend'is post ili la man'o'j'n. Ŝi rigard'is supr'e'n al la nest'o'j, kiu'j nun est'is mal'plen'a'j, kaj tie en unu el ili kresk'is long'trunk'et'a cejan'o kaj en ali'a kresk'is flav'a leontod'o, kvazaŭ la nest'o ekzist'us nur por est'i ŝirm'il'o kaj bar'il'o ĉirkaŭ ĝi; kaj ankaŭ la paser'o'j sci'vol'e en'rigard'is tie'n.

“Pep! Kio do far'iĝ'is kun la ge'sinjor'o'j? Vid'ebl'e ili ne pov'as tra'toler'i, ke blov'as iom mal'varm'et'e, kaj tial ili for'kur'is? Feliĉ'a'n vojaĝ'o'n!”

Pli kaj pli flav'a'j far'iĝ'is la foli'o'j de la arb'ar'o, unu'j post la ali'a'j ili de'fal'is, aper'is la aŭtun'a'j vent'eg'o'j, la jar'o klin'iĝ'is al si'a fin'o. Sur la kovr'il'o el la velk'int'a'j foli'o'j kuŝ'is la reĝ'in'o de la jar'o kaj rigard'is per mild'a'j okul'o'j supr'e'n al la bril'et'ant'a'j stel'o'j, kaj ŝi'a edz'o star'is apud ŝi.

Ek'puŝ'o de la vent'o turn'e lev'is la foli'o'j'n!... Kiam ili re'turn'e fal'is mal'supr'e'n, ŝi est'is mal'aper'int'a, sed somer'a bird'o, la last'a de la jar'o, flug'is tra la mal'varm'a aer'o.

Nun ven'is la mal'sek'a'j nebul'o'j, la mal'varm'a'j vent'o'j kaj la long'a'j mal'lum'a'j nokt'o'j. La reg'ant'o de la jar'o star'is tie kun neĝ'blank'a'j har'o'j, sed li mem tio'n ne sci'is, li pens'is, ke tio est'as la neĝ'a'j flok'o'j, kiu'j fal'is sur li'n el la nub'o'j. Pez'a neĝ'a kovr'il'o kuŝ'is sur la verd'a'j kamp'o'j.

La preĝ'ej'a'j sonor'il'o'j sonor'is la komenc'o'n de la Krist'nask'a fest'o.

“La nask'o'sonor'il'o'j sonor'as!” dir'is la reĝ'o de la jar'o; “baldaŭ nask'iĝ'os la nov'a par'o da reg'ant'o'j, kaj mi ir'os ripoz'i, kiel ŝi, ripoz'i sur la bril'ant'a'j stel'o'j.”

En la freŝ'a verd'a pin'arb'ar'o, kie kuŝ'is la neĝ'o, star'is la anĝel'o de Krist'nask'o kaj konsekr'is la jun'a'j'n arb'et'o'j'n, kiu'j dev'is serv'i por la fest'o, “Ĝoj'o en la ĉambr'o'j kaj sub la verd'a'j branĉ'o'j!” dir'is la ĝis'nun'a reg'ant'o de la jar'o, kiu en la last'a'j semajn'o'j far'iĝ'is neĝ'blank'a mal'jun'ul'o; “al'proksim'iĝ'as la temp'o de mi'a ripoz'o, la jun'a par'o de la jar'o ricev'as nun la kron'o'n kaj la sceptr'o'n!”

“Kaj tamen la potenc'o aparten'as ankoraŭ al vi!” dir'is la Krist'nask'a anĝel'o, “la potenc'o, ne la ripoz'o! Las'u la neĝ'o'n kuŝ'i varm'ig'e super la jun'a sem'it'aĵ'o! Lern'u toler'i, ke oni far'as honor'o'n al ali'a person'o, dum vi est'as ankoraŭ reg'ant'o, lern'u est'i forges'it'a kaj tamen viv'i! La hor'o de vi'a liber'ec'o ven'os, kiam ven'os la printemp'o!”

“Kiam ven'os la printemp'o?” demand'is la vintr'o.

“Ĝi ven'os, kiam la cikoni'o ven'os.”

Kun blank'a'j bukl'o'j kaj neĝ'blank'a barb'o sid'is la vintr'o, glaci'e mal'varm'a, mal'jun'a kaj fleks'iĝ'int'a, sed fort'a, kiel la vintr'a vent'eg'o kaj la potenc'o de la glaci'o sur la neĝ'amas'o de la mont'et'o, kaj li rigard'is sud'e'n, kiel sid'is kaj rigard'is si'a'temp'e la antaŭ'a vintr'o. La glaci'o krak'is, la neĝ'o krak'et'is, la glit'kur'ant'o'j sving'iĝ'ad'is sur la bril'ant'a'j lag'o'j, kaj korv'o'j kaj kornik'o'j farad'is bon'a'n efekt'o'n sur la blank'a sub'aĵ'o, neni'a vent'et'o mov'iĝ'is. En la silent'a aer'o la vintr'o kun'met'is la man'o'j'n, kaj la glaci'o far'iĝ'is firm'a pont'o inter la land'o'j.

Jen de'nov'e ven'is paser'o'j el la urb'o kaj demand'is: “Kiu est'as la mal'jun'ul'o tie?” Kaj tie de'nov'e sid'is la korv'o, aŭ ĝi'a fil'o, kio est'as indiferent'a, kaj dir'is al ili: “Tio est'as la vintr'o! La mal'jun'a vir'o de la pas'int'a jar'o. Li ne mort'is, kiel dir'as la kalendar'o, sed li est'as la pri'zorg'ant'o de la printemp'o, kiu baldaŭ ven'os!”

“Kiam ven'os la printemp'o?” dir'is la paser'o'j; “tiam ni ricev'os bon'a'n temp'o'n kaj pli bon'a'n reg'ad'o'n. La mal'nov'a neniom taŭg'as.”

En silent'a'j pens'o'j la vintr'o kap'salut'is la sen'foli'a'n mal'lum'a'n arb'ar'o'n, kie ĉiu arb'o montr'is la bel'a'j'n form'o'j'n kaj fleks'iĝ'o'j'n de si'a'j branĉ'o'j; kaj dum la vintr'a dorm'ad'o mal'lev'iĝ'is la glaci'e mal'varm'a'j nebul'o'j de la nub'o'j, la reg'ant'o sonĝ'is pri la temp'o de si'a jun'ec'o kaj de si'a vir'a aĝ'o, kaj ĉe la komenc'o de la tag'iĝ'o la tut'a arb'ar'o aper'is bel'e kovr'it'a de prujn'o; tio est'is la somer'a sonĝ'o de la vintr'o; nur la lum'o de la sun'o met'is fin'o'n al la bel'a sonĝ'o.

“Kiam ven'os la printemp'o?” demand'is la paser'o'j.

“La printemp'o!” ek'son'is eĥ'e de la neĝ'o'kovr'it'a'j mont'et'o'j. Kaj la sun'o lum'is pli kaj pli varm'e, la neĝ'o fand'iĝ'is, la bird'o'j pep'is: “La printemp'o ven'as!”

Kaj alt'e tra la aer'o ven'is la unu'a cikoni'o, ĝi'n sekv'is la du'a; bel'a infan'o sid'is sur la dors'o de ĉiu el ili, kaj ili mal'lev'iĝ'is sur la liber'a'n kamp'o'n, kis'is la ter'o'n kaj kis'is la mal'jun'a'n silent'a'n vir'o'n, kaj simil'e al Moseo sur la mont'o li mal'aper'is, for'port'it'a de nebul'a nub'o.

La histori'o de la jar'o fin'iĝ'is.

“Tio est'as tut'e ĝust'a!” dir'is la paser'o'j, “kaj ankaŭ tre bel'a, sed ĝi ne est'as konform'a al la kalendar'o, kaj tial ĝi est'as erar'a.”

En la last'a tag'o

La plej sankt'a tag'o el ĉiu'j ni'a'j tag'o'j sur la ter'o est'as tiu, en kiu ni mort'as; ĝi est'as la last'a tag'o, la sankt'a grand'a tag'o de la ali'form'iĝ'o. Ĉu vi efektiv'e iam serioz'e medit'is pri tiu potenc'a, cert'e ven'ont'a last'a hor'o ĉi tie sur la ter'o?

Viv'is iam vir'o, sever'a kred'ant'o, kiel oni dir'is pri li, batal'ist'o pro la vort'o, kiu est'is por li leĝ'o, sever'a serv'ant'o de sever'a Di'o. Jen la Mort'o aper'is ĉe li'a lit'o, la Mort'o kun la sever'a ĉiel'a vizaĝ'o.

“La hor'o ven'is, vi dev'as mi'n sekv'i!” dir'is la Mort'o kaj ek'tuŝ'is per si'a glaci'e mal'varm'a fingr'o li'a'j'n pied'o'j'n, kaj ili mal'varm'iĝ'is; la Mort'o ek'tuŝ'is li'a'n frunt'o'n, post'e li'a'n kor'o'n, kaj ĝi krev'is, kaj la anim'o sekv'is la anĝel'o'n de la mort'o.

Sed en la mal'mult'a'j antaŭ'ir'int'a'j moment'o'j, inter la konsekr'o de la pied'o'j ĝis la konsekr'o de la frunt'o kaj kor'o, simil'e al grand'a'j, pez'a'j mar'a'j ond'o'j tra'ir'is super la mort'ant'o ankoraŭ unu foj'o'n ĉio, kio'n la viv'o al'port'is kaj vek'is. Tiel oni per unu ek'rigard'o penetr'as en la kap'turn'a'n profund'o'n kaj tra'vid'as en unu sol'a ek'fulm'o de la pens'o la ne'mezur'ebl'a'n voj'o'n; tiel oni per unu ek'rigard'o ampleks'as la tut'a'n sen'nombr'a'n svarm'o'n de la stel'o'j, la sent'ant'a'j'n mond'o'j'n kaj mond'korp'o'j'n en la vast'eg'a spac'o.

En tia moment'o ek'trem'as la terur'it'a pek'ul'o kaj hav'as neni'o'n, al kio li pov'us si'n apog'i, li sent'as, kvazaŭ li fal'eg'as en sen'fin'a'n mal'plen'o'n. Sed la pi'ul'o apog'as si'a'n kap'o'n al Di'o kaj for'don'as si'n al Li kiel infan'o, humil'e preĝ'ant'e: “Vi'a vol'o plen'um'iĝ'u super mi!”

Sed ĉi tiu mort'ant'o ne hav'is mens'o'n de infan'o, li sent'is, ke li est'as vir'o; li ne trem'is kiel pek'ul'o, li sci'is, ke li est'is ĝust'a kred'ant'o. Li observ'ad'is la form'o'j'n de la religi'o en ili'a tut'a sever'ec'o; li sci'is, ke milion'o'j ir'as la larĝ'a'n voj'o'n, kiu konduk'as al kondamn'o; per fajr'o kaj glav'o li pov'us sur la ter'o neni'ig'i ili'a'n korp'o'n, kiel ili'a anim'o jam est'is neni'ig'it'a por ĉiam; li'a voj'o nun konduk'is al la ĉiel'o, kie la favor'kor'ec'o mal'ferm'os al li la pord'o'n, la favor'kor'ec'o promes'it'a.

Kaj la anim'o ir'is kun la anĝel'o de la mort'o, sed ankoraŭ unu foj'o'n ĝi ek'rigard'is la kuŝ'ej'o'n, kie kuŝ'is la polv'o'form'it'aĵ'o en la blank'a ĉemiz'o de mort'int'o, fremd'a kopi'o de ĝi'a Mi. Kaj ili flug'is, kaj ili ir'is, est'is preskaŭ kiel en grand'a hal'o, kaj tamen sam'temp'e ankaŭ kiel en arb'ar'o la natur'o est'is kvazaŭ ĉirkaŭ'tranĉ'it'a, al'lig'it'a kaj en'vic'ig'it'a, mal'natur'ig'it'a, kiel en mal'nova'mod'a Franc'a ĝarden'o; est'is plen'a maskarad'o.

“Jen est'as la hom'a viv'o!” dir'is la anĝel'o de la mort'o.

Ĉiu'j figur'o'j montr'iĝ'is pli aŭ mal'pli mask'it'a'j; tut'e ne ĉiu'j, kiu'j hav'is sur si velur'o'n kaj or'o'n, est'is la plej nobl'a'j aŭ la plej potenc'a'j; tut'e ne ĉiu'j, kiu'j est'is vest'it'a'j mal'riĉ'e kaj mizer'e, est'is la plej mal'alt'a'j aŭ plej sen'valor'a'j. Tio est'is strang'a maskarad'o, kaj precip'e est'is rimark'ind'e vid'i, kiel ili ĉiu'j sub si'a'j vest'o'j zorg'e i'o'n kaŝ'as unu antaŭ la ali'a; sed unu tiel long'e pri'ŝir'is la ali'a'n, ĝis la kaŝ'it'aĵ'o far'iĝ'is vid'ebl'a, kaj tiam oni vid'is, ke montr'iĝ'as la kap'o de best'o; ĉe unu ĝi est'is rikan'ant'a simi'o, ĉe ali'a ĝi est'is mal'bel'a vir'kapr'o, glit'em'a serpent'o aŭ sen'fort'a fiŝ'o.

Tio est'is la best'o, kiu'n ni ĉiu'j port'as en ni, la best'o, kiu kun kresk'iĝ'is kun la hom'o, kaj ĝi salt'is kaj tir'iĝ'is kaj vol'is el'iĝ'i, kaj ĉiu ten'is si'a'j'n vest'o'j'n al'prem'it'e ĉirkaŭ ĝi, sed la ali'a'j for'ŝir'is ili'n kaj kri'is: “Vid'u! vid'u! tio li est'as! tio ŝi est'as!” Kaj unu ĉiam pen'is nud'ig'i la mizer'aĵ'o'n de la ali'a.

“Kaj kiu'n best'o'n mi port'is ĉe mi?” demand'is la migr'ant'a anim'o. La anĝel'o de la mort'o montr'is antaŭ si fier'a'n figur'o'n, ĉirkaŭ kies kap'o oni vid'is riĉ'form'a'n aŭreol'o'n kun bril'ant'a'j kolor'o'j, sed ĉe la kor'o de tiu vir'o est'is kaŝ'it'a'j la pied'o'j de la best'o, la pied'o'j de pav'o; la aŭreol'o est'is nur la mult'kolor'a vost'o de la bird'o.

Kiam ili migr'is plu'e'n, grand'a'j bird'o'j abomen'ind'e kri'aĉ'is de la branĉ'o'j de la arb'o'j mal'supr'e'n; per laŭt'a'j hom'a'j voĉ'o'j ili kri'is: “Vi, mort'o'migr'ant'o, ĉu vi memor'as mi'n?” Tio est'is ĉiu'j mal'bon'a'j pens'o'j kaj avid'o'j el li'a'j antaŭ'a'j tag'o'j de la viv'o, ili kri'is al li: “Ĉu vi mi'n memor'as?”

La anim'o ek'trem'is por moment'o, ĉar ĝi kon'is la voĉ'o'j'n, la mal'bon'a'j'n pens'o'j'n kaj avid'o'j'n, kiu'j aper'is kiel juĝ'a'j atest'ant'o'j.

“En ni'a karn'o, en ni'a mal'bon'a natur'o loĝ'as neni'o bon'a!” dir'is la anim'o, “sed la pens'o'j ĉe mi ne far'iĝ'is far'o'j, la mond'o ne vid'is la mal'bon'a'n frukt'o'n!” Ĝi nun rapid'is ankoraŭ pli, por kiel ebl'e plej baldaŭ for'kur'i de la abomen'ind'a kri'ad'o, sed la grand'a'j nigr'a'j bird'o'j ĉirkaŭ'ŝveb'is ĝi'n en rond'o kaj kri'is kaj kri'is, kvazaŭ tio dev'us est'i aŭd'at'a en la tut'a mond'o. La anim'o kur'is kiel ĉas'at'a cerv'in'o, kaj ĉe ĉiu paŝ'o ĝi sur'puŝ'iĝ'is per la pied'o sur akr'a'j'n fajr'o'ŝton'o'j'n, kiu'j tranĉ'is al ĝi la pied'o'j'n kaj far'is al ĝi plej fort'a'n dolor'o'n. “De kie ven'as ĉi tiu'j akr'a'j ŝton'o'j? Kiel velk'int'a'j foli'o'j ili kuŝ'as dis'ĵet'it'a'j amas'e sur la ter'o!”

“Tio est'as ĉiu ne'si'n'gard'a vort'o, kiu'n vi fal'ig'is, kaj kiu vund'is la kor'o'n de vi'a proksim'ul'o mult'e pli profund'e, ol nun la ŝton'o'j vund'as vi'a'n pied'o'n!”

“Tio'n mi neniam pens'us!” dir'is la anim'o.

“Ne juĝ'u, tiam vi ne est'os juĝ'at'a!” son'is tra la aer'o.

“Ni ĉiu'j pek'is!” dir'is la anim'o kaj de'nov'e lev'is la kap'o'n. “Mi observ'ad'is la leĝ'o'n kaj la Evangeli'o'n, mi farad'is kio'n mi pov'is far'i, mi ne est'as tia, kiel la ali'a'j!”

Ili al'ven'is al la pord'o de la ĉiel'o, kaj la anĝel'o, la gard'ist'o de la en'ir'ej'o, demand'is: “Kiu vi est'as? Dir'u al mi vi'a'n kred'o'n kaj montr'u ĝi'n al mi en vi'a'j ag'o'j!”

“Mi sever'e plen'um'is ĉiu'j'n ordon'o'j'n! Mi humil'ig'is mi'n antaŭ la okul'o'j de la mond'o, mi mal'am'is kaj persekut'ad'is la mal'bon'o'n kaj la mal'bon'ul'o'j'n, ili'n, kiu'j ir'as la larĝ'a'n voj'o'n al la kondamn'o, kaj eĉ nun ankoraŭ mi tio'n persekut'us per fajr'o kaj glav'o, se mi tio'n pov'us!”

“Vi est'as do religi'an'o de Mahometo!” dir'is la anĝel'o.

“Mi? Neniam!”

“Kiu kapt'as la glav'o'n, tiu pere'os per la glav'o, dir'as la Fil'o; li'a'n kred'o'n vi ne hav'as. Ebl'e vi est'as fil'o de Izraelo, kiu dir'as kun Moseo: okul'o pro okul'o, dent'o pro dent'o! Fil'o de Izraelo, kies sever'a Di'o est'as nur Di'o de vi'a popol'o?”

“Mi est'as Krist'an'o!”

“Tio'n mi ne re'kon'as en vi'a kred'o kaj en vi'a'j ag'o'j. La instru'o de Krist'o est'as pardon'o, am'o kaj favor'kor'ec'o!”

“Favor'kor'ec'o!” ek'son'is tra la sen'lim'a spac'o, kaj la pord'o de la ĉiel'o mal'ferm'iĝ'is, kaj la anim'o flug'is renkont'e al la mal'ferm'it'a bel'eg'o.

Sed la lum'o, kiu flu'is el tie, est'is tiel blind'ig'a, tiel tra'penetr'a, ke la anim'o ek'salt'is mal'antaŭ'e'n kiel de el'tir'it'a glav'o. La ton'o'j son'is tiel mild'e, kiel kor'tuŝ'e, ke neni'a ter'a lang'o pov'as tio'n esprim'i, kaj la anim'o ek'trem'is kaj klin'iĝ'is ĉiam pli kaj pli profund'e'n, sed la ĉiel'a klar'ec'o ĝi'n tra'penetr'is, kaj nun ĝi sent'is kaj konsci'is tio'n, kio'n ĝi neniam antaŭ'e sent'is en tia manier'o, la ŝarĝ'o'n de si'a mal'humil'ec'o, de si'a mal'mild'ec'o kaj pek'ec'o. Far'iĝ'is en ĝi tiel klar'e.

“La bon'o'n, kiu'n mi far'is en la mond'o, mi far'is nur tial, ĉar mi ne pov'is ag'i ali'e, sed la mal'bon'o — ĝi est'is de mi mem!”

Kaj la anim'o sent'is si'n blind'ig'it'a de la pur'a ĉiel'a lum'o, sen'fort'e ĝi fal'is, kiel ŝajn'is al ĝi, en la profund'o'n, tut'e ŝrump'int'a; humil'ig'it'a, ne matur'a por la regn'o ĉiel'a, ĝi, pens'ant'e pri la sever'a kaj just'a Di'o, ne kuraĝ'is el'balbut'i: “indulg'o'n!”

Sed la indulg'o aper'is, la ne'atend'it'a indulg'o.

La ĉiel'o de Di'o est'is en tiu tut'a sen'lim'a spac'o, la am'o de Di'o tra'flu'is la anim'o'n en sen'mezur'a abund'o.

“Far'iĝ'u sankt'a, majest'a, am'o'plen'a kaj etern'a, vi hom'a anim'o!” io son'is kaj kant'is. Kaj ni ĉiu'j, ĉiu'j, en la last'a tag'o de ni'a ter'a viv'o ek'salt'os mal'antaŭ'e'n antaŭ la bril'o kaj la majest'o de la ĉiel'a regn'o, ni klin'iĝ'os profund'e, kaj, humil'e fal'ant'e, ni tamen, port'at'a'j de Li'a am'o, de Li'a indulg'o, rest'os supr'e; ŝveb'ant'e sur nov'a'j voj'o'j, pur'ig'it'a'j, pli nobl'a'j kaj pli bon'a'j, ni pli kaj pli al'proksim'iĝ'os al la majest'o de la lum'o, kaj, fort'ig'it'a'j de ĝi, ni ricev'os la pov'o'n lev'iĝ'i al la etern'a klar'ec'o.

Est'as tut'e cert'e

“Ĝi est'as tut'e terur'a histori'o!” dir'is unu kok'in'o sur la kontraŭ'a flank'o de la vilaĝ'o, kie la histori'o tut'e ne okaz'is. “Ĝi est'as terur'a histori'o tie en la kok'in'ej'o! Mi tim'us hodiaŭ nokt'e dorm'i sol'a. Est'as bon'e, ke ni est'as en la stal'o en grand'a amas'o.” Kaj ŝi rakont'is! tiel, ke al la ali'a'j kok'in'o'j hirt'iĝ'is la plum'o'j kaj la kok'o mal'lev'is la krest'o'n. Est'as tut'e cert'e!

Sed ni komenc'u de la komenc'o, kaj ĉi tiu okaz'is en kok'in'ej'o sur la ali'a flank'o de la vilaĝ'o. La sun'o mal'lev'iĝ'is, kaj la kok'in'o'j flug'is supr'e'n; unu el la kok'in'o'j, kiu hav'is blank'a'j'n plum'o'j'n kaj mal'long'a'j'n pied'o'j'n, met'is si'a'j'n laŭ'program'a'j'n ov'o'j'n, kaj kiel kok'in'o ĝi en ĉiu rilat'o est'is respekt'ind'a. Kiam ĝi okup'is si'a'n ŝtup'et'o'n, ĝi pur'ig'is si'n per la bek'o kaj perd'is ĉe tio unu plum'o'n.

“Ĝi est'as for!” ĝi dir'is; “ju pli mi mi'n pur'ig'as, des pli bel'a mi far'iĝ'as ankoraŭ!” Tio'n ĝi dir'is ŝerc'e, ĉar inter la kok'in'o'j ĝi est'is kon'at'a pro si'a gaj'a humor'o, sed ceter'e ĝi est'is, kiel ni dir'is, tre respekt'ind'a; kaj ĝi en'dorm'iĝ'is.

Ĉirkaŭ'e reg'is mal'lum'o, unu kok'in'o sid'is apud la ali'a, kaj tiu, kiu sid'is plej proksim'e de ĝi, ne dorm'is. Ĝi aŭd'is kaj sam'temp'e ne aŭd'is, kiel oni ja dev'as ag'i en ĉi tiu mond'o, se oni vol'as konserv'i komfort'a'n trankvil'ec'o'n. Tamen ĝi ne pov'is de'ten'i si'n, por ne dir'i al si'a ali'a najbar'in'o: “Ĉu vi aŭd'is, kio'n oni dir'is ĉi tie? Mi neniu'n nom'as, sed ĉi tie trov'iĝ'as unu kok'in'o, kiu vol'as sen'plum'iĝ'i, por bel'e aspekt'i; se mi est'us kok'o, mi ĝi'n mal'estim'us.”

Ĝust'e super la kok'in'o'j sid'is la strig'in'o kaj la strig'in'edz'o kaj la strig'in'id'o'j; ĉiu'j membr'o'j de tiu famili'o hav'is akr'a'j'n orel'o'j'n, ili aŭd'is ĉiu'n vort'o'n, kiu'n dir'is la najbar'a kok'in'o, kaj ili rulad'is si'a'j'n okul'o'j'n, kaj la strig'in'o-patr'in'o vent'um'ad'is ili'n per si'a'j flug'il'o'j. “Ne aŭskult'u; vi tamen ja aŭd'is, kio'n oni tie dir'is? Mi aŭd'is tio'n per mi'a'j propr'a'j orel'o'j, kaj oni ver'e dev'as mult'e aŭd'i, antaŭ ol oni ili'n perd'as. Tie trov'iĝ'as kok'in'o, kiu tia'grad'e forges'is, kio konven'as por kok'in'o, ke ĝi sid'as kaj el'ŝir'as al si ĉiu'j'n plum'o'j'n, kaj permes'as al la kok'o tio'n rigard'i!”

Prenez gard'e aux enfants!” dir'is la strig'o-patr'o, “tio ne est'as taŭg'a por infan'o'j!”

“Sed mi rakont'os tio'n al la strig'o, kiu loĝ'as kontraŭ'e! Ĝi est'as tiel respekt'ind'a strig'in'o!” Kaj la patr'in'o for'flug'is.

Hu-hu, hu-hu!” ili ambaŭ trumpet'is, kaj ĝust'e al la kolomb'o'j en la kolomb'ej'o'n. “Ĉu vi aŭd'is? Ĉu vi aŭd'is? Hu-hu! tie trov'iĝ'as kok'in'o, kiu por la kok'o el'ŝir'is al si ĉiu'j'n plum'o'j'n! Ĝi mort'os de mal'varm'o, se ĝi ne est'as jam mort'int'a! Hu-hu!”

“Kie? Kie?” pep'is la kolomb'o'j.

“Sur la kontraŭ'a kort'o! Mi tio'n preskaŭ mem vid'is. Est'as en efektiv'ec'o ne konven'e tio'n rakont'i, sed est'as tut'e cert'e!”

“Kred'u, kred'u ĉiu'n vort'o'n!” dir'is la kolomb'o'j kaj pep'is tio'n mal'supr'e'n en si'a'n kok'in'ej'o'n. “Tie trov'iĝ'as kok'in'o, kelk'a'j eĉ dir'as, ke du kok'in'o'j, kiu'j el'ŝir'is al si ĉiu'j'n plum'o'j'n, por ne aspekt'i kiel la ali'a'j kaj por al'tir'i al si per tio la atent'o'n de la kok'o. Tio est'as risk'a afer'o, oni pov'as mal'varm'um'i kaj mort'i de febr'o, kaj ili ambaŭ mort'is!”

“Vek'iĝ'u! Vek'iĝ'u!” kri'is la kok'o kaj flug'is sur la bar'il'o'n; la dorm'o ankoraŭ est'is en ĝi'a'j okul'o'j, sed malgraŭ tio ĝi kri'is: “Tie tri kok'in'o'j mort'is pro mal'feliĉ'a am'o al kok'o; ili el'ŝir'is al si ĉiu'j'n plum'o'j'n. Ĝi est'as mal'bel'a histori'o, mi ne vol'as konserv'i ĝi'n por mi, kur'ig'u ĝi'n plu'e'n!”

“Kur'ig'u ĝi'n plu'e'n!” fajf'is la vespert'o'j, kaj la kok'in'o'j kri'is, kaj la kok'o'j kri'is: “Kur'ig'u ĝi'n plu'e'n! Kur'ig'u ĝi'n plu'e'n!” Kaj tia'manier'e la histori'o rond'ir'is de kok'in'ej'o al kok'in'ej'o kaj fin'e ating'is tiu'n lok'o'n, de kiu ĝi komenc'e el'ir'is.

“Kvin kok'in'o'j,” oni dir'is, “el'ŝir'is al si ĉiu'j'n plum'o'j'n, por montr'i, kiu pro am'o al la kok'o plej mult'e mal'gras'iĝ'is, kaj post'e ili hak'is si'n reciprok'e ĝis sang'o kaj fal'is sen'viv'e, kaŭz'ant'e mal'honor'o'n kaj hont'o'n al si'a famili'o kaj grand'a'n perd'o'n al si'a posed'ant'o.”

La kok'in'o, kiu perd'is la el'liber'iĝ'int'a'n mal'grand'a'n plum'o'n, kompren'ebl'e ne re'kon'is en tio si'a'n propr'a'n histori'o'n, kaj ĉar ĝi est'is respekt'ind'a kok'in'o, ĝi dir'is: “Mi mal'estim'as tiu'n kok'in'o'n, sed bedaŭr'ind'e ekzist'as mult'a'j tia'spec'a'j! Pri tio oni ne dev'as silent'i, kaj mi far'os, kio'n mi pov'os, ke la histori'o ven'u en la gazet'o'n, por ke la tut'a mond'o tio'n ek'sci'u. Tio'n la kok'in'o'j merit'is, kaj ankaŭ ili'a famili'o!”

Kaj tio ven'is en la gazet'o'n kaj oni ĝi'n pres'is, kaj est'as tut'e cert'e: el mal'grand'a plum'o pov'as far'iĝ'i kvin kok'in'o'j.

Cign'a nest'o

Inter la Orient'a mar'o kaj la Nord'a kuŝ'as mal'nov'a cign'a nest'o, kiu est'as nom'at'a Dan'uj'o. En ĝi nask'iĝ'is kaj nask'iĝ'as cign'o'j, kies nom'o'j neniam ĉes'os est'i fam'a'j.

En la antikv'a temp'o de ĉi tie flug'is popol'o da cign'o'j trans la Alp'o'j'n sur la verd'a'n eben'aĵ'o'n de Milano, kie oni pov'is bel'eg'e loĝ'i. La popol'o da cign'o'j est'is nom'at'a Longobard'o'j.

Ali'a grup'o kun bril'ant'a'j plum'o'j kaj fidel'ec'a'j okul'o'j ek'loĝ'is en Bizanti'o, sid'iĝ'is ĉirkaŭ la imperi'estr'a tron'o kaj etend'is si'a'j'n larĝ'a'j'n flug'il'o'j'n, por ĝi'n ŝirm'i. Ĝi ricev'is la nom'o'n Vareng'o'j.

De la bord'o'j de Franc'uj'o ek'son'is kri'o de tim'eg'o antaŭ la sang'a'j cign'o'j, kiu'j aper'is el la nord'o kun fajr'o sub la flug'il'o'j, kaj la popol'o preĝ'is: “Sav'u ni'n, ho Di'o, kontraŭ la sovaĝ'a'j Normand'o'j!”

Sur la luks'e verd'a herb'o'ter'o de Angl'uj'o, sur la liber'a bord'o, star'is la Dan'a cign'o kun la tri'obl'a reĝ'a kron'o sur la kap'o kaj etend'is si'a'n sceptr'o'n super la land'o'n.

Genu'e ĵet'is si'n la idol'an'o'j sur la bord'o de Pomeri'o, kiam ven'is la Dan'a'j cign'o'j kun la standard'o de la kruc'o kaj kun el'tir'it'a glav'o.

Tio est'is en temp'o tre antikv'a, vi dir'as.

Sed ankaŭ pli proksim'e al ni'a temp'o oni vid'is potenc'a'j'n cign'o'j'n, kiu'j el'flug'is el la nest'o.

Radi'o de fulm'o dis'ig'is la aer'o'n, radi'o de fulm'o pri'lum'is la land'o'j'n de la mond'o, la cign'o dis'pel'is per la fort'a'j bat'o'j de si'a'j flug'il'o'j la krepusk'a'n nebul'o'n, kaj la stel'a ĉiel'o montr'iĝ'is pli klar'e; est'is tiel, kvazaŭ ĝi pli al'proksim'iĝ'is al la ter'o; tio est'is la cign'o Tycho Brahe.

“Jes, tiam!” vi dir'as, “sed nun en ni'a'j tag'o'j!” Nun ni vid'is cign'o'n post cign'o, kiu'j montr'iĝ'is en majest'a flug'ad'o. Unu el ili glit'ig'is si'a'j'n flug'il'o'j'n sur la kord'o'j de la or'a harp'o, kaj son'ad'o aŭd'iĝ'is tra la nord'o, la rok'o'j de Norveg'uj'o lev'iĝ'is pli alt'e'n en la sun'lum'o de la temp'o antikv'a; oni aŭd'is bru'o'n en la pin'ar'o'j kaj betul'ar'o'j. La di'o'j, hero'o'j kaj nobl'a'j vir'in'o'j de la nord'o montr'iĝ'is en la profund'a mal'lum'a intern'o de la arb'ar'o'j.

Ni vid'is, kiel unu cign'o frap'is per si'a'j flug'il'o'j la marmor'a'n rok'o'n, tie ke ĝi romp'iĝ'is, kaj la bel'a'j bild'o'j, kiu'j ĝis tiam lig'it'e kuŝ'is en la ŝton'o, el'ir'is en la lum'o'n de la tag'o, kaj la hom'o'j ĉirkaŭ'e en la land'o lev'is si'a'j'n kap'o'j'n, por rigard'i tiu'j'n potenc'a'j'n bild'o'j'n.

Ni vid'is, kiel tri'a cign'o ŝpin'is la pens'faden'o'n, kiu nun kur'as de land'o al land'o ĉirkaŭ la tut'a ter'o, tiel ke la vort'o flug'as tra la land'o'j kun rapid'ec'o de fulm'o.

Di'o am'as la mal'nov'a'n cign'a'n nest'a'n inter la Orient'a mar'o kaj la Nord'a. Ven'u tra la aer'o potenc'a'j bird'o'j, por ĝi'n detru'i; “tio ne far'iĝ'os!” Eĉ la sen'plum'a'j bird'id'o'j star'iĝ'as en rond'o ĉirkaŭ la rond'o de la nest'o, ni tio'n vid'is, ili las'as al si hak'i la jun'a'n brust'o'n, ke ĝi'a sang'o flu'as, ili bat'as per la bek'o kaj la ung'eg'o'j.

Jar'cent'o'j pas'os super ĝi, el la nest'o el'flug'os cign'o'j, ili est'os vid'at'a'j kaj aŭd'at'a'j ĉirkaŭ'e en la mond'o, antaŭ ol ven'os la temp'o, kiam oni pov'os dir'i kun ver'ec'o: “Tio est'as la last'a cign'o, la last'a kant'o el la cign'a nest'o.”

Bon'a humor'o

De mi'a patr'o mi ricev'is la plej bon'a'n hered'aĵ'o'n, bon'a'n humor'o'n. Kaj kiu est'is mi'a patr'o? Nu, tio koncern'e la humor'o'n hav'as kun ĝi neni'a'n rilat'o'n! Li est'is vigl'a kaj bon'e nutr'it'a, gras'a kaj rond'a, la ekster'o kaj li'a intern'o est'is en plen'a kontrast'o kun li'a profesi'o. Kaj kia est'is li'a profesi'o, li'a situaci'o en la soci'o? Nu, se tio tuj en la komenc'o de la libr'o est'us skrib'it'a kaj pres'it'a, tiam ver'ŝajn'e kelk'a'j leg'ant'o'j met'us la libr'o'n flank'e'n kaj dir'us: “tio aspekt'as por mi tro terur'aĵ'e, kun io simil'a mi vol'as hav'i neni'a'n afer'o'n.” Kaj tamen mi'a patr'o est'is nek sen'fel'ig'ist'o, nek ekzekut'ist'o, kontraŭ'e, li'a profesi'o met'ad'is li'n oft'e en la antaŭ'o'n de la plej respekt'ind'a'j hom'o'j de la urb'o, kaj tiam li okup'ad'is tiu'n lok'o'n kun plen'a rajt'o kaj plen'a kompetent'ec'o, li dev'is est'i la unu'a antaŭ la episkop'o, antaŭ la plej pur'sang'a'j princ'o'j, — kaj li efektiv'e est'is la unu'a — li est'is koĉer'o de funebr'a vetur'il'o!

Nu, mi ĝi'n dir'is! Kaj tio'n mi pov'as dir'i, ke kiam oni vid'is mi'a'n patr'o'n sid'ant'a'n tie supr'e antaŭ la omnibus'o de la mort'o, en li'a long'a kaj larĝ'a nigr'a mantel'o kaj kun la nigr'a'franĝ'a tri'angul'a ĉapel'o sur la kap'o, kaj kiam oni sam'temp'e vid'is li'a'n vizaĝ'o'n, kiu est'is vigl'a, rond'a kaj gaj'a, kiel oni pentr'as la sun'o'n, tiam oni ne pov'is pens'i pri funebr'o kaj tomb'o.

Tiu vizaĝ'o parol'is: “Ne est'as grav'e, est'as mult'e pli bon'e, ol kiel oni pens'as!”

Nu, de li mi hav'as mi'a'n bon'a'n humor'o'n kaj la kutim'o'n oft'e ir'ad'i sur la tomb'ej'o'n; kaj tio est'as tre interes'a, se oni nur ven'as tie'n kun bon'a humor'o, — kaj krom tio mi abon'as la Gazet'o'n de Anonc'o'j, kiel li ankaŭ far'is.

Mi ne est'as plu tre jun'a, — mi hav'as nek edz'in'o'n, nek infan'o'j'n; nek bibliotek'o'n, sed — kiel mi dir'is — mi abon'as la Gazet'o'n de Anonc'o'j, tio sufiĉ'as al mi, tio est'as por mi la plej bon'a gazet'o, kaj tia ĝi est'is ankaŭ por mi'a patr'o; ĝi al'port'as util'o'n kaj en'hav'as ĉio'n, kio'n hom'o bezon'as sci'i: kiu predik'as en la preĝ'ej'o'j, kaj kiu predik'as en la nov'a'j libr'o'j; kie oni pov'as ricev'i dom'o'j'n, serv'ist'o'j'n, vest'o'j'n kaj nutr'aĵ'o'j'n, kiu dis'vend'as kaj kiu for'las'as la mond'o'n; kaj krom tio oni tie leg'as tiom mult'e pri bon'farad'o kaj tiom mult'e da sen'kulp'a'j vers'o'j; tie oni leg'as propon'o'j'n pri edz'iĝ'o kaj pri inter'kun'ven'o, kiu'j est'as akcept'at'a'j aŭ mal'akcept'at'a'j! Ĉio est'as simpl'a kaj natur'a! Ver'e, se oni abon'as la Gazet'o'n de Anonc'o'j, oni pov'as viv'i feliĉ'e kaj ankaŭ las'i si'n en'ter'ig'i, — kaj tiam oni ĉe la fin'o de si'a viv'o hav'as tiom mult'e da paper'o, ke oni pov'as tre mol'e ripoz'i sur ĝi, se oni ne am'as ripoz'i sur rabot'aĵ'o.

La Gazet'o de Anonc'o'j kaj la tomb'ej'o est'as kaj ĉiam est'is mi'a'j plej spirit'vek'a'j ekskurs'o'j, mi'a'j du plej efik'a'j ban'lok'o'j por la bon'a humor'o. La Gazet'o de Anonc'o'j est'as hav'ebl'a por ĉiu'j; sed akompan'u mi'n sur la tomb'ej'o'n, ni tie'n ir'u, kiam la sun'o lum'as kaj la arb'o'j est'as verd'a'j; ni tra'paŝ'u inter la tomb'o'j! Ĉiu el ili simil'as al ferm'it'a libr'o kun la dors'o supr'e'n, oni pov'as leg'i la titol'o'n, kiu dir'as, kio'n la libr'o en'hav'as, kaj tamen neni'o'n dir'as; sed mi hav'as inform'o'j'n, mi hav'as inform'o'j'n, akir'it'a'j'n de mi'a patr'o kaj de mi mem. Ili trov'iĝ'as en mi'a tomb'o'libr'o, kaj tio est'as libr'o, kiu'n mi mem aranĝ'is al mi por util'o kaj plezur'o. Tie ili ĉiu'j trov'iĝ'as kaj ankoraŭ iom pli!

Jen ni est'as sur la tomb'ej'o.

Ĉi tie, post la blank'e farb'it'a lign'a krad'aĵ'o, kie iam intern'e star'is roz'arb'et'o, — nun ĝi plu ne ĉi est'as, sed iom da vink'o el la tomb'o de la najbar'o etend'as ĉi tie'n si'a'n fingr'o'n, por tamen iom ornam'i la lok'o'n, — ĉi tie tomb'o'kuŝ'as tre mal'feliĉ'a hom'o, kaj tamen, kiam li viv'is, li est'is bon'stat'a, hav'is bon'a'n por'viv'aĵ'o'n kaj eĉ iom pli, sed li tro pren'ad'is al la kor'o la mond'o'n, t. e. la art'o'n. Kiam li vesper'e sid'is en la teatr'o, por ĝu'i plen'anim'e, li perd'ad'is ĉi'a'n spirit'a'n ekvilibr'o'n, se la maŝin'ist'o far'is eĉ la plej mal'grand'a'n erar'o'n, se li far'is tro hel'a'n lum'o'n mal'antaŭ la disk'o de la lun'o, aŭ se sur insul'o en la Sundo montr'iĝ'is palm'o, aŭ kakt'o en Tirolo, aŭ fag'arb'ar'o'j alt'e supr'e en Norveg'uj'o. Ĉu tio ne est'as tut'e indiferent'a? Kiu pens'as pri tia'spec'a'j afer'o'j? Ĝi est'as ja nur teatr'aĵ'o, kiu dev'as ni'n amuz'i. Jen la publik'o aplaŭd'is tro mult'e, jen ĝi aplaŭd'is tro mal'mult'e. “Ĝi est'as mal'sek'a lign'o,” li dir'ad'is, “ĝi hodiaŭ vesper'e ne vol'as brul'i.” Li ĉirkaŭ'direkt'is si'a'j'n okul'o'j'n sur la publik'o'n, por vid'i, kia'spec'a'j hom'o'j tie trov'iĝ'as, kaj kun terur'o li rimark'is, ke ili rid'as tut'e mal'ĝust'e, rid'as en tia'j lok'o'j, kie est'is neni'o rid'ind'a, kaj pro tio li koler'is kaj sufer'is kaj est'is mal'feliĉ'a hom'o, kaj nun li est'as en la tomb'o.

Ĉi tie tomb'o'kuŝ'as tre feliĉ'a hom'o, mi vol'as dir'i alt'klas'a hom'o, de alt'a de'ven'o, kaj tio est'is li'a feliĉ'o, ĉar ali'e el li neniam io far'iĝ'us; sed ĉio en la natur'o est'as tiel saĝ'e aranĝ'it'a, ke est'as plezur'o pens'i pri tio. Li'a'j vest'o'j est'is brod'it'a'j antaŭ'e kaj mal'antaŭ'e, kaj li lud'is en la salon'o tia'n rol'o'n, kia'n lud'as mult'e'kost'a tir'il'o de sonor'il'o, kiu ĉiam hav'as mal'antaŭ si bon'a'n dik'a'n laĉ'o'n, kiu plen'um'as la ver'a'n serv'ad'o'n. Li ankaŭ hav'is mal'antaŭ si bon'a'n laĉ'o'n, anstataŭ'ant'o'n, kiu plen'um'ad'is la serv'ad'o'n kaj plen'um'as ĝi'n ankoraŭ nun, mal'antaŭ ali'a, nov'a brod'it'a tir'il'o de sonor'il'o. Ĉio est'as nun tiel saĝ'e aranĝ'it'a, ke oni facil'e pov'as rest'i kun bon'a humor'o.

Ĉi tie tomb'o'kuŝ'as... nu, tio est'as tre bedaŭr'ind'a afer'o... ĉi tie kuŝ'as hom'o, kiu en la daŭr'o de ses'dek sep jar'o'j pen'ad'is el'dir'i bon'a'n sprit'aĵ'o'n; li viv'is nur por trov'i i'a'n bon'a'n sprit'aĵ'o'n; kaj laŭ si'a konvink'o li efektiv'e trov'is tia'n sprit'aĵ'o'n, kaj li tiel mult'e ĝoj'is pro tio, ke li mort'is, mort'is de ĝoj'o, ke li ĝi'n trov'is, kaj neni'u hav'is de tio profit'o'n, neni'u aŭd'is la bon'a'n sprit'aĵ'o'n. Mi nun pov'as prezent'i al mi, ke pro la bon'a sprit'aĵ'o li nun eĉ en la tomb'o ne hav'as ripoz'o'n; ĉar ni supoz'u, ke tio est'is sprit'aĵ'o, kiu dev'as est'i dir'it'a ĉe la maten'manĝ'o, se ĝi vol'as est'i efik'a, kaj ke li, kiel mort'int'o, laŭ la komun'a opini'o pov'as montr'iĝ'i nur nokt'o'mez'e, tiam li'a sprit'aĵ'o ne est'as konform'a al la temp'o, neni'u rid'as, kaj li kun si'a bon'a sprit'aĵ'o nur pov'as de'nov'e las'i si'n en'ter'ig'i. Tio est'as mal'ĝoj'a tomb'o.

Ĉi tie kuŝ'as tre avar'a vir'in'o; kiam ŝi ankoraŭ viv'is, ŝi lev'iĝ'ad'is en la nokt'o kaj miaŭ'ad'is, por ke la najbar'o'j pens'u, ke ŝi hav'as kat'o'n; tiel avar'a ŝi est'is!

Ĉi tie kuŝ'as fraŭl'in'o el bon'a famili'o; en societ'o ŝi ĉiam dev'is aŭd'ig'ad'i si'a'n voĉ'o'n, kaj tial ŝi kant'ad'is: Mi manca la voce! Sed tio ankaŭ est'is la sol'a ver'aĵ'o, kiu en la daŭr'o de ŝi'a viv'o el'ir'is el ŝi'a'j lip'o'j.

Ĉi tie kuŝ'as jun'ul'in'o de ali'a spec'o! Kiam la kanario de la kor'o komenc'as kri'i, tiam la saĝ'o ŝtop'as per la fingr'o'j la orel'o'j'n. La bel'a jun'ul'in'o trov'iĝ'is en la plen'a aŭreol'o de la edz'ec'o!... Tio est'as trivial'a histori'o, sed ĝi est'as bel'et'e esprim'it'a.... Las'u la mort'int'o'j'n ripoz'i!

Ĉi tie kuŝ'as vidv'in'o, ŝi hav'is ĉiam cign'a'n kant'o'n en la buŝ'o kaj strig'a'n gal'o'n en la kor'o. Ŝi ir'ad'is en la famili'o'j'n, por serĉ'i kapt'aĵ'o'n, por el'spion'i la mal'korekt'aĵ'o'j'n de la proksim'ul'o'j.

Ĉi tie est'as tomb'o famili'a; ĉiu'j membr'o'j de la famili'o est'is en tiel intim'a konkord'o, ke se la tut'a mond'o kaj la gazet'o asert'is: “est'as tiel”, kaj la mal'grand'a fil'o ven'is el la lern'ej'o kaj dir'is: “oni rakont'is tio'n al mi en tia manier'o” tiam oni rigard'is li'a'n manier'o'n kiel la sol'e ĝust'a'n, ĉar li aparten'is al la famili'o. Kaj se iam okaz'is, ke la kok'o de la famili'o kri'is en nokt'o'mez'o, tiam ili dir'is, ke est'as maten'o, se eĉ ĉiu'j nokt'o'gard'ist'o'j kaj horloĝ'o'j de la urb'o dir'is, ke est'as nokt'o'mez'o.

La grand'a Goethe fin'is si'a'n Faŭst'o'n per la rimark'o: “pov'as est'i daŭr'ig'at'a”; tio pov'as ankaŭ hav'i valor'o'n koncern'e ni'a'n migr'ad'o'n sur la tomb'ej'o. Mi oft'e ven'as ĉi tie'n. Se tiu aŭ ali'a el mi'a'j amik'o'j aŭ mal'amik'o'j tro trans'paŝ'as la lim'o'j'n, tiam mi el'ir'as, el'serĉ'as herb'o'lok'o'n kaj konsekr'as ĝi'n por li aŭ por ŝi, kiu'n mi en tiu moment'o vol'us en'ter'ig'i, kaj mi tuj ili'n en'ter'ig'as. Tia'manier'e ili tie kuŝ'as sen'viv'a'j kaj sen'fort'a'j; Ĝis ili re'ven'as kiel hom'o'j nov'a'j kaj pli bon'a'j. Ili'a'n viv'o'n, rigard'at'a'n el mi'a vid'punkt'o, mi en'port'as en mi'a'n tomb'o'libr'o'n; kaj tiel dev'us ag'i ĉiu'j hom'o'j, ili ne dev'us koler'i, kiam iu far'as al ili mal'bon'a'n pec'o'n, sed tuj en'ter'ig'i li'n, konserv'i al si si'a'n bon'a'n humor'o'n kaj plu'e abon'i la Gazet'o'n de Anonc'o'j, tiu'n de la popol'o mem kaj oft'e tre bon'e redakt'at'a'n gazet'o'n.

Kiam ven'os la temp'o, ke mi mem kun la histori'o de mi'a viv'o dev'os est'i bind'it'a en la tomb'o'n, tiam far'u super mi la sur'skrib'o'n: “Bon'a humor'o”. Tio est'as mi'a histori'o.

Kor'a sufer'o

Tio, kio'n ni nun vol'as rakont'i, en efektiv'ec'o est'as histori'o en du part'o'j; la unu'a part'o pov'us rest'i ne'rakont'it'a, — ĝi tamen don'os al ni antaŭ'sci'ig'o'j'n, kaj tia'j ĉiam est'as util'a'j.

Ni loĝ'is en la kamp'ar'o, en bien'o. Unu tag'o'n okaz'is, ke la tie'a'j ge'mastr'o'j for'est'is. Tiam aper'is unu vir'in'o el la plej proksim'a vilaĝ'o; ŝi hav'is kun si si'a'n mops'o'n kaj ven'is, kiel ŝi dir'is, por propon'i akci'o'j'n de si'a tan'ej'o. Ĉar ŝi hav'is ĉiu'j'n si'a'j'n paper'o'j'n kun si, ni konsil'is al ŝi, ke ŝi met'u ili'n en kovert'o'n kaj skrib'u sur ĉi tiu la adres'o'n de la bien'mastr'o: “Ĝeneral'a milit'a komisar'o, bien'mastr'o, k. t. p.”

Ŝi obe'is, pren'is la plum'o'n, halt'is kaj pet'is ni'n, ke ni ankoraŭ unu foj'o'n ripet'u al ŝi la adres'o'n, sed mal'rapid'e. Ni tio'n far'is, kaj ŝi skrib'is: sed mez'e de la vort'o'j “ĝeneral'a milit'a” ŝi de'nov'e halt'is, ek'ĝem'is kaj dir'is: “Mi est'as nur vir'in'o!” La mops'o'n ŝi dum la skrib'ad'o met'is sur la plank'o'n, kaj ĝi akcept'is tiu'n trakt'ad'o'n kun murmur'ad'o, ĉar ĝi ja ankaŭ est'is kun'pren'it'a por si'a plezur'o kaj por si'a san'o, kaj en tia'j okaz'o'j oni ne dev'as est'i met'at'a sur la plank'o'n. Plat'a naz'o kaj gras'a dors'o est'is ĝi'a'j general'a'j disting'a'j sign'o'j.

“Ĝi ne mord'as!” dir'is la vir'in'o; “ĝi plu ne hav'as dent'o'j'n. Ĝi est'as kiel membr'o de la famili'o, fidel'a kaj defend'em'a, sed oft'e mi'a'j nep'o'j ĝi'n incit'as; ili lud'as edz'iĝ'o'fest'o'n, kaj tiam ĝi ĉiam dev'as est'i la fianĉ'in'o, sed tio ĝi'n lac'ig'as, la kompat'ind'a'n best'o'n.”

Ŝi trans'don'is al ni si'a'j'n paper'o'j'n kaj pren'is la mops'o'n sur la brak'o'n.

Tio est'as la unu'a part'o, kiu'n ni pov'us ne rakont'i.

“La mops'o mort'is!” tio est'as la du'a part'o.

Est'is unu semajn'o post'e; ni ven'is en tiu'n vilaĝ'o'n kaj ek'loĝ'is en la hotel'et'o. Ni'a'j fenestr'o'j est'is turn'it'a'j al la kort'o, kiu per bar'il'o est'is divid'it'a en du part'o'j'n; en unu part'o pend'is fel'o'j kaj haŭt'o'j, krud'a'j kaj tan'it'a'j; tie star'is ĉi'a'j labor'il'o'j neces'a'j por tan'ej'o, kaj la tan'ej'o aparten'is al ni'a vidv'in'o. La mops'o est'is mort'int'a tiu'n maten'o'n kaj en'ter'ig'it'a tie sur la kort'o. La nep'o'j de la vidv'in'o, t. e. de la tan'ist'in'o — ĉar la mops'o neniam est'is edz'ig'it'a — al'bat'is la tomb'o'n, kaj tio est'is bel'a tomb'o, est'is kred'ebl'e plezur'o kuŝ'i en ĝi.

La tomb'o est'is ĉirkaŭ'barit'a per pot'krev'it'aĵ'o'j kaj ŝut'kovr'it'a per sabl'o; ili star'ig'is sur ĝi bier'botel'o'n kun la kol'o supr'e'n, kaj tio tut'e ne est'is alegori'a.

La infan'o'j danc'is ĉirkaŭ la tomb'o, kaj la plej aĝ'a el la knab'o'j, praktik'a jun'ul'o sep'jar'a, propon'is, ke oni far'u el la tomb'o publik'a'n ekspozici'o'n, nom'e por ĉiu'j infan'o'j de la sam'a strat'o. Pro la en'ir'o oni pag'u unu buton'o'n, kaj tio est'is io, kio'n posed'is ĉiu knab'o kaj kio'n li pov'is ankaŭ liver'i al la knab'in'o'j; kaj tiu propon'o est'is unu'anim'e akcept'it'a.

Kaj ĉiu'j infan'o'j el la strat'o kaj el la flank'a strat'o ven'is kaj pag'is ĉiu si'a'n buton'o'n. Inter ili trov'iĝ'is pli ol unu, kiu en tiu post'tag'mez'o pov'is ir'i nur kun unu ŝelk'o, sed kompens'e li vid'is la tomb'o'n de la mops'o, kaj tio valor'is sufiĉ'e.

Sed ekster'e, antaŭ la kort'o de la tan'ej'o, tut'e apud la pord'o, sid'is mal'grand'a ĉifon'vest'it'a knab'in'o, ĉarm'a infan'o kun plej bel'a'j bukl'a'j har'o'j kaj kun okul'o'j tiel blu'a'j kaj hel'a'j, ke est'is plezur'o rigard'i ili'n. Ŝi ne dir'is eĉ unu vort'o'n, ŝi eĉ ne plor'is, sed ĉiu'foj'e, kiam la pord'o est'is mal'fermat'a, ŝi rigard'ad'is tiel mal'proksim'e'n, kiel ŝi pov'is. Ŝi ne posed'is buton'o'n, kiel ŝi sci'is, kaj tial ŝi mal'ĝoj'e rest'is ekster'e, star'is tie, ĝis ĉiu'j vid'is la tomb'o'n kaj ĉiu'j for'ir'is. Tiam ŝi sid'iĝ'is, al'met'is la mal'grand'a'j'n brun'a'j'n man'o'j'n al la okul'o'j kaj abund'e ek'verŝ'is larm'o'j'n; ŝi sol'a ne vid'is la tomb'o'n de la mops'o. Tio est'is kor'a sufer'o, tre grand'a, tia ke oft'e eĉ la sufer'o'j de plen'kresk'ul'o'j ne pov'as est'i pli grand'a'j.

Ni vid'is tio'n de supr'e, — kaj kiam oni vid'as tio'n de supr'e, oni facil'e pov'as rid'et'i pri tio, kiel ankaŭ pri mult'a'j el ni'a'j propr'a'j kaj fremd'a'j sufer'o'j! Tio est'as la histori'o, kaj kiu ĝi'n ne kompren'as, tiu pov'as pren'i akci'o'j'n de la tan'ej'o de la vidv'in'o.

“Ĉio sur si'a'n ĝust'a'n lok'o'n!”

Tio est'is antaŭ pli ol cent jar'o'j.

Mal'antaŭ la arb'ar'o, ĉe la grand'a lag'o, star'is mal'nov'a kastel'o, ĉirkaŭ'it'a de profund'a fos'o, en kiu kresk'is junk'o kaj kan'o. Tut'e apud'e de la lev'pont'o star'is mal'jun'a salik'o, kiu klin'iĝ'is super la kan'ej'o.

De mal'proksim'e de la inter'mont'o son'is vok'ad'o de korn'o'j kaj pied'frap'ad'o de ĉeval'o'j, kaj tial la mal'grand'a anser'knab'in'o rapid'is pel'i si'a'n greg'o'n de la pont'o flank'e'n, ĉar la ĉas'ist'ar'o galop'e al'proksim'iĝ'ad'is. Ĝi al'proksim'iĝ'ad'is tiel rapid'e, ke la knab'in'et'o dev'is vigl'e salt'i sur unu el la grand'a'j ŝton'o'j apud la pont'o, por ne est'i renvers'at'a. Ŝi est'is ankoraŭ preskaŭ infan'o, delikat'a kaj mal'gras'a, sed kun ĉarm'a esprim'o sur si'a vizaĝ'o kaj kun du mir'ind'e hel'a'j okul'o'j; tio'n tamen la bien'mastr'o ne rimark'is; mez'e de la bru'a galop'ad'o, kun kiu li pel'is antaŭ'e'n, li turn'is la vip'o'n en si'a man'o kaj ek'puŝ'is la knab'in'et'o'n por simpl'a plezur'o rekt'e en la brust'o'n, tiel ke ŝi fal'is mal'antaŭ'e'n.

“Ĉio sur si'a'n ĝust'a'n lok'o'n!” li ek'kri'is; “for en la bala'aĵ'o'n!” Kaj ĉe tio li rid'is, ĉar tio dev'is est'i amuz'a, kaj la ali'a'j ankaŭ rid'is. La tut'a societ'o sen'fin'e kri'is kaj bru'is, kaj la ĉas'hund'o'j boj'is; est'is, kiel dir'as la kant'o:

“Jen al'flug'as riĉ'a'j bird'o'j!”

Di'o sci'as, kiel riĉ'a li tiam ankoraŭ est'is.

La kompat'ind'a anser'knab'in'o en si'a fal'ad'o etend'is la man'o'j'n, por trov'i apog'o'n, kaj kapt'is unu el la mal'supr'e'n'pend'ant'a'j branĉ'o'j de la salik'o.

Sur ĝi ŝi ten'iĝ'is ŝveb'e super la ŝlim'o, kaj kiam la sinjor'o'j kun'e kun la hund'o'j mal'aper'is mal'antaŭ la pord'eg'o, ŝi pen'is lev'i si'n supr'e'n, sed la branĉ'o romp'iĝ'is, kaj la anser'knab'in'o pez'e fal'is en la kan'ej'o'n; sed en la sam'a moment'o ŝi sent'is, ke ies fort'a man'o ŝi'n kapt'as. Tio est'is vag'ant'a vend'ist'o, kiu de kelk'a mal'proksim'ec'o ĉio'n vid'is kaj nun rapid'is al'port'i al ŝi help'o'n.

“Ĉio sur si'a'n ĝust'a'n lok'o'n!” li mok'ripet'is la vort'o'j'n de la bien'mastr'o kaj el'tir'is ŝi'n sur sek'a'n lok'o'n; la de'romp'it'a'n branĉ'o'n li apog'is al la lok'o, el kiu ĝi est'is el'ŝir'it'a, tamen “ĉio sur si'a'n ĝust'a'n lok'o'n” bedaŭr'ind'e ne ĉiam est'as plen'um'ebl'a! Tial li en'ŝov'is la branĉ'o'n en la mol'a'n ter'o'n.

“Kresk'u, se vi pov'as, kaj liver'u al ili tie en la kastel'o bon'a'n flut'o'n.”

Li volont'e hav'ig'us al la bien'mastr'o kaj al li'a kamarad'ar'o solid'a'n vip'ad'o'n.

Post tio li ir'is en la kastel'o'n, sed ne en la fest'o'salon'o'n, — por tio li est'is tro mal'eminent'a; li pov'is en'ir'i nur en la serv'ist'ej'o'n, kaj tie oni pri'rigard'is li'a'j'n komerc'aĵ'o'j'n kaj marĉand'is pri ili. Sed de la festen'ej'o son'ad'is mal'supr'e'n kri'ad'o kaj bru'ad'o, kiu dev'is prezent'i kant'ad'o'n; pli bon'e ili ne pov'o'sci'is tio'n far'i. Tie bru'is rid'ad'o kaj boj'ad'o de hund'o'j, tie reg'is diboĉ'ad'o kaj drink'ad'o. Vin'o kaj mal'jun'a bier'o ŝaŭm'is en glas'o'j kaj kruĉ'o'j, kaj la plej favor'at'a'j hund'o'j part'o'pren'is en la festen'ad'o. Tiu aŭ ali'a el la boj'ist'o'j est'is kis'at'a de la sinjor'et'o'j, post kiam ili antaŭ'e viŝ'is al ĝi la buŝ'eg'o'n per la long'a'j pend'ant'a'j orel'o'j. Oni en'vok'is la vag'vend'ist'o'n kun li'a'j komerc'aĵ'o'j, sed nur por ke ili pov'u amuz'iĝ'i pri li. La vin'o en'ir'is, kaj la prudent'o el'ir'is. Ili verŝ'is al li bier'o'n en ŝtrump'o'n, por ke li ankaŭ pov'u trink'i, sed tre rapid'e; tio est'is tiel ekster'ordinar'e saĝ'a sprit'aĵ'o kaj tre rid'ig'a. Tut'a'j greg'o'j da brut'o'j, vilaĝ'an'o'j kaj vilaĝ'kort'o'j est'is met'at'a'j sur kart'o'n kaj mal'gajn'at'a'j.

“Ĉio sur si'a'n ĝust'a'n lok'o'n!” dir'is la vag'vend'ist'o, kiam li feliĉ'e de'nov'e el'liber'iĝ'is el tiu Sodom kaj Gomora, kiel li tio'n nom'is. “La liber'a land'voj'o, ĝi est'as mi'a ĝust'a lok'o, tie supr'e mi ne est'is en mi'a element'o.” Kaj la mal'grand'a anser'knab'in'o kap'salut'is li'n de post la bar'il'o.

Pas'is tag'o'j, pas'is semajn'o'j, kaj montr'iĝ'is, ke la de'romp'it'a salik'a branĉ'o, kiu'n la vag'vend'ist'o en'ŝov'is en la ter'o'n apud la fos'o, konserv'iĝ'is ĉiam freŝ'a kaj verd'a, ĝi eĉ el'kresk'ig'is nov'a'j'n branĉ'id'o'j'n. La anser'knab'in'o vid'is, ke la branĉ'o en'radik'iĝ'is, kaj ŝi kor'e ĝoj'is pri tio, ĉar ŝi hav'is la sent'o'n, kvazaŭ tio est'as ŝi'a arb'o.

Jes, la arb'et'o kresk'is; sed ĉio ali'a en la bien'o pro drink'ad'o kaj kart'lud'ad'o fort'e mal'kresk'is; tio est'as du rul'o'j, sur kiu'j oni ne pov'as bon'e star'i.

Kiam pas'is ne plen'a'j ses jar'o'j, la bien'mastr'o dev'is kun baston'o kaj sak'o el'migr'i el la bien'o kiel almoz'ul'o, La bien'o'n aĉet'is riĉ'a vag'vend'ist'o, kaj nom'e ĝust'e tiu, kiu iam serv'is kiel rid'at'aĵ'o kaj mok'at'aĵ'o, kiam oni propon'is al li bier'o'n en ŝtrump'o. Sed honest'ec'o kaj labor'em'ec'o don'as favor'a'n vent'o'n, kaj jen la vag'vend'ist'o nun est'is mastr'o en la bien'o. Sed de tiu temp'o la kart'lud'ad'o ne est'is plu toler'at'a en la bien'o. “Tio est'as mal'bon'a leg'aĵ'o,” li dir'is, “ĝi ven'as de tio, ke la diabl'o, vid'int'e la unu'a'n foj'o'n la Bibli'o'n, vol'is kre'i karikatur'aĵ'o'n, kiu est'us simil'a al ĝi, kaj tiam li el'pens'is la kart'lud'ad'o'n!”

La nov'a bien'mastr'o pren'is al si edz'in'o'n, kaj kiu ŝi est'is? Ŝi est'is la mal'grand'a anser'knab'in'o, kiu ĉiam est'is honest'a, pi'a kaj bon'a; kaj en la nov'a'j vest'o'j ŝi aspekt'is tiel elegant'e kaj bel'e, kvazaŭ ŝi de si'a nask'iĝ'o est'us alt'klas'a fraŭl'in'o. Kia'manier'e tio far'iĝ'is? Nu, por ni'a afer'plen'a temp'o tio est'as tro long'a histori'o, sed fakt'e tiel est'is, kaj la plej grav'a afer'o ven'os post'e.

Ĉarm'e kaj bel'e est'is en la mal'nov'a bien'o; la patr'in'o zorg'is mem pri la intern'a'j afer'o'j de la dom'o kaj la patr'o pri la ekster'a'j. La ben'o tie kvazaŭ ŝpruc'is font'e; kaj kie est'as bon'a ord'o, tie ven'as en la dom'o'n ĉiam pli grand'a bon'stat'o. La mal'nov'a kastel'o est'is ord'it'a kaj farb'it'a, la fos'o'j est'is pur'ig'it'a'j, kaj oni tie plant'is frukt'arb'o'j'n; ĉarm'e kaj bel'e ĉio aspekt'is tie, kaj la plank'o est'is bril'ant'a kaj pur'a. En la grand'a salon'o en la vintr'a'j vesper'o'j sid'ad'is la mastr'in'o kun si'a'j serv'ist'in'o'j kaj ŝpin'ad'is lan'o'n kaj lin'o'n; kaj ĉiu'n dimanĉ'o'n vesper'e oni tie laŭt'e leg'ad'is el la Bibli'o, kaj tio'n farad'is la komerc'a konsil'an'o mem, ĉar la vag'vend'ist'o far'iĝ'is komerc'a konsil'an'o, sed tiu'n titol'o'n ricev'is nur en la last'a'j jar'o'j de si'a viv'o. La infan'o'j kresk'is — ili hav'is infan'o'j'n — kaj ili ĉiu'j ricev'is bon'a'n instru'ad'o'n, sed ili ceter'e ne ĉiu'j hav'is egal'e bon'a'j'n kap'o'j'n, kiel est'as ja en ĉiu famili'o.

Sed la salik'a branĉ'o tie ekster'e far'iĝ'is bel'eg'a arb'o, liber'a kaj ne ĉirkaŭ'tranĉ'it'a ĝi tie star'is. “Ĝi est'as ni'a genealogi'a arb'o!” dir'ad'is la ge'mal'jun'ul'o'j, kaj la arb'o dev'as est'i respekt'at'a, ili dir'ad'is al si'a'j infan'o'j, ankaŭ al tiu'j, kiu'j ne hav'is bon'a'n kap'o'n.

Pas'is cent jar'o'j.

Est'is en ni'a temp'o; el la lag'o far'iĝ'is marĉ'o, kaj la mal'nov'a sinjor'a dom'o est'is kvazaŭ for'viŝ'it'a; long'form'a marĉ'et'o kun ruin'o'j de ŝton'kadr'o'j flank'e est'is la tut'a rest'int'aĵ'o el la profund'a fos'o, kaj tie star'is ankoraŭ mal'jun'a bel'eg'a arb'o, kiu klin'is si'a'j'n branĉ'o'j'n mal'supr'e'n; tio est'is la genealogi'a arb'o. Ĝi tie star'is kaj sci'is, kiel bel'a pov'as est'i salik'o, kiam ĝi est'as liber'las'at'a al si mem. Est'as ver'o, ke la arb'o en la mez'o de si'a trunk'o est'is krev'int'a de la radik'o ĝis la supr'o, la vent'eg'o iom klin'is ĝi'n flank'e'n, sed ĝi star'is, kaj el ĉiu'j ĝi'a'j fend'o'j kaj krev'o'j, en kiu'j'n la vent'o kaj mal'bon'veter'o en'ig'is frukt'o'nask'a'n ter'o'n, kresk'is flor'o'j kaj herb'o; precip'e tut'e supr'e, kie la grand'a'j branĉ'o'j divid'iĝ'as, kre'iĝ'is plen'form'e mal'grand'a pend'ant'a ĝarden'o kun framb'o'j kaj bird'o'herb'o, eĉ mal'grand'a bel'et'a sorp'arb'o en'ig'is tie radik'o'j'n kaj star'is graci'e kaj elegant'e alt'e supr'e en la mez'o de la mal'jun'a salik'o, kiu spegul'iĝ'ad'is en la nigr'a akv'o, kiam la vent'o for'pel'is la akv'o'lent'o'j'n en angul'o'n de la marĉ'et'o. Tut'e apud'e de ĝi mal'larĝ'a ir'voj'et'o konduk'is trans la servut'a'n gren'kamp'o'n.

Sur la supr'o de la mont'et'o, tut'e apud'e de la arb'ar'o, kun bel'a perspektiv'o star'is la nov'a kastel'o, grand'a kaj luks'a, kun fenestr'a'j vitr'o'j tiel klar'a'j, ke oni pov'us pens'i, ke tie tut'e ne trov'iĝ'as vitr'o'j. La grand'a ŝtup'ar'o antaŭ la portal'o aspekt'is kiel laŭb'o, form'it'a el roz'arb'et'o'j kaj grand'foli'a'j kresk'aĵ'o'j. La herb'o'ter'o est'is tiel pur'a kaj verd'a, kvazaŭ maten'e kaj vesper'e oni pri'rigard'us ĉiu'n apart'a'n herb'et'o'n. Intern'e en la salon'o pend'is luks'a'j pentr'aĵ'o'j kaj star'is seĝ'o'j kaj sof'o'j, teg'it'a'j per velur'o kaj silk'o, kiu'j preskaŭ pov'is ir'i per si'a'j propr'a'j pied'o'j, tabl'o'j kun bril'ant'a'j marmor'a'j plat'o'j kaj libr'o'j en maroken'a'j bind'o'j kaj kun or'a'j tranĉ'part'o'j....

Jes, tiu'j, kiu'j tie loĝ'is, est'is efektiv'e riĉ'a'j hom'o'j, ili est'is alt'klas'a'j hom'o'j, ili est'is baron'o'j.

Ĉio tie est'is konform'a unu al la ali'a. “Ĉio sur si'a'n ĝust'a'n lok'o'n!” ili ankaŭ dir'is, kaj tial ĉiu'j pentr'aĵ'o'j, kiu'j en la mal'nov'a kastel'o iam ornam'is la mur'o'j'n, est'is nun pend'ig'it'a'j en la koridor'o, konduk'ant'a al la serv'ist'ej'o. Tio est'is efektiv'a sen'valor'aĵ'o, precip'e la du mal'nov'a'j portret'o'j, el kiu'j unu prezent'is vir'o'n en roz'o'kolor'a surtut'o kaj kun grand'eg'a peruk'o, la ali'a sinjor'in'o'n kun pudr'it'a'j alt'e friz'it'a'j har'o'j kaj kun ruĝ'a roz'o en la man'o, sed ambaŭ egal'e est'is ĉirkaŭ'it'a'j de grand'a kron'o el salik'a'j branĉ'o'j. Mult'e da rond'a'j tru'o'j trov'iĝ'is en ambaŭ portret'o'j, kio ven'is de tio, ke la jun'a'j baron'o'j ĉiam paf'ad'is per si'a'j paf'ark'o'j sur la du mal'jun'a'j'n hom'o'j'n. Tio est'is la komerc'konsil'an'o kaj la komerc'konsil'an'edz'in'o, ili, de kiu'j de'ven'is la tut'a gener'o.

“Ili tamen ne aparten'as tut'e al ni'a famili'o!” dir'is unu el la mal'grand'a'j baron'o'j. “Li est'is vag'vend'ist'o, kaj ŝi est'is anser'knab'in'o. Ili ne est'is kiel la patr'o kaj la patr'in'o.”

La portret'o'j est'is mal'nov'a sen'valor'aĵ'o, kaj “ĉio sur si'a'n ĝust'a'n lok'o'n!” oni dir'is, kaj tia'manier'e la pra'av'o kaj la pra'av'in'o ven'is en la koridor'o'n, konduk'ant'a'n al la serv'ist'ej'o.

La fil'o de la pastr'o est'is dom'a instru'ist'o en la kastel'o. Unu tag'o'n li ir'is kun la jun'a'j baron'o'j kaj kun ili'a plej aĝ'a frat'in'o, kiu antaŭ ne long'e est'is konfirm'it'a, laŭ'long'e de la ir'voj'et'o, kiu konduk'is al la mal'jun'a salik'o; dum'voj'e ŝi lig'is buked'o'n el kamp'a'j flor'o'j; “ĉio sur si'a'n ĝust'a'n lok'o'n!” kaj sub ŝi'a'j man'o'j aper'is art'aĵ'o de ne'ordinar'a bel'ec'o. Dum si'a okup'iĝ'ad'o ŝi aŭskult'is tre atent'e ĉio'n, kio est'is parol'at'a, kaj est'is al ŝi agrabl'e aŭd'i, kiel la fil'o de la pastr'o rakont'as pri la fort'o'j de la natur'o kaj pri la histori'o de grand'a'j vir'o'j kaj vir'in'o'j; ŝi est'is san'a, bon'eg'a natur'o, kun perfekt'e nobl'a spirit'o kaj anim'o kaj kun kor'o kapabl'a sincer'e ampleks'i ĉio'n, kio'n Di'o kre'is.

Ĉe la mal'jun'a salik'o ili halt'is; la plej jun'a el la baron'o'j pet'is, ke oni de'tranĉ'u al li fajf'il'o'n de la salik'o, kiel li ricev'is jam de ali'a'j salik'o'j, kaj la fil'o de la pastr'o de'romp'is branĉ'o'n.

Ho, ne far'u tio'n!” dir'is la jun'a baron'in'o; sed tio est'is jam far'it'a.

“Tio est'as ja ni'a mal'jun'a, fam'a arb'o! Mi ĝi'n tiel am'as! Tial oni hejm'e mi'n mok'os, sed tio est'as por mi indiferent'a. Oni rakont'as legend'o'n pri la arb'o....”

Kaj ŝi rakont'is ĉio'n, kio'n ŝi aŭd'is pri la arb'o, pri la mal'nov'a kastel'o, pri la anser'knab'in'o kaj la vag'vend'ist'o, kiu'j unu'a'foj'e renkont'iĝ'is ĉi tie kaj far'iĝ'is la gener'ge'patr'o'j de la eminent'a gener'o kaj de la jun'a baron'in'o.

“Ili ne vol'is las'i si'n nobel'ig'i, la mal'jun'a'j honest'a'j hom'o'j!” ŝi dir'is.

“Ili'a am'at'a deviz'o est'is: ‘ĉio sur si'a'n ĝust'a'n lok'o'n!’ kaj ili opini'is, ke ili ne ating'os alt'ec'o'n, se ili las'os si'n alt'ig'i per mon'o. Nur ili'a fil'o, mi'a av'o, far'iĝ'is baron'o; oni dir'as, ke li est'is tre instru'it'a, alt'e estim'at'a, am'at'a de la princ'o'j kaj princ'in'o'j, kaj ke li part'o'pren'ad'is en ĉiu'j ili'a'j fest'o'j. Li'n ĉiu'j en la dom'o respekt'as plej mult'e, sed mi mem ne sci'as, mi trov'as en la mal'jun'a par'o i'o'n, kio tir'as al ili mi'a'n kor'o'n; ĉarm'e kaj agrabl'e, hejm'ec'e kaj patriark'e ver'ŝajn'e est'is en la mal'nov'a kastel'o, kie la mastr'in'o kun ĉiu'j serv'ist'in'o'j sid'ad'is, kaj ŝpin'ad'is kaj la mal'jun'a sinjor'o laŭt'e leg'ad'is el la Bibli'o!”

“Ili est'is brav'eg'a'j hom'o'j, saĝ'a'j hom'o'j!” dir'is la fil'o de la pastr'o; kaj subit'e ili en'iĝ'is en inter'parol'ad'o'n pri nobel'ec'o kaj burĝ'ec'o, kaj oni preskaŭ pov'us pens'i, ke la fil'o de la pastr'o ne aparten'as al la burĝ'ar'o, tiel fort'e li laŭd'is la super'ec'o'n, kiu'n don'as la aparten'ad'o al la nobel'ar'o.

“Est'as feliĉ'o aparten'i al gener'o, kiu disting'iĝ'is, kaj per tio hav'i jam en la sang'o la instig'o'n progres'ad'i en ĉio brav'a. Est'as agrabl'eg'e hav'i gener'a'n nom'o'n, kiu ebl'ig'as la en'ir'o'n en la plej eminent'a'j'n famili'o'j'n. Nobel'ec'o signif'as nobl'ec'o'n, ĝi est'as la or'a mon'er'o, kiu port'as si'a'n valor'o'n en si'a stamp'o. La spirit'o de la temp'o asert'as, kaj mult'a'j poet'o'j kompren'ebl'e konsent'as, ke ĉio, kio est'as nobel'a, est'as mal'bon'a kaj mal'saĝ'a, kaj ke kontraŭ'e, ĉe la mal'riĉ'ul'o'j ĉio bril'as, kaj des pli hel'e, ju pli profund'e'n oni ir'as. Sed tiu'n opini'o'n mi ne kun'hav'as, ĉar ĝi est'as tut'e erar'a, tut'e mal'ĝust'a. En la pli alt'a'j klas'o'j oni oft'e trov'as kor'tuŝ'ant'a'n trajt'o'n de karakter'o; mi'a patr'in'o rakont'is al mi pri unu, kaj mi pov'us al'don'i mult'e da ali'a'j. Ŝi est'is vizit'e en unu alt'klas'a dom'o en la urb'o; ŝajn'as al mi, ke mi'a av'in'o est'is la nutr'ist'in'o kaj vart'ist'in'o de la sinjor'in'o de tiu dom'o. Mi'a patr'in'o star'is en la ĉambr'o apud la mal'jun'a alt'e'nobel'a sinjor'o; subit'e li ek'vid'is, ke mal'jun'a vir'in'o kun lam'baston'o'j en'lam'is sur la kort'o'n; ŝi venad'is ĉiu'dimanĉ'e kaj ricev'ad'is po kelk'e da mon'er'o'j. “Jen est'as la mal'feliĉ'a kripl'ul'in'o,” dir'is la sinjor'o, “la ir'ad'o est'as por ŝi tiel mal'facil'a!” kaj antaŭ ol mi'a patr'in'o kompren'is li'a'n intenc'o'n, li el'kur'is tra la pord'o mal'supr'e'n laŭ la ŝtup'ar'o, la fort'e mal'jun'a ekscelenc'o mem mal'supr'e'n'ir'is al la mal'feliĉ'a vir'in'o, por antaŭ'liber'ig'i ŝi'n de la mal'facil'a ir'o por la almoz'o. Tio kompren'ebl'e est'as nur ne'grav'a trajt'o, sed simil'e al la dom'et'o de la vidv'in'o ĝi sonor'as el la profund'o de la kor'o, sonor'as el la intern'o de la hom'a natur'o; kaj tio'n la poet'o dev'as montr'i, ĝust'e en ni'a temp'o li dev'as pri tio kant'i, tio bon'e efik'as, tio kviet'ig'as kaj pac'ig'as. Sed se hom'id'o, hav'ant'e bon'ras'a'n sang'o'n kaj genealogi'a'n list'o'n kiel la Arab'a'j ĉeval'o'j, simil'e al tiu'j ĉeval'o'j star'as sur la mal'antaŭ'a'j pied'o'j, blek'as sur la strat'o'j kaj dir'as en la ĉambr'o: ‘ĉi tie est'is hom'o'j el la strat'o!’ se tie est'is iu burĝ'o, — tie la nobel'ec'o komenc'is putr'i, tie ĝi far'iĝ'is tia mask'o, kia'n far'is al si Thespis, kaj oni rid'as pri tiu person'o, kaj ĝi far'iĝ'as objekt'o de satir'o.”

Tiel parol'is la fil'o de la pastr'o, la parol'o est'is iom long'a, sed dum'e la fajf'il'o est'is pret'ig'it'a.

En la kastel'o est'is grand'a societ'o, tie trov'iĝ'is mult'e da gast'o'j el la ĉirkaŭ'aĵ'o kaj el la urb'o, sinjor'in'o'j vest'it'a'j bon'gust'e kaj sinjor'in'o'j vest'it'a'j sen'gust'e. La grand'a salon'o est'is plen'a de hom'o'j. En grup'o respekt'eg'e star'is en angul'o la pastr'ar'o de la ĉirkaŭ'aĵ'o, kvazaŭ dev'us okaz'i en'ter'ig'o sed tie est'is gaj'a fest'o, ĝi nur ankoraŭ ne sufiĉ'e ek'mov'iĝ'is.

Grand'a koncert'o dev'is est'i don'at'a, kaj tial la jun'a baron'o kun'port'is si'a'n fajf'il'o'n, sed ĉiu'j li'a'j pen'o'j kaj la pen'o'j de li'a patr'o, por el'ig'i i'a'n ton'o'n, est'is van'a'j, kaj tial oni decid'is, ke ĝi est'as tut'e sen'taŭg'a. Oni aŭd'is muzik'o'n kaj kant'ad'o'n, en tia manier'o, kiel ĝi plej mult'e plaĉ'is al la plen'um'ant'o'j; ceter'e ĝi est'is sufiĉ'e bon'a.

“Vi ankaŭ est'as virtuoz'o!” dir'is unu kavalir'o, kiu est'is ĝust'a fil'o de si'a'j ge'patr'o'j, “vi lud'as flut'o'n, kaj vi mem ĝi'n el'tranĉ'as. Tio est'as la geni'o, kiu ĉio'n pov'o'sci'as, ĝi trov'iĝ'as sur la bon'a lok'o.... Di'o gard'u! mi est'as tut'e modern'a, kaj tia oni dev'as est'i. Ne ver'e, vi ni'n ĉiu'j'n rav'os per ĉi tiu mal'grand'a instrument'o?” Kaj dir'ant'e tio'n, li trans'don'is al la fil'o de la pastr'o la mal'grand'a'n flut'o'n, kiu est'is el'tranĉ'it'a el la salik'o tie ĉe la marĉ'et'o, kaj laŭt'e kaj bon'e aŭd'ebl'e li anonc'is, ke la dom'a instru'ist'o lud'os sol'o'n sur la flut'o.

Oni vol'is si'n amuz'i pri li, tio est'is facil'e kompren'ebl'a, kaj tial la dom'a instru'ist'o ne vol'is lud'i, kvankam li pov'o'sci'is tio'n tre bon'e; sed ili insist'is, ili dev'ig'is li'n, kaj tial li pren'is la flut'o'n kaj al'met'is ĝi'n al la buŝ'o.

Tio est'is mir'ind'a flut'o! El ĝi el'ir'is ton'o, tiel long'e tir'it'a, kiel son'o de lokomotiv'o, kaj ankoraŭ mult'e pli akr'a. Ĝi son'is tra la tut'a bien'o, tra la park'o kaj arb'ar'o, tre mal'proksim'e'n en la land'o'n, kaj kun tiu ton'o lev'iĝ'is vent'eg'o, kiu bru'is: “Ĉio sur si'a'n ĝust'a'n lok'o'n!” Kaj tiam la patr'o, kvazaŭ port'it'a de la vent'o, ek'flug'is el la kastel'o rekt'e en la dom'et'o'n de la brut'ist'o, kaj la brut'ist'o flug'is ne en la salon'o'n — tie'n li ne pov'is ven'i, — sed supr'e'n en la serv'ist'ej'o'n, mez'e'n de la alt'kvalit'a serv'ist'ar'o, kiu parad'is en silk'a'j ŝtrump'o'j, kaj tiu'j fier'a'j hom'o'j tut'e rigid'iĝ'is de terur'o, ke tia mal'eminent'a person'o kuraĝ'as sid'i mez'e de ili ĉe la tabl'o.

Supr'e en la fest'o'salon'o la jun'a baron'in'o flug'is al la supr'a fin'o de la tabl'o, kie ŝi merit'is sid'i, kaj flank'e de ŝi ricev'is si'a'n lok'o'n la fil'o de la pastr'o, kaj tie ili sid'is kun'e, kvazaŭ ili est'us ge'fianĉ'o'j. Mal'jun'a graf'o el la plej mal'nov'a gener'o de la land'o rest'is ne for'ŝov'it'e sur si'a honor'a lok'o, ĉar la flut'o est'is just'a, kaj tia oni dev'as est'i. La sprit'a kavalir'o, kiu kaŭz'is la lud'o'n de la flut'o, li, kiu est'is ver'a infan'o de si'a'j ge'patr'o'j, flug'is kap'antaŭ'e inter la kok'in'o'j'n, sed ne sol'a.

Tre mal'proksim'e en la land'o'n son'is la flut'o, kaj de ĉie oni aŭd'is pri grand'a'j okaz'int'aĵ'o'j. Riĉ'a komerc'ist'a famili'o, kiu vetur'is en kvar'ĉeval'a kaleŝ'o, est'is tut'e el'blov'it'a el la kaleŝ'o kaj ne ricev'is eĉ lok'o'n mal'antaŭ'e.

Du riĉ'a'j kamp'ul'o'j, kiu'j en la last'a temp'o far'iĝ'is tro grand'a'j, est'is mal'supr'e'n'blov'it'a'j en ŝlim'a'n fos'o'n. Tio est'is danĝer'a flut'o! Feliĉ'e ĝi krev'is ĉe la unu'a ton'o, kaj tiel est'is bon'e, nun ĝi re'turn'e ven'is en la poŝ'o'n: “ĉio sur si'a'n ĝust'a'n lok'o'n!”

En la sekv'ant'a tag'o oni ne plu parol'is pri la okaz'int'aĵ'o; de tio de'ven'as la kutim'dir'o: “re'turn'e en'poŝ'ig'i la flut'o'n”. Ĉio est'is de'nov'e en ia antaŭ'a ord'o, escept'int'e tio'n, ke la du mal'nov'a'j portret'o'j, la vag'vend'ist'o kaj la anser'knab'in'o, pend'is supr'e en la fest'o'salon'o, kie'n ili est'is trans'blov'it'a'j; kaj kiam efektiv'a art'kompetent'ul'o dir'is, ke ili est'as pentr'it'a'j de majstr'a man'o, ili tie ankaŭ rest'is kaj oni ili'n met'is en bon'a'n stat'o'n; oni ja antaŭ'e ne sci'is, ke ili hav'as i'a'n valor'o'n, kaj kiel oni pov'us tio'n sci'i? Nun ili pend'is sur la honor'a lok'o, “Ĉio sur si'a'n ĝust'a'n lok'o'n!” kaj tie'n ĝi ven'as. La etern'ec'o est'as long'a, pli long'a ol la rakont'o.

Kobold'o ĉe la butik'ist'o

Est'is iam efektiv'a student'o, kiu loĝ'is en sub'tegment'a ĉambr'et'o kaj neni'o'n posed'is; est'is ankaŭ efektiv'a butik'ist'o, kiu loĝ'is en bon'a loĝ'ej'o kaj posed'is la tut'a'n dom'o'n, kaj kun li si'n ten'is la kobold'o, ĉar ĉe li ĉiu'n Krist'nask'a'n vesper'o'n li ricev'ad'is plad'o'n da kaĉ'o kun grand'a pec'o da buter'o en ĝi; tio'n la butik'ist'o pov'is don'i; tial la kobold'o rest'is en la butik'o, kaj tio est'is tre instru'a.

Unu vesper'o'n la student'o en'ir'is tra la mal'antaŭ'a pord'o, por person'e aĉet'i por si si'a'n kandel'o'n kaj fromaĝ'o'n; li hav'is neniu'n por send'i, kaj tial li ir'is mem. Li ricev'is tio'n, kio'n li pet'is, li pag'is, kaj la butik'ist'o kaj li'a edz'in'o kap'salut'is li'n. Ĉi tiu last'a est'is vir'in'o, kiu pov'o'sci'is pli ol kap'salut'i, ŝi hav'is talent'o'n! La student'o ankaŭ kap'salut'is kaj komenc'is leg'i la paper'foli'o'n, en kiu est'is en'volv'it'a la fromaĝ'o. Tio est'is foli'o, el'ŝir'it'a el mal'nov'a libr'o, kiu ne merit'is est'i dis'ŝir'it'a; tio est'is mal'nov'a libr'o plen'a de poezi'o.

“Jen kuŝ'as ankoraŭ pli da tio!” dir'is la butik'ist'o; “mi don'is pro tio al mal'jun'a vir'in'o kelk'e da kaf'a'j fab'o'j; se vi pag'os al mi du spes'dek'o'j'n, vi ricev'os la rest'aĵ'o'n.”

“Kor'a'n dank'o'n!” dir'is la student'o; “don'u ĝi'n al mi anstataŭ la fromaĝ'o. Mi pov'as manĝ'i nur buter'pan'o'n; est'us pek'o, se la tut'a libr'o est'us dis'ŝir'it'a. Vi est'as brav'a hom'o, praktik'a hom'o, sed pri poezi'o vi kompren'as ne pli ol ĉi tiu tin'o!”

Tio est'is dir'o ne'ĝentil'a, precip'e koncern'e la tin'o'n, tamen la butik'ist'o rid'is, ĉar tio est'is ja dir'it'a nur ŝerc'e. Sed la kobold'o koler'is, ke oni pov'as permes'i al si dir'i i'o'n simil'a'n al butik'ist'o, kiu est'as dom'posed'ant'o kaj vend'as la plej bon'a'n buter'o'n.

Kiam far'iĝ'is nokt'o, la butik'o est'is ferm'it'a kaj krom la student'o ĉiu'j est'is en la lit'o, la kobold'o en'ir'is kaj pren'is la parol'il'o'n de la mastr'in'o, kiu'n ŝi dum la dorm'ad'o ne bezon'is. Sur kiu'n ajn objekt'o'n en la ĉambr'o li ĝi'n met'is, ĉiu ricev'is parol'kapabl'o'n kaj pov'is el'dir'i si'a'j'n pens'o'j'n tiel sam'e bon'e, kiel la dom'mastr'in'o; sed ĉiu'foj'e nur unu objekt'o pov'is tio'n hav'i, kaj tio est'is feliĉ'o, ĉar ali'e ili ja parol'us ĉiu'j kun'e.

La kobold'o met'is la parol'il'o'n sur la tin'o'n, en kiu kuŝ'is la mal'nov'a'j gazet'o'j. “Ĉu efektiv'e est'as ver'o, ke vi ne sci'as, kio est'as poezi'o?”

“Jes, tio'n mi sci'as,” dir'is la tin'o, “tio est'as io; kio star'as en la mal'supr'a part'o de la gazet'o'j kaj est'as de'tranĉ'at'a; mi opini'as ne sen kaŭz'o, ke mi hav'as en mi pli mult'e da ĝi, ol la student'o, kaj kompar'e kun la butik'ist'o mi est'as ja nur sen'valor'a tin'o.”

La kobold'o met'is la parol'il'o'n sur la kaf'muel'il'o'n; ha, kiel ĝi komenc'is krak'ad'i! Li met'is ĝi'n sur la tin'o kun buter'o kaj sur la tir'kest'o'n kun la mon'o; ĉiu'j hav'is la sam'a'n opini'o'n, kiel la tin'o, kaj tio'n, pri kio ĉiu'j opini'o'j konsent'as, oni dev'as respekt'i.

“Nun la student'o ĝi'n ricev'u!” Kaj la kobold'o ir'is kun ĝi sen'bru'e laŭ la kuir'ej'a ŝtup'ar'o supr'e'n en la sub'tegment'a'n ĉambr'et'o'n, en kiu loĝ'is la student'o. En la ĉambr'et'o est'is lum'e; la kobold'o rigard'is tra la serur'a tru'o kaj vid'is, ke la student'o leg'as en la dis'ŝir'it'a libr'o el la butik'o. Sed kiel hel'e tie est'is! El la libr'o ir'is hel'a radi'o, kiu dis'volv'iĝ'is en trunk'o'n, en potenc'a'n arb'o'n, kiu lev'iĝ'is kaj larĝ'e etend'is si'a'j'n branĉ'o'j'n super la student'o. Ĉiu foli'o est'is freŝ'a kaj suk'e verd'a, kaj ĉiu flor'aĵ'o est'is bel'a knab'in'a kap'o, kelk'a'j est'is kun okul'o'j mal'lum'a'j kaj radi'ant'a'j, ali'a'j kun blu'a'j kaj mir'ind'e klar'a'j. Ĉiu frukt'o est'is lum'ant'a stel'o, kaj mir'ind'e bel'eg'a kant'ad'o kaj son'ad'o aŭd'iĝ'is en la sen'ornam'a ĉambr'et'o.

Nu, tia'n bel'eg'ec'o'n la mal'grand'a kobold'o neniam antaŭ'e prezent'is al si kaj neniam aŭd'is parol'i pri ĝi. Tial li rest'is star'ant'e sur la pied'fingr'o'j kaj rigard'is, ĝis la lum'o esting'iĝ'is; la student'o vid'ebl'e esting'is si'a'n lamp'o'n kaj en'lit'iĝ'is, sed la kobold'o ĉiam ankoraŭ star'is, ĉar plu'e kaj plu'e son'is la kant'ad'o, kviet'e kaj bel'eg'e, ĉarm'a dorm'et'ig'a kant'o por la student'o, kiu kuŝ'iĝ'is por ripoz'i.

“Ĉi tie est'as ne'kompar'ebl'e bel'e!” dir'is la kobold'o, “tio'n mi neniam atend'us! Mi dezir'us rest'i ĉe la student'o!” Kaj li pri'pens'ad'is, pri'pens'ad'is, tamen fin'e li ek'ĝem'is: “La student'o ne hav'as kaĉ'o'n!” Kaj li for'ir'is, jes, li ir'is re'turn'e al la butik'ist'o. Est'is bon'e, ke li ven'is, ĉar la tin'o preskaŭ el'uz'is la tut'a'n parol'il'o'n de la mastr'in'o; ĉio'n, kio'n ĝi en si'n en'pren'is, ĝi sen'lac'e el'ŝpruc'ig'ad'is tra la sam'a flank'o, kaj ĵus ĝi vol'is turn'iĝ'i, por el'flu'ig'i tio'n ankaŭ tra ali'a flank'o, sed ĝust'e tiam ven'is la kobold'o kaj re'pren'is la parol'il'o'n de la mastr'in'o. Sed la tut'a butik'o, de la mon'kest'o ĝis la brul'lign'o, de tiu temp'o form'ad'is si'a'j'n opini'o'j'n konform'e al la opini'o'j de la tin'o; ĉiu'j estim'is ĝi'n en tia grad'o kaj hav'is tia'n konfid'o'n al ĝi, ke ĉiu'foj'e, kiam la butik'ist'o leg'is el si'a vesper'a gazet'o la inform'o'j'n pri art'o kaj teatr'o'j, ili firm'e kred'is, ke tiu'j inform'o'j ven'as de la tin'o.

Sed la kobold'o ne sid'ad'is plu silent'e, aŭskult'ant'e ĉiu'j'n saĝ'aĵ'o'j'n tie mal'supr'e; ne, tuj kiam montr'iĝ'ad'is lum'o el la sub'tegment'a ĉambr'et'o, la radi'o'j est'is kvazaŭ fortik'a'j ankr'o'ŝnur'o'j, kiu'j tir'ad'is la kobold'o'n supr'e'n; kaj li dev'is ir'i supr'e'n kaj rigard'i tra la serur'a tru'o, kaj tie ĉirkaŭ'bru'is li'n io majest'a, simil'a al tio, kio'n ni sent'as ĉe la ond'iĝ'ant'a mar'o, kiam Di'o en vent'eg'o paŝ'as super ĝi; kaj tiam la kobold'o verŝ'ad'is larm'o'j'n, li mem ne sci'is, pro kio li plor'as, sed en tiu'j larm'o'j est'is ia mir'ind'a ben'o.

Kiel ĉarm'eg'a tio sen'dub'e est'us, se li sid'us ĉe la student'o sub la arb'o, sed tio ja est'is ne ebl'a, — li est'is jam kontent'a je si'a serur'a tru'o. Li star'is tie ankoraŭ en la mal'varm'a koridor'o, kiam la aŭtun'a vent'o jam blov'is tra la tru'o'j de la tegment'o kaj la mal'varm'o est'is tre grand'a. Sed la mal'grand'ul'o ek'sent'is tio'n nur tiam, kiam la lum'o en la sub'tegment'a ĉambr'et'o est'is esting'it'a kaj la ton'o'j far'iĝ'is ne'aŭd'ebl'a'j pro la vent'o. Hu, tiam li ek'sent'is frost'o'n kaj re'turn'e grimp'is mal'supr'e'n en si'a'n varm'a'n angul'o'n; tie est'is oportun'e kaj komfort'e! Kaj kiam ven'is la Krist'nask'a kaĉ'o kun grand'a pec'o da buter'o, — nu, tiam la butik'ist'o est'is por li la plej grav'a person'o.

Sed en la mez'o de la nokt'o la kobold'o vek'iĝ'is pro terur'a bru'o ĉe la fenestr'a'j kovr'il'o'j; hom'o'j tie ekster'e frap'eg'is sur ili, la gard'ist'o fajf'is, — est'is brul'o; la tut'a strat'o est'is hel'e lum'it'a; ĉu brul'is ĉi tie en la dom'o aŭ ĉe la najbar'o? Kie? Est'is terur'a tumult'o, terur'a konfuz'o. La butik'ist'in'o est'is tiel konstern'it'a, ke ŝi el'pren'is si'a'j'n or'a'j'n orel'ring'o'j'n el la orel'o'j kaj met'is ili'n en la poŝ'o'n, por ja i'o'n sav'i, la butik'ist'o pren'is si'a'j'n valor'a'j'n paper'o'j'n kaj la serv'ist'in'o si'a'n silk'a'n mantil'o'n, kiu'n ŝi'a'j rimed'o'j permes'is al ŝi aĉet'i. Ĉiu vol'is sav'i la plej bon'a'n, kaj tio'n vol'is ankaŭ la kobold'o, kaj per unu salt'o li flug'is supr'e'n laŭ la ŝtup'ar'o en la ĉambr'et'o'n al la student'o, kiu tut'e trankvil'e star'is ĉe la mal'ferm'it'a fenestr'o kaj rigard'is la fajr'o'n, kiu ek'flam'is en la kontraŭ'a dom'o. La kobold'o kapt'is la mir'ind'a'n libr'o'n, kiu kuŝ'is sur la tabl'o, ŝov'is ĝi'n en si'a'n ruĝ'a'n ĉap'o'n kaj ten'is ĝi'n fort'e per ambaŭ man'o'j; la plej bon'a trezor'o de la dom'o est'is sav'it'a. Post'e li rapid'is plu'e'n, sur la tegment'o'n, al la plej supr'a pint'o de la kamen'tub'o, kaj tie li sid'is, pri'lum'it'a de la brul'ant'a kontraŭ'a dom'o, ten'ant'e ambaŭ man'o'j'n fort'e al'prem'it'e al si'a ruĝ'a ĉap'o, en kiu kuŝ'is la trezor'o. Nun li ek'kon'is si'a'n intern'a'n karakter'o'n, ek'sci'is, al kiu li en efektiv'ec'o aparten'as. Sed kiam la fajr'o est'is esting'it'a kaj la mal'grand'ul'o de'nov'e re'konsci'iĝ'is, li dir'is: “Ili ambaŭ hav'u si'a'n part'o'n en mi; tut'e dis'iĝ'i de la butik'ist'o mi ne pov'as, pro la kaĉ'o!”

Kaj tio est'is tut'e laŭ hom'a natur'o! Ni, ĉiu'j ali'a'j, ankaŭ ja ir'as al la butik'ist'o — pro la kaĉ'o.

Post jar'mil'o'j

Post jar'mil'o'j ili al'flug'os sur la flug'il'o'j de la vapor'o tra la aer'o trans la mond'a ocean'o! La jun'a'j loĝ'ant'o'j de Amerik'o vizit'os la mal'jun'a'n Eŭrop'o'n.

Ili ven'os al la ĉi tie star'ant'a'j monument'o'j kaj al la si'a'n bril'o'n perd'int'a'j lok'o'j, kiel ni en ni'a temp'o pilgrim'as al la ruin'iĝ'int'a'j bel'eg'aĵ'o'j de la sud'a Azi'o.

Post jar'mil'o'j ili ven'os.

Tamiz'o, Danub'o, Rejn'o ankoraŭ rul'iĝ'as; Blank'mont'o star'as kun si'a neĝ'a supr'o, la nord'lum'o ĵet'as si'a'n hel'a'n bril'o'n super la land'o'j'n de la nord'o, sed generaci'o post generaci'o far'iĝ'is polv'o, tut'a'j vic'o'j da potenc'ul'o'j de la temp'o est'as forges'it'a'j, kiel tiu'j, kiu'j nun dorm'as en la mont'et'o, sur kiu la bon'hav'a farun'komerc'ist'o, posed'ant'o de la mont'et'o, aranĝ'is al si benk'o'n, por tie sid'i kaj rigard'i la plat'a'n ond'iĝ'ant'a'n gren'kamp'o'n.

“Al Eŭrop'o!” vok'as la jun'a generaci'o de Amerik'o, “al la land'o de la pra'patr'o'j, al la sankt'a land'o de la re'memor'o'j kaj de la fantazi'o, al Eŭrop'o!”

La aer'ŝip'o al'ven'as; ĝi est'as plen'a de vojaĝ'ant'o'j, ĉar la vetur'ad'o tra la aer'o est'as pli rapid'a ol sur la mar'o; la elektro'magnet'a drat'o sub la ocean'o jam telegraf'is, kiel grand'a est'as la aer'a karavan'o. Jam montr'iĝ'as Eŭrop'o, tio est'as la Irlanda mar'bord'o, kiu aper'as, sed la pasaĝer'o'j ankoraŭ dorm'as; ili vol'as, ke oni vek'u ili'n nur tiam, kiam ili komenc'os ŝveb'i super Angl'uj'o. Tie ili el'ir'as sur la ter'o'n de Eŭrop'o en la land'o de Shakespeare, kiel ĝi'n nom'as la hom'o'j bel'spirit'a'j, en la land'o de la politik'o, en la land'o de la maŝin'o'j, kiel ĝi'n nom'as ali'a'j.

Tut'a'n tag'o'n daŭr'as ĉi tie la rest'ad'o, tiom mult'e da temp'o la mult'e'okup'it'a generaci'o dediĉ'as al la grand'a'j Angl'uj'o kaj Skot'uj'o.

Tra la kanal'a tunel'o oni vetur'as al Franc'uj'o, al la land'o de Karolo la Grand'a kaj de Napoleono. Oni el'dir'as la nom'o'n de Molière, la scienc'ul'o'j parol'as pri skol'o klasik'a kaj skol'o romantik'a en la profund'a antikv'ec'o, kaj oni glor'as hero'o'j'n, poet'o'j'n kaj scienc'ul'o'j'n, kiu'j'n ni'a temp'o ne kon'as sed kiu'j est'as nask'ot'a'j sur la krater'o de Eŭrop'o: en Parizo.

La aer'ŝip'o flug'as super la land'o'n, el kiu el'ir'is Kolumb'o, kie nask'iĝ'is Cortez kaj kie Calderon kant'is si'a'j'n dram'o'j'n en bel'ritm'a'j vers'o'j; bel'a'j nigr'okul'a'j vir'in'o'j loĝ'as ankoraŭ en la flor'ant'a'j val'o'j, kaj per antikv'a'j kant'o'j oni cit'as la nom'o'j'n de Cid kaj de Alhambra.

Tra la aer'o super la mar'o oni flug'as al Ital'uj'o, kie trov'iĝ'is la antikv'a etern'a Romo; ĝi mal'aper'is; la Campagna est'as dezert'o; de la preĝ'ej'o de la Sankt'a Petro oni montr'as unu sol'a'n mur'rest'aĵ'o'n, tamen oni dub'as pri ĝi'a aŭtent'ec'o.

Nun al Grek'uj'o, por tra'dorm'i nokt'o'n en la riĉ'a hotel'o sur la supr'o de Olimp'o; tiam oni ja pov'os dir'i, ke oni tie est'is. Oni vetur'as al Bosforo, por tie halt'i por kelk'e da hor'o'j kaj rigard'i la lok'o'n, kie star'is Bizanti'o. Mal'riĉ'a'j fiŝ'kapt'ist'o'j el'ĵet'as si'a'n ret'o'n tie, kie la legend'o rakont'as pri la ĝarden'o de la harem'o en la temp'o de la Turk'o'j.

Oni vetur'as super ruin'o'j de potenc'a'j urb'o'j ĉe la larĝ'a Danub'o, de urb'o'j, kiu'j'n ni'a temp'o ne kon'as, sed en tiu aŭ ali'a lok'o — super lok'o'j plen'a'j de re'memor'o'j, kiu'j ankoraŭ est'as lev'iĝ'ont'a'j el la intern'o de la temp'o — la aer'a karavan'o mal'lev'iĝ'as kaj baldaŭ de'nov'e lev'iĝ'as.

Jen tie mal'supr'e kuŝ'as German'uj'o, kiu iam est'is kovr'it'a de plej dens'a ret'o de fer'voj'o'j kaj kanal'o'j, la land'o'j, kie Lut'her predik'is, Goethe kant'is kaj kie Mozart si'a'temp'e ten'is la sceptr'o'n de la ton'o'j. Grand'a'j nom'o'j bril'is en scienc'o kaj art'o, nom'o'j, kiu'j'n ni ne kon'as. Unu tag'o'n oni rest'as en German'uj'o kaj unu tag'o'n en la nord'land'o, en la patr'uj'o de Oersted kaj de Linné kaj en Norveg'uj'o, la land'o de la antikv'a'j hero'o'j kaj de la etern'e jun'a'j vir'o'j de la nord'o. Dum la re'vetur'ad'o hejm'e'n oni tra'pas'as Islandon, Gejzer plu ne bol'as, Hekla esting'iĝ'is, sed kvazaŭ etern'a ŝton'a tabel'o de la legend'o la fort'a rok'a insul'o star'as mez'e de la bru'ant'a mar'o.

“En Eŭrop'o ekzist'as mult'e da vid'ind'aĵ'o'j!” dir'as la jun'a Amerik'an'o; “kaj ni vid'is tio'n en ok tag'o'j. Kaj oni pov'as tio'n far'i, kiel la grand'a vojaĝ'ist'o — ĉi tie est'as citat'a nom'o, kiu aparten'as al tiu temp'o — pruv'is en si'a fam'a verk'o: ‘Eŭrop'o en ok tag'o'j’.”

Sub la salik'o

La region'o de Kjöge est'as tre nud'a kaj dezert'a; est'as ver'o, ke la urb'o kuŝ'as ĉe la mar'bord'o, kaj tio cert'e est'as io bel'a, sed pov'us est'i pli bel'e ol est'as: ĉirkaŭ'e vid'iĝ'as nur plat'a ter'o, kaj ĝis la arb'ar'o est'as sufiĉ'e mal'proksim'e. Tamen se oni sur ia lok'o hav'as si'a'n efektiv'a'n hejm'o'n, oni trov'as en ĝi i'o'n bel'a'n, al kio oni post'e eĉ en la plej bel'a angul'o de la ter'o pov'as sopir'i. Kaj ni dev'as konfes'i, ke en unu mal'proksim'e kuŝ'ant'a part'o de Kjöge, kie par'o da mizer'a'j ĝarden'o'j etend'iĝ'as ĝis la river'et'o, kiu ne mal'proksim'e de tie al'flu'as al la mar'o, en somer'a temp'o pov'is est'i sufiĉ'e ĉarm'e. Tiel precip'e opini'is du mal'grand'a'j najbar'a'j infan'o'j, Knut kaj Anjo, kiu'j tie ordinar'e lud'ad'is kaj ramp'ad'is unu al la ali'a tra sub la gros'arb'et'aĵ'o'j. En unu el la ĝarden'o'j star'is sambuk'a arb'et'o, en la du'a star'is mal'jun'a salik'o, kaj precip'e sub ĉi tiu la infan'o'j volont'e lud'ad'is, kaj tio est'is permes'at'a al ili, malgraŭ ke la arb'o star'is tut'e apud'e de la river'et'o, en kies akv'o'n ili facil'e pov'is en'fal'i; sed Di'o ne for'turn'as si'a'j'n okul'o'j'n de la infan'o'j, ali'e est'us tre mal'bon'e. Ili ankaŭ est'is tre si'n'gard'a'j, la knab'o koncern'e akv'o'n est'is eĉ tia tim'em'ul'o, ke est'is ne ebl'e inklin'ig'i li'n pren'i en somer'o ban'o'n ĉe la mar'bord'o, kiam la ali'a'j infan'o'j ja tiel volont'e ir'ad'is en la akv'o'n kaj plaŭd'ad'is per la pied'et'o'j. Li dev'is aŭskult'i pro tio mult'e da mok'ad'o kaj ne pov'is protest'i. Sed unu foj'o'n la mal'grand'a Anjo de la najbar'o hav'is sonĝ'o'n, ke ŝi vetur'is en boat'o en la golf'et'o de Kjöge kaj Knut al'ir'is rekt'e al ŝi; la akv'o antaŭ'e ating'is ĝis li'a kol'o kaj post'e ferm'iĝ'is super li'a kap'o. De'post la moment'o, kiam Knut aŭd'is tiu'n sonĝ'o'n, li plu ne toler'is, ke oni li'n nom'u tim'em'ul'o koncern'e la akv'o'n, sed li montr'ad'is la sonĝ'o'n de Anjo; ĝi est'is li'a fier'o, sed en akv'o'n li tamen ne ir'ad'is.

La mal'riĉ'a'j ge'patr'o'j oft'e kun'venad'is, kaj Knut kaj Anjo lud'ad'is en la ĝarden'o'j kaj sur la land'voj'o'j, ĉe kiu'j ambaŭ'flank'e etend'iĝ'is fos'o'j, en'kadr'ig'it'a'j de tut'a vic'o da salik'o'j. Tiu'j arb'o'j ne est'is bel'a'j, ili'a'j supr'o'j est'is de'hak'it'a'j, sed ili ankaŭ star'is ne por ornam'o, sed por util'o. Pli bel'a est'is la mal'jun'a salik'o en la ĝarden'o, kaj sub ĝi ili oft'e sid'is.

En Kjöge ĉiu'jar'e okaz'ad'is tre vizit'at'a foir'o, kaj en la foir'a temp'o tie star'is tut'a'j strat'o'j da tend'o'j kun silk'a'j ruband'o'j, bot'o'j kaj ĉia'spec'a'j ali'a'j objekt'o'j. Tiam tie reg'is vigl'a inter'prem'ad'o; ordinar'e tiam est'is pluv'a veter'o, kaj tiam oni sent'is la el'vapor'iĝ'ad'o'n de la mal'delikat'a'j vest'o'j de la kamp'ul'o'j, sed ankaŭ la miel'kuk'o'j el'ig'ad'is dolĉ'a'n odor'o'n. Tie est'is tut'a bud'o plen'a de miel'kuk'o'j, kaj la plej bon'a flank'o de la afer'o est'is tio, ke la hom'o, kiu ili'n vend'ad'is, dum la foir'o ĉiam loĝ'ad'is ĉe la ge'patr'o'j de la mal'grand'a Knut, kaj sekv'e de tio la knab'o regul'e ricev'ad'is mal'grand'a'n miel'kuk'o'n, de kiu ankaŭ Anjo ricev'ad'is si'a'n part'o'n. Ankoraŭ pli grav'a est'is tio, ke la kuk'vend'ist'o pov'o'sci'is rakont'i histori'o'j'n, kaj al tio pri ĉia objekt'o, eĉ pri si'a'j miel'kuk'o'j. Pri ĉi tiu'j li unu vesper'o'n rakont'is histori'o'n, kiu sur ambaŭ infan'o'j far'is tiel profund'a'n impres'o'n, ke ili ĝi'n post'e neniam forges'is, kaj tial ebl'e est'os plej bon'e, se ni ĝi'n ankaŭ aŭskult'os, des pli ke ĝi est'as mal'long'a.

“Sur la tabl'o,” li rakont'is, “iam kuŝ'is du miel'kuk'o'j, el kiu'j unu hav'is la form'o'n de vir'o kun ĉapel'o sur la kap'o, la ali'a la form'o'n de fraŭl'in'o, sen ĉapel'o, sed ornam'it'a per iom da or'aĵ'o sur la kap'o. Ili hav'is la vizaĝ'o'n sur tiu flank'o, kiu est'is turn'it'a supr'e'n, kaj sur tiu'n flank'o'n oni dev'is rigard'i ili'n, ne sur la dors'a'n flank'o'n, sur kiu'n oni neniam dev'as rigard'i hom'o'n. La vir'o hav'is sur la mal'dekstr'a flank'o mal'dolĉ'a'n migdal'o'n, kiu prezent'is li'a'n kor'o'n, sed la fraŭl'in'o est'is pur'a miel'kuk'o. Ili kuŝ'is kiel specimen'o'j sur la tabl'o, ili kuŝ'is long'e, kaj tia'manier'e ili reciprok'e en'am'iĝ'is, sed unu ne dir'is tio'n al la ali'a, tamen oni dev'as tio'n far'i, se oni vol'as, ke io far'iĝ'u el tio.”

“Li est'as vir'o, li dev'as dir'i la unu'a'n vort'o'n,” pens'is la fraŭl'in'o, sed ŝi est'us tre kontent'a, se ŝi pov'us sci'iĝ'i, ke ŝi'a am'o trov'is reciprok'ec'o'n. Li est'is pli avid'a en si'a'j pens'o'j, kaj tia'j ĉiam est'as la vir'o'j; li sonĝ'is, ke li est'as viv'ant'a strat'a knab'o kaj posed'as kvar spes'dek'o'j'n, kaj ke tial li aĉet'is la fraŭl'in'o'n kaj manĝ'is ĝi'n.

Tag'o'j'n kaj semajn'o'j'n ili kuŝ'is sur la tabl'o kaj el'sek'iĝ'is: la pens'o'j de la fraŭl'in'o far'iĝ'is pli delikat'a'j kaj pli vir'in'a'j. “Sufiĉ'as al mi, ke mi kuŝ'is apud li sur la tabl'o!” ŝi pens'is, kaj ŝi romp'iĝ'is en la mez'o.

“Se ŝi sci'us pri mi'a am'o, tiam ŝi cert'e el'ten'us iom pli long'e!” li pens'is.

“Kaj tio est'as la histori'o, kaj jen ili est'as ambaŭ!” dir'is la kuk'vend'ist'o.

“Ili est'as rimark'ind'a'j pro si'a biografi'o kaj pro si'a silent'a am'o, kiu neniam konduk'as al io. Vid'u, jen vi ili'n hav'as!” Kaj li don'is al Anjo la vir'o'n, kiu est'is ankoraŭ tut'ec'a, kaj Knut ricev'is la romp'iĝ'int'a'n fraŭl'in'o'n; ili tamen est'is tiel emoci'it'a'j de la histori'o, ke la kor'o ne permes'is al ili for'manĝ'i la ge'am'ant'o'j'n.

Sed en la sekv'ant'a tag'o ili ir'is kun la kuk'o'j sur la tomb'ej'o'n, kie la mur'o'j de la preĝ'ej'o est'is kresk'o'kovr'it'a'j de plej bel'a heder'o, kiu en vintr'o kaj en somer'o kovr'is la mur'o'j'n simil'e al luks'a tapiŝ'o. Inter la volv'aĵ'o'j de la heder'o ili star'ig'is la miel'kuk'o'j'n en la sun'lum'o kaj rakont'is al amas'o da ali'a'j infan'o'j la histori'o'n pri la silent'a am'o, kiu neniam hav'is i'a'n taŭg'o'n, t. e. la silent'a am'o, — ĉar la histori'o est'is tre ĉam'a, tio'n ĉiu'j trov'is. Kiam ili de'nov'e vol'is ek'rigard'i la miel'a'n par'o'n, montr'iĝ'is, ke unu grand'a knab'o — nur pro mal'bon'ec'o li tio'n far'is — for'manĝ'is la romp'iĝ'int'a'n fraŭl'in'o'n. La infan'o'j plor'is pro tio, kaj post'e, por ke la kompat'ind'a vir'o ne rest'u tut'e sol'ec'a en la mond'o, ili li'n ankaŭ for'manĝ'is, sed la histori'o'n ili neniam forges'is.

Ĉiam la infan'o'j est'is kun'e, ĉe la sambuk'a arb'et'o kaj sub la salik'o, kaj la mal'grand'a knab'in'o per arĝent'o'son'a voĉ'o kant'ad'is la plej ĉarm'a'j'n kant'o'j'n. Knut bedaŭr'ind'e ne mult'e kompren'is en muzik'o, sed li almenaŭ kompren'is la vort'o'j'n, kaj tio jam hav'as i'a'n valor'o'n. La hom'o'j en Kjöge, eĉ la fer'butik'ist'in'o, halt'ad'is kaj aŭskult'ad'is Anjon. “Dolĉ'a'n voĉ'o'n hav'as la ĉarm'a knab'in'et'o!” ili dir'ad'is.

Tio est'is bel'eg'a'j tag'o'j, sed ili ne daŭr'is etern'e. La najbar'o'j dis'ir'is; la patr'in'o de la mal'grand'a knab'in'o mort'is, la patr'o vol'is de'nov'e edz'iĝ'i en Kopenhago kaj pov'is tie ricev'i ofic'o'n; oni propon'is al li ofic'o'n de kurier'o, kio promes'is est'i tre en'spez'ig'a afer'o. La najbar'o'j dis'iĝ'is kun larm'o'j, kaj precip'e la infan'o'j plor'is mal'dolĉ'e. Sed la mal'jun'ul'o'j promes'is, ke ili almenaŭ unu foj'o'n en jar'o skrib'os al si reciprok'e. Knut est'is don'it'a al ŝu'ist'o por lern'ad'o, la ge'patr'o'j ne pov'is plu las'i li'n sen'okup'a. Kaj post'e li est'is konfirm'it'a.

Ho, kiel volont'e li por tiu fest'o ir'us en Kopenhagon, por vid'i la kar'a'n Anjon, sed li ne ir'is tie'n kaj li ankaŭ neniam tie est'is, kvankam la urb'o est'as nur kvin mejl'o'j'n mal'proksim'a de Kjöge. La tur'o'j'n tamen Knut ĉe klar'a veter'o vid'is jam el'star'ant'a'j'n super la golf'et'o, kaj en la tag'o de si'a konfirm'o li klar'e vid'is bril'et'ad'o'n de la or'a kruc'o sur la Di'patr'in'a preĝ'ej'o.

Ha, kiel mult'e li pens'ad'is pri Anjo! Ĉu ŝi li'n ankoraŭ memor'as? Jes, kompren'ebl'e! Al Krist'nask'o ven'is leter'o de ŝi'a patr'o al la ge'patr'o'j de Knut; li'a'j afer'o'j en Kopenhago ir'as bon'e, kaj Anjon pro ŝi'a bel'a voĉ'o atend'as grand'a feliĉ'o. Oni ŝi'n akcept'is en la teatr'o'n, en tiu'n, kie oni kant'as; ŝi ricev'is jam pro tio iom da mon'o, kaj el tiu mon'o ŝi send'as al la kar'a'j najbar'o'j en Kjöge tut'a'n taler'o'n, por ke ili per tio far'u al si ĝoj'a'n Krist'nask'a'n vesper'o'n. Ili trink'u por ŝi'a san'o, tio'n ŝi mem propr'a'man'e al'don'is en post'skrib'o, en kiu ankoraŭ est'is dir'it'e: “Amik'a'n salut'o'n al Knut!”

Ili ĉiu'j plor'is, kaj tamen la tut'aĵ'o est'is ja tiel ĝoj'ig'a, sed ili plor'is pro ĝoj'o. Ĉiu'tag'e Knut pens'ad'is pri Anjo, kaj nun li vid'is, ke ŝi ankaŭ memor'as pri li. Ju pli al'proksim'iĝ'is la temp'o, kiam li est'is far'iĝ'ont'a sub'majstr'o, des pli klar'e li sent'is en si'a anim'o, ke li kor'e am'as Anjon kaj ke ŝi dev'as far'iĝ'i li'a kar'a edz'in'et'o. Tiam rid'et'o ĉirkaŭ'is li'a'n buŝ'o'n kaj pli vigl'e li tir'ad'is la ŝu'ist'a'n faden'o'n, dum la pied'o pli streĉ'e tir'is la streĉ'rimen'o'n. Per la alen'o li tra'pik'is al si fingr'o'n, sed tio ne est'is grav'a por li. Li cert'e ne vol'is est'i mut'a, kiel la du miel'kuk'o'j, tiu histori'o est'is por li atent'ind'a instru'o.

Kaj li far'iĝ'is sub'majstr'o, kaj li est'is far'ont'a si'a'n sub'majstr'a'n vojaĝ'o'n. Fin'e li la unu'a'n foj'o'n en si'a viv'o est'is ven'ont'a en Kopenhagon, kaj tie li jam hav'is majstr'o'n. Kiel surpriz'it'a kaj ĝoj'a est'os Anjo! Ŝi hav'is nun la aĝ'o'n de dek'sep jar'o'j kaj li est'is dek'naŭ'jar'a.

Jam en Kjöge li vol'is aĉet'i por ŝi or'a'n ring'o'n, sed post pri'pens'o li tio'n ne far'is; ĉar en Kopenhago oni ja cert'e ricev'os mult'e pli bel'a'n. Li dir'is adiaŭ al la mal'jun'ul'o'j kaj en fort'e pluv'a aŭtun'a tag'o li pied'e ek'ir'is la voj'o'n. La foli'o'j fal'ad'is de la arb'o'j; mal'sek'a ĝis la haŭt'o li la unu'a'n foj'o'n en'ir'is en Kopenhagon kaj prezent'is si'n al si'a nov'a majstr'o.

La plej proksim'a'n dimanĉ'o'n Knut vol'is far'i vizit'o'n al la patr'o de Anjo.

Li met'is sur si'n la nov'a'j'n sub'majstr'a'j'n vest'o'j'n kaj la nov'a'n, ankoraŭ en Kjöge aĉet'it'a'n ĉapel'o'n, kiu est'is al li tiel bon'e al'aspekt'a. Antaŭ'e li ĉiam port'ad'is ĉap'o'n. Li trov'is la dom'o'n, kiu'n li serĉ'is, kaj ek'ir'is mal'supr'e'n laŭ la mult'e da ŝtup'o'j. Oni pov'is ricev'i kap'turn'o'n de tio, kiel la hom'o'j en tiu komplik'it'a amas'o da strat'o'j est'is pak'it'a'j unu'j super la ali'a'j.

La intern'o de la loĝ'ej'o montr'is kelk'a'n bon'hav'ec'o'n, kaj la patr'o de Anjo akcept'is li'n kun plej grand'a amik'ec'o. Kvankam li'a du'a edz'in'o est'is ne'kon'at'a al Knut, ŝi tamen don'is al li la man'o'n kaj en'verŝ'is al li kaf'o'n.

Anjo tre ĝoj'os, kiam ŝi vid'os vi'n!” dir'is la patr'o. “Vi far'iĝ'is ja tre ĉarm'a jun'ul'o! Nu, vi vid'os ankaŭ ŝi'n. Ha, kia knab'in'o ŝi est'as! Ŝi hav'ig'as al mi mult'e da ĝoj'o, kaj kun la help'o de Di'o ŝi hav'ig'os al mi ankoraŭ pli! Ŝi loĝ'as nun en si'a propr'a ĉambr'o kaj pag'as al ni lu'pag'o'n pro ĝi.”

La patr'o mem frap'is tre ĝentil'e kaj modest'e sur la pord'o, kvazaŭ li est'us fremd'ul'o, kaj kiam ŝi dir'is “en'ir'u!” ili en'ir'is. Kiel ĉarm'e est'is la aspekt'o intern'e! Tia'n ĉambr'o'n oni cert'e ne pov'us trov'i en la tut'a Kjöge, la reĝ'in'o ne pov'us hav'i pli elegant'a'n ĉambr'o'n. Tapiŝ'o'j kovr'is la plank'o'n, fenestr'a'j kurten'o'j ating'is ĝis la plank'o, efektiv'a velur'a seĝ'o tie star'is, ĉie la rigard'o fal'is sur flor'o'j'n kaj pentr'aĵ'o'j'n, kaj en la ĉambr'o trov'iĝ'is spegul'o tiel grand'a kiel pord'o, tiel ke oni dev'is bon'e atent'i, ke oni ne paŝ'u en ĝi'n. Knut ĵet'is sur ĉio'n unu rigard'o'n, sed li vid'is tamen nur Anjon, kiu nun star'is antaŭ li kiel plen'kresk'a knab'in'o; ŝi est'is tut'e ali'a, ol kiel Knut ŝi'n imag'is al si, sed mult'e pli bel'a; per neni'o ŝi simil'is al si'a'j sam'aĝ'ul'in'o'j en Kjöge, kaj kiel elegant'a kaj alt'mond'a ŝi est'is! Sed kiel strang'e ŝi rigard'is Knut'o'n! Tamen nur dum unu moment'o, post'e ŝi kur'is al li renkont'e, kvazaŭ ŝi vol'us li'n kis'i. Ŝi tio'n ne far'is, sed ŝi preskaŭ jam est'is far'ont'a tio'n. Oni vid'is sur ŝi la sincer'a'n ĝoj'o'n, kiu'n kaŭz'is al ŝi la re'vid'o de la amik'o de ŝi'a infan'ec'o; hel'a'j larm'o'j de ĝoj'o star'is en ŝi'a'j okul'o'j. Ŝi hav'is sen'fin'e mult'e por demand'i kaj por rakont'i de la ge'patr'o'j de Knut ĝis la sambuk'a arb'et'o kaj la salik'o, kiu'j'n ŝi konstant'e nomad'is pa'nj'o-sambuk'o kaj pa'ĉj'o-salik'o, kvazaŭ ili ankaŭ est'us hom'o'j, kaj tia'j ili ja ankaŭ pov'is ŝajn'i tiel sam'e bon'e, kiel iam la miel'kuk'o'j. Ankaŭ pri ĉi tiu'j ili babil'is, pri ili'a silent'a am'o, kiel ili kuŝ'is sur la tabl'o kaj romp'iĝ'is, kaj ĉe tio ili ambaŭ kor'e rid'is. Sed la sang'o brul'is al Knut en la vang'o'j, kaj li'a kor'o bat'is pli fort'e ol ĉiam! Ne, ŝi ver'e ne far'iĝ'is fier'a! Ŝi ankaŭ est'is, kiel li bon'e rimark'is, la kaŭz'o, kiu ig'is ŝi'a'j'n ge'patr'o'j'n pet'i li'n rest'i por la tut'a vesper'o. Ŝi en'verŝ'is la te'o'n, mem prezent'is al li tas'o'n da ĝi kaj post'e pren'is libr'o'n kaj laŭt'e voĉ'leg'is.

Knut hav'is la impres'o'n, kvazaŭ tio, kio'n ŝi leg'is, parol'as ĝust'e pri li'a am'o, tiel plen'e ĝi est'is en konsent'o kun li'a'j propr'a'j pens'o'j. Post'e ŝi kant'is simpl'a'n kant'o'n, sed, el'ir'ant'e el ŝi'a buŝ'o, la kant'o far'iĝ'is tut'a histori'o, kvazaŭ ŝi'a propr'a kor'o en ĝi el'verŝ'iĝ'is. Jes, ŝi cert'e est'is am'int'a Knut'o'n. La larm'o'j preter'vol'e flu'is ĉe li sur la vang'o'j. Li ne pov'is el'balbut'i eĉ unu sol'a'n vort'o'n, li ŝajn'is al si mem tre mal'saĝ'a, kaj tamen ŝi prem'is al li la man'o'n kaj dir'is: “Vi hav'as bon'a'n kor'a'n, Knut! Rest'u ĉiam tia, kia vi est'as!”

Tio est'is ne'kompar'ebl'e bel'a vesper'o; post tia vesper'o est'is ne ebl'e dorm'i, kaj Knut efektiv'e ne dorm'is. Ĉe la adiaŭ'o la patr'o de Anjo dir'is:

“Nun vi cert'e ni'n ne tut'e forges'os; montr'u al ni, ke vi ne las'as pas'i tut'a'n monat'o'n, antaŭ ol vi de'nov'e ven'os ni'n vid'i!” Tial li dimanĉ'e pov'is ja kuraĝ'e ven'i de'nov'e, kaj tio'n li intenc'is far'i. Sed ĉiu'n vesper'o'n post la fin'o de la labor'o — ili labor'is ĉe lum'o — Knut el'ir'ad'is; li ir'ad'is tra la strat'o, en kiu loĝ'is Anjo, kaj li rigard'ad'is supr'e'n al ŝi'a fenestr'o, kie preskaŭ ĉiam brul'is lum'o. Unu vesper'o'n li eĉ vid'is tut'e klar'e la ombr'o'n de ŝi'a kar'a vizaĝ'o sur la kurten'o de la fenestr'o; tio est'is bel'a vesper'o! Al la majstr'edz'in'o ne plaĉ'is, ke li vesper'e ĉiam vag'ad'as, kiel ŝi tio'n nom'is, kaj ŝi balanc'ad'is la kap'o'n; sed la majstr'o rid'is. “Li est'as jun'a hom'o!” li dir'is.

“Dimanĉ'o'n ni ni'n vid'os; kaj tiam mi dir'os al ŝi, kiel ŝi sol'a plen'ig'as ĉiu'j'n mi'a'j'n pens'o'j'n, kaj ke ŝi dev'as far'iĝ'i mi'a kar'a edz'in'et'o; kvankam mi est'as nur mal'riĉ'a ŝu'ist'a sub'majstr'o, mi pov'as ja far'iĝ'i majstr'o, mi labor'os kaj mi streb'os antaŭ'e'n! Jes, mi tio'n dir'os al ŝi, el am'o silent'a neni'o rezult'as, tio'n instru'is al mi la miel'kuk'o!”

Ven'is la dimanĉ'o, kaj Knut ven'is; sed kiel mal'feliĉ'e aranĝ'ig'is la cirkonstanc'o'j!

Ĉiu'j est'is invit'it'a'j kaj dev'is tio'n dir'i al li. Anjo prem'is al li la man'o'n kaj demand'is: “Ĉu vi iam est'is jam en la oper'ej'o? Vi dev'as iam tio'n far'i! Merkred'o'n mi kant'os, kaj, se vi hav'as temp'o'n, mi send'os al vi bilet'o'n. Mi'a patr'o sci'as, kie loĝ'as vi'a majstr'o.”

Kiel afabl'a tio est'is de ŝi'a flank'o! Merkred'o'n tag'mez'e efektiv'e al'ven'is sigel'it'a kovert'o sen ia leter'et'o, sed la bilet'o trov'iĝ'is en ĝi, kaj vesper'e Knut la unu'a'n foj'o'n en si'a viv'o ir'is en la teatr'o'n. Kaj kio'n li vid'is? Li vid'is Anjon, mir'ind'e bel'a'n, ver'e ĉarm'eg'a'n. Est'as ver'o, ke ŝi edz'in'iĝ'is je fremd'a person'o, sed tio est'is ja nur komedi'o, io, kio'n ili teatr'e prezent'is, tio'n Knut sci'is, ali'e ŝi'a kor'o cert'e ne permes'us al ŝi send'i al li bilet'o'n, por ke li tio'n vid'u. Ĉiu'j aplaŭd'is kaj laŭt'e aprob'is, kaj Knut kri'is “hur'a!”

Eĉ la reĝ'o rid'et'is al Anjo, kvazaŭ li ankaŭ ĝoj'us pri ŝi. Ho ĉiel'o, kiel sen'fin'e mal'grand'a Knut si'n sent'is! Sed li am'is ŝi'n tiel profund'e, kaj ankaŭ ŝi tiel li'n am'is; kaj la vir'o'j dev'as ja dir'i la unu'a'n vort'o'n, kiel opini'is la miel'kuk'a fraŭl'in'o; la histori'o efektiv'e en'hav'is en si mult'e.

La sekv'ant'a'n dimanĉ'o'n Knut de'nov'e ir'is tie'n. Li'a'j pens'o'j est'is tiel solen'a'j, kiel ĉe la plej sankt'a akt'o. Anjo est'is sol'a kaj akcept'is li'a'n vizit'o'n; ne pov'is est'i pli bon'a aranĝ'iĝ'o de la cirkonstanc'o'j.

“Est'as bon'e, ke vi ven'as!” ŝi dir'is; “mi jam preskaŭ vol'is send'i al vi la patr'o'n, sed mi antaŭ'sent'is, ke vi hodiaŭ vesper'e ven'os; mi dev'as komunik'i al vi, ke vendred'o'n mi for'vetur'os al Franc'uj'o, mi dev'as tio'n far'i, por ke el mi far'iĝ'u io taŭg'a.”

Al Knut subit'e far'iĝ'is tiel, kvazaŭ la ĉambr'o rond'e turn'iĝ'as kun li, kvazaŭ li'a kor'o vol'as krev'i; sed eĉ unu larm'o ne aper'is en li'a'j okul'o'j, kiel ajn vid'ebl'e est'is, kiel profund'e tiu sci'ig'o li'n aflikt'is. Anjo tio'n vid'is kaj ŝi ankaŭ preskaŭ ek'plor'is. “Ho honest'a fidel'a anim'o!” ŝi dir'is, — kaj ĉi tiu amik'a al'parol'o mal'lig'is la lang'o'n de Knut, kaj li konfes'is al ŝi, kiel kor'e li ŝi'n am'as kaj ke ŝi dev'as far'iĝ'i li'a kar'a edz'in'et'o. Dum li tio'n parol'is, li vid'is, ke Anjo far'iĝ'as kadavr'e pal'a; ŝi el'las'is li'a'n man'o'n kaj dir'is serioz'e kaj mal'ĝoj'e: “Ne mal'feliĉ'ig'u vi'n mem kaj mi'n, Knut! Mi rest'os por vi ĉiam bon'a frat'in'o, kiu'n vi pov'as fid'i, — sed neni'o pli!” Kaj ŝi ek'kares'is per si'a mol'a man'o li'a'n varm'eg'a'n frunt'o'n. “Di'o don'as al ni fort'o'n por mult'o, se oni nur mem vol'as!”

En tiu moment'o en'ir'is ŝi'a du'on'patr'in'o.

Knut est'as en plen'a mal'esper'o pro mi'a baldaŭ'a for'vetur'o!” ŝi dir'is; “est'u do vir'o!” Kaj ŝi frap'is li'n sur la ŝultr'o; ŝi ŝajn'ig'is, kvazaŭ ili parol'is nur pri la vojaĝ'o kaj pri neni'o ali'a. “Infan'o!” ŝi dir'is. “Kaj nun vi dev'as de'nov'e est'i bon'a kaj prudent'a, kiel tiam, kiam ni ambaŭ est'ant'e infan'o'j lud'ad'is sub la salik'o!”

Knut hav'is tia'n sent'o'n, kvazaŭ pec'o de la mond'o de'ŝir'iĝ'is, li'a'j pens'o'j est'is kiel sen'vol'a faden'o, el'met'it'a en la vent'o'n. Li rest'is, li ne sci'is, ĉu ili pet'is li'n pri tio, sed afabl'a'j kaj bon'a'j ili est'is. Anjo en'verŝ'is al li te'o'n kaj kant'is, sed tio ne est'is la antaŭ'a son'ad'o, kaj tamen ĝi est'is ne'kompar'ebl'e bel'a; la kor'o preskaŭ dis'ŝir'iĝ'is en li; kaj post'e ili dis'iĝ'is. Knut ne etend'is al ŝi la man'o'n, sed ŝi pren'is li'a'n man'o'n kaj dir'is: “Vi don'os ja al vi'a frat'in'o la man'o'n por adiaŭ, mi'a mal'nov'a frat'o de lud'o'j!” Ŝi rid'et'is sub larm'o'j, kiu'j flu'is mal'supr'e'n sur ŝi'a'j vang'o'j, kaj ŝi ripet'is: “mi'a frat'o”. Sed ĉu tio pov'is mult'e help'i! Tia est'is la adiaŭ'o.

Ŝi for'vetur'is ŝip'e al Franc'uj'o, kaj Knut vag'ad'is tra la mal'pur'a'j strat'o'j de Kopenhago. La ali'a'j sub'majstr'o'j de la meti'ej'o demand'is li'n, kial li tiel sen'ripoz'e vag'as tie'n kaj re'e'n kaj pri kio li medit'as; li vizit'u kun ili la amuz'ej'o'j'n, li est'as ja jun'a sang'o.

Ili kun'e ir'is en salon'o'n de danc'ad'o. Mult'e da bel'a'j knab'in'o'j tie trov'iĝ'is, sed cert'e neni'u simil'a al Anjo, kaj ĉi tie, kie li esper'is forges'i ŝi'n, ĝust'e ĉi tie ŝi star'is tut'e viv'ant'a antaŭ li'a anim'o. “Di'o don'as fort'o'n por mult'o, se oni nur mem vol'as!” ŝi dir'is. Profund'a en'pens'iĝ'o okup'is li'a'n mens'o'n, li kun'met'is si'a'j'n man'o'j'n, — kaj la violon'o'j lud'is kaj la knab'in'o'j danc'is ĉirkaŭ li. Li ek'tim'is, li hav'is la sent'o'n, ke tio ne est'as lok'o, kie'n li pov'us konduk'i kun si Anjon, ŝi loĝ'is ja ĉiam en li'a kor'o, — kaj tial li el'ir'is, ek'kur'is tra la strat'o'j kaj preter'ir'is la dom'o'n, en kiu ŝi est'is loĝ'int'a. Est'is mal'lum'e en tiu dom'o, ĉie est'is mal'lum'e, mal'plen'e kaj sol'ec'e; la mond'o ir'is si'a'n voj'o'n kaj Knut si'a'n.

Far'iĝ'is vintr'o, kaj la akv'o'j glaci'iĝ'is; est'is tiel, kvazaŭ ĉio si'n aranĝ'as por la mort'a dorm'o.

Sed kiam ven'is la printemp'o kaj la unu'a vapor'ŝip'o for'ir'is, li ek'sopir'is for'e'n el si'a patr'uj'o, for, for en la mal'proksim'a'n mond'o'n, nur ne tro proksim'e de Franc'uj'o.

Li lig'is si'a'n tornistr'o'n kaj ek'migr'is profund'e'n en German'uj'o'n, de urb'o al urb'o, sen halt'o kaj ripoz'o. Nur tiam, kiam li ating'is la ĉarm'eg'a'n urb'o'n Nurenbergon, li de'nov'e akir'is cert'a'n trankvil'ec'o'n, li pov'is rest'i.

Tio est'as rimark'ind'a mal'nov'a urb'o, kvazaŭ el'tranĉ'it'a el bild'o'libr'o. La strat'o'j kuŝ'as tut'e laŭ si'a propr'a plaĉ'o, la dom'o'j absolut'e ne zorg'as pri tio, ke ili star'u en unu vic'o. Balkon'aĵ'o'j kun tur'et'o'j, spiral'aĵ'o'j kaj statu'o'j el'salt'as super la trotuar'o'n, kaj alt'e supr'e de la strang'e pint'it'a'j tegment'o'j ir'as ĝis la mez'o de la strat'o tegment'a'j de'flu'il'o'j en la form'o de drak'o'j kaj hund'o'j.

Ĉi tie Knut star'is sur la bazar'o kun la tornistr'o sur la dors'o; li star'is apud unu el la mal'nov'a'j fontan'o'j, inter kies fier'e lev'iĝ'ant'a'j akv'a'j radi'o'j star'is hel'a'j figur'o'j el kupr'o, bibli'a'j kaj histori'a'j. Bel'et'a serv'ist'in'o est'is pren'ant'a akv'o'n; ŝi re'freŝ'ig'is Knut'o'n per freŝ'a trink'o, kaj, ĉar ŝi hav'is tut'a'n man'o'n plen'a de roz'o'j, ŝi don'is al li ankaŭ unu el ili, kaj tio ŝajn'is al li bon'a antaŭ'sign'o.

El la preĝ'ej'o tut'e apud'e penetr'is al li la son'o'j de orgen'o; la son'o'j est'is tiel solen'a'j kaj hejm'ec'a'j, kvazaŭ ili ven'us el la preĝ'ej'o de Kjöge, kaj tial li en'ir'is en la grand'a'n katedral'o'n. La sun'o lum'is tra la pentr'it'a'j vitr'o'j inter la alt'a'j graci'a'j kolon'o'j en la intern'o'n. Li'a anim'o agord'iĝ'is pi'e, li'a mens'o far'iĝ'is kviet'a.

Li serĉ'is kaj trov'is bon'a'n majstr'o'n en Nurenbergo, kaj li rest'is ĉe li kaj lern'is la lingv'o'n.

La mal'nov'a'j fos'o'j ĉirkaŭ la urb'o est'as ali'form'ig'it'a'j en mal'grand'a'j'n legom'ĝarden'o'j, sed la alt'a'j mur'eg'o'j kun si'a'j pez'ec'a'j tur'o'j ankoraŭ star'as.

La ŝnur'ist'o tord'as si'a'j'n ŝnur'o'j'n sur la lign'a voj'et'o, kiu ir'as laŭ'long'e de la mur'eg'o, kaj tie ĉiu'flank'e el fend'o'j kaj tru'o'j kresk'is siring'a'j arb'et'aĵ'o'j, kiu'j super'pend'ig'is si'a'j'n branĉ'o'j'n super la mal'grand'a'j mal'alt'a'j dom'o'j ĉe la intern'a flank'o de la urb'a mur'eg'o. En unu el tiu'j dom'o'j loĝ'is la majstr'o, ĉe kiu Knut labor'is, kaj super la tegment'a fenestr'o de li'a dorm'o'ĉambr'o etend'is si'a'j'n branĉ'o'j'n siring'a arb'et'aĵ'o.

Ĉi tie li pas'ig'is unu somer'o'n kaj unu vintr'o'n; sed kiam ven'is la printemp'o, li ne pov'is plu el'ten'i; la siring'o star'is en plen'a flor'ad'o kaj odor'is tiel hejm'ec'e, kvazaŭ ĝi star'us en la ĝarden'o de Kjöge, — kaj tial Knut dir'is adiaŭ al si'a majstr'o kaj trans'ir'is al ali'a, pli en la mez'o de la urb'o, kie star'is neni'a siring'o.

Li'a meti'ej'o trov'iĝ'is tut'e apud'e de unu el la mal'nov'a'j ŝton'a'j pont'o'j, sub kiu star'is sen'ĉes'e bru'ant'a mal'alt'a akv'a muel'ej'o. Mal'antaŭ ĉi tiu flu'is rapid'a river'o, kiu rul'iĝ'ad'is kvazaŭ inter du vic'o'j da dom'o'j, ĉe kiu'j ĉie pend'is mal'modern'a'j kaduk'a'j balkon'o'j. Aspekt'is, kvazaŭ ili vol'as fal'i en la akv'o'n. Ĉi tie kresk'is neni'a siring'o, ĉi tie oni ne vid'is eĉ flor'pot'o'n kun iom da verd'aĵ'o, sed ĝust'e kontraŭ'e star'is grand'a mal'jun'a salik'o, kiu kvazaŭ fort'e si'n ten'is je la apud'e star'ant'a dom'o, por ke la torent'o ĝi'n ne for'ŝir'u. Ĝi etend'is si'a'j'n branĉ'o'j'n super la river'o tut'e tiel sam'e, kiel la salik'o ĉe la river'et'o de Kjöge.

En efektiv'ec'o li nur trans'migr'is de la pa'nj'o-sambuk'o al la pa'ĉj'o-salik'o. La arb'o ĉi tie hav'is, precip'e ĉe la lun'lum'o, i'o'n, kio ig'is li'n si'n sent'i:

“... tiel Dan'e en la kor'o,
Ĉe la lum'o de la lun'o!”

Sed ne la lun'lum'o far'is tia'n efik'o'n, ne, tio est'is la mal'jun'a salik'o.

Li ne pov'is el'ten'i; kaj kial? Demand'u la salik'o'n, demand'u la flor'ant'a'n siring'a'n arb'et'aĵ'o'n! Kaj li dir'is adiaŭ al si'a majstr'o kaj al Nurenbergo kaj for'migr'is.

Al neni'u li parol'is pri Anjo; plej profund'e en la kor'o li kaŝ'is si'a'n mal'ĝoj'o'n, kaj tut'e special'a'n grav'ec'o'n li atribu'is al la histori'o pri la miel'kuk'o'j. Nun li kompren'is, kial la vir'o tie sur la mal'dekstr'a flank'o hav'is mal'dolĉ'a'n migdal'o'n; li mem hav'is de tio mal'dolĉ'a'n gust'o'n; kaj Anjo, kiu ĉiam est'is tiel mild'a kaj rid'et'ant'a, est'is nur miel'kuk'o. Li hav'is la sent'o'n, kvazaŭ la rimen'o de li'a tornistr'o li'n prem'as, tiel ke far'iĝ'is al li mal'facil'e spir'i; li mal'streĉ'is ĝi'n, sed neni'o help'is. Nur du'on'o de la mond'o est'is ekster li, la du'a'n du'on'o'n li port'is en si.

Nur kiam li ek'vid'is la alt'a'j'n mont'o'j'n, la mond'o de'nov'e aper'is al li pli grand'a, li'a'j pens'o'j de'nov'e direkt'is si'n al la ekster'a mond'o, en li'a'j okul'o'j aper'is larm'o'j. La Alp'o'j ŝajn'is al li kvazaŭ la kun'met'it'a'j flug'il'o'j de la ter'o.

Kio est'us, se ĝi ili'n lev'us, se ĝi dis'etend'us ili'a'j'n grand'a'j'n plum'o'j'n kun la miks'o'spec'a'j bild'o'j de nigr'a'j arb'ar'o'j, bru'ant'a'j akv'o'j, nub'o'j kaj neĝ'amas'o'j! En la last'a tag'o de la mond'o la ter'o lev'os si'a'j'n grand'a'j'n flug'il'o'j'n, supr'e'n'flug'os al Di'o kaj krev'os kiel vezik'o en Li'a'j klar'a'j radi'o'j! “Ho, se ven'us jam la last'a tag'o!” li ĝem'is.

Silent'e li migr'is tra la land'o, kiu aper'is al li kvazaŭ abund'a frukt'o'ĝarden'o; de la lign'a'j balkon'o'j kap'salut'is li'n ŝpin'ant'a'j knab'in'o'j, la supr'o'j de la mont'o'j ard'is en la ruĝ'a vesper'a sun'o, kaj kiam li ek'vid'is la verd'a'j'n lag'o'j'n inter la mal'lum'a'j arb'o'j, li re'memor'is la mar'bord'o'n ĉe la golf'et'o de Kjöge; kaj melankoli'o sed ne dolor'o, plen'ig'is li'a'n brust'o'n.

Tie, kie Rejn'o rul'iĝ'as antaŭ'e'n kiel unu sol'a long'a ond'o, fal'eg'as, est'as vip'at'a kaj ali'form'iĝ'as en neĝ'blank'a'j'n nub'a'j'n mas'o'j'n, — la ĉiel'ark'o flirt'as super ili kiel liber'a ruband'o, — tie li re'memor'is la akv'a'n muel'ej'o'n apud Kjöge, kie la akv'o bru'is kaj est'is vip'at'a.

Volont'e li rest'us en la sen'bru'a urb'o ĉe Rejn'o, — sed tie est'is tiom mult'e da siring'o'j kaj tiom mult'e da salik'o'j, — kaj tial li ek'migr'is plu'e'n trans la alt'a'j'n potenc'a'j'n mont'o'j'n, tra fend'eg'o'j de rok'o'j kaj laŭ voj'o'j, kiu'j pend'is ĉe la ŝton'a mur'eg'o kvazaŭ nest'o'j de hirund'o'j. La akv'o bru'is en la profund'o, la nub'o'j kuŝ'is sub li; super arĝent'e blank'a'j kard'o'j, Alp'a'j roz'o'j kaj neĝ'o li paŝ'ad'is en la varm'a somer'a sun'o; kaj post'e li dir'is adiaŭ al la land'o'j de la nord'o kaj ek'ir'is mal'supr'e'n inter kaŝtan'arb'o'j, inter vin'ber'ĝarden'o'j kaj maiz'a'j kamp'o'j. La mont'ar'o far'iĝ'is dis'ig'a mur'o inter li kaj ĉiu'j li'a'j re'memor'o'j, kaj tiel est'is bon'e.

Grand'a bel'eg'a urb'o kuŝ'is antaŭ li, ĝi est'is nom'at'a Milano, kaj ĉi tie li trov'is German'a'n majstr'o'n, kiu don'is al li labor'o'n. La meti'ej'o, en kiu'n li ven'is, aparten'is al mal'jun'a estim'ind'a ge'edz'a par'o. Baldaŭ ili ek'am'is la silent'em'a'n sub'majstr'o'n, kiu mal'mult'e parol'is, sed des pli mult'e labor'is kaj est'is pi'a kaj krist'an'ec'a. Ŝajn'is, ke Di'o for'pren'is de li la pez'a'n ŝarĝ'o'n de la kor'o.

Li'a plej grand'a plezur'o est'is lev'iĝ'i de temp'o al temp'o sur la potenc'a'n marmor'a'n preĝ'ej'o'n, kiu, kiel al li ŝajn'is, est'is far'it'a el la neĝ'o de li'a hejm'o kaj prezent'is la form'o'j'n de ĉia'spec'a'j bild'o'j, pint'a'j tur'o'j kaj flor'ornam'it'a'j liber'a'j hal'o'j. El ĉiu angul'o, de ĉiu pint'o kaj de ĉiu ark'o rid'et'is al li blank'a'j statu'o'j. Super si li hav'is la blu'a'n ĉiel'o'n, sub si la urb'o'n kaj la vast'e etend'iĝ'ant'a'n eben'aĵ'o'n de Lombardio, kaj nord'e la alt'a'j'n mont'ar'o'j'n kun la etern'a neĝ'o, — kaj tiam li pens'is pri la preĝ'ej'o de Kjöge kun la volv'aĵ'o'j de heder'o ĉirkaŭ la ruĝ'a'j mur'o'j, sed li ne sopir'is ir'i tie'n re'turn'e. Ĉi tie mal'antaŭ la mont'o'j li vol'is est'i iam en'ter'ig'it'a.

Unu jar'o'n li viv'is ĉi tie; pas'is tri jar'o'j de post la temp'o, kiam li for'las'is la hejm'o'n. Unu foj'o'n li'a majstr'o konduk'is li'n en la urb'o'n, ne en la cirk'o'n, por vid'i la lert'a'j'n rajd'ist'o'j'n, ne, en la grand'a'n oper'ej'o'n kaj tio efektiv'e est'is salon'o, kiu merit'is est'i vid'it'a, En ĉiu'j sep etaĝ'o'j unu'j super la ali'a'j pend'is silk'a'j kurten'o'j, kaj de la plank'o ĝis la plafon'o en kap'turn'a alt'ec'o sid'is plej elegant'a'j sinjor'in'o'j kun flor'buked'o'j en la man'o'j, kvazaŭ ili vol'us ir'i al bal'o. La sinjor'o'j est'is en plen'e parad'a'j vest'o'j, kaj sur mult'a'j el ili bril'is or'o kaj arĝent'o. La salon'o est'is pri'lum'it'a tag'o'hel'e, kaj subit'e ek'bru'is la muzik'o, fort'e kaj rav'ant'e bel'e. Ĉi tie reg'is ne'kompar'ebl'e pli grand'a luks'o ol en la oper'ej'o de Kopenhago, sed tie est'is ja Anjo, kaj ĉi tie.... Sed kiel? Ĉu tiu est'is sorĉ'o? La kurten'o est'is tir'it'a flank'e'n, kaj ankaŭ ĉi tie star'is Anjo en or'o kaj silk'o, kun or'a kron'o sur la kap'o. Ŝi kant'is, kiel pov'as kant'i nur anĝel'o de Di'o; ŝi el'paŝ'is antaŭ'e'n tiom mult'e, kiom ŝi pov'is, ŝi rid'et'is, kiel tio'n pov'is far'i nur Anjo; ŝi rigard'is rekt'e al Knut.

La mal'feliĉ'a Knut ek'kapt'is la man'o'n de si'a majstr'o kaj ek'kri'is laŭt'e: “Anjo!” Sed feliĉ'e la laŭt'eg'a muzik'o super'bru'is li'a'n kri'o'n. La majstr'o far'is al li kap'mov'et'o'n: “Cert'e ŝi est'as nom'at'a Anjo!” Kaj li pren'is pres'it'a'n foli'et'o'n kaj montr'is, ke ŝi'a nom'o, ŝi'a tut'a nom'o tie star'is.

Ne, tio ne est'is sonĝ'o! Ĉiu'j ĝoj'kri'is de rav'o kaj ĵet'is al ŝi flor'o'j'n kaj buked'o'j'n, kaj ĉiu'foj'e, kiam ŝi for'ir'is, oni ŝi'n re'vok'ad'is; ŝi ir'ad'is kaj venad'is kaj de'nov'e venad'is.

Ekster'e sur la strat'o hom'o'j amas'iĝ'is ĉirkaŭ ŝi'a kaleŝ'o kaj tir'is ĝi'n, kaj Knut est'is la plej antaŭ'a kaj la plej feliĉ'a. Kiam ili ating'is ŝi'a'n bel'a'n hel'e pri'lum'it'a'n dom'o'n, Knut star'is sen'per'e ĉe la pord'et'o de la kaleŝ'o. Oni ĝi'n mal'ferm'is, kaj ŝi el'ir'is. La lum'o fal'is ĝust'e sur ŝi'a'n ĉarm'a'n vizaĝ'o'n kaj ŝi afabl'e rid'et'is kaj dank'is kaj ne pov'is kaŝ'i si'a'n emoci'o'n. Ŝi rigard'is Knut'o'n rekt'e en la vizaĝ'o'n, sed ŝi li'n ne re'kon'is. Sinjor'o kun stel'o sur la brust'o etend'is al ŝi la brak'o'n, ili, kiel oni rakont'is, est'is inter'fianĉ'ig'it'a'j.

Post tio Knut ir'is en si'a'n loĝ'ej'o'n kaj pak'is si'a'n tornistr'o'n; li vol'is, li dev'is ir'i hejm'e'n, al la siring'o kaj al la salik'o, — ha, pli rapid'e sub la salik'o'n!

Oni pet'is li'n, ke li rest'u; neni'a admon'o pov'is li'n re'ten'i; ili atent'ig'is li'n, ke la vintr'o al'proksim'iĝ'as, ke en la mont'ar'o jam el'fal'is neĝ'o; sed laŭ la post'e'sign'o'j de la mal'rapid'e ir'ant'a vetur'il'o — por ĝi oni dev'is ja far'i voj'o'n — li pov'as ir'i, kun la tornistr'o sur la dors'o kaj apog'ant'e si'n sur si'a baston'o.

Kaj sen'ripoz'e li ir'is al la mont'o'j, ir'is supr'e'n kaj mal'supr'e'n; li est'is jam tre lac'a kaj vid'is ankoraŭ neniu'n vilaĝ'o'n nek dom'o'n. La stel'o'j komenc'is lum'i super li, li'a'j pied'o'j ŝancel'iĝ'is, li sent'is kap'turn'o'n.

Profund'e mal'supr'e en la val'o nun ankaŭ ek'lum'is stel'o'j, li hav'is la sent'o'n, kvazaŭ la ĉiel'o etend'iĝ'is ankaŭ ĝis sub li. Li sent'is si'n mal'san'a. La stel'o'j en la val'o pli'mult'iĝ'is kaj far'iĝ'is ĉiam pli hel'a'j; ili mov'iĝ'ad'is tie'n kaj re'e'n. Tio est'is mal'grand'a vilaĝ'o, el kiu la lum'o'j bril'et'is al li supr'e'n, kaj kiam li tio'n kompren'is, li streĉ'is si'a'j'n last'a'j'n fort'o'j'n kaj ating'is mal'grand'a'n en'vetur'ej'o'n en ĝi.

Tut'a'n tag'o'n li rest'is tie, ĉar li'a korp'o postul'is ripoz'o'n kaj fleg'o'n. En la val'o reg'is veter'o ros'a kaj pluv'a. Sed kiam unu maten'o'n aper'is gurd'ist'o kaj ek'son'ig'is melodi'o'n el la hejm'o de Knut, el Dan'uj'o, Knut ne pov'is plu el'ten'i; dum mult'e, mult'e da tag'o'j li ir'ad'is, kun tia rapid'ec'o, kvazaŭ li cel'us ven'i hejm'e'n, antaŭ ol ĉiu'j for'mort'is. Sed al neni'u li parol'is pri si'a sopir'o, neni'u pov'us supoz'i, ke li port'as en si kor'a'n sufer'o'n, la plej profund'a'n, kiu'n oni pov'as port'i. Tio'n oni kaŝ'as antaŭ la mond'o, tio ne don'as plezur'o'n, tio'n oni kaŝ'as eĉ antaŭ la amik'o'j, kaj li ne hav'is amik'o'j'n.

Kiel fremd'ul'o li migr'is en fremd'a land'o hejm'e'n, nord'e'n. En la sol'a leter'o el la hejm'o, kiu'n la ge'patr'o'j antaŭ long'a temp'o skrib'is al li, est'is dir'it'e: “Vi ne est'as ver'a Dan'o, kiel ni ĉiu'j hejm'e; ni est'as ankoraŭ el mal'nov'a material'o, sed al vi plaĉ'as nur fremd'a'j land'o'j!” La ge'patr'o'j pov'is tiel skrib'i, — ho, kiel mal'mult'e ili do li'n kon'is!

Est'is vesper'o, li ir'is sur la liber'a land'voj'o: komenc'is frost'i; la land'o mem far'iĝ'is ĉiam pli plat'a, kaj kamp'o'j kaj herb'ej'o'j etend'iĝ'is sen'fin'e mal'proksim'e'n. Jen ĉe la voj'o montr'iĝ'is grand'a salik'o; ĉio aspekt'is tiel hejm'e, tiel Dan'e! Li sid'iĝ'is sub la salik'o, li sent'is si'n tiel lac'a, li'a kap'o klin'iĝ'is, li'a'j okul'o'j ferm'iĝ'is por ripoz'o, sed li sent'is, ke la salik'o klin'as sur li'n si'a'j'n branĉ'o'j'n. La arb'o far'is sur li impres'o'n de mal'jun'a grand'a hom'o, tio est'is pa'ĉj'o-salik'o mem, kiu pren'is li'n en si'a'j'n brak'o'j'n kaj port'is la lac'a'n fil'o'n hejm'e'n, al la Dan'a land'o, al la liber'a sabl'a mar'bord'o, al li'a ge'patr'a urb'o Kjöge, al la roz'a ĝarden'o de li'a infan'ec'o. Jes, tio est'is la salik'o de Kjöge mem, ĝi el'ir'is en la mond'o'n, por li'n serĉ'i kaj trov'i, kaj nun li est'is trov'it'a kaj port'it'a hejm'e'n en la mal'grand'a'n ĝarden'o'n ĉe la river'et'o, kaj ĉi tie star'is Anjo en si'a tut'a bel'ec'o kun or'a kron'o sur la kap'o, kiel li vid'is ŝi'n last'foj'e, kaj ŝi vok'is: “Bon'ven'o'n!”

Kaj ĝust'e antaŭ ili star'is du strang'a'j figur'o'j, sed ili aspekt'is mult'e pli hom'e, ol en li'a infan'ec'o, ili ankaŭ ŝanĝ'iĝ'is. Tio est'is la du miel'kuk'o'j, la vir'o kaj la vir'in'o, ili montr'is si'n per si'a ĝust'a flank'o kaj bon'e aspekt'is.

“Kor'a'n dank'o'n!” dir'is ambaŭ al Knut; “vi mal'lig'is ni'a'j'n lang'o'j'n, vi instru'is ni'n, ke si'a'j'n pens'o'j'n oni dev'as kuraĝ'e esprim'i, ĉar ali'e neni'o rezult'as! Sed nun io rezult'is: ni inter'fianĉ'iĝ'is!”

Kaj ili ek'ir'is tra la strat'o'j de la urb'o, kaj ankaŭ per la dors'a flank'o ili bon'e aspekt'is, tiel ke oni neni'o'n pov'is dir'i kontraŭ ili. Ili ir'is rekt'e en la preĝ'ej'o'n, kaj Knut kaj Anjo sekv'is ili'n. Ili ankaŭ ir'is man'o en man'o.

Kiel antaŭ'e star'is ankoraŭ la preĝ'ej'o kun si'a'j ruĝ'a'j mur'o'j kaj la abund'a verd'a heder'o. La grand'a portal'o mal'ferm'iĝ'is ambaŭ'flank'e'n, la orgen'o laŭt'e son'is, kaj po'par'e ili ir'is al la altar'o. “La ge'sinjor'o'j antaŭ'e!” ili dir'is, “la fianĉ'ig'it'a'j miel'kuk'o'j!” Kaj ĉi tiu'j al'ir'is al Knut kaj Anjo, kaj ambaŭ par'o'j ek'genu'is sur la ŝtup'o'j de la altar'o. Anjo klin'is si'a'n kap'o'n super li'a'n vizaĝ'o'n, kaj glaci'e mal'varm'a'j larm'o'j el'flu'is el ŝi'a'j okul'o'j. Tio est'is la glaci'o, kiu'n ŝi'a kor'o dis'fand'is dank’ al li'a fort'a am'o, kaj tiu'j larm'o'j fal'is sur li'a'j'n brul'ant'a'j'n vang'o'j'n, kaj... pro tio li vek'iĝ'is, kaj li vid'is, ke li sid'as sub la mal'jun'a salik'o en la fremd'a land'o, en la vintr'e mal'varm'a vesper'o. Mal'varm'ig'a hajl'o vip'is li'a'n vizaĝ'o'n.

“Tio est'is la plej bel'a hor'o el mi'a viv'o!” li dir'is, “sed ĝi est'is sonĝ'o. Di'o don'u, ke mi ankoraŭ unu foj'o'n sonĝ'u pri ŝi!” Kaj li ferm'is si'a'j'n okul'o'j'n, li dorm'is, li sonĝ'is.

Maten'e fal'is neĝ'o, ĝi kovr'is la pied'o'j'n de Knut, sed li dorm'is. Vilaĝ'an'o'j ir'is al la preĝ'ej'o kaj ili vid'is, ke jen sid'as jun'ul'o meti'ist'o; li est'is sen'viv'a, frost'mort'int'a sub la salik'o.

Kvin en unu silikv'o

Kvin piz'o'j trov'iĝ'is en unu silikv'o, ili est'is verd'a'j, kaj la silikv'o est'is verd'a, kaj tial ili opini'is, ke la tut'a mond'o est'as verd'a, kaj ili est'is prav'a'j.

La silikv'o kresk'is, kaj la piz'o'j kresk'is; ili al'konform'ig'is si'n al la loĝ'ej'o; rekt'e en unu vic'o ili sid'is. Ekster'e bril'is la sun'o kaj varm'ig'is la silikv'o'n, la pluv'o far'is ĝi'n pur'a kaj tra'vid'ebl'a. Est'is en ĝi varm'e kaj bel'e, lum'e en la tag'o kaj mal'lum'e en la nokt'o, kiel dev'is est'i, kaj la piz'o'j, sid'ant'e tie, far'iĝ'is ĉiam pli grand'a'j kaj pli medit'em'a'j, ĉar ili ja dev'is per io si'n okup'i.

“Ĉu ni rest'os ĉi tie por ĉiam?” ili dir'is. “Ĉu ni ne far'iĝ'os mal'mol'a'j de la long'a sid'ad'o? Ŝajn'as al ni, ke ankaŭ tie ekster'e io ekzist'as; ia antaŭ'sent'o tio'n dir'as al ni!”

Kaj pas'is semajn'o'j; la piz'o'j far'iĝ'is flav'a'j, kaj la silikv'o far'iĝ'is flav'a.

“La tut'a mond'o far'iĝ'as flav'a!” ili dir'is, kaj tio'n ili pov'is asert'i tut'e prav'e.

Subit'e ili ek'sent'is puŝ'o'n en la silikv'o; oni ĝi'n de'ŝir'is, ĝi ven'is en hom'a'j'n man'o'j'n, kaj kun'e kun mult'a'j ali'a'j plen'a'j silikv'o'j ĝi est'is ŝov'it'a en poŝ'o'n de surtut'o. “Nun oni ni'n baldaŭ mal'ferm'os!” ili dir'is, kaj sopir'e ili tio'n atend'is.

“Mi vol'us nur sci'i, kiu el ni ir'os plej mal'proksim'e'n,” dir'is la plej mal'grand'a piz'o. “Tio nun baldaŭ montr'iĝ'os.”

“Far'iĝ'u, kio vol'as!” dir'is la plej grand'a.

“Krak!” la silikv'o krev'is, kaj ĉiu'j kvin piz'o'j el'rul'iĝ'is en la lum'o'n de la sun'o. Ili kuŝ'is en man'o de infan'o; mal'grand'a knab'o ten'is ili'n fort'e kaj dir'is, ke la piz'o'j est'as ĝust'e bon'a'j por li'a krak'paf'il'o; kaj tuj li met'is unu piz'o'n en la paf'il'o'n kaj for'paf'is ĝi'n.

“Nun mi flug'as en la mal'proksim'a'n mond'o'n! Re'ten'u mi'n, se vi pov'as!”

Kaj ĝi mal'aper'is.

“Mi,” dir'is la du'a, “flug'os rekt'e en la sun'o'n, ĝi est'as ĝust'a silikv'o kaj tre dec'a por mi.”

Ĝi mal'aper'is.

“Ni dorm'as tie, kie'n ni ven'as,” dir'is la du ali'a'j, “sed ni rul'iĝ'os ankoraŭ antaŭ'e'n!” Kaj ili rul'iĝ'is antaŭ'e sur la ter'o'n, antaŭ ol ili est'is met'it'a'j. “Ni ven'os plej mal'proksim'e'n!”

“Far'iĝ'u, kio vol'as!” dir'is la last'a, kaj oni paf'is ĝi'n alt'e'n. Ĝi flug'is en la direkt'o al la mal'nov'a bret'o sub la fenestr'o de la fronton'a ĉambr'et'o, ĝust'e en fend'o'n, kiu est'is plen'a de musk'o kaj de mal'kompakt'a ter'o, kaj la musk'o varm'ig'ant'e ĝi'n ĉirkaŭ'kovr'is. Tie ĝi kuŝ'is kaŝ'it'a, sed ne forges'it'a de Di'o.

“Far'iĝ'u, kio vol'as!” ĝi dir'is.

En la mal'grand'a fronton'a ĉambr'et'o loĝ'is mal'riĉ'a vir'in'o, kiu en la tag'o el'ir'ad'is, por pur'ig'i forn'o'j'n, seg'i lign'o'n kaj far'i ali'a'j'n mal'facil'a'j'n labor'o'j'n, ĉar ŝi hav'is fort'o'n kaj ŝi est'is labor'em'a, sed ŝi tamen rest'is mal'riĉ'a.

Hejm'e en la mal'grand'a ĉambr'o dum'e kuŝ'ad'is ŝi'a du'on'e plen'kresk'a sol'a fil'in'o; ŝi est'is delikat'a kaj subtil'a; tut'a'n jar'o'n ŝi est'is jam kuŝ'int'a en la lit'o, kaj ŝajn'is, ke ŝi pov'as nek viv'i nek mort'i.

“Ŝi ir'os al si'a mal'grand'a frat'in'o,” dir'is la vir'in'o. “Mi hav'is nur du infan'o'j'n, kaj est'is al mi sufiĉ'e mal'facil'e zorg'i por ambaŭ, tiam Di'o divid'is kun mi kaj pren'is unu el ili al Si! Nun mi tre vol'us konserv'i la du'a'n, kiu ankoraŭ rest'is al mi, sed Li vid'ebl'e ne vol'as las'i ili'n dis'ig'it'a'j, kaj ŝi prepar'iĝ'as ir'i supr'e'n al si'a mal'grand'a frat'in'o!”

Sed la mal'san'a knab'in'o ne mort'is; pacienc'e kaj silent'e ŝi kuŝ'ad'is dum la tut'a long'a tag'o, dum ŝi'a patr'in'o for'est'is por labor'en'spez'i.

Est'is printemp'o kaj ankoraŭ fru'a maten'o. Ĝust'e kiam la patr'in'o vol'is ir'i al si'a labor'o, la sun'o tre afabl'e en'lum'is tra la mal'grand'a fenestr'o sur la plank'o'n, kaj la mal'san'a knab'in'o direkt'is si'a'n rigard'o'n sur la mal'supr'a'n fenestr'a'n vitr'o'n.

“Kio est'as tie la verd'aĵ'o, kiu vid'iĝ'as apud la vitr'o? Ĝi mov'iĝ'as en la vent'o!”

La patr'in'o al'ir'is al la fenestr'o kaj du'on'e ĝi'n mal'ferm'is. “He!” ŝi dir'is, “tio ver'e est'as jun'a piz'o, kiu el'burĝon'iĝ'is kun si'a'j verd'a'j foli'et'o'j. Kia'manier'e ĝi ven'is ĉi tie'n en la fend'o'n? Jen vi hav'as ja mal'grand'a'n ĝarden'o'n, kiu'n vi pov'as kun ĝu'o rigard'ad'i!”

La lit'o de la mal'san'ul'in'o est'is al'ŝov'it'a pli proksim'e'n al la fenestr'o, de kie ŝi pov'is vid'i la el'burĝon'iĝ'ant'a'n piz'o'n, kaj la patr'in'o el'ir'is al labor'o.

“Patr'in'o, mi pens'as, ke mi'a san'o de'nov'e re'bon'iĝ'as!” dir'is vesper'e la mal'grand'a knab'in'o. “La sun'o hodiaŭ lum'is al mi tiel varm'e. La mal'grand'a piz'o dis'volv'iĝ'as bon'eg'e; kaj mi ankaŭ vol'as dis'volv'iĝ'i kaj de'nov'e pli'san'iĝ'i en la lum'o de la sun'o.”

Ho, se tiel far'iĝ'us!” dir'is la patr'in'o, ŝi tamen ne kred'is, ke tio est'us ebl'a. Sed apud la verd'a kresk'aĵ'et'o, kiu inspir'is al ŝi'a infan'o tia'j'n ĝoj'a'j'n pens'o'j'n pri viv'o, ŝi star'ig'is mal'grand'a'n baston'o'n, por ke la vent'o ne difekt'u ĝi'n. Mal'supr'e ĉe la bret'o ŝi al'lig'is fort'a'n faden'o'n kaj tir'is ĝi'n ĝis la supr'a part'o de la fenestr'a kadr'o, por ke la volv'aĵ'o de la piz'o akir'u punkt'o'n de apog'o, kiam ĝi el'kresk'os alt'e'n, kaj tiel efektiv'e far'iĝ'is. Oni pov'is de unu tag'o ĝis la sekv'ant'a vid'i, kiel ĝi pli'grand'iĝ'is.

Ha, ĝi ricev'as eĉ flor'aĵ'o'j'n!” dir'is la vir'in'o unu maten'o'n, kaj nun ankaŭ ĉe ŝi aper'is la esper'o kaj la kred'o, ke la mal'grand'a knab'in'o re'san'iĝ'os. Ŝi rimark'is, ke la infan'o en la last'a temp'o parol'is pli vigl'e, ke en la last'a'j maten'o'j ŝi mem lev'iĝ'is en la lit'o kaj sid'is kaj kun radi'ant'a'j okul'o'j rigard'is si'a'n mal'grand'a'n piz'ĝarden'o'n, kiu konsist'is el la unu sol'a piz'o. En la sekv'ant'a semajn'o la knab'in'et'o la unu'a'n foj'o'n sid'is pli ol tut'a'n hor'o'n. Feliĉ'a ŝi sid'is en la varm'a lum'o de la sun'o, la fenestr'o est'is mal'ferm'it'a, kaj ekster'e oni pov'is vid'i blank'ruĝ'a'n piz'a'n flor'aĵ'o'n, plen'e el'volv'iĝ'int'a'n. La mal'grand'a knab'in'o al'klin'is si'a'n kap'o'n kaj kis'is tre facil'tuŝ'e la delikat'a'j'n foli'et'o'j'n. Tiu tag'o est'is por ŝi fest'o'tag'o.

“La bon'a Di'o mem ĝi'n plant'is kaj prosper'ig'is, por don'i al vi, mi'a kar'a infan'o, kaj al mi la esper'o'n kaj ĝoj'o'n!” dir'is la ĝoj'a patr'in'o kaj rid'et'is al la flor'aĵ'o, kiel al bon'a de Di'o send'it'a anĝel'o.

Sed ni re'ven'u al la ali'a'j piz'o'j. Tiu, kiu el'flug'is en la mal'proksim'a'n de'flu'il'o'n kaj traf'is en la krop'o'n de kolomb'o, kie ĝi kuŝ'is kiel Jon'a en la ventr'o de la balen'o. La du mal'labor'em'a'j hav'is tia'n sam'a'n sukces'o'n, ili ankaŭ est'is for'manĝ'it'a'j de kolomb'o'j, kaj tio almenaŭ est'as al'port'o de solid'a util'o; sed la kvar'a, kiu vol'is flug'i ĝis la sun'o, — ĝi fal'is en la strat'a'n de'flu'il'o'n kaj kuŝ'is tie dum tag'o'j kaj semajn'o'j, en la mal'pur'a akv'o, kie ĝi terur'e ŝvel'is.

“Mi far'iĝ'as bel'eg'e dik'a!” dir'is la piz'o. “Mi ankoraŭ krev'os, kaj mi opini'as, ke pli grand'a'n sukces'o'n neni'u piz'o pov'as hav'i nek iam hav'is. Mi est'as la plej disting'it'a el la kvin, kiu'j trov'iĝ'is en la sam'a silikv'o!” Kaj la strat'a de'flu'il'o don'is al tiu opini'o si'a'n aprob'o'n.

Sed ĉe la tegment'a fenestr'o star'is la jun'a knab'in'o kun lum'ant'a'j okul'o'j, kun la bril'o de san'ec'o sur la vang'o'j, kaj ŝi kun'met'is si'a'j'n delikat'a'j'n man'o'j'n super la piz'a flor'aĵ'o kaj dank'is pro ĝi Di'o'n.

“Por mi est'as ĉarm'a mi'a piz'o!” dir'is la strat'a de'flu'il'o.

Foli'o el la ĉiel'o

Alt'e supr'e en la mal'dens'a klar'a aer'o flug'is anĝel'o kun flor'o el la ĝarden'o de la ĉiel'o, kaj dum li kis'e al'prem'is si'a'j'n lip'o'j'n al la flor'o, mal'grand'a foli'et'o de'liber'iĝ'is kaj fal'is sur la mal'sek'a'n ter'o'n mez'e de arb'ar'o, kaj tuj ĝi ricev'is radik'o'j'n kaj el'kresk'ig'is plant'id'o'j'n inter la ali'a'j kresk'aĵ'o'j.

“Tio est'as ja strang'a plant'id'o!” dir'is tiu'j kresk'aĵ'o'j, kaj neni'u el ili vol'is en ĝi si'a'n parenc'o'n, nek la kard'o, nek la urtik'o.

“Tio ver'ŝajn'e est'as spec'o de ĝarden'a kresk'aĵ'o!” ili dir'is kaj mok'e rid'is, kaj post'e ili komenc'is ŝerc'ad'i pri ĝi kiel pri ĝarden'a kresk'aĵ'o. Sed la foli'o ĉiam pli kaj pli kresk'is kiel neni'a ali'a kresk'aĵ'o kaj el'kresk'ig'is volv'o'branĉ'o'j'n, kiu'j etend'iĝ'is mal'proksim'e'n ĉirkaŭ'e.

“Kie'n vi cel'as?” dir'is la alt'a'j kard'o'j, kiu'j sur ĉiu foli'o hav'is pik'il'o'j'n; “vi kur'as sen'lim'e ĉiu'flank'e'n, vi neni'e hav'as difin'it'a'n lok'o'n! Ni ne pov'as star'i ĉi tie kaj vi'n port'i.”

Ven'is ta vintr'o, la neĝ'o kovr'is la kresk'aĵ'o'n, sed de ĝi la neĝ'a kovr'o ricev'is bril'o'n, kvazaŭ de mal'supr'e tra'flu'us ĝi'n sun'lum'o. En la printemp'o tie star'is flor'ant'a kresk'aĵ'o tiel bel'a, kiel neni'u ali'a en la arb'ar'o.

Ven'is profesor'o de botanik'o, kiu hav'is ĉe si atest'o'n, ke li est'as tio, kio li est'as; li pri'rigard'is la kresk'aĵ'o'n, gust'um'is ĝi'n, sed pri ĝi neni'o est'is dir'it'a en li'a scienc'o pri kresk'aĵ'o'j; li neniel pov'is trov'i, al kiu klas'o ĝi aparten'as.

“Tio est'as vari'aĵ'o!” li dir'is; “mi ĝi'n ne kon'as; ĝi ne est'as registr'it'a en la sistem'o!”

“Ĝi ne est'as registr'it'a en la sistem'o!” dir'is la kard'o'j kaj la urtik'o'j. La grand'a'j arb'o'j ĉirkaŭ'e aŭd'is tio'n, kio est'is dir'it'a, kaj ili ankaŭ vid'is, ke tio ne est'as arb'o de ili'a spec'o, sed ili neni'o'n dir'is, nek bon'a'n nek mal'bon'a'n, kaj tio ĉiam est'as la plej sen'risk'a, se oni est'as mal'saĝ'a.

Jen ven'is en la arb'ar'o'n mal'riĉ'a, sen'kulp'a knab'in'o; ŝi'a kor'o est'is pur'a, ŝi'a saĝ'o est'is grand'a per ŝi'a kred'o, ŝi'a tut'a hered'aĵ'o en ĉi tiu mond'o est'is mal'nov'a Bibli'o, sed el la foli'o'j de ĉi tiu libr'o parol'is al ŝi la voĉ'o de Di'o: “Se la hom'o'j vol'as far'i al vi mal'bon'o'n, tiam re'memor'u la histori'o'n pri Jozef: Ili intenc'is mal'bon'o'n en si'a kor'o, sed Di'o turn'is ĉio'n al bon'o. Se vi sufer'as mal'just'e, se oni vi'n ne kompren'as kaj mok'as, tiam re'memor'u pri Li, pri la plej pur'a kaj plej bon'a, pri Li, kiu'n oni mok'is kaj al'najl'is al la kruc'o, sur kiu Li preĝ'is: “Ho patr'o, pardon'u al ili, ĉar ili ne sci'as, kio'n ili far'as!”

Ŝi halt'is antaŭ la mir'ind'a kresk'aĵ'o, kies verd'a'j foli'o'j odor'is dolĉ'e kaj re'freŝ'ig'e kaj kies flor'aĵ'o'j bril'is en la klar'a sun'lum'o kvazaŭ ver'a mult'kolor'a fajr'aĵ'o; kaj el ĉiu'j el ili ir'is son'o'j, kvazaŭ la kresk'aĵ'o hav'us en si profund'a'n font'o'n de melodi'o'j, kiu eĉ dum jar'mil'o'j ne el'ĉerp'iĝ'os. Kun pi'a medit'ad'o ŝi pri'rigard'is tiu'n tut'a'n mir'ind'aĵ'o'n de Di'o. Ŝi klin'is unu el la branĉ'o'j, por pov'i bon'e pri'rigard'i la flor'aĵ'o'j'n kaj en'spir'i ili'a'n bon'odor'o'n, kaj en ŝi'a spirit'o far'iĝ'is lum'e, kaj en si'a kor'o ŝi ek'sent'is feliĉ'o'n. Ŝi tre dezir'us posed'i unu el la flor'aĵ'o'j, sed la kor'o ne permes'is al ŝi de'ŝir'i ĝi'n, ĉar ĝi ja tre baldaŭ for'velk'us ĉe ŝi. Ŝi pren'is nur unu sol'a'n el la verd'a'j foli'o'j, port'is ĝi'n hejm'e'n, met'is ĝi'n en si'a'n Bibli'o'n, kaj tie ĝi kuŝ'is, freŝ'a, ĉiam freŝ'a, kaj ne'velk'ant'a.

Inter la foli'o'j de la Bibli'o ĝi kuŝ'is kaŝ'it'a; kun'e kun la Bibli'o ĝi est'is met'it'a sub la kap'o'n de la jun'a knab'in'o, kiam ĉi tiu post kelk'e da semajn'o'j kuŝ'is en la ĉerk'o, kun la sankt'a serioz'ec'o de la mort'o sur la pi'a vizaĝ'o, kvazaŭ la ter'a polv'o montr'is stamp'o'n de tio, ke ŝi nun star'as antaŭ si'a Di'o.

Sed tie en la arb'ar'o flor'is la mir'ind'a kresk'aĵ'o, el kiu baldaŭ dis'volv'iĝ'is bel'a arb'o, kaj ĉiu'j migr'o'bird'o'j ven'is kaj klin'iĝ'is antaŭ ĝi, precip'e la hirund'o kaj la cikoni'o.

“Tio est'as ali'land'a'j manier'o'j!” dir'is la kard'o'j kaj lap'o'j, “tia'n si'n'ten'ad'o'n ni ĉi tie hejm'e ja neniam permes'os!”

Kaj la nigr'a'j arb'ar'a'j limak'o'j kraĉ'is kontraŭ la arb'o'n.

Post'e ven'is la pork'o'paŝt'ist'o, li el'ŝir'is kard'o'j'n kaj plekt'o'kresk'aĵ'o'j'n, por far'i el ili cindr'o'n. La tut'a'n mir'ind'a'n arb'o'n, kiu'n li el'ŝir'is kun'e kun ĉiu'j ĝi'a'j radik'o'j, li en'lig'is ankaŭ en si'a'n pak'o'n. “Ĝi ankaŭ dev'as al'port'i util'o'n!” li dir'is, kaj la far'o est'is plen'um'it'a.

Long'a'n temp'o'n post tio la reĝ'o de la land'o mal'san'iĝ'is je tre profund'a melankoli'o; li est'is diligent'a kaj labor'em'a, sed neni'o help'is; oni voĉ'leg'is al li la plej serioz'a'j'n verk'o'j'n kaj la plej facil'a'j'n, kiu'j'n oni pov'is trov'i, sed neni'o help'is. Tiam oni ricev'is inform'o'n de unu el la plej grand'a'j saĝ'ul'o'j, al kiu oni si'n turn'is; li sci'ig'is, ke ekzist'as cert'a rimed'o, por re'fort'ig'i kaj re'san'ig'i la sufer'ant'o'n. “En la propr'a regn'o de la reĝ'o, en la arb'ar'o kresk'as arb'et'o, hav'ant'a ĉiel'a'n de'ven'o'n, tiel ĝi aspekt'as, oni tut'e ne pov'as erar'i.” Kaj li al'don'is desegn'o'n de la kresk'aĵ'o, kiu est'is facil'e ek'kon'ebl'a. “Ĝi est'as verd'a en vintr'o kaj en somer'o; pren'u ĉiu'vesper'e freŝ'a'n foli'o'n de ĝi kaj met'u ĝi'n al la reĝ'o sur la frunt'o'n, tiam li'a'j pens'o'j de'nov'e far'iĝ'os klar'a'j, kaj bel'a sonĝ'o en la nokt'o fort'ig'os li'n por la morgaŭ'a tag'o!”

Tio est'is sufiĉ'e klar'a; kaj ĉiu'j kurac'ist'o'j kun'e kun la profesor'o de botanik'o el'ir'is en la arb'ar'o'n.

Sed kie est'is la kresk'aĵ'o?

“Kred'ebl'e mi met'is ĝi'n kun'ali'e en mi'a'n pak'o'n!” dir'is la pork'o'paŝt'ist'o; “el ĝi jam de'long'e far'iĝ'is cindr'o, sed mi ne kompren'is pli bon'e!”

“Li ne kompren'is pli bon'e!” ek'kri'is ĉiu'j. “Mal'kler'ec'o, mal'kler'ec'o, kiel grand'a vi est'as!” Tiu'j'n vort'o'j la pork'o'paŝt'ist'o pov'is pren'i al si al la kor'o, ĉar pri li kaj pri neni'u ali'a ili parol'is.

Eĉ unu foli'o'n oni ne pov'is trov'i; la sol'a, kiu ekzist'is, kuŝ'is en la ĉerk'o de la mort'int'in'o, kaj tio'n neni'u sci'is.

La reĝ'o mem en si'a melankoli'o ir'is en la arb'ar'o'n al tiu lok'o. “Ĉi tie la arb'et'o star'is,” li dir'is, “ĝi est'as sankt'a lok'o!”

La lok'o'n oni ĉirkaŭ'bar'is per or'a krad'aĵ'o, kaj tag'e kaj nokt'e apud ĝi star'is gard'o'star'ant'o.

La profesor'o de botanik'o skrib'is scienc'a'n verk'o'n pri la ĉiel'a kresk'aĵ'o, kaj pro tio li ricev'is or'o'n, kio far'is al li grand'a'n plezur'o'n. La or'o est'is tre util'a por li kaj por li'a famili'o, kaj tio est'is la plej bon'a en la tut'a histori'o, ĉar la kresk'aĵ'o mal'aper'is kaj la reĝ'o est'is melankoli'a kaj mal'ĝoj'a. “Sed tia li est'is jam antaŭ'e!” dir'is la gard'o'star'ant'o.

Ŝi est'is tut'e sen'taŭg'a

La urb'estr'o star'is ĉe la mal'ferm'it'a fenestr'o; li hav'is sur si supr'a'n ĉemiz'o'n kun brust'a pingl'o, kaj li est'is tre glat'e raz'it'a; propr'a'man'e li si'n raz'is kaj far'is al si nur unu sol'a'n mal'grand'a'n vund'et'o'n, sed ĉi tiu'n li kovr'is per pec'et'o da gazet'a paper'o.

Ts! ts! Knab'et'o!” li vok'is.

La knab'et'o est'is la fil'o de lav'ist'in'o, li est'is preter'ir'ant'a mal'supr'e kaj respekt'e de'pren'is si'a'n ĉap'o'n; la ĉap'o hav'is en'fleks'it'a'n ŝirm'il'o'n, kaj krom tio ĝi est'is tiel aranĝ'it'a tiel praktik'e, ke oni pov'is ŝov'i ĝi'n en la poŝ'o'n. En si'a'j mal'riĉ'a'j, sed pur'a'j kaj tre zorg'e flik'it'a'j vest'o'j kaj kun pez'a'j lign'a'j ŝu'o'j sur la pied'o'j la knab'o star'is respekt'eg'e, kvazaŭ li star'is antaŭ la reĝ'o mem.

“Vi est'as bon'a knab'o!” dir'is la urb'estr'o, “vi est'as ĝentil'a knab'o! Vi'a patr'in'o cert'e lav'as tol'aĵ'o'n tie ĉe la river'o? Tie'n vi cert'e dev'as port'i tio'n, kio'n vi tie hav'as en vi'a poŝ'o? Est'as mal'bon'a afer'o kun vi'a patr'in'o! Kiom vi tie hav'as?”

“Du'on'o'n da botel'o!” dir'is la knab'o per tim'o'plen'a mal'laŭt'a voĉ'o.

“Kaj hodiaŭ maten'e ŝi ricev'is tia'n sam'a'n kvant'o'n?” plu'e demand'is la urb'estr'o.

“Ne, tio est'is hieraŭ!” respond'is la knab'o.

“Du du'on'o'j far'as unu tut'o'n! Ŝi est'as tut'e sen'taŭg'a. Mal'bon'e est'as kun tiu klas'o de popol'o! Dir'u al vi'a patr'in'o, ke ŝi hont'u. Neniam far'iĝ'u drink'em'ul'o, sed vi tamen ja far'iĝ'os tia. — Kompat'ind'a infan'o! Vi pov'as ir'i!”

La knab'o for'ir'is! la ĉap'o'n li ten'is ankoraŭ en la man'o, kaj la vent'o blov'is tra li'a'j blond'a'j har'o'j, tiel ke ili lev'iĝ'ad'is en la form'o de long'a'j tuf'o'j. Li turn'is si'n mal'antaŭ la angul'o'n kaj ir'is tra strat'et'o mal'supr'e'n al la river'o, kie la patr'in'o star'is en la akv'o apud le lav'benk'o kaj bat'ad'is per lav'bat'il'o'j la tol'aĵ'o'n. La akv'o flu'is kun grand'a fort'o, ĉar la kluz'o'j de la akv'a muel'ej'o est'is mal'ferm'it'a'j, kaj al la lav'benk'o minac'is la danĝer'o est'i for'port'it'a. La lav'ist'in'o dev'is si'n kontraŭ'prem'i.

“Mi apenaŭ jam pov'as kontraŭ'star'i!” ŝi dir'is; “est'as bon'e, ke vi ven'as, ĉar mi bezon'as mal'grand'a'n re'fort'iĝ'o'n! Est'as mal'varm'e ĉi tie en la akv'o, kaj jam ses hor'o'j'n mi tiel star'as. Ĉu vi hav'as i'o'n por mi?”

La knab'o el'tir'is la botel'o'n, kaj la patr'in'o al'met'is ĝi'n al la buŝ'o kaj trink'is unu glut'o'n.

Ho, kiel bon'e ĝi efik'as! Kiel ĝi varm'ig'as! Ĝi est'as tiel sam'e bon'a, kiel varm'a manĝ'o kaj tamen ne tiel kar'a. Trink'u, mi'a knab'o! Vi aspekt'as tiel pal'e, vi sufer'as de frost'o en la mal'dik'a'j vest'o'j; jam est'as ja aŭtun'o. Hu! La akv'o est'as mal'varm'a! Ke mi nur ne mal'san'iĝ'u! Sed tio'n mi ne far'os. Don'u al mi ankoraŭ unu gut'o'n kaj trink'u vi ankaŭ, sed nur mal'grand'a'n gut'et'o'n, vi ne dev'as al'kutim'iĝ'i al tio, mi'a kar'a kompat'ind'a infan'o!”

Ŝi ir'is ĉirkaŭ la pont'o, sur kiu star'is la knab'o, kaj el'ir'is sur la ter'o'n; la akv'o flu'is de la bast'a mat'o, kiu'n ŝi por ŝirm'o al'lig'is ĉirkaŭ si'a korp'o, la akv'o flu'is de ŝi'a'j vest'o'j.

“Mi turment'as mi'n tiom, ke al mi preskaŭ la sang'o el'ŝpruc'as el sub la ung'o'j, sed tio est'as indiferent'a, se mi nur vi'n, mi'a kar'a infan'o, pov'os honest'e tra'ir'ig'i tra la mond'o!”

En la sam'a moment'o ven'is iom pli mal'jun'a vir'in'o, ankaŭ mal'riĉ'a laŭ si'a'j vest'o'j kaj aspekt'o. Per unu pied'o ŝi lam'is, kaj tre'eg'e grand'a fals'a bukl'o pend'is super unu el ŝi'a'j okul'o'j, kiu per tio dev'is est'i kovr'at'a, sed la sekv'o est'is nur tio, ke la difekt'aĵ'o de la okul'o est'is ankoraŭ pli rimark'ebl'a. Tio est'is amik'in'o de la lav'ist'in'o, “Lamkarolino kun la bukl'o”, kiel la najbar'o'j ŝi'n nom'is.

Ho vi mal'feliĉ'a, kiel vi dev'as turment'iĝ'i kaj star'i en la mal'varm'a akv'o! Vi ver'e i'o'n bezon'as, por re'varm'iĝ'i, kaj tamen oni ne vol'as permes'i al vi la gut'o'n, kiu'n vi ricev'as!” Kaj tuj la tut'a parol'o de la urb'estr'o al la knab'o est'is rakont'it'a al la lav'ist'in'o. Lamkarolino aŭd'is ĝi'n tut'a'n, kaj ŝi koler'is pro tio, ke li tiel pov'as parol'i al la infan'o pri ĝi'a propr'a patr'in'o kaj pri la gut'o, kiu'n ŝi ricev'as, dum la urb'estr'o aranĝ'as grand'a'j'n tag'manĝ'o'j'n, kie la vin'o est'as trink'at'a po tut'a'j botel'o'j. “Delikat'a'j vin'o'j kaj fort'a'j vin'o'j,” ŝi dir'is, “est'as tie met'at'a'j sur la tabl'o'n, kaj mult'a'j trink'as pli ol ili soif'as. Sed tio'n oni ne nom'as drink'i! Ili est'as taŭg'a'j; sed vi est'as tut'e sen'taŭg'a!”

“Tiel do li parol'is al vi, mi'a infan'o!” dir'is la lav'ist'in'o, kaj ŝi'a'j lip'o'j trem'ant'e mov'iĝ'is. “Li dir'is, ke vi hav'as patr'in'o'n, kiu est'as tut'e sen'taŭg'a! Ebl'e li est'as prav'a, tamen al la infan'o li ne dev'us tio'n dir'i! Sed el tiu dom'o mult'e, mult'e da mal'bon'o ven'is sur mi'n!”

“Vi serv'is ja tie en la dom'o, kiam la ge'patr'o'j de la urb'estr'o ankoraŭ viv'is kaj tie loĝ'is; mult'e da jar'o'j pas'is de tiu temp'o! De post tiu temp'o oni jam for'manĝ'is mult'e da sal'o, tiel ke oni pov'as jam hav'i soif'o'n!”

Kaj Lamkarolino rid'is mal'dolĉ'e. “Hodiaŭ est'as grand'a tag'manĝ'o ĉe la urb'estr'o; en efektiv'ec'o oni vol'is ĝi'n re'vok'i, sed est'is por ili jam tro mal'fru'e, la manĝ'o est'is jam pret'ig'it'a. Mi aŭd'is tio'n de la serv'ist'o. Antaŭ unu hor'o ven'is leter'o kun la sci'ig'o, ke la pli jun'a frat'o mort'is en Kopenhago!”

“Mort'is!” ek'kri'is la lav'ist'in'o kaj far'iĝ'is kadavr'e pal'a.

“Jes!” dir'is la vir'in'o. “Ĉu vi tio'n tiel fort'e pren'as al vi'a kor'o? Nu, vi kon'is li'n, ĉar vi serv'is ja en la dom'o.”

“Li mort'is! Li est'is la plej brav'a, la plej bon'a hom'o; Di'o ne ricev'os mult'e da tia'j, kiel li.” Kaj la larm'o'j flu'is sur ŝi'a'j vang'o'j. “Ho mi'a Di'o! Ĉio turn'iĝ'as ĉirkaŭ mi! Tio ven'as de tio, ke mi el'trink'is la botel'o'n, mi ne pov'is tio'n tra'el'port'i! Mi sent'as mi'n tiel mal'san'a!” Kaj ŝi fort'e apog'is si'n al bar'il'o.

Ho Di'o, al vi far'iĝ'as tut'e mal'bon'e, patr'in'et'o!” dir'is la vir'in'o. “Tamen ebl'e ĝi pas'os! Ne, vi efektiv'e est'as mal'san'a! Plej bon'e est'os, ke mi vi'n konduk'u hejm'e'n!”

“Sed la tol'aĵ'o tie!”

“Las'u mi'n zorg'i pri tio! Pren'u mi'n sub la brak'o! La knab'o pov'as rest'i ĉi tie kaj gard'i, post'e mi re'ven'os kaj lav'os la rest'aĵ'o'n; rest'is nur mal'mult'e da pec'o'j!”

La lav'ist'in'o ŝancel'iĝ'is sur si'a'j pied'o'j.

“Mi star'is tro long'e en la mal'varm'a akv'o! De hodiaŭ maten'e mi neni'o'n manĝ'is nek trink'is! La febr'o tra'sku'as mi'a'n korp'o'n! Ho Sinjor'o Jesuo, help'u mi'n ven'i hejm'e'n! Mi'a mal'feliĉ'a infan'o!” Kaj ŝi komenc'is plor'i.

La knab'o plor'is kaj baldaŭ rest'is sol'a ĉe la river'o apud la mal'sek'a tol'aĵ'o.

La du vir'in'o'j ir'is mal'rapid'e, la lav'ist'in'o ŝancel'iĝ'ad'is; ili ir'is mal'supr'e'n en la strat'et'o'n, post'e sur la grand'a'n strat'o'n, preter'ir'is la dom'o'n de la urb'estr'o, kaj antaŭ tiu dom'o la lav'ist'in'o fal'is sur la pavim'o'n. Hom'o'j al'kur'is amas'e.

Lamkarolino en'kur'is en la dom'o'n, por ven'ig'i help'o'n. La urb'estr'o rigard'is kun si'a'j gast'o'j ekster'e'n tra la fenestr'o'j.

“Tio de'nov'e est'as la lav'ist'in'o!” li dir'is; “ŝi drink'is iom super la soif'o; ŝi est'as tut'e sen'taŭg'a! Est'as domaĝ'e la bel'a'n knab'o'n, kiu'n ŝi hav'as. La infan'o ver'e plaĉ'as al mi; sed la patr'in'o est'as tut'e sen'taŭg'a!”

Oni ŝi'n re'konsci'ig'is kaj konduk'is en ŝi'a'n mal'riĉ'a'n loĝ'ej'o'n, kie oni tuj met'is ŝi'n en la lit'o'n. La honest'a anim'o, Lamkarolino, ir'is prepar'i por ŝi tas'o'n da varm'a bier'o kun buter'o kaj suker'o, trink'aĵ'o'n, kiu'n ŝi rigard'is kiel la sol'a'n ver'a'n universal'a'n rimed'o'n, kaj post'e ŝi ir'is al la lav'benk'o, lav'is sufiĉ'e mal'bon'e, sed tamen bon'intenc'e, la tol'aĵ'o'n, tir'ant'e ĝi'n en efektiv'ec'o tut'e mal'sek'a'n sur la ter'o'n, kaj pren'is ĝi'n por konserv'i.

Vesper'e ŝi sid'is en la mizer'a ĉambr'et'o ĉe la lav'ist'in'o. Kelk'e da rost'it'a'j ter'pom'o'j kaj bon'gust'a'n gras'a'n pec'o'n da ŝink'o ŝi ricev'is por la mal'san'ul'in'o de la kuir'ist'in'o de la urb'estr'o, kaj ĝi'n manĝ'is kun apetit'o la knab'o kaj Lamkarolino; la mal'san'ul'in'o ĝu'is nur sol'e la odor'o'n, kiu, kiel ŝi dir'is, est'is tiel nutr'a.

La knab'o ir'is en la lit'o'n, en la sam'a'n lit'o'n, en kiu kuŝ'is la patr'in'o, sed li hav'is si'a'n lok'o'n laŭ'larĝ'e ĉe ŝi'a'j pied'o'j kaj kovr'is si'n per mal'nov'a antaŭ'lit'a tapiŝ'o, kiu est'is kun'kudr'it'a el ruĝ'a'j kaj blu'a'j stri'o'j.

La lav'ist'in'o fart'is iom pli bon'e; la varm'a bier'o ŝi'n pli fort'ig'is, kaj la odor'o de la delikat'a manĝ'aĵ'o far'is al ŝi bon'e.

“Kor'a'n dank'o'n, vi bon'a anim'o!” ŝi dir'is al Lamkarolino; “ĉio'n, ĉio'n mi dir'os al vi, se la knab'o dorm'as! Ŝajn'as al mi, ke li jam dorm'as. Kiel dolĉ'e kaj ĉarm'e li aspekt'as kun ferm'it'a'j okul'o'j! Li ne sci'as, kio'n li'a patr'in'o dev'as sufer'i! Di'o neniam dev'ig'u li'n spert'i simil'a'n mizer'o'n! — Kiam mi serv'is ĉe la komerc'a konsil'an'o, la patr'o de la urb'estr'o, okaz'is, ke la plej jun'a el la fil'o'j, kiu tiam est'is student'o, al'vetur'is hejm'e'n. Tiam mi est'is jun'a, sovaĝ'a kaj varm'eg'sang'a, tamen honest'a, tio'n mi kuraĝ'e pov'as asert'i antaŭ la vizaĝ'o de Di'o!” dir'is la lav'ist'in'o, — “la student'o est'is gaj'a kaj ĝoj'a, ĉarm'eg'a hom'o! Ĉiu gut'o da sang'o en li est'is honest'a kaj bon'a. Pli bon'a'n hom'o'n la ter'o neniam port'is sur si. Li est'is fil'o de la dom'o, kaj mi est'is nur serv'ist'in'o, tamen ni promes'is al ni reciprok'e fidel'ec'o'n en ĉast'ec'o kaj honest'ec'o. Kis'o ne est'as ja pek'o, des pli, se oni si'n reciprok'e efektiv'e am'as. Li konfes'is tio'n al si'a patr'in'o; ŝi anstataŭ'is al li Di'o'n ĉi tie sur la ter'o, kaj ŝi est'is tiel saĝ'a, tiel kares'plen'a kaj am'o'plen'a. — Li for'vetur'is, kaj antaŭ tio li met'is al mi si'a'n or'a'n ring'o'n sur la fingr'o'n. Kiam li for'vetur'is, mi'a sinjor'in'o vok'is mi'n en si'a'n ĉambr'o'n. Serioz'a kaj tamen mild'a ŝi tie star'is, ŝi parol'is, kiel nur Di'o pov'us parol'i, kaj klar'e prezent'is al mi la grand'a'n diferenc'o'n inter li kaj mi koncern'e la spirit'o'n kaj kler'ec'o'n. ‘Nun li vid'as nur tio'n, kiel bel'e vi aspekt'as, sed vi'a aspekt'o ŝanĝ'iĝ'os. Vi ne ricev'is la sam'a'n eduk'o'n, kiel li; vi ne est'as reciprok'e egal'a'j unu al la ali'a en la region'o de la spirit'o, kaj en tio est'as la mal'feliĉ'o. Mi estim'as la mal'riĉ'ul'o'n,’ ŝi dir'is, ‘ĉe Di'o li ebl'e ricev'os pli alt'a'n lok'o'n, ol mult'a'j el la riĉ'ul'o'j, sed sur la ter'o oni ne dev'as de'klin'iĝ'i de la voj'o, se oni vol'as ven'i antaŭ'e'n, ĉar ali'e la vetur'il'o renvers'iĝ'us, kaj vi ambaŭ est'us el'ĵet'it'a'j! Mi sci'as, ke brav'a hom'o, meti'ist'o, svat'iĝ'as al vi, la gant'ist'o Erik; li est'as vidv'o, ne hav'as infan'o'j'n kaj est'as bon'stat'a. Pens'u pri tio!’ Ĉiu vort'o, kiu'n ŝi dir'is, penetr'is en mi'a'n kor'o'n kiel tranĉ'il'o, sed la sinjor'in'o est'is prav'a, kaj tio mi'n prem'is kaj humil'ig'is. — Mi kis'is al ŝi la man'o'n kaj plor'is per mal'dolĉ'a'j larm'o'j, kaj ankoraŭ pli mi plor'is, kiam mi en'ir'is en mi'a'n ĉambr'et'o'n kaj ĵet'is mi'n sur mi'a'n lit'o'n. Mal'facil'a est'is tiu nokt'o, kiu sekv'is; Di'o sci'as, kiel mi sufer'is kaj batal'is kun mi mem. La sekv'ant'a'n dimanĉ'o'n mi ir'is komuni'iĝ'i, por de'nov'e plen'ig'i mi'a'n kor'o'n per lum'o kaj pac'o. Tiam okaz'is kvazaŭ aranĝ'o de Di'o: ĝust'e kiam mi el'ir'is el la preĝ'ej'o, mi renkont'is la gant'ist'o'n Erik. Nun mi'a'j dub'o'j fin'iĝ'is; laŭ la soci'a situaci'o kaj cirkonstanc'o'j ni est'is taŭg'a'j unu por la ali'a, li eĉ est'is bon'hav'a hom'o. Tial mi al'ir'is rekt'e al li, pren'is li'a'n man'o'n kaj dir'is: ‘Ĉu vi pens'as ankoraŭ pri mi?’ — ‘Jes, kaj tiel est'os ĉiam kaj etern'e,’ li respond'is. — ‘Ĉu vi vol'as knab'in'o'n, kiu vi'n estim'as kaj ŝat'as, kvankam ŝi vi'n ankoraŭ ne am'as? Sed ankaŭ la am'o pov'as ja ankoraŭ ven'i!’ — ‘Ĝi ven'os!’ li dir'is, kaj tiam ni don'is al ni reciprok'e la man'o'j'n. Mi ir'is hejm'e'n al mi'a sinjor'in'o; la or'a'n ring'o'n, kiu'n don'is al mi ŝi'a fil'o, mi port'is ĉe mi'a brust'o; dum la tag'o mi ne pov'is port'i ĝi'n sur la fingr'o, sed ĉiu'n vesper'o'n mi sur'fingr'ig'is ĝi'n, tuj kiam mi en'lit'iĝ'is. Mi kis'ad'is la ring'o'n tiel fort'e, ke la lip'o'j al mi sang'e fend'iĝ'is. Post'e mi don'is ĝi'n al mi'a sinjor'in'o kaj komunik'is al ŝi, ke en la ven'ont'a semajn'o mi est'os preĝ'ej'anonc'it'a kun la gant'ist'o. Tiam mi'a sinjor'in'o ĉirkaŭ'pren'is mi'n kaj kis'is mi'n, — ŝi ne dir'is, ke mi est'as tut'e sen'taŭg'a, sed tiam mi ebl'e ankoraŭ est'is pli bon'a, kvankam mi ne est'is ankoraŭ spert'int'a tiom mult'e da mal'feliĉ'o'j en la mond'o. En la Kandel'fest'o okaz'is mi'a edz'in'iĝ'o; kaj dum la unu'a jar'o ni'a stat'o est'is bon'a, ni hav'is serv'ist'o'j'n kaj serv'ist'in'o'j'n, kaj vi tiam serv'is ĉe ni.”

Ho, vi est'is bon'eg'a mastr'in'o!” dir'is Lamkarolino; “neniam mi forges'os, kiel bon'a'j est'is vi kaj vi'a edz'o!”

“En la bon'a'j jar'o'j vi est'is ĉe ni! Infan'o'j'n ni tiam ne hav'is. La student'o'n mi neniam plu vid'is! Aŭ pli ĝust'e, mi, mi li'n vid'is, sed li mi'n ne vid'is. Li al'vetur'is al la en'ter'ig'o de si'a patr'in'o. Mi vid'is li'n, kiam li star'is ĉe la tomb'o, li est'is blank'a kiel kreto kaj tre mal'ĝoj'a, sed tio est'is pro la patr'in'o. Kiam post'e mort'is la patr'o, li est'is ekster'land'e kaj ne al'vetur'is, kaj ankaŭ post'e li ne est'is ĉi tie. Li neniam edz'iĝ'is, tio'n mi sci'as tut'e cert'e. Li est'is advokat'o. Mi'n li ne memor'is; kaj se li mi'n vid'us, mi dub'as, ĉu li mi'n re'kon'us, tiel mal'bel'e mi aspekt'as. Kaj tio ja ankaŭ est'as bon'a!”

Kaj ŝi rakont'is pri la mal'facil'a'j tag'o'j de si'a temp'o de sufer'o'j, kiel ŝi'n traf'is unu mal'feliĉ'o post la ali'a. Ili posed'is mil spes'mil'o'j'n; kaj ĉar ĉe ili'a strat'o oni pov'is ricev'i dom'o'n pro kvar'cent spes'mil'o'j, kaj oni hav'us profit'o'n, se oni ĝi'n dis'ĵet'us kaj konstru'us nov'a'n dom'o'n, ili ĝi'n aĉet'is.

La mason'ist'o'j kaj ĉarpent'ist'o'j far'is antaŭ'kalkul'o'n, laŭ kiu la kost'o'j prezent'is la sum'o'n de ankoraŭ du'mil spes'mil'o'j. Kredit'o'n Erik hav'is, la mon'o'n oni prunt'is al li en Kopenhago, sed la ŝip'ist'o, kiu est'is al'port'ont'a al li tiu'n mon'o'n, pere'is kun si'a ŝip'o, kaj la mon'o ankaŭ pere'is.

“Ĝust'e tiam nask'iĝ'is mi'a kar'a knab'o, kiu ĉi tie dorm'as. La patr'o en'fal'is en mal'facil'a'n long'e'daŭr'a'n mal'san'o'n. Dum tri kvar'on'o'j da jar'o mi dev'is li'n vest'ad'i kaj sen'vest'ig'ad'i. Ni'a stat'o far'iĝ'is ĉiam pli kaj pli mal'bon'a; ni prunt'is kaj prunt'is; ĉio, kio'n ni posed'is, mal'aper'is; kaj la patr'o mort'is. — Mi turment'iĝ'is, mi lukt'is kaj streb'is por la infan'o, mi frot'pur'ig'ad'is ŝtup'ar'o'j'n kaj lav'ad'is tol'aĵ'o'n, mal'delikat'a'n kaj delikat'a'n; sed Di'o vol'is, ke mi ne hav'u pli bon'a'n sort'o'n, Li tamen cert'e mi'n liber'ig'os kaj zorg'os pri la knab'o.”

Kaj ŝi en'dorm'iĝ'is.

Maten'e ŝi sent'is si'n pli'fort'ig'it'a kaj, kiel ŝi opini'is, sufiĉ'e fort'a, por ir'i de'nov'e al si'a labor'o. Apenaŭ ŝi en'ir'is en la mal'varm'a'n akv'o'n, ŝi'n subit'e atak'is sven'o. Konvulsi'e ŝi palp'ad'is ĉirkaŭ si per la man'o, far'is paŝ'o'n en la direkt'o al la ter'o kaj fal'is sen'konsci'e. La kap'o kuŝ'is sur la ter'o, sed la pied'o'j en la river'o; la lign'a'j'n ŝu'o'j'n, en kiu'j ŝi est'is star'int'a sur la fund'o, — en ĉiu el ili trov'iĝ'is iom da pajl'o — for'port'is la flu'o. Tie ŝi'n trov'is Lamkarolino, kiu vol'is al'port'i al ŝi kaf'o'n.

Dum'e en ŝi'a'n hejm'o'n ven'is postul'o de la urb'estr'o, ke ŝi tuj ven'u al li, ĉar li hav'as i'o'n por komunik'i al ŝi. Est'is tro mal'fru'e. Oni ven'ig'is barbir'o'n, por far'i al ŝi sang'el'las'o'n; la lav'ist'in'o plu ne viv'is.

“Ŝi drink'mort'iĝ'is!” dir'is la urb'estr'o.

En la leter'o, kiu al'port'is la sci'ig'o'n pri la mort'o de la frat'o, est'is ankaŭ komunik'it'a la en'hav'o de la testament'o, kaj tie est'is dir'it'e, ke mil du'cent spes'mil'o'j est'as testament'at'a'j al la gant'ist'a vidv'in'o, kiu iam serv'is ĉe la ge'patr'o'j. Laŭ manier'o, kiu montr'iĝ'os plej bon'a, tiu mon'o dev'as est'i don'at'a, per pli grand'a'j aŭ pli mal'grand'a'j part'o'j, al ŝi aŭ al ŝi'a infan'o.

“Vid'ebl'e inter ŝi kaj mi'a frat'o io okaz'is!” dir'is la urb'estr'o; “est'as bon'e, ke ŝi mal'aper'is de la voj'o; la knab'o nun ricev'os la tut'a'n sum'o'n, kaj mi trans'don'os li'n al honest'a'j hom'o'j, por ke el li far'iĝ'u brav'a meti'ist'o.” Kaj al tiu'j vort'o'j Di'o don'is si'a'n ben'o'n.

La urb'estr'o ven'ig'is la knab'o'n al si, promes'is, ke li zorg'os pri li, kaj dir'is, ke est'as bon'e, ke li'a patr'in'o mort'is, ĉar ŝi est'is tut'e sen'taŭg'a.

Oni port'is ŝi'n sur la tomb'ej'o'n, sur la tomb'ej'o'n de la mal'riĉ'ul'o'j; Lamkarolino plant'is sur la tomb'o mal'grand'a'n roz'arb'et'o'n, la knab'o star'is apud'e de ŝi.

“Mi'a kar'a patr'in'o!” li dir'is, kaj larm'o'j flu'is el li'a'j okul'o'j; “ĉu est'as ver'e, ke ŝi est'is tut'e sen'taŭg'a?”

Ho, ŝi est'is tre taŭg'a!” respond'is la mal'jun'ul'in'o kaj ek'rigard'is al la ĉiel'o. “Mi sci'as tio'n de mult'e da jar'o'j kaj precip'e de la last'a nokt'o. Mi dir'is al vi, ŝi est'is tre taŭg'a, kaj la bon'a Di'o en Si'a feliĉ'a regn'o ĉiel'a ankaŭ tio'n dir'os, kiom ajn mult'e la mond'o asert'os, ke ŝi est'is sen'taŭg'a!”

Last'a perl'o

Est'is iam riĉ'a dom'o, feliĉ'a dom'o. Ĉio en ĝi, kiel la ge'sinjor'o'j, tiel ankaŭ la serv'ist'o'j, eĉ la amik'o'j de la dom'o, est'is feliĉ'a'j kaj ĝoj'a'j; hodiaŭ nask'iĝ'is hered'ant'o, fil'o; kaj la patr'in'o kaj la infan'o fart'is bon'e.

La lamp'o en la komfort'a dorm'o'ĉambr'o est'is du'on'e kovr'it'a, pez'a'j silk'a'j kurten'o'j el mult'e'kost'a'j ŝtof'o'j pend'is tut'e kun'tir'it'a'j antaŭ la fenestr'o'j.

La tapiŝ'o sur la plank'o est'is dik'a kaj mol'a kiel musk'o, ĉio log'is al dorm'et'o, al dorm'o, al re'fort'ig'a ripoz'o, kal al tiu al'log'o ankaŭ la fleg'ist'in'o ne pov'is kontraŭ'star'i, ŝi dorm'is, kaj ŝi pov'is tio'n far'i, ĉar ĉio est'is bon'a, ĉio est'is kontent'ig'a. La protekt'a spirit'o de la dom'o star'is ĉe la kap'o'part'o de la lit'o; super la infan'o ĉe la brust'o de la patr'in'o etend'iĝ'is plen'form'a ret'o el bril'ant'a'j stel'o'j, riĉ'a aspekt'aĵ'o, ĉiu el tiu'j stel'o'j est'is perl'o de feliĉ'o. La bon'a'j fe'in'o'j de la viv'o ĉiu'j al'port'is al la ĵus'nask'it'o si'a'j'n don'o'j'n; tie bril'is san'o, riĉ'ec'o, feliĉ'o, am'o, per unu vort'o ĉio, kio'n hom'o'j pov'as dezir'i al si sur la ter'o.

“Ĉio est'as al'port'it'a kaj don'it'a al la infan'o!” dir'is la protekt'a spirit'o.

“Ne!” ek'son'is subit'e voĉ'o tut'e apud'e, ĝi ven'is de la bon'a anĝel'o de la infan'o. “Unu fe'in'o ankoraŭ ne al'port'is si'a'n don'o'n, sed ŝi ĝi'n al'port'os, ŝi ĝi'n iam al'port'os, se ĝis tiam eĉ pas'os mult'e da jar'o'j. La last'a perl'o mank'as!”

“Mank'as! Ĉi tie neni'o dev'as mank'i! Kaj se efektiv'e est'as tiel, tiam ni ŝi'n serĉ'u, la potenc'a'n fe'in'o'n, ni ir'u al ŝi!”

“Ŝi ven'os, ŝi iam ven'os! Ŝi'a perl'o hav'as la destin'o'n definitiv'e lig'i la flor'kron'o'n.”

“Kie ŝi loĝ'as? Kie est'as ŝi'a hejm'o? Dir'u ĝi'n al mi, mi ir'os kaj pren'os la perl'o'n!”

“Vi tio'n vol'as!” dir'is la bon'a anĝel'o de la infan'o; “mi konduk'os vi'n al ŝi, kie ajn ŝi est'os trov'ebl'a! Ŝi ne hav'as konstant'a'n rest'ej'o'n, ŝi en'ir'as en la palac'o'n de la reĝ'o, kiel ankaŭ en la kaban'o'n de la plej mal'riĉ'a vilaĝ'an'o, kaj neniu'n hom'o'n ŝi preter'pas'as sen post'e'sign'o, al ĉiu'j ŝi al'port'as si'a'n donac'o'n, ĉu ĝi est'as tut'a mond'o, ĉu lud'il'o! Ankaŭ al ĉi tiu infan'o ŝi ven'os, pli aŭ mal'pli fru'e. Sed bon'e, ni ir'u, por pren'i la perl'o'n, la last'a'n perl'o'n en ĉi tiu riĉ'aĵ'o!”

Man'o en man'o ili ŝveb'is al tiu lok'o, kiu en tiu moment'o est'is la hejm'o de la fe'in'o.

Tio est'is grand'a dom'o kun mal'lum'a'j koridor'o'j, mal'plen'a'j ĉambr'o'j, kaj mir'ind'e silent'a; vic'o da fenestr'o'j est'is mal'ferm'it'a, tiel ke la mal'varm'a aer'o pov'is en'penetr'i; la long'a'j blank'a'j mal'supr'e'n'pend'ant'a'j kurten'o'j mov'iĝ'ad'is en la blov'ad'o de la aer'o. Mez'e en la ĉambr'o star'is mal'ferm'it'a ĉerk

o, kaj en ĉi tiu kuŝ'is la kadavr'o de vir'in'o, kiu est'is ankoraŭ en si'a plej bon'a aĝ'o; ŝi est'is kovr'it'a per plej bel'a'j roz'o'j, tiel ke oni pov'is vid'i nur la kun'met'it'a'j'n delikat'a'j'n man'o'j'n kaj la seren'ig'it'a'n de la mort'o nobl'a'n vizaĝ'o'n kun la alt'a serioz'ec'o de konsekr'it'ec'o al Di'o.

Apud la ĉerk'o star'is la edz'o kaj la infan'o'j, tut'a amas'et'o; la plej mal'grand'a sid'is sur la brak'o de la patr'o; ili don'is si'a'n last'a'n salut'o'n. La edz'o kis'is al ŝi la man'o'n, la kar'a'n man'o'n, kiu nun est'is kiel velk'int'a foli'o kaj kiu antaŭ'e vart'ad'is kaj fleg'ad'is ili'n kun fort'o kaj kares'em'ec'o.

Mal'dolĉ'a'j, pez'a'j larm'o'j fal'is per grand'a'j gut'o'j sur la plank'o'n, sed neni'u vort'o est'is dir'it'a. La profund'a silent'o ĉirkaŭ'e kaŝ'is en si tut'a'n mond'o'n da dolor'o'j. Silent'e, kun re'ten'at'a plor'ĝem'ad'o ili for'ir'is.

Kandel'o tie star'is, la flam'o flagr'ad'is en la aer'blov'o, neni'u ord'is la long'a'n ruĝ'a'n meĉ'brul'aĵ'o'n. Fremd'a'j hom'o'j en'ir'is, ili met'is la kovr'il'o'n de la ĉerk'o super la mort'int'in'o'n, ili al'bat'is la najl'o'j'n, laŭt'e son'is la bat'o'j de la martel'o tra la ĉambr'o'j kaj koridor'o'j de la dom'o, penetr'ant'e dolor'plen'e en la sang'ant'a'j'n kor'o'j'n.

“Kie'n vi mi'n konduk'as?” demand'is la protekt'a spirit'o; “ĉi tie ne loĝ'as fe'in'o, kies perl'o kun'ali'e aparten'as al la plej bon'a'j don'o'j de la viv'o!” “En ĉi tiu lok'o ŝi loĝ'as, ĉi tie en ĉi tiu sankt'a hor'o,” dir'is la gard'ant'a anĝel'o kaj montr'is al unu angul'o; tie, kie dum si'a viv'o la patr'in'o est'is sid'int'a inter flor'o'j kaj pentr'aĵ'o'j, kie ŝi, kiel la ben'plen'a fe'in'o de la dom'o, am'e rid'et'ad'is al la edz'o, al la infan'o'j kaj al la amik'in'o'j, kie ŝi, kiel la sun'radi'o de la dom'o, est'is la kor'o kaj sub'ten'o de ĉio, — tie nun sid'is fremd'a vir'in'o en long'a'j silk'a'j vest'o'j. Tio est'is la mal'ĝoj'o, ŝi reg'is nun ĉi tie kiel mastr'in'o, ŝi est'is nun patr'in'o anstataŭ la mort'int'in'o. Brul'e varm'eg'a larm'o rul'iĝ'is mal'supr'e'n sur ŝi'a'n brust'o'n, ĝi ali'form'iĝ'is en perl'o'n. Ĝi bril'is per ĉiu'j kolor'o'j de la ĉiel'ark'o, kaj la anĝel'o ĝi'n pren'is, kaj la perl'o lum'is kiel stel'o en la sep'kolor'a bril'o.

“La perl'o de la mal'ĝoj'o, la last'a, kiu ne dev'as mank'i, per kiu la bril'o kaj potenc'o de la ali'a'j far'iĝ'as ankoraŭ pli alt'a. Rigard'u ĉi tie la bril'o'n de la ĉiel'ark'o, de tiu, kiu inter'lig'as la ter'o'n kun la ĉiel'o. Anstataŭ ĉiu el ni'a'j kar'ul'o'j, kiu for'iĝ'as de ni per la mort'o, ni hav'as unu amik'o'n en la ĉiel'o pli, al kiu ir'as ni'a sopir'ad'o. En la ter'a nokt'o ni rigard'as supr'e'n al la stel'o'j, al la perfekt'ec'o. Rigard'u la perl'o'n de la mal'ĝoj'o, en ĝi kuŝ'as la spirit'a'j flug'il'o'j, kiu'j port'as ni'n for de ĉi tie.”

Du pavim'bat'il'o'j

Ĉu vi iam vid'is pavim'bat'il'o'n? Tio'n, kio'n la pavim'ist'o'j oft'e nom'as “virg'ul'in'o”, instrument'o'n, kiu'n ili uz'as por la bat'eben'ig'o de la ŝton'a pavim'o. Ĝi est'as tut'a el lign'o, mal'supr'e ĝi est'as larĝ'a kaj ĉirkaŭ'it'a de fer'a ring'eg'o, kaj supr'e mal'larĝ'a kaj hav'ant'a ten'il'o'n, kiu prezent'as kvazaŭ ĝi'a'j'n brak'o'j'n.

Sur unu kort'o star'is du tia'j pavim'bat'il'o'j, ili star'is mez'e de ŝovel'il'o'j, mezur'il'o'j kaj puŝ'ĉar'o'j. Inter ili dis'vast'iĝ'is la fam'o, ke la pavim'bat'il'o'j ne dev'as plu est'i nom'at'a'j “virg'ul'in'o'j”, sed “stamp'il'o'j”, kaj ke tio en la lingv'o de la pavim'ist'o'j est'as la plej nov'a kaj de nun la sol'e ĝust'a nom'o por tio, kio'n ni en la antaŭ'a temp'o nomad'is “virg'ul'in'o”.

Inter ni hom'o'j ekzist'as kategori'o da person'o'j, kiu'j'n oni nom'as “emancip'it'a'j vir'in'o'j”; al tiu kategori'o aparten'as pension'estr'in'o'j, akuŝ'ist'in'o'j, danc'ist'in'o'j, kiu'j pov'o'sci'as star'i sur unu pied'o, mod'ist'in'o'j kaj vart'ist'in'o'j, kaj al tiu kategori'o de emancip'it'in'o'j al'kalkul'is si'n ankaŭ la du “virg'ul'in'o'j” sur la kort'o; en la voj'konstru'a ofic'ej'o ili est'is kon'at'a'j kiel virg'ul'in'o'j, kaj ili neniel vol'is for'rifuz'i si'a'n bon'a'n mal'nov'a'n nom'o'n kaj las'i si'n nom'i “stamp'il'o'j”.

“Virg'ul'in'o est'as hom'a nom'o,” ili dir'is, “sed stamp'il'o est'as objekt'o, kaj ni ne permes'os, ke oni ni'n nom'aĉ'u objekt'o.”

“Mi'a fianĉ'o est'us pret'a for'rifuz'i mi'a'n man'o'n,” dir'is la pli jun'a, kiu est'is fianĉ'ig'it'a kun ŝtip'bat'il'o; tio est'as aparat'o, serv'ant'a al en'bat'ad'o de ŝtip'o'j, ĝi far'as sekv'e en mal'delikat'a form'o tio'n sam'a'n, kio'n la virg'ul'in'o far'as en form'o delikat'a. “Li vol'as hav'i mi'n kiel virg'ul'in'o'n, sed kiel stamp'il'o'n ebl'e ne, kaj tial mi ne pov'as permes'i, ke oni mi'n re'bapt'u.”

“Mi prefer'as las'i de'romp'i al mi ambaŭ brak'o'j'n!” dir'is la pli mal'jun'a.

Sed la puŝ'ĉar'o hav'is ali'a'n opini'o'n, kaj la puŝ'ĉar'o est'is person'o respekt'ind'a, ĉar ĝi mem rigard'is si'n kiel kvar'on'o'n da kaleŝ'o, pro tio, ke ĝi mov'iĝ'ad'is sur unu rad'o.

“Mi dev'as dir'i al vi, ke la nom'o virg'ul'in'o est'as sufiĉ'e vulgar'a kaj mult'e ne tiel bon'ton'a, kiel la nom'o stamp'il'o, ĉar per la port'ad'o de ĉi tiu nom'o vi est'os al'lig'at'a al la klas'o de sigel'il'o'j, kaj pens'u ekzempl'e pri la sigel'o de konfid'o! Mi sur vi'a lok'o volont'e for'rifuz'us la nom'o'n virg'ul'in'o.” “Neniam! Por tio mi est'as tro mal'jun'a!” dir'is la pli aĝ'a.

“Kred'ebl'e vi ne aŭd'is ankoraŭ pri la Eŭrop'a neces'ec'o!” dir'is la mal'jun'a honest'a mezur'il'o. “Oni dev'as si'n lim'i, si'n disciplin'e sub'met'i, al'konform'iĝ'i al la temp'o kaj al la bezon'o, kaj se est'as star'ig'it'a leĝ'o, ke virg'ul'in'o est'u nom'at'a stamp'il'o, tiam ĝi nepr'e dev'as est'i nom'at'a stamp'il'o. Ĉiu objekt'o hav'as si'a'n propr'a'n mezur'o'n.”

“Nu,” dir'is la pli jun'a, “se jam nepr'e dev'as far'iĝ'i ŝanĝ'o, mi las'us nom'i mi'n fraŭl'in'o; ‘fraŭl'in'o’; almenaŭ ĉiam en'hav'as al si la ide'o'n pri virg'ul'in'o.”

“Sed mi prefer'as las'i dis'hak'i mi'n en pec'et'o'j'n,” dir'is la mal'jun'a virg'ul'in'o.

Nun komenc'iĝ'is la labor'o; la virg'ul'in'o'j ek'vetur'is, oni met'is ili'n sur la puŝ'ĉar'o'n, kaj tio en ĉiu okaz'o est'is delikat'ec'o, sed oni tamen ili'n nom'is stamp'il'o'j.

“Vir...!” ili dir'is, bat'ant'e la pavim'o'n. “Vir...!” kaj ne mult'e mank'is, ke ili el'parol'u la tut'a'n vort'o'n “virg'ul'in'o”, sed ili mal'long'e inter'romp'is la vort'o'n, ili re'ten'is tio'n, kio jam ŝveb'is ĉe ili sur la lang'o, ĉar ili kompren'is, ke al ili ne est'as permes'it'e protest'i. Sed reciprok'e ili nomad'is si'n virg'ul'in'o kaj laŭd'ad'is la bon'a'n mal'nov'a'n temp'o'n, kiam oni ĉiu'n objekt'o'n nomad'is laŭ ĝi'a ver'a nom'o kaj kiam oni est'is nom'at'a virg'ul'in'o, se oni est'is virg'ul'in'o. Kaj virg'ul'in'o'j ili ambaŭ rest'is, ĉar la ŝtip'bat'il'o, la grand'a martel'eg'o, efektiv'e for'rifuz'is la man'o'n de la pli jun'a; kun stamp'il'o li vol'is hav'i neni'o'n komun'a'n.

Ĉe la plej ekstrem'a mar'o

Kelk'e da grand'a'j ŝip'o'j est'is el'send'it'a'j mal'proksim'e'n al la nord'a polus'o, por difin'i la lim'o'j'n de la land'o, kiu tie etend'iĝ'as mal'proksim'e en la mar'o'n, kaj por esplor'i, kiel mal'proksim'e'n la hom'o'j tie pov'as penetr'i.

Jam de long'a temp'o ili tie vag'ad'is inter nebul'o kaj glaci'o kaj el'ten'is mult'e da klopod'o'j kaj danĝer'o'j. Nun komenc'iĝ'is la vintr'o, la sun'o star'is sub la horizont'o; dum mult'e, mult'e da monat'o'j nun est'is reg'ont'a tie unu sol'a long'a nokt'o. Ĉio ĉirkaŭ'e ŝajn'is unu pec'o da glaci'o. La neĝ'o kuŝ'is alt'e, kaj sur la neĝ'o mem est'is aranĝ'it'a'j abel'uj'form'a'j dom'o'j, el kiu'j unu'j est'is tiel grand'a'j, kiel ni'a'j Hun'a'j tomb'o'j, ali'a'j hav'is nur tia'n grand'ec'o'n, ke ili pov'is lok'i en si nur du ĝis kvar hom'o'j'n. Tamen ne est'is mal'lum'e, la nord'lum'o'j bril'is ruĝ'e kaj blu'e, ĝi est'is etern'a bel'eg'a fajr'aĵ'o; kaj la neĝ'o bril'is, la nokt'o tie est'is long'a lum'et'ant'a krepusk'o. En la plej lum'a temp'o al'ven'is amas'o'j da indiĝen'o'j, kiu'j en si'a'j vil'a'j pelt'a'j jak'o'j prezent'is strang'a'n vid'aĵ'o'n; ili vetur'is en glit'vetur'il'o'j, kiu'j est'is kun'met'it'a'j el pur'a'j pec'o'j da glaci'o. Tut'a'j'n amas'o'j'n da fel'o'j ili al'tren'is, kaj la neĝ'a'j dom'o'j ricev'is el ili varm'a'j'n tapiŝ'o'j'n; fel'o'j serv'is kiel matrac'o'j kaj lit'kovr'il'o'j, el kiu'j la ŝip'an'o'j sub la neĝ'a'j kupol'o'j aranĝ'is si'a'j'n dorm'o'lok'o'j'n, dum ekster'e la neĝ'o krak'et'ad'is kaj reg'is tia frost'o, kia'n ni ĉe ni ne hav'as eĉ en la plej kruel'a vintr'o. Ĉe ni est'is ankoraŭ aŭtun'o, pri tio ili tie mal'proksim'e nun pens'is; ili re'memor'is la sun'radi'o'j'n hejm'e kaj la ruĝ'e'flav'a'j'n foli'o'j'n, kiu'j pend'is sur la arb'o'j. La horloĝ'o montr'is, ke est'as vesper'o kaj temp'o por dorm'i, kaj en unu el la neĝ'a'j dom'o'j du hom'o'j jam kuŝ'iĝ'is por ripoz'o. La plej jun'a hav'is ĉe si si'a'n plej bon'a'n, plej riĉ'a'n trezor'o'n el la hejm'o, tiu'n, kiu'n la av'in'o don'is al li antaŭ li'a for'vetur'o; tio est'is la Bibli'o. Ĉiu'n nokt'o'n ĝi kuŝ'is sub li'a kap'o; de post si'a'j infan'a'j jar'o'j li sci'is, kio tie est'as skrib'it'a; ĉiu'n tag'o'n li leg'is unu pec'o'n, sur li'a kuŝ'lok'o oft'e venad'is al li en la kap'o'n la sankt'a'j vort'o'j: “Se mi pren'us flug'il'o'j'n de la maten'ruĝ'o kaj rest'us ĉe la plej ekstrem'a mar'o, mi'n tamen tie'n konduk'us Vi'a man'o kaj Vi'a dekstr'e'man'o mi'n ten'us.” Kaj sub tiu'j vort'o'j de la ver'o li ferm'ad'is la okul'o'j'n, la dorm'o venad'is kaj venad'is la sonĝ'o, la spirit'a revelaci'o en Di'o. Li'a anim'o rest'is vigl'a sub la ripoz'o de la korp'o. Li tio'n sent'is, kvazaŭ melodi'o'j de mal'nov'a'j kar'a'j kon'at'a'j kant'o'j son'as ĉirkaŭ li. Mild'a sun'varm'a spir'et'o ĉirkaŭ'blov'is li'n, kaj de si'a kuŝ'lok'o li vid'is super si lum'o'n, kvazaŭ la neĝ'a kupol'o est'us tra'radi'it'a de ekster'e. Li lev'is si'a'n kap'o'n; la bril'ant'a blank'aĵ'o ne est'is la mur'o aŭ la plafon'o, tio est'is la grand'a'j flug'il'o'j sur la ŝultr'o'j de anĝel'o, kaj li rigard'is en la mild'e lum'ant'a'n vizaĝ'o'n de ĉi tiu. El la foli'o'j de la Bibli'o lev'iĝ'is la anĝel'o kiel el kalik'o de lili'o, larĝ'e etend'is si'a'j'n brak'o'j'n, kaj la mur'o'j de la neĝ'a kaban'o fal'is kiel aer'a, mal'pez'a, nebul'a vual'o. La verd'a'j kamp'o'j kaj mont'et'o'j de la hejm'o kun ĝi'a'j ruĝ'brun'a'j arb'ar'o'j kuŝ'is ĉirkaŭ'e en la sen'bru'a sun'lum'o de bel'a aŭtun'a tag'o. La nest'o de la cikoni'o'j est'is mal'plen'a, sed ankoraŭ pend'is la pom'o'j sur la sovaĝ'a pom'arb'o, kvankam la foli'o'j jam de'fal'is. La ruĝ'a'j roz'o'frukt'o'j lum'is, kaj la sturn'o fajf'is en la mal'grand'a verd'a kaĝ'o super la fenestr'o de la vilaĝ'an'a dom'o, kie est'is la patr'o'dom'o de li'a hejm'o. La sturn'o fajf'is, kiel oni li'n lern'ig'is, kaj la av'in'o pend'ig'is bird'o'herb'o'n super la kaĝ'o, kiel antaŭ'e la nep'o ĉiam farad'is. La fil'in'o de la forĝ'ist'o, jun'a kaj bel'a, star'is ĉe la put'o kaj supr'e'n'ĉerp'is akv'o'n, kap'salut'is la av'in'o'n, kaj la av'in'o far'is kap'sign'o'n kaj montr'is leter'o'n, kiu al'ven'is de tre mal'proksim'e. Hodiaŭ maten'e ĝi al'ven'is el la mal'varm'a'j land'o'j, de alt'e supr'e, de la nord'a polus'o, kie trov'iĝ'as la nep'o, — Di'o li'n gard'u. Ili rid'is kaj plor'is, kaj li, sub glaci'o kaj neĝ'o, li, kiu en la spirit'a mond'o sub la flug'il'o'j de la anĝel'o ĉio'n tio'n vid'is kaj aŭd'is, rid'is kun'e kun ili kaj plor'is kun ili. La leter'o est'is laŭt'e legat'a, eĉ la vort'o'j de la Bibli'o: “Ĉe la plej ekstrem'a mar'o mi'n tamen tie'n konduk'us Vi'a man'o kaj Vi'a dekstr'a man'o mi'n ten'us.” Kvazaŭ mir'ind'a'j ton'o'j de orgen'o son'is ĉirkaŭ'e, kaj la anĝel'o kuŝ'ig'is si'a'j'n flug'il'o'j'n kiel vual'o'n ĉirkaŭ la dorm'ant'o.... La sonĝ'o fin'ig'is, mal'lum'o plen'ig'is la neĝ'a'n dom'o'n, sed la Bibli'o kuŝ'is sub li'a kap'o, kred'o kaj esper'o kuŝ'is en li'a kor'o. Di'o est'is kun li, kaj la hejm'o est'is kun li — “ĉe la plej ekstrem'a mar'o”.

Ŝpar'mon'uj'o

La ĉambr'o de la infan'o'j est'is plen'a de lud'il'o'j; supr'e sur la ŝrank'o star'is la ŝpar'mon'uj'o, kiu est'is el argil'o kaj hav'is la form'o'n de pork'o. Sur la dors'o ĝi kompren'ebl'e hav'is fend'o'n, kiu'n oni ankoraŭ pli'grand'ig'is per tranĉ'il'o, por ke ankaŭ arĝent'a'j taler'o'j pov'u tra'penetr'i; kaj du taler'o'j efektiv'e jam en'migr'is tie'n krom la mult'a'j mal'grand'a'j mon'er'o'j. La ŝpar'mon'uj'o est'is tiel plen'e ŝtop'it'a, ke la mon'o ĉe la sku'ad'o plu ne sonor'is, kaj tio est'as la plej alt'a grad'o, kiu'n ŝpar'mon'uj'o pov'as ating'i. Nun la pork'o star'is supr'e sur la ŝrank'o kaj rigard'ad'is mal'supr'e'n sur ĉio'n en la ĉambr'o, ĝi sci'is ja, ke per tio, kio'n ĝi en'hav'as en si'a korp'o, ĝi ĉio'n pov'as aĉet'i, kaj tio don'as agrabl'a'n konsci'o'n.

Tio'n pens'is ankaŭ la ali'a'j, kvankam ili tio'n ne dir'is laŭt'e, ili ja hav'is sufiĉ'e da ali'a'j tem'o'j por parol'ad'o. Unu tir'kest'o de la komod'o est'is du'on'e el'ŝov'it'a, kaj tie oni pov'is vid'i grand'a'n pup'o'n, kiu est'is iom mal'nov'a kaj hav'is flik'kudr'it'a'n kol'o'n. Ĝi el'rigard'is kaj dir'is: “Ni nun lud'u hom'o'j'n; tio ĉiu'okaz'e iom valor'as.” Tiam far'iĝ'is ĝeneral'a mov'ad'o, eĉ la bild'o'j sur la mur'o re'turn'is si'n, por montr'i, ke ili ankaŭ hav'as mal'antaŭ'a'n flank'o'n, kaj tio'n neni'u pov'is ne'i.

Est'is mez'o de la nokt'o, la lun'o en'bril'is tra la fenestr'o kaj don'is sen'pag'a'n lum'o'n. Jen la lud'o dev'is komenc'iĝ'i, kaj ĉio est'is invit'it'a, eĉ la infan'a kaleŝ'et'o, kvankam ĝi aparten'is al la pli mal'subtil'a'j lud'il'o'j. “Ĉiu hav'as si'a'n special'a'n bon'ec'o'n,” ĝi dir'is, “ne ĉiu'j pov'as est'i nobel'a'j, iu dev'as plen'um'i la labor'o'j'n, kiel oni ordinar'e dir'as.”

Nur la ŝpar'mon'uj'o sol'a ricev'is la invit'o'n skrib'e; ĝi okup'is tro alt'a'n situaci'o'n, ke oni pov'u supoz'i, ke ĝi akcept'os invit'o'n buŝ'a'n. Ĝi ankaŭ ne bon'vol'is don'i respond'o'n, ĉu ĝi ven'os, kaj ĝi ne ven'is. Se oni vol'as, ke ĝi part'o'pren'u, ĝi dev'as pov'i ĝu'i la lud'o'n el si'a loĝ'ej'o, al tio oni pov'as si'n al'konform'ig'i; kaj ili si'n al'konform'ig'is.

La mal'grand'a pup'teatr'o tuj est'is star'ig'it'a tiel, ke oni pov'is rekt'e en'rigard'i. Ili vol'is antaŭ'e lud'i komedi'o'n kaj post'e oni intenc'is aranĝ'i te'trink'ad'o'n, ĉe kiu sam'temp'e est'os far'at'a'j spirit'ekzerc'o'j. La balanc'ĉeval'o parol'is pri kur'dres'ad'o kaj pri ras'a sang'o, la infan'a kaleŝ'et'o pri fer'voj'o'j kaj pri la fort'o de vapor'o, — tio aparten'is ja al ili'a fak'o, kaj ili pov'o'sci'is parol'i pri tio. La ĉambr'a horloĝ'o parol'is pri politik’ tik’ tik’; ĝi sci'is, kio'n son'is la sonor'il'o, sed oni asert'is, ke ĝi ir'as mal'ĝust'e. La kan'a baston'o star'is fier'e sur si'a pint'o kaj apog'is si'n per si'a arĝent'a kap'et'o, ĝi est'as ja metal'garn'it'a supr'e kaj mal'supr'e. Sur la sof'o kuŝ'is du brod'it'a'j kusen'o'j, sufiĉ'e bel'et'a'j, sed iom mal'saĝ'a'j. Kaj tia'manier'e la komedi'o pov'is komenc'iĝ'i.

Ĉiu'j sid'is kaj rigard'is; post'e iu propon'is, ke oni aplaŭd'u, krak'u kaj bru'u, por el'esprim'i la ĝeneral'a'n ĝoj'o'n. Sed la rajd'vip'o dir'is, ke ĝi neniam krak'as por far'i komplez'o'n al mal'jun'ul'o'j, sed nur por la honor'o de ne'fianĉ'ig'it'a'j. “Mi krak'as por ĉiu'j!” asert'is la krak'piz'o. “Ĉu por jun'ul'o'j, ĉu por mal'jun'ul'o'j, ĉiam do est'as krak'at'e!” dir'is la kraĉ'uj'o. Tia'j proksim'um'e est'is la pens'o'j, per kiu'j ĉiu si'n okup'is dum la teatr'a prezent'ad'o. La teatr'aĵ'o est'is tut'e sen'valor'a, sed oni ĝi'n bon'e prezent'is. Ĉiu'j aktor'o'j turn'is ekster'e'n si'a'n pentr'it'a'n flank'o'n, ili est'is tiel far'it'a'j, ke oni rigard'u nur unu ili'a'n flank'o'n, ne la dors'a'n flank'o'n. Ĉiu'j lud'is bon'eg'e, tut'e en la antaŭ'a part'o de la teatr'o; la drat'o, per kiu ili est'is konduk'at'a'j, est'is tro long'a, sed pro tio ili far'iĝ'is pli rimark'ebl'a'j; la flik'kudr'it'a pup'o est'is tiel kor'tuŝ'it'a, ke ĝi'a kun'kudr'o dis'iĝ'is, kaj eĉ la ŝpar'mon'uj'o est'is tiel efik'it'a, ke ĝi decid'is i'o'n far'i por unu el la aktor'o'j kaj en'skrib'i en si'a testament'o, ke li, kiam ven'os iam la temp'o, kuŝ'u apud ĝi en la ne'ferm'it'a ĉerk'o.

La ĝu'o efektiv'e est'is tiel alt'a kaj pur'a, ke oni decid'is ne trink'i te'o'n, sed tuj komenc'i la spirit'ekzerc'o'j'n, kio'n oni nom'is “lud'i hom'o'j'n”. Tiu hom'ad'o absolut'e ne en'hav'is en si i'a'n malic'a'n mok'o'n, ĉar ili nur lud'is.

Ĉiu est'is okup'it'a de si'a'j propr'a'j pens'o'j kaj de la rimark'ind'a'j ide'o'j de la ŝpar'mon'uj'o. Ĝi'a'j pens'o'j est'is direkt'it'a'j plej mal'proksim'e'n en la est'ont'ec'o'n, ĝi pens'is ja pri testament'o kaj en'ter'ig'o kaj pri tio, kio tiam dev'as est'i far'at'a. — Ha, kiam ajn tio ven'as, ĝi ĉiam ven'as, antaŭ ol oni ĝi'n atend'as. — Krak’! jen ĝi fal'is de la ŝrank'o, kuŝ'is sur la plank'o en mil pec'et'o'j, kaj la mon'er'o'j gaj'e danc'is ĉirkaŭ'e'n kaj salt'is. La plej mal'grand'a'j turn'iĝ'is en rond'o, la grand'a'j rul'iĝ'is, precip'e unu el la arĝent'a'j taler'o'j, kiu nepr'e vol'is ir'i mat'proksim'e'n en la mond'o'n. Nu, ĝi'a dezir'o plen'um'iĝ'is, kaj ĉiu'j ali'a'j dev'is ĝi'n sekv'i. La pec'et'o'j de la argil'a pork'o est'is ĵet'it'a'j en la bala'aĵ'ej'o'n, sed jam en la sekv'ant'a tag'o sur la ŝrank'o star'is de'nov'e simil'a ŝpar'mon'uj'o. Mon'er'o'j ankoraŭ ne trov'iĝ'is en ĝi, kaj tial ĝi ankaŭ ne pov'is krakt'int'i; per tio ĝi simil'is al la antaŭ'a, kaj tio jam est'as ia komenc'o, — kaj per tio ni fin'os.

Ib kaj mal'grand'a kristin'o

Proksim'e de Gudenaa, apud la arb'ar'o de Silkeborg, simil'e al grand'a rempar'o lev'iĝ'as alt'aĵ'o, nom'at'a Aasen, kaj sub ĝi star'is, eĉ nun ankoraŭ star'as, mal'grand'a vilaĝ'an'a dom'o, ĉirkaŭ'it'a de kelk'e da mal'gras'a'j gren'kamp'o'j; la sabl'o tra'vid'iĝ'as tra la mal'dens'a'j spik'o'j de sekal'o kaj horde'o.

Sufiĉ'e mult'e da jar'o'j pas'is de post la far'iĝ'o'j, kiu'j'n ni vol'as rakont'i; la hom'o'j, kiu'j tiam loĝ'is en la dom'et'o, mastr'um'ad'is si'a'n mal'grand'a'n vilaĝ'an'a'n posed'aĵ'o'n, kaj ili hav'is tri ŝaf'o'j'n, unu pork'o'n kaj du bov'o'j'n; por dir'i mal'long'e, ili hav'is sufiĉ'a'j'n viv'rimed'o'j'n, ĉar ili kontent'iĝ'is je si'a modest'a sort'o; ili pov'us eĉ ten'i par'o'n da ĉeval'o'j, sed ili dir'is kiel la ali'a'j vilaĝ'an'o'j: “Ĉeval'o si'n mem for'manĝ'as, nutr'ant'e ĝi konsum'as.”

Jeppe-Jäns en somer'o pri'labor'ad'is si'a'n mal'grand'a'n plug'o'kamp'o'n, kaj en vintr'o li per lert'a kaj diligent'a man'o pret'ig'ad'is lign'a'j'n ŝu'o'j'n. Ne mank'is al li ankaŭ help'ant'o; kun'e kun li labor'is unu hom'o, kiu tut'e perfekt'e pov'o'sci'is la el'labor'ad'o'n de lign'a'j ŝu'o'j; ili est'is fortik'a'j kaj sam'temp'e ankaŭ mal'pez'a'j kaj elegant'a'j. Ŝu'o'j'n kaj lign'a'j'n kuler'o'j'n ili skulpt'ad'is; tio don'ad'is mon'o'n, kaj oni ne pov'is nom'i Jeppe-Jänson mal'riĉ'a hom'o.

La mal'grand'a Ib, la sep'jar'a knab'o, la sol'a infan'o de la dom'o, sid'ad'is apud'e kaj rigard'ad'is, oft'e li tranĉ'is pec'o'n da lign'o kaj iu'foj'e ankaŭ tranĉ'is al si la fingr'o'n; sed unu tag'o'n li el'tranĉ'is du pec'et'o'j'n da lign'o, kiu'j simil'is al mal'grand'a'j lign'a'j ŝu'o'j. Ili est'os donac'it'a'j, li dir'is, al la mal'grand'a Kristin'o, kiu est'is mal'grand'a fil'in'o de ŝip'ist'o; ŝi est'is delikat'a kaj ĉarm'a, kiel infan'o de alt'klas'a'j ge'patr'o'j. Neni'u pov'us supoz'i, ke ŝi de'ven'as el dom'et'o, kiu est'as konstru'it'a el torf'o kaj star'as sur la erik'ej'o.

Tie loĝ'is ŝi'a patr'o, li est'is vidv'o kaj labor'en'spez'ad'is per tio, ke li ŝip'ad'is brul'lign'o'n el la arb'ar'o al Silkeborg, kaj oft'e de tie eĉ pli mal'proksim'e'n ĝis Randers. Li hav'is neniu'n, kiu pov'us pri'atent'i la mal'grand'a'n Kristin'o'n, kiu est'is unu jar'o'n pli jun'a ol Ib, kaj tial ŝi preskaŭ ĉiam est'is kun li, sur la ŝip'o aŭ inter la erik'o kaj vakcini'a'j arbust'et'o'j. Se li iam dev'is vetur'i ĝis Randers, li tiam trans'konduk'ad'is la mal'grand'a'n Kristin'o'n al Jeppe-Jäns.

La lud'ad'o kaj manĝ'ad'o ĉe Ib kaj la mal'grand'a Kristin'o ir'is tre bon'e; ili fos'ad'is kaj ŝut'ad'is ter'o'n, ili grimp'ad'is kaj vag'ad'is, kaj unu tag'o'n ili ambaŭ tut'e sol'a'j supr'e'n'ir'is sur la alt'aĵ'o'n kaj en'ir'is iom mal'proksim'e'n en la arb'ar'o'n; unu foj'o'n ili tie trov'is ov'o'j'n de skolop'o, kaj tio est'is grand'a okaz'int'aĵ'o.

Ib ankoraŭ neniam est'is sur la erik'ej'o, li ankoraŭ neniam vetur'is tra la lag'o'j al Gudenaa, sed nun tio est'is okaz'ont'a; li est'is invit'it'a de la ŝip'ist'o, kaj la antaŭ'ir'ant'a'n vesper'o'n li akompan'is li'n al li'a dom'o.

Sur la brul'lign'o, kiu est'is alt'e amas'ig'it'a sur la ŝip'o, fru'e maten'e sid'is ambaŭ infan'o'j kaj manĝ'is pan'o'n kaj framb'o'j'n. La ŝip'ist'o kaj li'a serv'ant'o per si'a'j stang'o'j puŝ'is la ŝip'o'n antaŭ'e'n, la flu'o facil'ig'is ili'a'n labor'o'n, kaj rapid'e ili vetur'is laŭ la flu'o de la river'o kaj tra la lag'o'j, kiu'j sur ĉiu'j flank'o'j ŝajn'is ferm'it'a'j de arb'ar'o kaj kan'o'j. Sed tamen ĉiam de'nov'e montr'iĝ'ad'is ia tra'vetur'ej'o, kvankam la mal'jun'a'j arb'o'j eĉ mal'supr'e'n'klin'iĝ'is al ili kaj la kverk'o'j etend'is al ili si'a'j'n sen'ŝel'ig'it'a'j'n branĉ'o'j'n, kvazaŭ ili hav'is re'tir'it'a'j'n manik'o'j'n kaj vol'is montr'i si'a'j'n ost'ec'a'j'n nud'a'j'n brak'o'j'n. Mal'jun'a'j aln'o'j, kiu'j'n la flu'o de'puŝ'is de la dekliv'a bord'o, per si'a'j radik'o'j fort'e ten'iĝ'is je la fund'o kaj aspekt'is kiel mal'grand'a'j arb'ar'a'j insul'o'j. Akv'o'lili'o'j balanc'iĝ'ad'is sur la akv'o, est'is bel'eg'a vetur'o. Fin'e oni ven'is al la angil'kapt'ej'o, kie la akv'o bru'is tra la kluz'o'j. Kiom mult'e Ib kaj Kristin'o pov'is tie vid'i!

Tiam tie ekzist'is ankoraŭ neni'u fabrik'o aŭ vilaĝ'o, tie star'is nur la mal'nov'a angil'dig'o, kiu okup'is la fort'o'j'n de ne mult'e da hom'o'j. La fal'ad'o de la akv'o tra la kluz'o'j kaj la kri'ad'o de la sovaĝ'a'j anas'o'j tiam est'is la sol'a'j sign'o'j de viv'o en la silent'a natur'o. Kiam la brul'lign'o est'is el'ŝarĝ'it'a, la patr'o de Kristin'o aĉet'is al si grand'a'n fask'o'n da angil'o'j kaj buĉ'it'a'n pork'id'et'o'n, kaj ĉio'n kun'e en korb'o li star'ig'is mal'antaŭ'e en la ŝip'o. Post'e ili ek'vetur'is kontraŭ'flu'e hejm'e'n, sed la vent'o est'is favor'a, kaj ĉar ili streĉ'is la vel'o'j'n, tial est'is tiel sam'e bon'e, kvazaŭ ili est'us tir'at'a'j de du ĉeval'o'j.

Kiam la ŝip'o vel'vetur'is tra la arb'ar'o kaj oni ating'is la lok'o'n, de kiu la ŝip'serv'ist'o hav'is nur mal'long'a'n distanc'o'n ĝis si'a loĝ'ej'o, li kaj la patr'o de Kristin'o el'ir'is sur la bord'o'n, kaj antaŭ tio la patr'o ordon'is al la infan'o'j, ke ili est'u trankvil'a'j kaj si'n'gard'a'j. Tio'n ili tamen ne long'e far'is; ili dev'is rigard'i en la korb'o'n, en kiu est'is konserv'at'a'j la angil'o'j kaj la pork'id'et'o, la pork'id'et'o'n ili nepr'e dev'is alt'e lev'i kaj ten'i, kaj ĉar ili ambaŭ vol'is ĝi'n ten'i, ili el'fal'ig'is ĝi'n, kaj rekt'e en la akv'o'n. La flu'o ĝi'n for'port'is, tio est'is terur'a okaz'int'aĵ'o.

Ib en tim'eg'o el'salt'is sur la ter'o'n kaj kur'is i'a'n distanc'o'n, post'e ven'is ankaŭ Kristin'o. “Pren'u mi'n kun vi!” ŝi kri'is, kaj post'e ili ambaŭ rapid'e salt'is en la arb'et'aĵ'ar'o'n. Baldaŭ la ŝip'o kaj la river'o mal'aper'is antaŭ ili'a'j okul'o'j. Ankoraŭ kelk'a'n pec'o'n ili kur'is, kaj tiam Kristin'o fal'is kaj ek'plor'is; Ib ŝi'n lev'is.

“Ven'u kun mi!” li dir'is; “ni'a dom'o trov'iĝ'as tie proksim'e.” Sed bedaŭr'ind'e ĝi ne trov'iĝ'is tie proksim'e. Ili ir'is kaj ir'is super velk'int'a'j foli'o'j kaj sek'a'j de'fal'int'a'j branĉ'o'j; krak'et'is sub ili'a'j mal'grand'a'j pied'o'j. Jen ili aŭd'is fort'a'n kri'ad'o'n, — ili ek'star'is silent'e kaj aŭskult'is. Subit'e ek'kri'is agl'o, tio est'is mal'bel'a kri'o, kiu ili'n terur'e tim'ig'is, sed antaŭ ili en la arb'ar'o kresk'is plej bel'a'j mirtel'o'j en ne'kred'ebl'a mult'eg'o. Ĉio est'is tro al'log'a, por ke ili ne rest'u, kaj ili rest'is kaj manĝ'is kaj ricev'is tut'e blu'a'j'n buŝ'o'n kaj vang'o'j'n. Jen de'nov'e aŭd'iĝ'is vok'o.

“Ni ricev'os bat'o'j'n, pro la pork'id'et'o!” dir'is Kristin'o.

“Ni ir'u al mi'a hejm'o!” dir'is Ib; “ni'a dom'o cert'e star'as ĉi tie en la arb'ar'o!” Kaj ili ir'is; ili ven'is al vetur'a voj'o, sed hejm'e'n ĝi ne konduk'is, kaj far'iĝ'is mal'lum'e, kaj ili tim'is. La ne'ordinar'a silent'o ĉirkaŭ'e est'is inter'romp'at'a nur de la mal'bel'a kri'ad'o de guf'o aŭ de la kant'ad'o de bird'o'j, kiu'j'n ili ne kon'is. Fin'e ambaŭ implik'iĝ'is en arb'et'aĵ'o, Kristin'o plor'is kaj Ib plor'is, kaj post kiam ili tiel est'is plor'int'a'j kelk'a'n temp'o'n, ili kuŝ'iĝ'is sur la verd'aĵ'o kaj en'dorm'iĝ'is.

La sun'o star'is jam alt'e sur la ĉiel'o, kiam ili vek'iĝ'is; est'is al ili tre mal'varm'e, sed Ib opini'is, ke tie supr'e sur la alt'aĵ'o, sur kiu'n la sun'o tra inter la arb'o'j tiel bril'e lum'is, ili pov'us varm'iĝ'i, kaj de tie ili ankaŭ pov'us vid'i la dom'o'n de li'a'j ge'patr'o'j. Sed ili trov'iĝ'is mal'proksim'e de ĝi, en tut'e ali'a part'o de la arb'ar'o. Kun grand'eg'a mal'facil'ec'o ili supr'e'n'grimp'is tut'e sur la alt'aĵ'o'n, kaj jen ili star'is sur krut'a dekliv'o apud klar'a lag'o kun tra'vid'ebl'a akv'o. Grand'a nombr'o da fiŝ'o'j naĝ'ad'is en ĝi, pri'lum'it'a'j de la radi'o'j de la sun'o. Tio, kio'n la infan'o'j vid'is, est'is por ili tut'e ne'atend'it'a, kaj tut'e apud'e ili ek'vid'is arb'et'o'n plen'a'n de nuks'o'j. Ili de'ŝir'is kaj klak'is kaj manĝ'is la delikat'a'j'n kern'o'j'n, kiu'j komenc'is form'iĝ'i. Jen aper'is nov'a surpriz'o, eĉ terur'o. El la arb'et'aĵ'o el'ir'is grand'a mal'jun'a vir'in'o, kies vizaĝ'o est'is brun'a kaj kies har'o'j est'is bril'e nigr'a'j; la blank'o en ŝi'a'j okul'o'j lum'is kiel ĉe negr'o. Ŝi port'is lig'aĵ'o'n sur la dors'o kaj baston'eg'o'n en la man'o; tio est'is cigan'in'o. La infan'o'j ne tuj kompren'is, kio'n ŝi dir'is; kaj ŝi el'pren'is el la poŝ'o tri grand'a'j'n nuks'o'j'n, pri kiu'j ŝi dir'is, ke en ĉiu el ili est'as kaŝ'it'a'j la plej ĉarm'a'j objekt'o'j, ke tio est'as sorĉ'a'j nuks'o'j. Ib rigard'is la vir'in'o'n; ŝi est'is tre afabl'a, kaj tial Ib ricev'is kuraĝ'o'n kaj demand'is, ĉu li ricev'os la nuks'o'j'n; la vir'in'o don'is ili'n al li kaj ŝir'kolekt'is al si plen'a'n poŝ'o'n da nuks'o'j avel'a'j.

Ib kaj Kristin'o rigard'is per grand'a'j okul'o'j la tri sorĉ'a'j'n nuks'o'j'n.

“Ĉu en ĉi tiu trov'iĝ'as kaleŝ'o kun ĉeval'o'j?” demand'is Ib.

“Eĉ or'a kaleŝ'o kun or'a'j ĉeval'o'j!” respond'is la vir'in'o.

“En tia okaz'o don'u ĝi'n al mi!” pet'is la mal'grand'a Kristin'o, kaj Ib don'is ĝi'n al ŝi, kaj la vir'in'o en'lig'is al ŝi la nuks'o'n en ŝi'a'n kol'tuk'o'n.

“Ĉu en ĉi tiu trov'iĝ'as tia sam'a bel'a kol'tuk'o, kiel Kristin'o hav'as?” demand'is Ib.

“Dek kol'tuk'o'j tie trov'iĝ'as!” respond'is la vir'in'o, “kaj krom tio ankoraŭ elegant'a'j vest'o'j, ŝtrump'o'j kaj ĉapel'o.”

“En tia okaz'o mi ĝi'n ankaŭ vol'as hav'i!” dir'is Kristin'o, kaj la mal'grand'a Ib don'is al ŝi ankaŭ la du'a'n nuks'o'n. La tri'a est'is mal'grand'a kaj nigr'a.

“Ĉi tiu'n vi pov'as konserv'i por vi!” dir'is Kristin'o, “ĝi ankaŭ ja est'as tre bel'a.”

“Kaj kio'n ĝi en'hav'as?” demand'is Ib.

“Tio'n, kio est'as plej bon'a por vi!” respond'is la cigan'in'o.

Kaj Ib fort'e ten'is si'a'n nuks'o'n. La vir'in'o promes'is, ke ŝi konduk'os ili'n al ĝust'a voj'o hejm'e'n, kaj ili ir'is, sed ĝust'e en la direkt'o ĝust'e kontraŭ'a al tiu, en kiu ili dev'us ir'i; oni tamen ne dev'as pro tio akuz'i ŝi'n, ke ŝi intenc'is ŝtel'i la infan'o'j'n.

Mez'e en la sen'voj'et'a arb'ar'o ili renkont'is la arb'ar'ist'o'n Chrän, kiu kon'is Ibon, kaj per li'a help'o Ib kun la mal'grand'a Kristin'o ven'is re'turn'e hejm'e'n kie oni est'is en grand'a tim'o pri ili, Ili ricev'is pardon'o'n, kvankam ili ambaŭ tut'e just'e merit'is la verg'o'n, unu'e ĉar ili fal'ig'is en la akv'o'n la pork'id'et'o'n kaj du'e ĉar ili for'kur'is, Kristin'o re'ven'is hejm'e'n al si'a erik'ej'o, kaj Ib rest'is en la mal'grand'a arb'ar'a dom'o. La unu'a, kio'n li far'is vesper'e, est'is tio, ke li el'pren'is la nuks'o'n, kiu en'hav'is en si la “plej bon'a'n” objekt'o'n. Li met'is ĝi'n inter la pord'o'n kaj sojl'o'n kaj al'prem'is la pord'o'n; la nuks'o krak'is kaj romp'iĝ'is, sed en ĝi ne trov'iĝ'is plen'a kern'o; ĝi hav'is en si i'a'n spec'o'n de flar'tabak'o aŭ verm'o'pulvor'o. Ĝi est'is verm'o'tru'a, kiel oni ordinar'e dir'as.

“Jes, tio'n mi pov'is antaŭ'vid'i!” dir'is al si Ib; “kaj efektiv'e, kia'manier'e en ĝi, en tiel mal'grand'a nuks'o, pov'us trov'i lok'o'n la plej bon'a objekt'o! Kristin'o el si'a'j du nuks'o'j ricev'os nek elegant'a'j'n vest'o'j'n nek or'a'n kaleŝ'o'n.”

Ven'is la vintr'o, kaj ven'is la nov'a jar'o.

Pas'is mult'e da jar'o'j. Ib dev'is nun komenc'i la vizit'ad'o'n de antaŭ'konfirmaci'a'j lecion'o'j, kaj la pastr'o loĝ'is sufiĉ'e mal'proksim'e. En tiu temp'o unu foj'o'n ven'is la ŝip'ist'o kaj rakont'is al la ge'patr'o'j de Ib, ke la mal'grand'a Kristin'o intenc'as akcept'i serv'o'lok'o'n. Li dir'is, ke tio est'as por ŝi ver'a feliĉ'o, ke ŝi traf'as en tiel bon'a'j'n man'o'j'n, ke ŝi pov'os serv'i ĉe tiel bon'a'j hom'o'j. Ŝi ir'os al la riĉ'a'j ge'mastr'o'j de drink'ej'o en la ĉirkaŭ'aĵ'o de Herning; tie ŝi help'ad'os al la mastr'in'o, kaj se ŝi taŭg'os kaj est'os konfirm'it'a, ili ŝi'n rest'ig'os ĉe si.

Ib kaj Kristin'o dir'is al si reciprok'e adiaŭ; ili'a'j ge'patr'o'j rigard'is ili'n kiel ge'fianĉ'o'j'n. Ĉe la adiaŭ'o ŝi montr'is al li, ke ŝi ĉiam ankoraŭ posed'as la du nuks'o'j'n, kiu'j'n ŝi tiam ricev'is de li, kiam ili perd'is la voj'o'n en la arb'ar'o; ŝi ankaŭ rakont'is, ke en si'a kofr'o ŝi konserv'as la lign'a'j'n ŝu'o'j'n, kiu'j'n li, est'ant'e knab'o, el'tranĉ'is el lign'o kaj donac'is al ŝi.

Ib est'is konfirm'it'a, sed rest'is en la dom'o de si'a patr'in'o, ĉar li est'is lert'a lign'o'ŝu'ist'o kaj somer'e li administr'ad'is la mal'grand'a'n ter'posed'aĵ'o'n tiel, ke ŝi est'is plen'e kontent'a. Ŝi hav'is por tio nur li'n, ĉar la patr'o de Ib mort'is.

Nur mal'oft'e, ordinar'e nur per poŝt'ist'o aŭ per vag'ant'a angil'vend'ist'o, oni aŭd'is i'o'n pri Kristin'o. Ĉe la riĉ'a'j ge'mastr'o'j est'is al ŝi bon'e, kaj kiam ŝi est'is konfirm'it'a, ŝi skrib'is al si'a patr'o kaj komisi'is al li ankaŭ salut'i Ibon kaj li'a'n patr'in'o'n. En la leter'o ŝi skrib'is pri donac'o de ses nov'a'j ĉemiz'o'j kaj bel'a vest'o, kiu'j'n ŝi ricev'is de si'a'j ge'mastr'o'j. Tio est'is efektiv'e bon'a'j sci'ig'o'j.

En la sekv'ant'a printemp'o en unu bel'a tag'o oni frap'is je la pord'o de Ib kaj de li'a patr'in'o, kaj en'ir'is la ŝip'ist'o kun Kristin'o; ŝi ven'is vizit'e por unu tag'o. Ĝust'e trov'iĝ'is okaz'o, por vetur'i ĝis la plej proksim'a najbar'aĵ'o kaj re'turn'e, kaj ŝi uz'is ĝi'n. Ŝi est'is bel'a kaj ĉarm'a kiel delikat'a fraŭl'in'o kaj hav'is sur si bel'a'j'n vest'o'j'n, kiu'j est'is kudr'it'a'j gust'o'plen'e kaj est'is al ŝi bon'e al'aspekt'a'j. En plen'a parad'o ŝi tie star'is, kaj Ib hav'is sur si si'a'j'n mal'nov'a'j'n ĉiu'tag'a'j'n vest'o'j'n. La ĝoj'o kaj surpriz'o far'is li'n mut'a! Kvankam li pren'is ŝi'a'n man'o'n, ten'is ĝi'n fort'e, kaj plen'a feliĉ'o radi'is el li'a'j okul'o'j, li si'a'j'n lip'o'j'n tamen ne pov'is mov'i; sed des pli rapid'e la mal'grand'a Kristin'o ek'mov'is si'a'j'n lip'o'j'n, ŝi rakont'is mult'e kaj vigl'e kaj kis'is Ibon sur la buŝ'o.

“Ĉu vi ankoraŭ mi'n kon'as?” ŝi demand'is. Sed eĉ kiam ili ambaŭ rest'is sol'a'j kaj li ĉiam ankoraŭ star'is kaj ten'is ŝi'a'n man'o'n, li pov'is nur el'balbut'i: “Vi far'iĝ'is elegant'a sinjor'in'o, kaj mi dev'as montr'i mi'n al vi en mi'a mal'pur'a kitel'o! Kiel oft'e mi pens'is pri vi kaj pri la mal'nov'a temp'o!”

Brak'o sub brak'o ili ir'is sur la alt'aĵ'o'n kaj rigard'is trans Guldenaa al la erik'ej'o kun ĝi'a'j verd'a'j mont'et'o'j, sed Ib neni'o'n dir'is; tamen kiam ili dir'is al si reciprok'e adiaŭ; en li'a anim'o est'is tut'e klar'e, ke Kristin'o dev'as far'iĝ'i li'a edz'in'o; jam en ili'a infan'ec'o oni ja nomad'is ili'n ge'fianĉ'o'j; ili est'is, kiel li opini'is, fianĉ'ig'it'a par'o, kvankam neni'u el ili mem tio'n el'dir'is.

Nur kelk'e da hor'o'j ili pov'is ankoraŭ est'i kun'e, ĉar ŝi dev'is ir'i re'turn'e al tiu lok'o, kie ŝi el'kaleŝ'iĝ'is, por morgaŭ fru'e maten'e ek'vetur'i re'turn'e.

Ŝi'a patr'o kaj Ib akompan'is ŝi'n; est'is hel'a lun'lum'o, kaj kiam ili al'ven'is al si'a cel'o kaj dev'is dis'iĝ'i, Ib tut'e ne pov'is el'las'i ŝi'a'n man'o'n. Kiel ajn klar'e li'a'j rigard'o'j esprim'is la dezir'o'n de li'a kor'o, li tamen pov'is el'dir'i ĝi'n nur per mal'mult'e da vort'o'j, sed ĉiu el ili ven'is el la plej'profund'o de la kor'o. “Se vi en la last'a temp'o ne al'kutim'iĝ'is al tro elegant'a viv'o,” li dir'is, “kaj se vi est'us kontent'a viv'i en la dom'o de mi'a patr'in'o kun mi kiel kun vi'a edz'o, tiam ni far'iĝ'u ge'edz'o'j!... Sed ni pov'as ja ankoraŭ iom atend'i!”

“Jes, ven'os temp'o, ven'os konsil'o, Ib!” ŝi dir'is; kaj ŝi prem'is al li la man'o'n, kaj li kis'is ŝi'n sur la buŝ'o. “Mi hav'as konfid'o'n al vi, Ib!” dir'is Kristin'o, “kaj mi opini'as, ke mi vi'n am'as; sed las'u mi'n antaŭ'e pri'pens'i!” Kaj ili dis'iĝ'is. Ib rakont'is al la ŝip'ist'o, ke li kaj Kristin'o est'as jam kvazaŭ fianĉ'ig'it'a'j, kaj la ŝip'ist'o trov'is, ke est'as tiel, kiel li ĉiam pens'is. Li akompan'is Ibon hejm'e'n kaj dorm'is kun li en unu lit'o, kaj tie plu ne est'is parol'at'e pri la fianĉ'iĝ'o.

Pas'is unu jar'o; du leter'o'j'n skrib'is al si reciprok'e Ib kaj Kristin'o, kaj ĉiu el ili est'is sub'skrib'it'a: “fidel'a ĝis la mort'o”. Unu tag'o'n la ŝip'ist'o ven'is al Ib kaj trans'don'is al li salut'o'j'n de Kristin'o. La trans'don'o de la plu'a'j sci'ig'o'j vid'ebl'e est'is por li mal'facil'a, sed la esenc'o est'is, ke al Kristin'o est'as bon'e, eĉ pli ol bon'e, ŝi est'as ja bel'a knab'in'o, estim'at'a kaj am'at'a; ke la fil'o de la mastr'o ven'is vizit'e hejm'e'n; ke li hav'as en Kopenhago tre grav'a'n kaj alt'kvalit'a'n ofic'o'n, komiz'ec'o'n en kontor'o, ke Kristin'o al li plaĉ'is kaj ŝi li'n ankaŭ trov'as laŭ si'a gust'o, ke li'a'j ge'patr'o'j ankaŭ ne kontraŭ'parol'as, sed ke nun la kor'o de Kristin'o re'memor'ig'as al ŝi, ke kred'ebl'e Ib ĉiam ankoraŭ pens'as pri ŝi, kaj ke tial ŝi est'as pret'a for'puŝ'i de si si'a'n feliĉ'o'n. Tiel parol'is la ŝip'ist'o.

Ib en la unu'a moment'o ne dir'is eĉ unu vort'o'n, sed li pal'iĝ'is, sku'is la kap'o'n kaj post'e dir'is: “Kristin'o ne dev'as for'puŝ'i de si si'a'n feliĉ'o'n!” “Skrib'u al ŝi vi'a'n opini'o'n per kelk'e da vort'o'j!” dir'is la ŝip'ist'o. Kaj Ib skrib'is; sed li ne pov'is met'i la vort'o'j'n tiel, kiel li vol'is, li tra'strek'is kaj dis'ŝir'is, — tamen ĝis la maten'o li el'verk'is leter'o'n al la mal'grand'a Kristin'o, kaj jen est'as ĝi'a en'hav'o:

“La leter'o'n, kiu'n vi skrib'is al vi'a patr'o, mi leg'is, kaj mi vid'as el ĝi, ke al vi en ĉiu'j rilat'o'j est'as bon'e kaj ke vi pov'as hav'i eĉ sort'o'n ankoraŭ pli bon'a'n. Demand'u vi'a'n propr'a'n kor'o'n, Kristin'o, kaj pri'pens'u bon'e, kio vi'n atend'as, se vi mi'n pren'os. Mi pov'as propon'i nur mal'mult'e. Ne pens'u pri mi nek pri tio, kio far'iĝ'os el mi, sed nur pri vi'a propr'a profit'o! Per neni'a promes'o vi est'as lig'it'a al mi, kaj se en vi'a kor'o vi far'is al mi i'a'n promes'o'n, mi liber'ig'as vi'n de ĝi. Plen'a kaj ĉiu'rilat'a feliĉ'o ven'u sur vi'n, kar'a Kristin'o! Di'o esper'ebl'e ankaŭ por mi'a kor'o don'os konsil'o'n.

Por ĉiam vi'a sincer'a amik'o. Ib.”

La leter'o est'is for'send'it'a, kaj Kristin'o ĝi'n ricev'is.

La tag'o'n de sankt'a Marten'o est'is far'it'a pri ŝi edz'iĝ'anonc'o kiel en la preĝ'ej'o sur la erik'ej'o, tiel ankaŭ en Kopenhago, kie loĝ'is la fianĉ'o, kaj tie'n ŝi vetur'is kun si'a bo'patr'in'o, ĉar la fianĉ'o pro si'a'j mult'a'j okup'o'j ne pov'is entrepren'i la vojaĝ'o'n al Jutlando. Laŭ inter'konsent'o Kristin'o renkont'iĝ'is kun si'a patr'o en la vilaĝ'o Funder, tra kiu ŝi'a voj'o konduk'is kaj kiu trov'iĝ'is ne mal'proksim'e de ŝi'a hejm'a erik'ej'o; tie ili reciprok'e dir'is al si adiaŭ. Oni iom ek'sci'is pri tio, sed Ib neni'o'n dir'is; li est'as tre medit'em'a, dir'is li'a mal'jun'a patr'in'o. Jes, profund'e en'pens'a kaj medit'em'a li est'is, kaj tial li de'nov'e re'memor'is la tri nuks'o'j'n, kiu'j'n li kiel infan'o ricev'is de la cigan'in'o kaj el kiu'j li du for'don'is al Kristin'o. Tio est'is tiu'j sorĉ'a'j nuks'o'j, kiu'j dev'is al'port'i al Kristin'o or'a'n kaleŝ'o'n kun ĉeval'o'j kaj plej bel'a'j'n vest'o'j'n. Jes, jes, tio plen'um'iĝ'is! Tiu'n tut'a'n luks'o'n la sort'o tie en la potenc'a reĝ'urb'o Kopenhago don'is al ŝi. Por ŝi tio plen'um'iĝ'is! Por Ib la nuks'o en'hav'is en si nur nigr'a'n polv'o'n kaj ter'o'n. “Tio'n, kio est'as la plej bon'a por li,” kiel dir'is la cigan'in'o, — jes, tio ankaŭ plen'um'iĝ'is, por li la plej bon'a est'is polv'o kaj ter'o. Nun li kompren'is klar'e, kio'n la vir'in'o alud'is: en la nigr'a ter'o, en la mal'varm'a tomb'o est'os por li plej bon'e.

Pas'is jar'o'j, — ne mult'a'j, sed ho ve, al Ib ili ŝajn'is tiel long'a'j; la mal'jun'a'j ge'mastr'o'j de la drink'ej'o mort'is, unu mal'long'e post la ali'a. La tut'a'n hav'o'n, mult'a'j'n mil'o'j'n da taler'o'j, hered'is la fil'o. Jes, nun Kristin'o pov'is vetur'i en or'a kaleŝ'o kaj port'i elegant'a'j'n vest'o'j'n.

En la du sekv'ant'a'j jar'o'j la patr'o ricev'is de Kristin'o neniu'n leter'o'n, kaj kiam fin'e unu leter'o al'ven'is, tiam la riĉ'ec'o kaj la plezur'o'j est'is mal'aper'int'a'j. La kompat'ind'a Kristin'o! Nek ŝi nek ŝi'a edz'o pov'o'sci'is etend'i si'a'j'n pied'o'j'n konform'e al la lit'kovr'il'o; la riĉ'aĵ'o for'ir'is, kiel ili ĝi'n akir'is, ĝi hav'is sur si neniu'n ben'o'n.

La erik'o flor'is, kaj la erik'o de'nov'e velk'is; pli ol unu vintr'o pel'is la neĝ'o'n super la erik'ej'o kaj super la alt'aĵ'o, kie Ib loĝ'is en silent'a izol'iĝ'o.

La printemp'a sun'o lum'is, kaj Ib est'is pri'labor'ant'a si'a'n kamp'o'n. Subit'e li per si'a plug'il'o sur'puŝ'iĝ'is sur i'o'n, kio ŝajn'is al li silik'o; ia strang'a objekt'o, simil'a al nigr'a rabot'aĵ'o, el'ŝov'iĝ'is sur la supr'aĵ'o'n, kaj kiam Ib ĝi'n lev'is, li rimark'is, ke ĝi est'as el metal'o; la lok'o, kiu'n la plug'il'o difekt'is, bril'is tut'e strang'e. Tio est'is pez'a, grand'a or'a brak'ring'o el antikv'a idol'ist'a temp'o. Li est'is dis'fos'int'a tomb'o'n de antikv'a grand'eg'ul'o, kaj li trov'is ĝi'a'n plej mult'e'kost'a'n ornam'o'n. Ib montr'is tio'n al si'a pastr'o, kiu klar'ig'is al li ĝi'a'n alt'a'n valor'o'n. Post'e li ir'is kun li al la distrikt'estr'o, kiu raport'is pri tio en Kopenhagon kaj don'is al Ib la konsil'o'n, ke li mem trans'don'u al la estr'ar'o la grand'valor'a'n trov'it'aĵ'o'n.

“Vi trov'is en la ter'o la plej bon'a'n, kio'n ĝi pov'is don'i al vi!” dir'is la distrikt'estr'o.

“La plej bon'a'n!” pens'is Ib. “La plej bon'a'n por mi — kaj en la ter'o! En tia okaz'o la cigan'in'o ja tamen est'is prav'a, se tio est'is la plej bon'a!” Ib vetur'is per la poŝt'a ŝip'o al la ĉef'urb'o; al li, kiu ĝis nun est'is vetur'int'a nur ĝis Gudenaa, la nun'a vojaĝ'o ŝajn'is kvazaŭ vojaĝ'o trans'ocean'a.

Kaj Ib al'ven'is en Kopenhago.

Oni pag'is al li la valor'o'n de la trov'it'a or'o, tio est'is grand'a sum'o: mil spes'mil'o'j. Tial Ib nun pov'is permes'i al si vag'ad'o'n tra la strat'a labirint'o de Kopenhago.

Ĝust'e en la vesper'o antaŭ si'a for'vetur'o al Aarhus li de'voj'iĝ'is en la strat'o'j, traf'is en tut'e ali'a'n direkt'o'n, ol li intenc'is ir'i, kaj trans la Kolon'a pont'o li traf'is al la Kristian'a Haven'o anstataŭ al la rempar'o ĉe la Okcident'a pord'eg'o. Kvankam li ten'is si'n je la okcident'a direkt'o, li tamen tre fort'e de'klin'iĝ'is de la bezon'at'a voj'o. Neniu'n hom'o'n oni pov'is vid'i sur la strat'o. Mal'grand'a knab'in'o el'ir'is el mizer'a dom'o; Ib pet'is inform'o'n pri la voj'o, kiu'n li serĉ'is. La knab'in'et'o surpriz'iĝ'is, ek'rigard'is al li supr'e'n, kaj en ŝi'a'j okul'o'j montr'iĝ'is larm'o'j. Li demand'is, kio al ŝi est'as; ŝi dir'is i'o'n, kio'n li ne kompren'is, kaj kiam ili ambaŭ trov'iĝ'is sub lantern'o kaj la lum'o fal'is rekt'e sur ŝi'a'n vizaĝ'o'n, al li far'iĝ'is tut'e strang'e en la anim'o, ĉar li ek'vid'is antaŭ si la mal'grand'a'n Kristin'o'n, ŝi'a'n tut'e viv'ant'a'n portret'o'n, tut'e tia'n, kia'n li ŝi'n re'memor'is el la temp'o, kiam ili ambaŭ est'is infan'o'j.

Li sekv'is la mal'grand'a'n knab'in'o'n en la mizer'a'n dom'o'n kaj supr'e'n'ir'is laŭ la mal'larĝ'a ruin'iĝ'int'a ŝtup'ar'o ĝis mal'grand'a kurb'a ĉambr'et'o sub la tegment'o. Pez'a, sufok'a aer'o plen'ig'is la ĉambr'et'o'n, neni'a lum'o tie est'is.

En unu angul'o aŭd'iĝ'is ĝem'ad'o, kaj el tie penetr'ad'is mal'facil'a spir'ad'o.

Ib ek'brul'ig'is alumet'o'n. Sur mizer'a lit'o tie kuŝ'is la patr'in'o de la infan'o.

“Ĉu mi ebl'e pov'as en ia manier'o help'i al vi?” demand'is Ib. “La infan'o renkont'is mi'n sur la strat'o, sed mi mem est'as ĉi tie tut'e fremd'a en la urb'o. Ĉu ne trov'iĝ'as ĉi tie ia najbar'o aŭ iu ali'a, kiu'n mi pov'us vok'i?” Kaj dir'ant'e tio'n, li lev'is ŝi'a'n kap'o'n.

Tio est'is Kristin'o el la erik'ej'o!

De long'a temp'o ŝi'a nom'o tie en Jutlando ne est'is el'parol'at'a, ĉar tio kaŭz'us grand'a'n tumult'o'n en la silent'a medit'ad'o de Ib, kaj ceter'e la fam'o kaj la ver'o rakont'is ja neni'o'n bon'a'n: la mult'o de mon'o, kiu'n ŝi'a edz'o hered'is de si'a'j ge'patr'o'j, far'is li'n mal'humil'a kaj facil'anim'a. Si'a'n konstant'a'n serv'o'lok'o'n li for'rifuz'is, dum du'on'o da jar'o li vojaĝ'ad'is en la ekster'land'o, post'e li re'ven'is kaj far'is ŝuld'o'j'n; ĉiam pli kaj pli la vetur'il'o klin'iĝ'is kaj fin'e ĝi renvers'iĝ'is. Li'a'j mult'a'j gaj'a'j tabl'amik'o'j asert'is, ke li merit'as si'a'n sort'o'n, ĉar li viv'is ja kiel absolut'a mal'saĝ'ul'o. Unu maten'o'n oni trov'is li'a'n kadavr'o'n en la palac'a lag'et'o.

De post li'a mort'o Kristin'o sufer'is tre mult'e; ŝi'a pli jun'a mal'grand'a infan'o, kiu nask'iĝ'is ankoraŭ dum la bon'stat'o, mort'is; nun Kristin'o ating'is tia'n grad'o'n, ke danĝer'e mal'san'a, for'las'it'a, ŝi kuŝ'is en mizer'a ĉambr'et'o, en tia mizer'a stat'o, kia'n ŝi en si'a'j jun'a'j jar'o'j sur si'a sen'hom'a erik'ej'o ebl'e pov'us toler'i, sed kiu nun, post ŝi'a al'kutim'iĝ'o al pli bon'a'j cirkonstanc'o'j, tre'eg'e sent'ig'is al ŝi ŝi'a'n mizer'o'n. Ŝi'a pli aĝ'a infan'o, kiu ankaŭ est'is mal'grand'a Kristin'o, sufer'ad'is kun ŝi mizer'o'n kaj mal'sat'o'n, kaj ŝi nun al'konduk'is al ŝi Ibon.

“Mi tim'as, ke la mort'o dis'ig'os mi'n de mi'a mal'feliĉ'a infan'o!” ŝi ĝem'is; “kie'n en la mond'o ŝi tiam pov'os ir'i!” Plu ŝi neni'o'n pov'is dir'i.

Ib de'nov'e ek'flam'ig'is alumet'o'n kaj trov'is pec'et'o'n da kandel'o, kiu'n li ek'brul'ig'is; per tio la mizer'a ĉambr'et'o almenaŭ iom pri'lum'iĝ'is.

Ib rigard'is la mal'grand'a'n knab'in'o'n kaj re'memor'is Kristin'o'n en ŝi'a'j jun'a'j jar'o'j. Pro Kristin'o li pov'is est'i bon'a por tiu infan'o, kiu est'is por li fremd'a kaj ne'kon'at'a. La mort'ant'in'o li'n rigard'is, ŝi'a'j okul'o'j far'iĝ'is pli kaj pli grand'a'j.... Ĉu ŝi li'n re'kon'is? Li tio'n ne ek'sci'is, eĉ unu vort'o'n li plu ne aŭd'is de ŝi.

* * *

Est'is en la arb'ar'o de Gudenaa, proksim'e de la erik'ej'o. La aer'o est'is griz'a, la erik'o komenc'is velk'i, la okcident'a'j vent'eg'o'j pelad'is la flav'a'j'n foli'o'j'n en la river'et'o'n kaj trans la erik'ej'o'n, sur kiu ĉiam ankoraŭ star'is la dom'o, konstru'it'a el torf'o; en ĝi nun loĝ'is fremd'a'j hom'o'j. Sed ĉe la baz'o de la alt'aĵ'o, sub la ŝirm'o de alt'a'j arb'o'j, star'is mal'grand'a dom'o, blank'a kaj afabl'aspekt'a. En la ĉambr'o brul'is torf'o en la forn'o, en la ĉambr'o est'is sun'bril'o, kiu lum'is el du infan'a'j okul'o'j. Kiel printemp'a kant'ad'o de alaŭd'o son'is la parol'o el la ruĝ'a rid'et'ant'a buŝ'o de la infan'o. Viv'o kaj gaj'ec'o reg'is en la dom'o, la mal'grand'a Kristin'o ĵus al'vetur'is. Ŝi sid'is sur la genu'o'j de Ib; Ib anstataŭ'is al ŝi patr'o'n kaj patr'in'o'n, kiu'j ambaŭ mal'aper'is, kiel sonĝ'o mal'aper'as ĉe infan'o kaj ĉe plen'kresk'ul'o. Ib sid'is en la pur'a, bel'et'a dom'o, bon'hav'a hom'o; la patr'in'o de la mal'grand'a infan'o kuŝ'is sur la tomb'ej'o de mal'riĉ'ul'o'j en la reĝ'urb'o Kopenhago.

Ib hav'is mon'o'n en la kest'o, kiel oni asert'is, mon'o'n el la ter'o, kaj krom tio li hav'is ja ankaŭ la mal'grand'a'n Kristin'o'n.

Johanĉjo-mal'saĝ'ul'o

Tie en la kamp'ar'o est'is mal'nov'a bien'a dom'o, kaj en ĝi loĝ'is bien'posed'ant'o, kiu hav'is du fil'o'j'n, kiu'j est'is tiel sprit'a'j, ke eĉ du'on'o de tiu sprit'ec'o sufiĉ'us. Ili vol'is svat'iĝ'i al la fil'in'o de la reĝ'o, kaj por tio ili hav'is la rajt'o'n, ĉar la reĝ'id'in'o las'is sci'ig'i, ke ŝi pren'os kiel edz'o'n tiu'n, kiu plej lert'e kaj plej saĝ'e pov'os inter'parol'i kun ŝi.

Ambaŭ dum ok tag'o'j si'n prepar'is, tio est'is la plej long'a temp'o, kiu est'is don'it'a al ili por tio, sed ĝi est'is sufiĉ'a, ĉar ili hav'is antaŭ'kler'ec'o'n, kio ĉiam est'as util'a. Unu el ili sci'is parker'e la tut'a'n latin'a'n leksikon'o'n kaj tri jar'libr'o'j'n de la urb'a gazet'o, kiel de la komenc'o ĝis la fin'o, tiel ankaŭ re'turn'e. La du'a kon'at'iĝ'is kun ĉiu'j paragraf'o'j de ĉiu'j korporaci'a'j leĝ'o'j kaj kun tio, kio dev'as sci'i ĉiu korporaci'estr'o. Tia'manier'e, li pens'is, li pov'as parol'i pri afer'o'j regn'a'j kaj scienc'a'j. Krom tio li pov'o'sci'is brod'i ŝelk'o'j'n, ĉar li est'is kapabl'a kaj lert'a.

“Mi ricev'os la reĝ'id'in'o'n!” ili ambaŭ dir'is, kaj tial ili'a patr'o don'is al ĉiu el ili po unu bel'a ĉeval'o; tiu, kiu sci'is parker'e la leksikon'o'n kaj la gazet'o'j'n, ricev'is ĉeval'o'n karb'o'nigr'a'n, kaj tiu, kiu est'is kompetent'a pri korporaci'aĵ'o'j kaj pov'o'sci'is brod'i, ricev'is lakt'o'blank'a'n; kaj post tio ili ŝmir'is al si la angul'o'j'n de la buŝ'o per fiŝ'ole'o, por ke ili far'iĝ'u pli fleks'ebl'a'j. Ĉiu'j serv'ist'o'j est'is mal'supr'e sur la kort'o, por vid'i, kiel ili sid'iĝ'as sur ĉeval'o'n. En tiu moment'o aper'is la tri'a frat'o, — ĉar est'is tri da ili, sed neni'u kalkul'is la tri'a'n kiel frat'o'n, ĉar li ne posed'is tiel sam'a'n mir'eg'ind'a'n instru'it'ec'o'n kiel la du ali'a'j, kaj ĉiu'j nomad'is li'n nur Johanĉjo-mal'saĝ'ul'o.

“Kie'n vi vol'as ir'i, ke vi met'is sur vi'n la fest'a'n surtut'o'n?” li demand'is. “Al la kort'eg'o, por inter'parol'i kun la reĝ'id'in'o! Ĉu vi ne aŭd'is, kio est'is tambur'it'a en la tut'a land'o?” Kaj ili rakont'is al li tio'n.

“Ĉu ver'e! En tia okaz'o mi ankaŭ dev'as tie est'i!” dir'is Johanĉjo-mal'saĝ'ul'o, kaj la frat'o'j rid'is pri li kaj for'rajd'is.

“Patr'o, don'u al mi ĉeval'o'n!” dir'is Johanĉjo-mal'saĝ'ul'o. “Mi ricev'as grand'a'n dezir'o'n edz'iĝ'i. Se ŝi mi'n pren'os, tiam ŝi mi'n pren'os, kaj se ŝi mi'n ne pren'os, tiam mi tamen ŝi'n pren'os!”

“Kia babil'aĵ'o!” dir'is la patr'o. “Al vi mi ne don'os ĉeval'o'n. Vi ja ne pov'o'sci'as parol'i! Vi'a'j frat'o'j, tio est'as io ali'a, ili est'as bon'eg'a'j brav'ul'o'j!”

“Se vi ne vol'as don'i al mi ĉeval'o'n,” dir'is Johanĉjo-mal'saĝ'ul'o, “mi pren'os la kapr'o'n, ĝi aparten'as al mi kaj pov'as mi'n port'i!” Kaj li sid'iĝ'is rajd'e sur la kapr'o, frap'is ĝi'a'j'n flank'o'j'n per si'a'j kalkan'o'j kaj for'galop'is laŭ'long'e de la land'voj'o. Hu, kiel rapid'e li rajd'is! “Jen mi ven'is!” ek'kri'is Johanĉjo-mal'saĝ'ul'o kaj komenc'is kant'i tiel, ke ĉie aŭd'iĝ'is re'son'o'j.

La frat'o'j rajd'is antaŭ'e'n tut'e silent'e; ili ne parol'is eĉ unu vort'o'n, ili dev'is ankoraŭ unu foj'o'n pri'pens'i ĉiu'j'n bon'a'j'n ide'o'j'n, kiu'j'n ili intenc'is el'met'i.

He ho! he ho!” kri'is Johanĉjo-mal'saĝ'ul'o, “jen mi ven'is! Vid'u, kio'n mi trov'is sur la voj'o!” Ĉe tiu'j vort'o'j li montr'is al ili mort'int'a'n kornik'o'n, kiu'n li trov'is.

“Mal'saĝ'ul'o!” ili kri'is al li, “kio'n vi vol'as far'i kun ĝi?”

“Mi ĝi'n donac'os al la reĝ'id'in'o!”

“Jes, far'u tio'n!” ili dir'is, rid'is kaj rajd'is plu'e'n.

He ho! he ho! Jen mi ven'is! Vid'u, kio'n mi nun trov'is! Tio'n oni ne trov'as sur la voj'o ĉiu'tag'e!”

La frat'o'j de'nov'e si'n re'turn'is, por vid'i la mal'oft'a'n trezor'o'n.

“Mal'saĝ'ul'o!” ili dir'is, “tio est'as ja mal'nov'a lign'a ŝu'o, kies supr'a part'o de'fal'is! Ĉu ankaŭ ĉi tio'n la reĝ'id'in'o ricev'os?”

“Ŝi ĝi'n ricev'os!” dir'is Johanĉjo-mal'saĝ'ul'o, kaj la frat'o'j rid'is, rajd'is plu'e'n kaj antaŭ'iĝ'is al li je grand'a distanc'o.

He ho! he ho! Jen mi ven'is!” ek'kri'is Johanĉjo-mal'saĝ'ul'o. “Ha, far'iĝ'as ĉiam pli bon'e! He ho! He ho! Tio est'as ne'kompar'ebl'a!”

“Kio'n vi nun de'nov'e trov'is?” demand'is la frat'o'j.

Ho!” dir'is Johanĉjo-mal'saĝ'ul'o, “en efektiv'ec'o pri tio oni ne parol'as! Sed kiel fort'e ŝi ĝoj'os, la reĝ'id'in'o!”

“Fi!” dir'is la frat'o'j, “tio est'as ja ŝlim'o, kiu est'as el'ĵet'it'a el la voj'a'j fos'o'j.”

“Tut'e ver'e!” dir'is Johanĉjo-mal'saĝ'ul'o, “kaj ĝi est'as de plej delikat'a spec'o, tiel ke oni ĝi'n tut'e ne pov'as ten'i en la man'o!” Kaj li plen'ig'is al si per tio la poŝ'o'n.

Sed la frat'o'j rajd'is tiel rapid'e, kiel ili pov'is, kaj antaŭ'iĝ'is al li je tut'a hor'o. Ili halt'is ĉe la urb'a pord'eg'o, kie la svat'iĝ'ant'o'j, laŭ la ord'o de si'a al'ven'o, est'is numer'at'a'j kaj star'ig'at'a'j en vic'o'j, po ses en unu vic'o, kaj tiel dens'e, ke ili ne pov'is mov'i la brak'o'j'n. Tio est'is tre bon'a, ĉar ali'e ili reciprok'e de'ŝir'us al si la vest'o'j'n.

Ĉiu'j ali'a'j loĝ'ant'o'j de la land'o star'is ĉirkaŭ'e de la palac'o, ĝis la fenestr'o'j, por vid'i, kiel la reĝ'id'in'o akcept'as la svat'iĝ'ant'o'j'n. Strang'e! Apenaŭ iu el ili trans'paŝ'is la sojl'o'n de ŝi'a ĉambr'o, tuj li'a orator'a talent'o li'n for'las'is.

“Ne taŭg'as!” dir'is la reĝ'id'in'o. “For!”

Jen ven'is tiu el la frat'o'j, kiu sci'is parker'e la leksikon'o'n, sed dum la long'a star'ad'o en la vic'o'j li ĝi'n tut'e forges'is. Krom tio la plank'o knar'is kaj la plafon'o est'is el spegul'a vitr'o, tiel ke li vid'is si'n mem star'ant'a'n sur'kap'e, kaj ĉe ĉiu fenestr'o star'is tri skrib'ist'o'j kaj unu urb'a plej'aĝ'ul'o, kiu'j en'skrib'is ĉio'n, kio est'is parol'at'a, por ke ĝi tuj traf'u en la gazet'o'j'n kaj pov'u est'i vend'at'a pro du spes'dek'o'j ĉe ĉiu strat'angul'o. Est'is terur'e, est'is tim'eg'ig'e! Kaj al'don'e al ĉio la forn'o est'is tiel fort'e hejt'it'a, ke ĝi est'is arde'ruĝ'a.

“Ĉi tie est'as tre varm'eg'e!” komenc'is si'a'n parol'ad'o'n la svat'iĝ'ant'o.

“Ĝi ven'as de tio, ke mi'a patr'o hodiaŭ rost'as jun'a'j'n kok'o'j'n!” dir'is la reĝ'id'in'o.

Be! li star'is sen'help'e, tia'n respond'o'n li ne atend'is; eĉ unu vort'o'n li ne pov'o'sci'is dir'i, ĉar li pens'is, ke li esprim'is ekster'ordinar'e profund'pens'a'n opini'o'n. Be!

“Ne taŭg'as!” dir'is la reĝ'id'in'o. “For!” Kaj li dev'is for'iĝ'i. Ven'is la du'a frat'o.

“Ĉi tie est'as tre varm'eg'e!” li dir'is.

“Jes, ni rost'as hodiaŭ jun'a'j'n kok'id'o'j'n!” respond'is la reĝ'id'in'o.

“Kio'n vi bonvo...?” li demand'is, kaj ĉiu'j skrib'ist'o'j en'skrib'is: “kio'n vi bonvo....”

“Ne taŭg'as!” dir'is la reĝ'id'in'o. “For!”

Nun ven'is Johanĉjo-mal'saĝ'ul'o, kiu sur si'a kapr'o en'rajd'is rekt'e en la ĉambr'o'n. “Est'as ja terur'a varm'eg'o!” li dir'is.

“Ĝi ven'as de tio, ke mi rost'as jun'a'j'n kok'o'j'n!” respond'is la reĝ'id'in'o. “Tio est'as ja bon'eg'a!” dir'is Johanĉjo-mal'saĝ'ul'o; “en tia okaz'o mi kred'ebl'e pov'os ankaŭ rost'i kornik'o'n!”

“Volont'e mi far'os al vi la komplez'o'n!” respond'is la reĝ'id'in'o, “sed ĉu vi hav'as i'o'n, en kio oni pov'us ĝi'n rost'i? ĉar mi hav'as ĉi tie nek pot'o'n nek pat'o'n.”

“Sed tio ne mank'as al mi!” ĝoj'e ek'kri'is Johanĉjo-mal'saĝ'ul'o. “Jen est'as bon'eg'a kuir'vaz'o?” Kaj li el'tir'is la mal'nov'a'n lign'a'n ŝu'o'n kaj met'is en ĝi'n la kornik'o'n.

“Tio sufiĉ'as por tut'a tag'manĝ'o!” dir'is la reĝ'id'in'o. “Sed kie ni pren'os la saŭc'o'n?”

“Ĝi'n mi hav'as en la poŝ'o!” dir'is Johanĉjo-mal'saĝ'ul'o rid'et'ant'e. “Mi hav'as tiom mult'e; ke mi ne bezon'as ŝpar'i!” Kaj li el'verŝ'is iom da ŝlim'o el la poŝ'o.

“Tio al mi plaĉ'as!” dir'is la reĝ'id'in'o; “vi pov'o'sci'as ja respond'i, vi pov'o'sci'as parol'i, kaj vi'n mi vol'as far'i mi'a edz'o! Sed ĉu vi sci'as, ke ĉiu vort'o, kiu'n ni dir'as kaj dir'is, est'as en'skrib'at'a kaj morgaŭ aper'os en la gazet'o'j? Ĉe ĉiu fenestr'o vi vid'as tri skrib'ist'o'j'n kaj unu urb'a'n plej'aĝ'ul'o'n, kaj la plej'aĝ'ul'o est'as la plej mal'bon'a, ĉar li ne bon'e aŭd'as!” Tio'n ŝi dir'is nur por tim'ig'i li'n. Kaj ĉiu'j skrib'ist'o'j rid'is kaj far'is ink'makul'o'n sur la plank'o.

“Tiu'j sinjor'o'j tie!” respond'is Johanĉjo-mal'saĝ'ul'o. “Nu, al la plej'aĝ'ul'o mi dev'as far'i plej bon'a'n donac'o'n!” Li el'turn'is si'a'j'n poŝ'o'j'n kaj ĵet'is al la plej'aĝ'ul'o la tut'a'n ŝlim'o'n rekt'e en la vizaĝ'o'n.

“Bon'e vi help'is al vi!” dir'is la reĝ'id'in'o. “Tio'n mi ne pov'o'sci'us far'i! Sed mi tio'n kred'ebl'e ankoraŭ lern'os!”

Kaj tia'manier'e Johanĉjo-mal'saĝ'ul'o far'iĝ'is reĝ'o, ricev'is edz'in'o'n kaj kron'o'n kaj sid'is sur tron'o, kaj ĉio'n ĉi tio'n ni ek'sci'is el la gazet'o de la urb'a plej'aĝ'ul'o, — kiu ceter'e ne est'as plen'e fid'ind'a.

Dorn'a voj'o de la honor'o

Mal'nov'a fabel'o hav'as la super'skrib'o'n: “Dorn'a voj'o de la honor'o”; tiu'n voj'o'n dev'is tra'ir'i unu ĉas'ist'o, nom'at'a Bryde, kiu ating'is alt'a'n honor'o'n kaj rang'o'n, sed nur post long'a'j kaj mult'a'j mal'agrabl'aĵ'o'j kaj danĝer'o'j en si'a viv'o. Mult'a'j el ni cert'e aŭd'is tiu'n fabel'o'n en si'a infan'ec'o aŭ ebl'e leg'is ĝi'n en la pli mal'fru'a'j jar'o'j kaj pens'is ĉe tio pri si'a propr'a ne'rimark'at'a dorn'a voj'o kaj mult'a'j mal'agrabl'aĵ'o'j. Fabel'o kaj real'ec'o est'as tre proksim'a'j unu de la ali'a, sed la fabel'o hav'as harmoni'a'n solv'o'n jam ĉi tie sur la ter'o, sed la real'ec'o oft'e for'ŝov'as la solv'o'n trans la ter'a'n viv'o'n, en la etern'ec'o'n.

La mond'a histori'o est'as magi'a lantern'o, kiu per lum'bild'o'j sur la mal'lum'a fon'o de la epok'o montr'as al ni, kiel la bon'far'ant'o'j de la hom'ar'o, la martir'o'j de la geni'o, ir'as laŭ la dorn'a voj'o de la honor'o.

El ĉiu'j temp'o'j, el ĉiu'j land'o'j montr'iĝ'as tiu'j lum'a'j bild'o'j, ĉiu nur por unu moment'o, sed tamen prezent'ant'e la en'hav'o'n de tut'a viv'o, tut'a'n viv'o'n kun ĝi'a'j batal'o'j kaj venk'o'j. Ni rigard'u kelk'a'j'n apart'a'j'n el la grand'a kvant'o de la martir'o'j, el tiu grand'a kvant'o, kiu ne hav'os lim'o'n, antaŭ ol la ter'o pere'os.

Ni vid'as plen'a'n amfiteatr'o'n, la Nub'o'j de Aristofan'o el'ig'as torent'o'j'n da mok'o kaj da gaj'ec'o en la hom'a'n amas'eg'o'n. De sur la scen'ej'o la spirit'e kaj korp'e plej rimark'ind'a vir'o de Atenoj, kiu por la popol'o est'is ŝild'o kontraŭ la tri'dek tiran'o'j, est'as rid'ind'ig'at'a. Li, kiu en la tumult'o de la batal'o sav'is Alcibiad'o'n kaj Ksenofonton, li, kies spirit'o lev'iĝ'is super la di'o'j'n de la antikv'ec'o, li mem trov'iĝ'as en la teatr'o. Li lev'iĝ'is de la benk'o de la rigard'ant'o'j kaj prezent'is si'n, por ke la rid'ant'a'j Aten'an'o'j pov'u kompar'i, ĉu li kaj li'a karikatur'o sur la scen'ej'o est'as simil'a'j unu al la ali'a. Rekt'iĝ'int'e li star'as antaŭ ili, tre alt'e super ĉiu'j.

Vi, suk'o'plen'a, verd'a venen'a cikut'o, dev'us est'i la simbol'o de Atenoj, ne la oliv'arb'o.

Sep urb'o'j disput'is pri la honor'o est'i la nask'iĝ'lok'o de Homer, tio est'as tiam, kiam li jam plu ne viv'is! Rigard'u li'n dum li'a viv'o! Tiam li tra'vag'ad'is tiu'j'n sam'a'j'n urb'o'j'n, deklam'ant'e si'a'j'n vers'o'j'n, por akir'i viv'rimed'o'j'n; la pens'o pri la morgaŭ'a tag'o griz'ig'as li'a'j'n har'o'j'n. Li, la plej potenc'a vid'ant'o, est'as blind'a kaj sol'ec'a; la akr'a'j dorn'o'j dis'ŝir'as en ĉifon'o'j'n la mantel'o'n de la reĝ'o de la poet'o'j.

Li'a'j kant'o'j ankoraŭ viv'as, kaj nur per ili sol'a'j viv'as la di'o'j kaj hero'o'j de la antikv'ec'o.

Bild'o post bild'o el'naĝ'as el la orient'o kaj el la okcident'o, ili est'as dis'ig'it'a'j unu de la ali'a per la lok'o kaj temp'o, kaj tamen tio est'as la sam'a'j voj'part'o'j sur la dorn'a voj'o de la honor'o, kie la kard'o flor'as nur tiam, kiam oni dev'as ornam'i la tomb'o'n.

Sub palm'o'j al'proksim'iĝ'as kamel'o'j, riĉ'e ŝarĝ'it'a'j per indig'o kaj ali'a'j grand'valor'a'j trezor'aĵ'o'j. La reg'ant'o de la land'o send'as ili'n al li, kies kant'o'j est'as la ĝoj'o de la popol'o, la glor'o de la land'o. Li, kiu'n envi'o kaj mensog'o for'pel'is el la patr'uj'o, li nun est'as trov'it'a. La karavan'o al'proksim'iĝ'as al la urb'et'o, kiu don'is al li rifuĝ'o'n. Mizer'a funebr'a procesi'o el'mov'iĝ'as el la pord'eg'o kaj mal'help'as la karavan'o'n. La mort'int'o est'as ĝust'e li, kiu'n ili serĉ'as: Firdusi. La dorn'a voj'o de la honor'o est'as fin'it'a! La Afrik'an'o kun la mal'delikat'a'j vizaĝ'trajt'o'j, la dik'a'j lip'o'j, la nigr'a'j krisp'a'j har'o'j sid'as sur la marmor'a ŝtup'ar'o de la palac'o en la ĉef'urb'o de Portugal'uj'o kaj pet'as almoz'o'j'n. Tio est'as la fidel'a sklav'o de Camoens, sen li kaj sen la kupr'a'j mon'er'o'j, kiu'j'n oni ĵet'as al li, li'a sinjor'o, “la kant'ist'o de Luziad'o”, dev'us mort'i de mal'sat'o.

Nun star'as mult'e'kost'a monument'o super la tomb'o de Camoens.

De'nov'e bild'o!

Mal'antaŭ fer'a'j krad'o'j montr'iĝ'as hom'o kadavr'e pal'a, kun long'a sen'ord'a barb'o. “Mi far'is el'trov'o'n, la plej grand'a'n de post jar'cent'o'j!” li kri'as, “kaj de pli ol du'dek jar'o'j oni mi'n ten'as ĉi tie en'ŝlos'it'a'n!” — “Kiu li est'as?” — “Frenez'ul'o!” respond'as la observ'ist'o de la frenez'ul'ej'o. “Kia'j'n ide'o'j'n hom'o pov'as hav'i! li mani'e imag'as al si, ke per vapor'o oni pov'as mov'iĝ'i antaŭ'e'n!” Tio est'as Salomono de Caus, la el'trov'int'o de la fort'o de vapor'o, kiu per la ne'klar'a'j vort'o'j de antaŭ'sent'o ne est'is kompren'it'a de Richelieu kaj mort'as, en'ŝlos'it'a en frenez'ul'ej'o.

Jen star'as Kolumb'o, kiu'n iam la strat'a'j bub'o'j persekut'ad'is kaj mok'ad'is pro tio, ke li vol'is mal'kovr'i nov'a'n mond'o'n. Li ĝi'n mal'kovr'is: ĝoj'e son'as la sonor'il'o'j ĉe li'a venk'a re'ven'o hejm'e'n, sed la envi'o baldaŭ son'as ankoraŭ pli laŭt'e. La mal'kovr'int'o'n de mond'o, li'n, kiu lev'is super la mar'o'n kaj donac'is al si'a reĝ'o la Amerik'a'n or'land'o'n, oni rekompenc'as per fer'a'j ĉen'o'j. Ili, pri kiu'j li dezir'as, ke oni ili'n met'u en li'a'n ĉerk'o'n, atest'as pri tio, kiel la mond'o kaj la sam'temp'ul'o'j pov'o'sci'as taks'i merit'o'j'n.

Bild'o aper'as post bild'o, riĉ'a est'as la dorn'a voj'o de la honor'o!

Jen en mal'lum'o kaj nokt'o sid'as tiu, kiu mezur'is la alt'ec'o'n de la mont'o'j de la lun'o, li, kiu penetr'is en la univers'o'n ĝis la planed'o'j kaj stel'o'j, li, la potenc'a, kiu aŭd'is kaj vid'is la spirit'o'n en la natur'o, kiu sent'is, ke la ter'o sub li turn'iĝ'as: Galilei. Blind'a kaj surd'a li sid'as tie en la jar'o'j de si'a mal'jun'ec'o, turment'at'a de la riproĉ'o'j de la konscienc'o pro la mal'konfes'o, apenaŭ hav'ant'a sufiĉ'e da fort'o, por lev'i si'a'n pied'o'n, tiu'n sam'a'n pied'o'n, per kiu li iam en anim'a dolor'o, kiam la vort'o de la ver'o est'is for'strek'it'a kaj neg'it'a, ek'frap'is la ter'o'n, koler'e kri'ant'e: “Ĝi tamen turn'iĝ'as!”

Jen star'as vir'in'o kun mens'o de infan'o, kun entuziasm'o kaj kred'o, — la standard'o'n ŝi port'as antaŭ la batal'ant'a milit'ist'ar'o kaj al'port'as al si'a patr'uj'o venk'o'j'n kaj sav'o'n. Ĝoj'kri'o'j son'as, — kaj la lign'ar'o est'as ek'brul'ig'at'a: Johanino, la virg'ul'in'o de Orlean'o, la sorĉ'ist'in'o, est'as for'brul'ig'it'a.

— Jes, eĉ post'a jar'cent'o kraĉ'as sur la blank'a'n lili'o'n: Voltaire, la satirus'o de la prudent'o, kant'as pri “La pucelle”.

En la kongres'o en Viborg la Dan'a nobel'ar'o for'brul'ig'as la leĝ'o'j'n de la reĝ'o, — ili lum'as en la flam'o, pri'lum'as la temp'o'n kaj leĝ'don'ant'o'n, ĵet'as bril'o'n de glor'o en la mal'lum'a'n mal'liber'ej'a'n tur'o'n, kie li sid'as kun griz'a kap'o, kurb'ig'it'a, grat'ant'e per la ung'o'j sulk'o'j'n en la ŝton'a tabl'o, li, kiu iam est'is reg'ant'o super tri regn'o'j, la popular'a reĝ'o, la amik'o de la urb'an'o'j kaj de la vilaĝ'an'o'j: Kristian'o la Du'a, li kun la sever'a spirit'o en la sever'a temp'o. Mal'amik'o'j skrib'is li'a'n histori'o'n. Li'a'n du'dek'sep'jar'a'n mal'liber'ec'o'n ni memor'u, kiam ni re'memor'as li'a'n kulp'o'n.

Jen ŝip'o for'vetur'as de Dan'uj'o, vir'o star'as ĉe la alt'a mast'o, li rigard'as la last'a'n foj'o'n al la mal'nov'a hejm'o: Tycho Brahe, kiu lev'is ĝis la stel'o'j la nom'o'n de Dan'uj'o kaj kiu'n oni pro tio rekompenc'is per aflikt'o'j kaj ĉagren'o, — li vetur'as al fremd'a land'o. “La ĉiel'o est'as ĉie, kio'n mi bezon'as plu!” est'as li'a'j propr'a'j vort'o'j; li for'vetur'as, la plej glor'a vir'o de Dan'uj'o, liber'a kaj honor'at'a en fremd'a land'o!

Mi star'as en Amerik'o, ĉe unu el la grand'a'j river'o'j; grand'a amas'o da hom'o'j kolekt'iĝ'is; oni dir'as, ke ŝip'o pov'os vetur'i kontraŭ la vent'o kaj mal'bon'veter'o, ke ĝi est'os potenc'o kontraŭ la element'o'j: Roberto Fulton est'as nom'at'a tiu, kiu dir'as, ke li tio'n ating'os. La ŝip'o komenc'as si'a'n ir'ad'o'n; subit'e ĝi halt'as. La popol'amas'o rid'as, kri'as, fajf'as; li'a propr'a patr'o ankaŭ fajf'as kun la ali'a'j. “Mal'modest'ec'o! Frenez'o! Tio est'as merit'it'a rekompenc'o! Oni en'ŝlos'u la mal'saĝ'ul'o'n!” Sed jen oni romp'as mal'grand'a'n najl'o'n, kiu por moment'o re'ten'is la maŝin'o'n, la rad'o'j turn'iĝ'as la ŝovel'il'o'j venk'as la kontraŭ'star'o'n de la akv'o, la ŝip'o vetur'as...!

La vapor'boben'o ali'form'ig'as inter la land'o'j de la mond'o la hor'o'j'n en minut'o'j'n.

Hom'ar'o! ĉu vi kompren'as la feliĉ'o'n, kiu'n don'as la minut'o de tiu konsci'o, de tiu klar'iĝ'o de la spirit'o koncern'e ĝi'a'n task'o'n, la minut'o, en kiu ĉiu'j vund'o'j, ricev'it'a'j sur la dorn'a voj'o de la honor'o, oft'e eĉ pro si'a propr'a kulp'o, ced'as la lok'o'n al san'iĝ'o, bon'fart'o, fort'o kaj klar'ec'o, la minut'o, en kiu la mal'harmoni'o ali'form'iĝ'as en harmoni'o'n, la hom'o'j vid'as la el'montr'iĝ'o'n de la favor'kor'ec'o de Di'o, kiu'n percept'as nur apart'a individu'o, sed kiu per li far'iĝ'as apart'an'aĵ'o de ĉiu'j?

Tiam la dorn'a voj'o de la honor'o montr'iĝ'as en si'a bril'o de glor'o. Feliĉ'a'j est'as tiu'j, kiu'j est'as elekt'it'a'j por pilgrim'i sur tiu voj'o kaj al'iĝ'i al la vic'o de la konstru'ist'o'j de la pont'o, kiu lig'as la hom'ar'o'n kun Di'o.

Per potenc'a'j flug'il'o'j ŝveb'as la spirit'o de la histori'o tra la temp'o'j kaj — por kuraĝ'ig'o kaj konsol'o, por medit'ig'a kviet'ec'o ĝi montr'as en bril'plen'a'j bild'o'j sur nokt'e mal'lum'a fon'o la dorn'a'n voj'o'n de la honor'o, kiu ne fin'iĝ'as sur la ter'o kiel en fabel'o'j per bril'o kaj ĝoj'o, sed trans la temp'o direkt'iĝ'as en la etern'ec'o'n.

Jud'a knab'in'o

En la lern'ej'o de la mal'riĉ'ul'o'j, inter la ali'a'j infan'o'j trov'iĝ'is mal'grand'a jud'a knab'in'o, vigl'a kaj bon'a, la plej lert'a kaj kapabl'a el ĉiu'j; sed en unu el la lern'o'fak'o'j ŝi ne pov'is part'o'pren'i, en la lecion'o'j de religi'o; ŝi est'is ja en Krist'an'a lern'ej'o.

Est'is permes'it'e al ŝi ten'i antaŭ si si'a'n libr'o'n de geografi'o aŭ prepar'i si'a'j'n task'o'j'n, sed ĉi tiu'j est'is rapid'e pret'ig'at'a'j. Tiam antaŭ ŝi kuŝ'is mal'ferm'it'a libr'o, sed la knab'in'et'o ne leg'is en ĝi, ŝi sid'is kaj aŭskult'is, kaj baldaŭ la instru'ist'o rimark'is, ke ŝi sekv'as la instru'ad'o'n kun tia atent'o, kiel preskaŭ neni'u el la ali'a'j knab'in'o'j.

“Leg'u en vi'a libr'o!” li dir'is mild'e kaj serioz'e, sed la knab'in'et'o rigard'is li'n per si'a'j nigr'a'j radi'ant'a'j okul'o'j, kaj kiam li ankaŭ ŝi'n pri io demand'is, ŝi don'is pli ĝust'a'j'n respond'o'j'n ol ĉiu'j ali'a'j. Ŝi aŭd'is, kompren'is kaj percept'is.

Ŝi'a patr'o est'is mal'riĉ'a honest'a hom'o; kiam li trans'don'is si'a'n fil'in'o'n al la lern'ej'o, li met'is la kondiĉ'o'n, ke oni ne instru'u al ŝi la Krist'an'a'n religi'o'n. Se oni for'liber'ig'us ŝi'n por tiu lern'o'hor'o, tio ĉe la ali'a'j infan'o'j ebl'e pov'us vek'i mal'kontent'ec'o'n kaj i'a'j'n special'a'j'n pens'o'j'n, tial ŝi rest'ad'is, sed tio ne pov'is daŭr'i pli long'e.

La instru'ist'o ir'is al la patr'o kaj dir'is, al li, ke li dev'as aŭ for'pren'i si'a'n fil'in'o'n el la lern'ej'o, aŭ las'i ŝi'n far'iĝ'i Krist'an'in'o. “Mi ne pov'as el'ten'i, kiam mi vid'as tiu'j'n brul'ant'a'j'n okul'o'j'n, tiu'n ard'o'n kaj kvazaŭ anim'a'n soif'o'n je la vort'o'j de la Evangeli'o!” dir'is la instru'ist'o.

La patr'o ek'plor'is: “Mi mem sci'as nur mal'mult'e el ni'a propr'a religi'o, sed ŝi'a patr'in'o est'is fil'in'o de Izrael, fort'a kaj fidel'a en si'a kred'o, sur ŝi'a mort'lit'o mi don'is al ŝi la promes'o'n, ke ni'a infan'o neniam est'os bapt'it'a Krist'an'e; mi dev'as plen'um'i mi'a'n promes'o'n, mi rigard'as ĝi'n kiel inter'lig'o'n kun Di'o.”

La mal'grand'a Jud'a knab'in'o est'is for'pren'it'a el la lern'ej'o de la Krist'an'o'j.

Pas'is jar'o'j.

En unu el la plej mal'grand'a'j urb'et'o'j de Jutlando, en mal'riĉ'a urb'an'a dom'o serv'is mal'riĉ'a knab'in'o de Mosea religi'o, tio est'is Sara. Ŝi'a'j har'o'j est'is nigr'a'j kiel ebon'o, ŝi'a'j okul'o'j est'is mal'lum'a'j kaj tamen plen'a'j de bril'o, kiel ordinar'e est'as ĉe la fil'in'o'j de la orient'o. La trajt'o'j de la vizaĝ'o ĉe la nun tut'e plen'kresk'a knab'in'o montr'is ankoraŭ la sam'a'n esprim'o'n, kiu iam lum'is sur la vizaĝ'o de la infan'o, kiam ŝi sid'is sur la lern'ej'a benk'o kaj kun pens'o'plen'a rigard'o aŭskult'is.

Ĉiu'n dimanĉ'o'n el la preĝ'ej'o son'ad'is la lud'ad'o de la orgen'o kaj la kant'ad'o de la paroĥ'an'o'j kaj penetr'ad'is trans la strat'o ĝis la kontraŭ'e star'ant'a dom'o, kie la Jud'a knab'in'o, diligent'a kaj fidel'a en si'a profesi'o, star'is ĉe si'a labor'o. “Ven'u, ho tag'o de Di'o, en'ir'u en mi'a'n kor'o'n kaj far'u ĝi'n pur'a kaj sankt'a!” tiel son'is la leĝ'o de la jun'a Jud'in'o, sed ŝi'a tag'o de Di'o, ŝi'a sabat'o, est'is labor'tag'o de la Krist'an'o'j, kaj ŝi pov'is ten'i ĝi'n sankt'a nur en si'a kor'o. Sed kio'n antaŭ Di'o signif'as tag'o kaj hor'o? Ĉi tiu pens'o nask'iĝ'is en ŝi'a anim'o, kaj en dimanĉ'o de la Krist'an'o'j ŝi'a preĝ'medit'ad'o est'is mal'pli mal'help'at'a. Kiam la son'ad'o de la orgen'o kaj la sankt'a kant'ad'o penetr'ad'is al ŝi en la kuir'ej'o'n, tiam eĉ ĉi tiu lok'o far'iĝ'ad'is silent'a kaj sankt'a. Tiam ŝi leg'ad'is la Mal'nov'a'n Testament'o'n, la trezor'o'n kaj propr'aĵ'o'n de si'a popol'o, kaj nur tio'n, ĉar tio, kio'n ŝi'a patr'o parol'is al ŝi, kiam li ŝi'n for'pren'is el la lern'ej'o, profund'e penetr'is en ŝi'a'n kor'o'n, la promes'o, kiu'n li est'is don'int'a al ŝi'a mort'ant'a patr'in'o, ke Sara neniam far'iĝ'os Krist'an'in'o, neniam for'las'os la religi'o'n de si'a'j ge'patr'o'j. La Nov'a Testament'o est'is kaj dev'is rest'i por ŝi ŝlos'it'a libr'o, kaj tamen ŝi sci'is mult'e el ĝi, bril'ant'e kaj lum'ant'e tio star'is antaŭ ŝi en la re'memor'o'j el ŝi'a infan'ec'o.

Unu vesper'o'n — ŝi sid'is en angul'o de la ĉambr'o — ŝi aŭd'is, kiel ŝi'a mastr'o laŭt'e antaŭ'leg'as, kaj ŝi pov'is sen'ĝen'e li'n aŭskult'i, ĉar li leg'is ne el la Evangeli'o, sed el mal'nov'a histori'a libr'o. La histori'o rakont'is pri Hungar'a kavalir'o, kiu est'is kapt'it'a de Turk'a guberni'estr'o, kiu las'is al'jung'i li'n kun'e kun la bov'o'j al la plug'il'o, pelad'i per vip'ad'o kaj terur'e mok'ad'i, ĝis li tut'e sen'fort'iĝ'is.

La edz'in'o de la kavalir'o vend'is ĉiu'j'n si'a'j'n juvel'o'j'n, garanti'don'is la kastel'o'n kaj la ter'posed'aĵ'o'j'n, li'a'j amik'o'j kolekt'is grand'a'j'n sum'o'j'n, ĉar preskaŭ ne'kred'ebl'a est'is la el'aĉet'a mon'o, kiu est'is postulat'a; la mon'o tamen est'is kolekt'it'a, kaj oni li'n liber'ig'is de la mal'honor'o kaj sklav'ec'o.

Mal'san'a kaj sufer'ant'a li re'ven'is en si'a'n hejm'o'n. Sed baldaŭ de'nov'e ek'son'is ĝeneral'a al'vok'o kontraŭ la mal'amik'o'j'n de la Krist'an'ec'o. La mal'san'ul'o tio'n aŭd'is, kaj nun li plu ne pov'is ripoz'i; li las'is si'n lev'i sur si'a'n batal'a'n ĉeval'o'n, li'a'j vang'o'j de'nov'e ruĝ'iĝ'is, li'a'j fort'o'j vid'ebl'e re'ven'is, kaj li el'mov'iĝ'is kaj venk'is. Ĝust'e tiu guberni'estr'o, kiu est'is ordon'int'a al'jung'i li'n al la plug'il'o, mok'i kaj sufer'ig'i, far'iĝ'is nun li'a kapt'it'o kaj est'is met'it'a de li en la mal'liber'ej'o'n de li'a hered'a kastel'o; sed jam en la unu'a hor'o de li'a en'ŝlos'it'ec'o ven'is al li la kavalir'o kaj demand'is si'a'n kapt'it'o'n:

“Kio, laŭ vi'a opini'o, vi'n atend'as?”

“Mi sci'as!” respond'is la Turk'o, “re'pag'o!”

“Jes, la re'pag'o de la Krist'an'o'j!” dir'is la kavalir'o; “la Krist'an'ec'o ordon'as al ni pardon'i al ni'a'j mal'amik'o'j, am'i ni'a'n proksim'ul'o'n. Di'o est'as la am'o! Vetur'u pac'e al vi'a hejm'o kaj al vi'a'j kar'a'j, far'iĝ'u mild'a kaj bon'a koncern'e tiu'j'n, kiu'j sufer'as!”

Tiam la kapt'it'o fort'e ek'plor'is. “Kiel mi pov'us pens'i, ke io simil'a est'as ebl'a! Mi est'is tut'e cert'a, ke mi'n atend'as turment'o'j kaj martir'ec'o, kaj tial mi pren'is venen'o'n, kiu post kelk'e da hor'o'j mi'n mort'ig'os. Mi dev'as mort'i, kontraŭ tio ekzist'as neni'a help'o! Sed antaŭ ol mi mort'os, sci'ig'u al mi la instru'o'n, kiu en'hav'as en si tia'n am'o'n kaj favor'kor'ec'o'n, ĝi est'as grand'a kaj Di'a! Don'u al mi la ebl'o'n mort'i en ĝi, mort'i kiel Krist'an'o!”

Kaj li'a pet'o est'is plen'um'it'a.

Tiel rakont'is la histori'o, la legend'o, kiu est'is voĉ'leg'it'a; ĉiu'j aŭskult'is kun streĉ'it'a atent'o kaj interes'o, sed la plej grand'a'n impres'o'n ĝi far'is sur tiu, kiu sid'is for'las'it'a en la angul'o, sur la serv'ist'in'o Sara, sur la Jud'a knab'in'o. Grand'a'j pez'a'j larm'o'j star'is en ŝi'a'j bril'ant'a'j karb'o'nigr'a'j okul'o'j.

Tie ŝi sid'is kun tiu infan'a anim'o, kun kiu ŝi iam sid'is sur la benk'o de la lern'ej'o kaj aŭskult'is la alt'a'j'n instru'o'j'n de la Evangeli'o. La larm'o'j flu'is sur ŝi'a'j vang'o'j.

“Mi'a infan'o ne far'iĝ'u Krist'an'in'o!” son'is la last'a'j vort'o'j de la patr'in'o sur la lit'o de mort'o, tio trem'ig'is ŝi'a'n kor'o'n kaj anim'o'n, kaj la leĝ'o dir'is plu'e en ŝi'a intern'o: “Respekt'u la patr'o'n kaj la patr'in'o'n!”

“Mi ne est'as ja Krist'an'in'o! Ili vok'as mi'n Jud'a knab'in'o. Tiel mok'e kri'is post mi la knab'o'j de la najbar'o la last'a'n dimanĉ'o'n, kiam mi halt'is antaŭ la mal'ferm'it'a pord'o de la preĝ'ej'o kaj en'rigard'is tie'n, kie la altar'a'j kandel'o'j brul'is kaj la preĝ'ant'o'j kant'is. De post mi'a lern'ej'a temp'o ĝis la nun'a tag'o en tio kuŝ'is kaj kuŝ'as por mi fort'o de la Krist'an'ec'o, kiu, simil'e al sun'lum'o, profund'e lum'as en la kor'o'n, eĉ se mi kovr'as antaŭ tio mi'a'j'n okul'o'j'n. Sed, ho patr'in'o, mi ne aflikt'os vi'n en vi'a tomb'o, mi ne romp'os la sankt'a'n promes'o'n, kiu'n la patr'o al vi don'is. Mi ne leg'os la Krist'an'a'n Bibli'o'n, mi hav'as ja Di'o'n de mi'a'j pra'patr'o'j, por apog'i al Li mi'a'n kap'o'n!”

Jar'o'j pas'is.

La mastr'o mort'is, la mastr'in'o trov'iĝ'is en prem'it'a situaci'o, la serv'ist'in'o far'iĝ'is ne'neces'a; tamen Sara rest'is, ŝi est'is ŝi'a help'ant'in'o en la mizer'o, ŝi sub'ten'is la tut'a'n mastr'aĵ'o'n. Ŝi labor'is ĝis mal'fru'e vesper'e kaj hav'ig'ad'is pan'o'n per la labor'o de si'a'j man'o'j. Trov'iĝ'is neni'u pli proksim'a parenc'o, kiu pov'us zorg'i pri la famili'o, en kiu la patr'in'o krom tio far'iĝ'ad'is kun ĉiu tag'o ĉiam pli mal'fort'a kaj jam de mult'a'j monat'o'j est'is al'katen'it'a al la lit'o. Tiam Sara vart'ad'is, fleg'ad'is, labor'ad'is, mild'a kaj pi'a, ben'o en la mal'riĉ'a dom'o.

“Tie kuŝ'as la Bibli'o!” dir'is la mal'san'ul'in'o; “voĉ'leg'u al mi i'o'n el ĝi en ĉi tiu long'a vesper'o; mi tiel kor'e sopir'as aŭd'i la vort'o'n de Di'o!”

Sara klin'is si'a'n kap'o'n. Ŝi'a'j man'o'j kun'met'iĝ'is ĉirkaŭ la Bibli'o, el kiu ŝi leg'is al la mal'san'ul'in'o. Oft'e ŝi verŝ'ad'is larm'o'j'n, sed ŝi'a'j okul'o'j far'iĝ'is pli klar'a'j kaj en ŝi'a anim'o far'iĝ'is pli klar'e. “Patr'in'o, vi'a fil'in'o ne ricev'os la bapt'o'n de la Krist'an'o'j, ŝi ekster'e ne est'os al'kalkul'at'a al ili'a komun'um'o, pri tio ni inter'konsent'is sur ĉi tiu ter'o, sed super ĝi... la unu'ec'o est'as pli grand'a en Di'o. Li akompan'as ni'n trans la mort'o'n!... Li pun'as la ter'o'n, kaj, soif'ig'int'e ĝi'n, li ĝi'n riĉ'ig'as. Ho, mi tio'n kompren'as! Tio far'iĝ'as per Li kaj en Li: Krist'o.”

Ŝi trem'is ĉe la el'parol'ad'o de la sankt'a nom'o; fajr'a bapt'o ŝi'n tra'flu'is, pli fort'a, ol la korp'o pov'as tra'el'port'i, kaj ŝi'a korp'o klin'iĝ'is pli sen'fort'e ol la korp'o de la mal'san'ul'in'o, ĉe kiu ŝi mal'dorm'is.

“Mal'feliĉ'a Sara!” oni dir'is, “la labor'o kaj mal'dorm'ad'o ŝi'n tro'lac'ig'is!”

Oni ven'ig'is ŝi'n en la mal'san'ul'ej'o'n de la mal'riĉ'ul'ej'o, kie ŝi mort'is kaj de kie oni ŝi'n en'ter'ig'is, sed ne sur la tomb'ej'o de la Krist'an'o'j, — tie ne ekzist'is lok'et'o por la Jud'a knab'in'o, — ne, ekster'e apud la mur'o oni ŝi'n met'is en la ter'o'n.

Kaj la sun'o de Di'o, kiu lum'is sur tomb'o'j'n de la Krist'an'o'j, lum'is ankaŭ super la tomb'o de la Jud'a knab'in'o tie ekster'e, kaj la kant'o'j, kiu'j son'ad'is sur la tomb'ej'o de la Krist'an'o'j, penetr'is ankaŭ super ŝi'a'n tomb'o'n.

Ankaŭ al ĝi son'is la proklam'o: “ekzist'as re'viv'iĝ'o en Krist'o, en Li, kiu dir'is al si'a'j disĉipl'o'j: Johano bapt'is per akv'o, sed vi est'u bapt'at'a'j per la Sankt'a Spirit'o!”

Kol'o de botel'o

En la mal'vast'a kurb'a strat'o inter mult'a'j mal'riĉ'a'j dom'o'j star'is mal'larĝ'a kaj alt'a dom'o el trab'o'j, kiu est'is sufiĉ'e ruin'ig'it'a. Nur mal'riĉ'a'j hom'o'j loĝ'is en ĝi, kaj la plej mal'riĉ'a'n aspekt'o'n hav'is la sub'tegment'a ĉambr'et'o, kie antaŭ la mal'grand'a fenestr'o en la lum'o de la sun'o pend'is mal'nov'a lign'a kaĝ'o, kiu ne hav'is eĉ bon'ord'a'n plad'et'o'n por akv'o, sed nur renvers'it'a'n kol'o'n de botel'o kun kork'o mal'supr'e. Mal'jun'a virg'ul'in'o star'is ĉe la mal'ferm'it'a fenestr'o; ŝi ĵus ornam'is per herb'o la kaĝ'o'n, en kiu mal'grand'a kanaben'o salt'et'ad'is de stang'o sur stang'o'n kaj gaj'e kant'is.

“Jes, vi pov'as kant'i!” dir'is la kol'o de botel'o. Kompren'ebl'e, ĝi ne dir'is tio'n tiel, kiel ni pov'as dir'i, ĉar kol'o de botel'o ne pov'as ja parol'i, sed ĝi pens'is tio'n en si, kiel ni hom'o'j parol'as kun ni mem. “Jes, vi pov'as kant'i, vi hav'as ĉiu'j'n vi'a'j'n membr'o'j'n sen'difekt'e; sed vi dev'us el'prov'i simil'e al mi, kio'n tio signif'as, se oni perd'is si'a'n mal'supr'a'n part'o'n, posed'as nur kol'o'n kaj buŝ'o'n kaj ankoraŭ kun kork'o en ĝi, kiel mi, tiam vi ne kant'us. Sed est'as bon'e, ke almenaŭ unu est'as gaj'a! Mi ne hav'as kaŭz'o'n por kant'i, kaj mi tio'n eĉ ne pov'as; tio'n mi pov'is nur tiam, kiam mi est'is ankoraŭ tut'a botel'o kaj oni mi'n frot'is per kork'o. Tiam mi far'iĝ'is ver'a alaŭd'o, tiam oni mi'n nom'is la grand'a alaŭd'o. Mi est'is en la arb'ar'o kun la famili'o de la pelt'ist'o, kaj oni fest'is la fianĉ'iĝ'o'n de la fil'in'o. Mi tio'n ankoraŭ memor'as tiel, kvazaŭ tio est'is hieraŭ. Mi mult'e tra'viv'is, se mi pri'pens'as ĉiu'j'n mi'a'j'n sort'o'j'n. Mi est'is en fajr'o kaj en akv'o, mal'supr'e en la nigr'a ter'o kaj pli alt'e ol pov'as lev'iĝ'i mult'a'j ali'a'j. kaj nun mi ŝveb'as antaŭ la kaĝ'o en la aer'o kaj sun'lum'o. Est'us pen'ind'e aŭskult'i mi'a'n histori'o'n, sed mi ne parol'as pri tio laŭt'e, ĉar mi ne pov'as!”

Sed en si mem ĝi rakont'is aŭ pri'pens'is si'a'n tut'a'n histori'o'n, kiu est'is sufiĉ'e rimark'ind'a, kaj la mal'grand'a bird'o gaj'e kant'is si'a'n melodi'o'n, kaj mal'supr'e sur la strat'o oni vetur'is kaj ir'is, ĉiu pens'is nur pri si'a'j afer'o'j aŭ pri neni'o, sed la kol'o de botel'o pens'is pri si'a histori'o.

Ĝi re'memor'is la ard'ant'a'n fand'o'forn'o'n en la fabrik'o, en kiu ĝi per blov'ad'o nask'iĝ'is; ĝi memor'is ankoraŭ, ke ĝi est'is tut'e varm'eg'a, en'rigard'is en la bru'ant'a'n forn'o'n, la lok'o'n de si'a nask'iĝ'o, kaj fort'e dezir'is tuj re'turn'e en'salt'i en ĝi'n, sed ke iom post iom, laŭ'grad'e de si'a mal'varm'iĝ'o, ĝi komenc'is sent'i si'n bon'e tie, kie ĝi est'is. Ĝi star'is en vic'o kun tut'a regiment'o da frat'o'j kaj frat'in'o'j, ĉiu'j el la sam'a forn'o, sed part'o el ili est'is form'it'a'j kiel botel'o'j por ĉampan'o, part'o kiel botel'o'j por bier'o, kaj tio est'as grand'eg'a diferenc'o. Est'as ver'o, ke post'e en la mond'o bier'botel'o pov'as en'hav'i en si la plej bon'a'n “Lacrimae Christi” kaj ĉampan'botel'o pov'as est'i plen'ig'it'a per cir'o, sed al kio oni est'as nask'it'a, tio'n oni tuj pov'as vid'i laŭ la ekster'aĵ'o, nobel'o rest'as nobel'o, eĉ se ĝi hav'as cir'o'n en si'a ventr'o.

Ĉiu'j botel'o'j baldaŭ est'is en'pak'it'a'j kaj kun ili ankaŭ ni'a botel'o. Tiam ĝi ne pens'is, ke ĝi fin'os kiel kol'o de botel'o, de ŝtup'o al ŝtup'o ven'int'e ĝis tio, ke ĝi serv'os kiel trink'vaz'et'o por bird'o, kio en ĉiu okaz'o est'as ja honest'a ekzist'ad'o, ĉar oni ja almenaŭ est'as io. La tag'lum'o'n ĝi de'nov'e ek'vid'is nur tiam, kiam en kel'o de vin'komerc'ist'o ĝi kun'e kun si'a'j kamarad'o'j est'is el'pak'it'a kaj la unu'a'n foj'o'n tra'lav'it'a, kio el'vok'is ĉe ĝi strang'a'n sent'o'n. Ĝi kuŝ'is nun mal'plen'a kaj sen'kork'a kaj sent'is si'n iel'mal'vigl'a; io mank'is al ĝi, sed ĝi mem ne sci'is, kio al ĝi mank'as. Jen oni ĝi'n plen'ig'is per bon'a, bel'eg'a vin'o, oni ĝi'n ŝtop'is per kork'o, sigel'is, kaj oni al'glu'is al ĝi paper'o'n kun la sur'skrib'o: “Unu'a'rang'a kvalit'o”. Est'is tiel, kvazaŭ tiu vin'o ĉe ekzamen'o ricev'is la plej bon'a'n not'o'n, sed la vin'o efektiv'e est'is bon'a, kaj la botel'o ankaŭ est'is bon'a. Kiam oni est'as jun'a, oni est'as lirik'ul'o. Io son'is kaj kant'is en ĝi, pri bel'o kaj ĉarm'o, kio est'is ja tut'e ne'kon'at'a al ĝi, pri verd'a'j sun'lum'a'j mont'o'j kie la vin'o nask'iĝ'as, kie vigl'a'j knab'in'o'j kaj gaj'a'j jun'ul'o'j kant'as kaj si'n kis'as. Ho, kiel bel'a est'as la viv'o! Pri ĉio ĉi tio son'is la intern'o de la botel'o, kiel ĉe la jun'a'j poet'o'j, kiu'j oft'e ankaŭ neni'o'n sci'as pri tio.

Unu maten'o'n oni ĝi'n aĉet'is. Al la lern'o'knab'o de la pelt'ist'o est'is ordon'it'e al'port'i botel'o'n da vin'o de la plej bon'a spec'o; kaj ĝi est'is met'it'a en la korb'o'n de manĝ'aĵ'o'j al la tie jam trov'iĝ'ant'a'j ŝink'o, kolbas'o kaj fromaĝ'o; apud'e kuŝ'is plej bel'a buter'o kaj plej bon'spec'a pan'o. La fil'in'o de la pelt'ist'o mem ĉio'n en'pak'is; ŝi est'is tiel jun'a, tiel bel'a! La brun'a'j okul'o'j rid'is, rid'et'o ĉirkaŭ'is la buŝ'o'n, kiu pov'o'sci'is parol'i tiel sam'e bon'e, kiel la okul'o'j. Ŝi hav'is delikat'a'j'n mol'a'j'n man'o'j'n; ili est'is blank'a'j, sed la kol'o kaj brust'o est'is ankoraŭ pli blank'a'j. Oni tuj pov'is vid'i, ke ŝi est'as unu el la plej bel'a'j knab'in'o'j de la urb'o, kaj tamen ŝi ne est'is ankoraŭ fianĉ'in'ig'it'a.

Kiam la famili'o el'vetur'is en la arb'ar'o'n, la korb'o kun la manĝ'aĵ'o'j star'is sur le genu'o'j de la fil'in'o. Inter la punt'o'j kaj la brust'a bant'o el'star'is la kol'o de la botel'o; sur la kork'o ĝi hav'is ruĝ'a'n sigel'o'n kaj rigard'is al la jun'a knab'in'o rekt'e en la infan'a'n vizaĝ'et'o'n. Ĝi tamen rigard'is ankaŭ al la jun'a pilot'o, kiu sid'is ĝust'e apud ŝi. Li est'is ŝi'a de infan'ec'o amik'o, fil'o de portret'ist'o. Antaŭ ne'long'e li kontent'ig'e kaj feliĉ'e tra'pas'is si'a'n ekzamen'o'n de pilot'o, kaj morgaŭ li est'is for'vetur'ont'a sur bel'eg'a ŝip'o al mal'proksim'a'j land'o'j. Pri tio est'is mult'e parol'at'e dum la en'pak'ad'o, kaj dum tiu parol'ad'o oni ne pov'is vid'i mult'e da plezur'o en la okul'o'j kaj ĉirkaŭ la buŝ'o de la elegant'a fil'in'o de la pelt'ist'o.

Ambaŭ jun'a'j hom'o'j ir'is en la verd'a'n arb'ar'o'n, ili parol'is kun'e, — jes, pri kio ili en efektiv'ec'o parol'is? Tio'n la botel'o ne aŭd'is, ĝi star'is en la korb'o de la manĝ'aĵ'o'j. Daŭr'is sufiĉ'e long'e, antaŭ ol oni ĝi'n el'pren'is; sed kiam tio est'is far'it'a, okaz'is ankaŭ ĝoj'ig'a'j afer'o'j, ĉiu'j okul'o'j rid'is, ankaŭ la okul'o'j de la fil'in'o de la pelt'ist'o, sed ŝi parol'is mal'pli kaj ŝi'a'j vang'o'j ard'is kiel du ruĝ'a'j roz'o'j.

La patr'o pren'is la plen'a'n botel'o'n kaj la kork'tir'il'o'n. Ho, est'as io special'sent'a, kiam oni tia'manier'e la unu'a'n foj'o'n est'as el'tir'at'a! La kol'o de botel'o neniam post'e pov'is forges'i tiu'n solen'a'n moment'o'n; kiam la kork'o el'ir'is, en la kol'o de la botel'o aŭd'iĝ'is muĝ'o, kaj post'e kluk-kluk'ad'o, kiam la vin'o verŝ'iĝ'is en la glas'o'j'n.

“Por la san'o de la fianĉ'ig'it'a par'et'o!” dir'is la patr'o, kaj ĉiu glas'o est'is mal'plen'ig'it'a ĝis'fund'e, kaj la jun'a pilot'o kis'is si'a'n bel'a'n fianĉ'in'o'n.

“Feliĉ'o'n kaj ben'o'n!” dir'is ambaŭ ge'mal'jun'ul'o'j. La jun'a hom'o ankoraŭ unu foj'o'n plen'ig'is la glas'o'j'n. “Re'ven'o hejm'e'n kaj edz'iĝ'o en plej baldaŭ'a temp'o!” li ek'kri'is; kaj kiam la glas'o'j est'is mal'plen'a'j, li pren'is la botel'o'n, lev'is ĝi'n alt'e supr'e'n kaj dir'is: “Vi part'o'pren'is en la plej bel'a tag'o de mi'a viv'o, vi al neni'u plu serv'u!” Kaj li ĵet'is la botel'o'n alt'e'n en la aer'o'n.

Tiam la fil'in'o de la pelt'ist'o cert'e ne pens'is pri tio, ke ŝi ankoraŭ vid'os tiu'n botel'o'n, sed tiel est'is post'e okaz'ont'a. La botel'o fal'is en la dens'a'n kan'ar'o'n ĉe la mal'grand'a arb'ar'a lag'o; la kol'o de botel'o ankoraŭ memor'is tre bon'e, kiel ĝi tie kuŝ'is kaj medit'is. “Mi don'is al ili vin'o'n, kaj ili don'is al mi akv'o'n de marĉ'o; sed ili'a intenc'o est'is bon'a!” Ĝi ne pov'is plu vid'i la ge'fianĉ'o'j'n kaj la ĝoj'a'j'n ge'mal'jun'ul'o'j'n, sed ankoraŭ long'e ĝi aŭd'is, kiel ili ĝoj'kri'as kaj kant'as. Post'e ven'is du mal'grand'a'j vilaĝ'an'a'j knab'o'j, en'rigard'is en la kan'ar'o'n, rimark'is la botel'o'n kaj pren'is ĝi'n; nun ĝi est'is pri'zorg'it'a.

Hejm'e en la arb'ar'a dom'o, kie ili loĝ'is, hieraŭ est'is ili'a plej aĝ'a frat'o, mar'ist'o, kaj dir'is adiaŭ, ĉar li intenc'is entrepren'i pli grand'a'n vojaĝ'o'n.

Nun la patr'in'o star'is kaj ankoraŭ pak'is tio'n aŭ ali'a'n, kun kio la patr'o est'is ir'ont'a hodiaŭ vesper'e en la urb'o'n, por ankoraŭ unu foj'o'n vid'i la fil'o'n kaj trans'don'i al li salut'o'n de si kaj de la patr'in'o. Botel'et'o da spic'a brand'o est'is jam met'it'a en la pak'aĵ'et'o'n, kiam subit'e aper'is la knab'o'j kun pli grand'a, pli ampleks'a botel'o, si'a trov'it'aĵ'o. Ĝi pov'is en'pren'i en si'n pli ol la botel'et'o, kaj krom tio la brand'o ĝust'e est'is tre bon'a por mal'bon'iĝ'int'a stomak'o, ĝi hav'is al'miks'aĵ'o'n de hiperik'o. La nun'a'n foj'o'n la botel'o ricev'is ne ruĝ'a'n vin'o'n kiel antaŭ'e, ĝi ricev'is nur mal'dolĉ'a'j'n gut'o'j'n, sed ili ja ankaŭ est'as tre bon'a'j — por la stomak'o. La nov'a botel'o dev'is ir'i en la pak'aĵ'et'o'n anstataŭ la mal'grand'a. Kaj tia'manier'e la botel'o de'nov'e komenc'is migr'ad'o'n, ĝi ven'is sur ŝip'o'n en la posed'o'n de Petro Jensen, kaj tio est'is ĝust'e tiu sam'a ŝip'o, sur kiu trov'iĝ'is la jun'a pilot'o; sed li ne vid'is la botel'o'n, kaj kred'ebl'e li ĝi'n ankaŭ plu ne re'kon'us kaj ne pens'us: tio est'as tiu botel'o, el kiu ni trink'is por la honor'o de ni'a fianĉ'iĝ'o kaj por mi'a feliĉ'a re'ven'o hejm'e'n.

Est'as ver'o, ke ĝi ne en'hav'is en si plu vin'o'n, tamen i'o'n tiom sam'e bon'a'n. Ĉiu'foj'e, kiam Petro Jensen ĝi'n el'pren'is, li'a'j kamarad'o'j li'n nomad'is “la” apotek'ist'o. Li verŝ'ad'is el ĝi la bon'a'n medicin'aĵ'o'n, tiu'n, kiu help'is por la stomak'o; kaj ĝi efektiv'e help'is tiel long'e, kiel ĝi en'hav'is en si ankoraŭ almenaŭ kelk'e da gut'o'j. Tio est'is gaj'a temp'o, kaj la botel'o kant'ad'is, kiam oni ĝi'n frot'is per la kork'o. Tiam ĝi ricev'is la nom'o'n de grand'a alaŭd'o, alaŭd'o de Petro Jensen.

Pas'is long'a temp'o, la botel'o star'is mal'plen'a en angul'o. Unu foj'o'n — ĉu tio est'is dum la vetur'ad'o tie'n, ĉu dum la re'ven'a vetur'ad'o, la botel'o ne sci'is tut'e preciz'e — okaz'is terur'a mal'feliĉ'o. Lev'iĝ'is vent'eg'o, alt'a'j ond'eg'o'j, nigr'a'j kaj pez'a'j al'rul'iĝ'is; ili lev'is la ŝip'o'n kaj ĵet'ad'is ĝi'n tie'n kaj re'e'n; la mast'o romp'iĝ'is, unu ond'eg'o tra'bat'is tabul'o'n, la pump'il'o'j est'is sen'efik'a'j. Est'is mal'lum'eg'a nokt'o, la ŝip'o ir'is al la fund'o, sed en la last'a minut'o la jun'a pilot'o skrib'is sur foli'et'o'n: “En la nom'o de Jesuo, ni dron'as!” Li skrib'is la nom'o'n de si'a fianĉ'in'o, si'a'n propr'a'n kaj ankaŭ la nom'o'n de la ŝip'o, en'ŝov'is la paper'o'n en mal'plen'a'n botel'o'n, kiu trov'iĝ'is plej proksim'e de li, fort'e en'ŝtop'is la kork'o'n kaj ĵet'is la botel'o'n en la mal'kviet'eg'a'n mar'o'n. Li ne sci'is, ke tio est'is la sam'a botel'o, el kiu li al si kaj al ŝi en'verŝ'is la glas'o'n de ĝoj'o kaj de esper'o. Nun ĝi balanc'iĝ'ad'is sur la ond'eg'o'j kun salut'o kaj sci'ig'o pri mort'o.

La ŝip'o ir'is al la fund'o, la ŝip'an'ar'o dron'is, sed la botel'o flug'is kiel bird'o, ĝi hav'is ja en si kor'o'n, am'a'n leter'o'n. Kaj la sun'o lev'iĝ'is, kaj la sun'o sub'ir'is, por la botel'o ĝi prezent'is vid'aĵ'o'n simil'a'n al tiu, kiu'n iam en la temp'o de ĝi'a nask'iĝ'o prezent'is la ard'ant'a forn'o, en kiu'n ĝi hav'is sopir'a'n dezir'o'n flug'i re'turn'e. Ĝi dev'is batal'i kontraŭ sen'vent'ec'o kaj kontraŭ nov'a'j vent'eg'o'j, sed ĝi ne romp'iĝ'is sur iu rok'o, neni'u ŝark'o ĝi'n en'glut'is. Pli ol tut'a'n jar'o'n ĝi vag'ad'is, jen nord'e'n, jen sud'e'n, kiel la mar'a'j flu'o'j ĝi'n ir'ig'is. Ceter'e ĝi est'is si'a propr'a sinjor'o, tamen ankaŭ tio pov'as ted'i.

La skrib'o'port'ant'a foli'et'o, la last'a adiaŭ de la fianĉ'o al la fianĉ'in'o, pov'us kaŭz'i nur grand'a'n mal'ĝoj'o'n, se ĝi traf'us en la ĝust'a'j'n man'o'j'n.

Sed kie est'is tiu'j man'o'j, ili, kiu'j en la tag'o de la fianĉ'iĝ'o sur la verd'a herb'o lum'is kiel blank'iĝ'ant'a tol'o sur la freŝ'a herb'o'ter'o? Kie est'is la fil'in'o de la pelt'ist'o? Kie est'is eĉ la land'o, kaj kiu land'o est'is plej proksim'e? Tio'n la botel'o ne sci'is; ĝi naĝ'is kaj naĝ'is, kaj fin'e tiu naĝ'ad'o tut'e ted'is ĝi'n, tio ne est'is ĝi'a destin'o. Kaj tamen ĝi naĝ'is, ĝis ĝi fin'e al'naĝ'is al ter'o, al fremd'a land'o. Ĝi ne kompren'is eĉ unu vort'o'n el tio, kio'n oni tie parol'is, tio ne est'is la lingv'o, en kiu ĝi antaŭ'e aŭd'is parol'i, kaj mult'e oni perd'as, se oni ne kompren'as la lingv'o'n.

Oni lev'is la botel'o'n kaj pri'rigard'is ĝi'n, la tie kuŝ'ant'a'n foli'et'o'n oni rimark'is, el'pren'is, turn'is kaj re'turn'is, sed oni ne kompren'is tio'n, kio est'is skrib'it'a sur ĝi; oni kompren'is, ke la botel'o est'is ĵet'it'a el la ŝip'o intenc'e kaj ke sur la foli'o est'as klar'ig'it'a la kaŭz'o de tio, sed kio en efektiv'ec'o tie est'as skrib'it'a; tio est'is la enigm'o, — kaj oni de'nov'e ŝov'is la foli'o'n en la botel'o'n, kaj ĉi tiu'n oni star'ig'is en grand'a ŝrank'o, en grand'a ĉambr'o, en grand'a dom'o.

Ĉiu'foj'e, kiam ven'is fremd'ul'o'j, oni el'pren'ad'is la foli'o'n, turn'ad'is kaj re'turn'ad'is ĝi'n, tiel ke la tekst'o, skrib'it'a per krajon'o, far'iĝ'is ĉiam pli kaj pli ne'leg'ebl'a; fin'e neni'u plu pov'is re'kon'i, ke tie trov'iĝ'is liter'o'j. La botel'o star'is ankoraŭ unu jar'o'n en la ŝrank'o, post'e oni met'is ĝi'n en la sub'tegment'o'n, kaj tie ĝi'n kovr'is polv'o kaj arane'aĵ'o. Tiam ĝi re'memor'is la pli bon'a'j'n tag'o'j'n, kiam en la freŝ'a arb'ar'o ĝi en'verŝ'is la ruĝ'a'n vin'o'n kaj kiam ĝi balanc'iĝ'ad'is sur la ond'eg'o'j kaj hav'is en si trans'don'ot'a'n sekret'a'n leter'o'n, adiaŭ'a'n ĝem'o'n.

Nun ĝi dum du'dek jar'o'j star'is en la sub'tegment'o; ĝi pov'us star'i ankoraŭ pli long'e, se oni ne re'konstru'us la dom'o'n. La tegment'o'n oni de'ĵet'is, la botel'o'n oni rimark'is kaj pri'parol'is, sed ĝi ne kompren'is la lingv'o'n; la lingv'o'n oni ne el'lern'as per tio, ke oni star'as en la sub'tegment'o, eĉ ne en la daŭr'o de du'dek jar'o'j. “Se mi rest'us mal'supr'e en la ĉambr'o,” ĝi pens'is, “tiam mi ebl'e ĝi'n el'lern'us.”

Nun oni ĝi'n pur'ig'is kaj tra'lav'is, kaj ĝi ver'e tio'n bezon'is; ĝi sent'is si'n tut'e klar'a kaj tra'vid'ebl'a, en si'a mal'jun'ec'o ĝi far'iĝ'is de'nov'e jun'a, sed la foli'et'o, kiu'n ĝi est'is port'int'a en si, dum la lav'ad'o tut'e sen'taŭg'iĝ'is.

Oni plen'ig'is nun la botel'o'n per sem'grajn'o'j, ĝi ne sci'is, de kia spec'o ili est'is. Oni ĝi'n ŝtop'is per kork'o kaj en'volv'is, ŝi plu ne vid'is lum'o'n nek eĉ lum'et'o'n, ne parol'ant'e jam pri sun'o aŭ lun'o, tamen “i'o'n oni dev'as ja vid'i, kiam oni vojaĝ'as”, pens'is la botel'o. Sed ĝi neni'o'n vid'is, — kompens'e ĝi far'is la plej grav'a'n afer'o'n: ĝi vojaĝ'is kaj ven'is tie'n, kie'n ĝi dev'is ven'i; tie oni ĝi'n el'pak'is.

“Kiom mult'e ili tie en la ekster'land'o klopod'is pri ĝi!” oni dir'is, “kaj malgraŭ tio ĝi tamen krev'is!” Sed ĝi ne krev'is. La botel'o nun kompren'is ĉiu'n vort'o'n, kiu'n oni parol'is, ĉar oni parol'is en la lingv'o, kiu'n ĝi est'is aŭd'int'a ĉe la fand'o'forn'o kaj ĉe la vin'komerc'ist'o kaj en la arb'ar'o kaj sur la ŝip'o; la sol'a bon'a, ĝust'a, mal'nov'a lingv'o, kiu'n oni pov'as kompren'i. Ĝi re'ven'is en si'a'n nask'iĝ'land'o'n, ĝi ricev'is salut'o'n de bon'ven'o. Pro grand'a ĝoj'o ĝi preskaŭ el'salt'is al ili el la man'o'j, ĝi eĉ preskaŭ tut'e ne rimark'is, ke oni el'tir'is la kork'o'n kaj ĝi'n mem oni ŝut'mal'plen'ig'is kaj met'is en la kel'o'n, por for'ig'i kaj forges'i ĝi'n. En la hejm'o est'as plej bon'e, eĉ en kel'o!

Tie neniam ven'is al ĝi en la kap'o'n pri'pens'i, kiel long'e ĝi tie jam kuŝ'as; ĝi kuŝ'is tie oportun'e, kaj kiam ĝi jam long'e est'is kuŝ'int'a, ven'is iam hom'o'j, pren'is la botel'o'j'n kaj ĝi'n ankaŭ.

En la ĝarden'o est'is grand'a fest'o; brul'ant'a'j lamp'o'j pend'is en girland'o'j, paper'a'j lantern'o'j radi'is kiel grand'a'j diafan'a'j tulip'o'j. Est'is bel'eg'a vesper'o, la aer'o est'is kviet'a kaj klar'a; la stel'o'j lum'is hel'e, kaj la nov'lun'o star'is sur la ĉiel'o, en efektiv'ec'o oni vid'is la tut'a'n rond'a'n lun'o'n kiel blu'e-griz'a'n glob'o'n kun or'a border'o; por bon'a'j okul'o'j tio prezent'iĝ'is tre bel'e.

La flank'a'j voj'et'o'j est'is ankaŭ pri'lum'it'a'j, almenaŭ tiom, ke oni hav'u sufiĉ'e da lum'o por la plu'a ir'ad'o. Tie inter la plekt'o'bar'il'o'j est'is star'ig'it'a'j botel'o'j, el kiu'j ĉiu hav'is kandel'o'n, kaj inter ili star'is ankaŭ ni'a mal'nov'a kon'at'o, kiu est'is iam fin'ont'a kiel kol'o de botel'o, kiel akv'o'vaz'et'o por bird'o. En tiu moment'o ĝi trov'is ĉio'n ĉi tie sen'fin'e bel'a, ĝi est'is de'nov'e en verd'aĵ'o, ĝi de'nov'e part'o'pren'is en fest'o kaj ĝoj'o, aŭd'is kant'ad'o'n kaj muzik'o'n, la susur'ad'o'n kaj zum'ad'o'n de mult'e da hom'o'j, precip'e de tiu flank'o de la ĝarden'o, kie pend'is la kolor'a'j paper'a'j lantern'o'j. Est'as ver'o, ke ĝi mem star'is ĉe flank'a voj'et'o, sed ĝust'e tio don'is material'o'n por medit'ad'o; la botel'o star'is kaj port'is si'a'n kandel'o'n, star'is ĉi tie por util'o kaj plezur'o, kaj tio est'as la plej ĝust'a. En tia hor'o oni forges'as eĉ du'dek jar'o'j'n, pas'ig'it'a'j'n en sub'tegment'o, kaj tio'n forges'i est'as bon'e.

Tut'e antaŭ ĝi preter'ir'is sol'a par'o, brak'o sub brak'o, kiel tiu par'o da ge'fianĉ'o'j tie en la arb'ar'o, la pilot'o kaj la fil'in'o de la pelt'ist'o; la botel'o hav'is tia'n sent'o'n, kvazaŭ ĝi de'nov'e tra'viv'is tio'n. En la ĝarden'o promen'ad'is la gast'o'j de la dom'mastr'o kaj ankaŭ ali'a'j hom'o'j, al kiu'j est'is permes'it'e rigard'i ĉi tiu'j'n kaj la tut'a'n bel'eg'ec'o'n. Inter ili ir'is ankaŭ unu mal'jun'a fraŭl'in'o; ĉiu'j ŝi'a'j parenc'o'j for'mort'is, sed amik'o'j ne mank'is al ŝi. Ŝi hav'is ĝust'e la sam'a'n pens'o'n, kiel la botel'o, ŝi pens'is pri la verd'a arb'ar'o kaj pri unu jun'a ge'fianĉ'a par'o, kiu hav'is por ŝi tre grand'a'n interes'o'n, ĉar ŝi mem ja est'is du'on'o de tiu par'o. Tiam ŝi est'is fest'int'a si'a'n plej feliĉ'a'n hor'o'n, kaj ĝi'n oni neniam forges'as, eĉ se oni far'iĝ'as tre mal'jun'a fraŭl'in'o. Sed ŝi ne re'kon'is la botel'o'n, kaj ĉi tiu ne re'kon'is ŝi'n; tiel oni en la mond'o preter'pas'as si'n reciprok'e, — ĝis oni si'n de'nov'e renkont'as, kaj tio okaz'is al ili ambaŭ, ili ja renkont'iĝ'is en la urb'o.

El la ĝarden'o la botel'o de'nov'e ven'is en la man'o'j'n de vin'vend'ist'o; oni ĝi'n plen'ig'is per vin'o, kaj post'e oni ĝi'n vend'is al la aer'vetur'ist'o, kiu la sekv'ant'a'n dimanĉ'o'n intenc'is supr'e'n'flug'i kun la balon'o. Est'is grand'eg'a svarm'o da hom'o'j, kiu'j ven'is de ĉiu'j flank'o'j, por rigard'i; ek'son'is regiment'a muzik'o, kaj mult'e da prepar'o'j est'is far'it'a'j. La botel'o tio'n vid'is el korb'o, en kiu ĝi kuŝ'is apud viv'ant'a kunikl'o, kiu est'is tut'e mal'gaj'a, ĉar ĝi sci'is, ke ĝi dev'as flug'i supr'e'n nur por post'e est'i fal'ig'at'a mal'supr'e'n en paraŝut'o. La botel'o sci'is neni'o'n pri lev'iĝ'ad'o nek pri fal'ad'o, ĝi vid'is, ke la balon'o ĉiam pli kaj pli ŝvel'as, kaj kiam ĝi plu ne pov'is far'iĝ'i pli grand'a, ĝi komenc'is lev'iĝ'ad'i ĉiam pli kaj far'iĝ'is ĉiam pli mal'trankvil'a. Subit'e la ŝnur'eg'o'j, kiu'j ĝi'n ten'is, est'is dis'tranĉ'it'a'j, kaj nun ĝi ek'flug'is supr'e'n kun la aer'vetur'ist'o, la korb'o, la botel'o kaj la kunikl'o. Bru'eg'e ek'son'is la muzik'o, kaj ĉiu'j hom'o'j kri'is “hur'a!”

“Tio est'as strang'a ide'o, tiel lev'iĝ'i en la aer'o'n!” pens'is la botel'o; “tio est'as tut'e nov'a ŝip'vetur'ad'o. Tie supr'e oni ja ne pov'as vag'i!”

Mult'a'j mil'o'j da hom'o'j rigard'is la balon'o'n, kaj la mal'jun'a fraŭl'in'o ankaŭ ĝi'n rigard'is. Ŝi star'is ĉe si'a mal'ferm'it'a tegment'a fenestr'o, kie pend'is la kaĝ'o kun la mal'grand'a kanaben'o, kiu tiam ankoraŭ ne hav'is glas'et'o'n por akv'o, sed dev'is kontent'iĝ'i je mal'grand'a lign'a kalik'o. En la fenestr'o mem star'is mirt'uj'o, kiu est'is ŝov'it'a iom flank'e'n, por ne est'i el'puŝ'it'a, dum la mal'jun'a fraŭl'in'o si'n klin'is antaŭ'e'n, por rigard'i. En la balon'o ŝi klar'e disting'is la aer'vetur'ist'o'n, kiu el'las'is mal'supr'e'n la kunikl'o'n en la paraŝut'o kaj post'e trink'is por la san'o de ĉiu'j kaj post tio ĵet'is la botel'o'n alt'e supr'e'n en la aer'o'n. La mal'jun'a fraŭl'in'o eĉ ne suspekt'is, ke ĝust'e la sam'a'n botel'o'n ŝi jam iam vid'is flug'ant'a'n antaŭ ŝi kaj ŝi'a amik'o en ŝi'a tag'o de ĝoj'o, en la verd'a arb'ar'o, en ŝi'a jun'ec'o.

La botel'o ne hav'is temp'o'n por pens'i, tut'e ne atend'it'a est'is por ĝi tio, ke ĝi subit'e trov'iĝ'is sur la plej alt'a punkt'o de si'a viv'o. Tur'o'j kaj tegment'o'j kuŝ'is profund'e sub ĝi, la hom'o'j ŝajn'is ne pli grand'a'j ol formik'o'j.

Jen ĝi mal'lev'iĝ'is, sed kun ali'a rapid'ec'o ol la kunikl'o; la botel'o trans'turn'iĝ'is en la aer'o, ĝi sent'is si'n tiel jun'a, tiel petol'em'a, ĝi est'is ankoraŭ du'on'e plen'a de vin'o, sed ne long'e. Kia vojaĝ'o! La sun'o pri'lum'is la botel'o'n, ĉiu'j hom'o'j observ'is ĝi'a'n flug'ad'o'n, la balon'o jam de'long'e mal'aper'is, kaj baldaŭ mal'aper'is ankaŭ la botel'o. Ĝi fal'is sur unu el la tegment'o'j kaj romp'iĝ'is, sed ĝi'a'j pec'et'o'j est'is ankoraŭ en tia sving'iĝ'o, ke ili ne pov'is rest'i kuŝ'ant'a'j, ili salt'is kaj rul'iĝ'is, ĝis ili ating'is la kort'o'n kaj tie dis'romp'iĝ'is en ankoraŭ pli mal'grand'a'j'n pec'et'o'j'n. Sol'e la kol'o de la botel'o rest'is ne'romp'it'a, kaj oni ĝi'n de'tranĉ'is per diamant'o.

“Ĝi'n oni pov'as bon'e uz'i kiel akv'o'vaz'et'o'n por bird'o!” dir'is la kel'mastr'o; sed li mem hav'is nek bird'o'n nek kaĝ'o'n, kaj est'us ja tro grand'a postul'o hav'ig'i al si ili'n nur pro tio, ke li posed'is botel'kol'o'n, kiu'n oni pov'as uz'i kiel akv'o'vaz'et'o'n por bird'o. La mal'jun'a fraŭl'in'o en la sub'tegment'a ĉambr'et'o pov'is trov'i uz'o'n por ĝi, kaj tial la botel'kol'o ven'is supr'e'n, est'is proviz'it'a per kork'o, kaj tiu ĝi'a part'o, kiu antaŭ'e est'is turn'it'a supr'e'n, nun est'is turn'it'a mal'supr'e'n, kiel oft'e okaz'as ĉe ŝanĝ'o. Ĝi ricev'is freŝ'a'n akv'o'n kaj est'is pend'ig'it'a antaŭ la kaĝ'o de la mal'grand'a bird'o, kiu tiel laŭt'e kant'is, ke oni aŭd'is re'son'ad'o'n.

“Jes, vi pov'as kant'i!” Tio'n dir'is la kol'o de botel'o, kaj ĝi est'is ja si'a'spec'a rimark'ind'aĵ'o, ĉar ĝi est'is ja est'int'a en aerostat'o. Pli oni neni'o'n sci'is el ĝi'a histori'o. Nun ĝi pend'is kiel bird'vaz'et'o, pov'is aŭd'i, kiel la hom'o'j mal'supr'e sur la strat'o zum'as kaj bru'as, pov'is aŭd'i la parol'ad'o'n de la mal'jun'a fraŭl'in'o en ŝi'a ĉambr'et'o. Ŝi ĝust'e hav'is vizit'o'n, ven'is al ŝi sam'aĝ'a amik'in'o, kaj ili babil'is unu kun la ali'a, — ne pri la kol'o de botel'o, sed pri la mirt'uj'o ĉe la fenestr'o.

“Ver'e vi ne dev'as el'ĵet'i tri spes'mil'o'j'n por la edz'in'iĝ'a kron'o de vi'a fil'in'o!” dir'is la mal'jun'a fraŭl'in'o; “vi ricev'os tia'n kron'o'n de mi, kaj ĝi est'os kun plej bel'eg'a'j flor'aĵ'o'j. Ĉu vi vid'as, kiel bel'e tie star'as la flor'et'o? Tio est'as markot'o de tiu mirt'uj'o, kiu'n vi donac'is al mi unu tag'o'n post mi'a fianĉ'iĝ'o, de tiu mirt'uj'o, de kiu mi post pas'o de unu jar'o est'is de'tranĉ'ont'a al mi mi'a'n propr'a'n edz'in'iĝ'a'n kron'o'n, sed tiu tag'o ne ven'is. La okul'o'j, kiu'j dev'is lum'i al mi por ĝoj'o kaj ben'o en ĉi tiu viv'o, — ili ferm'iĝ'is. Sur la fund'o de la mar'o li dorm'as trankvil'e, la anĝel'a anim'o! La arb'et'o far'iĝ'is mal'jun'a arb'o, sed mi far'iĝ'is ankoraŭ pli mal'jun'a, kaj kiam la arb'et'o for'velk'is, mi pren'is ĝi'a'n last'a'n freŝ'a'n branĉ'o'n, plant'is ĝi'n en la ter'o'n, kaj el la branĉ'o nun far'iĝ'is grand'a arb'et'o, kiu fin'e tamen ating'os la rol'o'n de edz'in'iĝ'a ornam'o, far'iĝ'os la edz'in'iĝ'a kron'o de vi'a fil'in'o!”

Larm'o'j star'is ĉe tiu'j vort'o'j en la okul'o'j de la mal'jun'a fraŭl'in'o; ŝi parol'is pri la amik'o de si'a jun'ec'o, pri la fianĉ'iĝ'o en la arb'ar'o. Ŝi pens'is pri la toast'o, kiu tiam est'is el'dir'it'a, pens'is pri la unu'a kis'o; sed pri tio ŝi neni'o'n dir'is, ŝi est'is ja mal'jun'a virg'ul'in'o. Ŝi pens'is pri tiom mult'a'j da afer'o'j; sed pri tio ŝi ne pens'is, ke tie antaŭ la fenestr'o trov'iĝ'as ankoraŭ re'memor'aĵ'o el tiu temp'o, la kol'o de botel'o, kiu ek'muĝ'is, kiam la kork'o bru'e el'salt'is. Sed la kol'o de botel'o ŝi'n ankaŭ ne re'kon'is, ĉar kvankam ĝi tre bon'e pov'us aŭd'i la tut'a'n histori'o'n, ĝi tamen tio'n ne far'is.

Kial? Ĝi pens'is nur pri si mem!

Ŝton'o de la saĝ'ul'o'j

Vi kon'as ja la histori'o'n pri Holger, la Dan'o? Ni ĝi'n ne rakont'os al vi, sed nur demand'os vi'n, ĉu vi el ĝi memor'as, ke “Holger, la Dan'o, milit'akir'is la grand'a'n land'o'n Hind'uj'o'n ĝis la orient'a fin'o de la mond'o, ĝis tiu arb'o, kiu est'as nom'at'a arb'o de la sun'o”, kiel rakont'as Christen Pedersen. Ĉu vi kon'as Christenon Pedersen? Ne est'as grav'e, ĉu vi li'n kon'as aŭ ne. Holger, la Dan'o, trans'don'is tie al la pastr'o J'o'n la reg'ad'o'n kaj reĝ'ec'o'n super la tut'a Hind'uj'o. Ĉu vi kon'as la pastr'o'n J'o'n? Ho, tio ankaŭ ne est'as grav'a, se vi li'n ne kon'as, ĉar pri li en ni'a histori'o tut'e ne est'as parol'at'e. Ĉi tie vi aŭd'os nur pri la arb'o de la sun'o “en Hind'uj'o, orient'e ĉe la fin'o de la mond'o”, kiel iam pens'is tiu'j, kiu'j ne lern'is geografi'o'n, kiel ni ĝi'n lern'is. Sed tio ankaŭ est'as ja indiferent'a por ni.

La arb'o de la sun'o est'is bel'eg'a arb'o tia, kia'n ni neniam vid'is kaj vi ankaŭ neniam hav'os la okaz'o'n vid'i. Ĝi'a branĉ'ar'o etend'iĝ'is sur la spac'o de kelk'a'j mejl'o'j ĉirkaŭ'e, ĝi en efektiv'ec'o prezent'is tut'a'n arb'ar'o'n, ĉiu el ĝi'a'j plej mal'grand'a'j branĉ'o'j est'as si'a'vic'e tut'a arb'o. Tie trov'iĝ'is palm'o'j, fag'o'j, pini'o'j, platan'o'j; ĉiu'j spec'o'j de arb'o'j de la tut'a mond'o kresk'is tie kiel mal'grand'a'j branĉ'o'j el la pli grand'a'j, kaj la grand'a'j branĉ'o'j mem per si'a'j kurb'aĵ'o'j kaj fleks'o'j simil'is al val'o'j kaj alt'aĵ'o'j. Ili est'is kovr'it'a'j de velur'mol'a verd'aĵ'o, en kiu svarm'is amas'eg'o da flor'aĵ'o'j. Ĉiu branĉ'o est'is kvazaŭ vast'a flor'riĉ'a herb'ej'o aŭ plej ĉarm'a ĝarden'o. La sun'o ĵet'ad'is sur la arb'o'n si'a'j'n plej ard'ant'a'j'n radi'o'j'n, tio est'is ja la arb'o de la sun'o.

Ĉi tie kolekt'iĝ'ad'is la bird'o'j el ĉiu'j part'o'j de la mond'o, la bird'o'j el la ne'penetr'ebl'a'j arb'ar'o'j de la mal'proksim'a Amerik'o, el la roz'ĝarden'o'j de Damasko, el la arb'ar'a'j sen'hom'ej'o'j de la intern'a Afrik'o, kie la elefant'o kaj la leon'o imag'as al si, ke ili est'as la sol'a'j reg'ant'o'j. Venad'is la alcion'o'j, kaj la cikoni'o kaj la hirund'o kompren'ebl'e ankaŭ venad'is.

Sed la bird'o'j ne est'is la sol'a'j viv'ant'a'j est'aĵ'o'j kiu'j venad'is ĉi tie'n. La cerv'o, la sciur'o, la antilop'o kaj cent'o'j da ali'a'j best'o'j, kur'lert'a'j kaj bel'a'j, sent'is si'n ĉi tie kiel hejm'e. La branĉ'ar'o de la arb'o est'is ja grand'a bon'odor'a ĝarden'o, kaj en ĝi, sur la lok'o, kie la plej grand'a'j branĉ'o'j etend'iĝ'is simil'e al verd'a'j alt'aĵ'o'j, star'is palac'o el kristal'o, kun el'vid'o sur ĉiu'j'n land'o'j'n de la mond'o. Ĉiu el la tur'o'j lev'iĝ'is simil'e al lili'o, tra kies trunk'et'o oni pov'is lev'iĝ'i supr'e'n, ĉar en ĝi trov'iĝ'is ŝtup'ar'o. Vi pov'as facil'e kompren'i, ke oni pov'is el'ir'i sur la foli'o'j'n, kiu'j prezent'is balkon'o'j'n.

En la ekstrem'a pint'o de la flor'o mem trov'iĝ'is plej bel'a bril'ant'a fest'o'salon'o, kiu hav'is kiel tegment'o'n nur la blu'a'n ĉiel'o'n kun la sun'o kaj stel'o'j. En ali'a manier'o la vast'a'j salon'o'j en la mal'supr'a part'o de la palac'o est'is tiel sam'e bel'eg'a'j. En ili'a'j mur'o'j spegul'iĝ'is la tut'a ĉirkaŭ'e kuŝ'ant'a mond'o; oni pov'is observ'i en ili ĉio'n, kio okaz'is, tiel ke oni ne bezon'is leg'i gazet'o'j'n, kiu'j'n oni ceter'e ĉi tie ne hav'is. Ĉio'n oni pov'is vid'i en viv'ant'a'j bild'o'j, se oni nur pov'us kaj vol'us tio'n rigard'i, ĉar tro mult'e est'as tro mult'e, eĉ por la plej saĝ'a hom'o, kaj ĉi tie loĝ'is la plej saĝ'a hom'o. Li'a nom'o est'as tiel mal'facil'e el'parol'ebl'a, ke vi tut'e ne pov'us ĝi'n el'parol'i, kaj tial ĝi pov'as est'i por vi indiferent'a. Li sci'is ĉio'n, kio'n hom'o pov'as sci'i, kiel ajn alt'a'n grad'o'n de kler'ec'o li pov'as ating'i sur la ter'o; li kon'is ĉiu'n el'pens'o'n, kiu est'is far'it'a aŭ ankoraŭ est'is far'ot'a, sed ne pli, ĉar por ĉio ekzist'as lim'o. La saĝ'eg'a reĝ'o Salomono posed'is nur du'on'o'n de tia saĝ'ec'o, kaj li est'is ja tre saĝ'a; li hav'is potenc'o'n super la fort'o'j de la natur'o kaj super potenc'a'j spirit'o'j, eĉ la mort'o mem dev'is ĉiu'maten'e prezent'i al li la list'o'n de tiu'j, kiu'j dev'is mort'i en tiu tag'o. Sed la reĝ'o Salomono ankaŭ dev'is mort'i, kaj tio est'is la pens'o, kiu oft'e mir'ind'e viv'e okup'ad'is la grand'a'n esplor'em'ul'o'n, la potenc'a'n sinjor'o'n de la palac'o en la arb'o de la sun'o. Li ankaŭ, kiel ajn pli alt'e ol ĉiu'j hom'o'j li star'is koncern'e la saĝ'ec'o'n, dev'is iam mort'i, tio'n li sci'is, kaj li'a'j infan'o'j ankaŭ dev'is mort'i. Kiel la foli'o'j de la arb'ar'o ili est'is velk'ont'a'j kaj cindr'iĝ'ont'a'j. Li vid'is, kiel la hom'a generaci'o est'is for'blov'it'a kiel la foli'o'j de arb'o, kaj li vid'is, kiel nov'a generaci'o ek'flor'is. Sed la foli'o'j, kiu'j unu foj'o'n de'fal'is, neniam plu el'kresk'is de'nov'e, ili far'iĝ'is polv'o, ili penetr'is en ali'a'j'n kresk'aĵ'o'j'n. Kio far'iĝ'as kun la hom'o, kiam ven'as la anĝel'o de la mort'o? Kia'n signif'o'n hav'as la mort'o? La korp'o dis'solv'iĝ'as, kaj la anim'o... kio ĝi est'as? Kio ĝi far'iĝ'as? Kie'n ĝi ir'as? “Al etern'a viv'o,” dir'as la konsol'o de la religi'o. Sed kia est'as la trans'ir'o? Kie oni viv'as kaj kiel? “En la ĉiel'o supr'e!” dir'as la pi'ul'o'j; “supr'e'n ni ir'as!” —

“Supr'e'n!” ripet'ad'is la saĝ'ul'o kaj rigard'ad'is supr'e'n al la sun'o kaj al stel'o'j. “Supr'e'n!” Kaj el la glob'a form'o de la ter'o li vid'is, ke supr'e kaj mal'supr'e est'as la sam'a afer'o, de'pend'e de la vid'punkt'o, kiu'n oni okup'as sur la ŝveb'ant'a glob'o. Kiam li lev'iĝ'is tiel alt'e'n, ĝis kie ating'as la pint'o'j de la plej alt'a'j mont'o'j de la mond'o, tiam la aer'o, kiu'n ni ĉi tie mal'supr'e nom'as la “pur'a ĉiel'o”, prezent'iĝ'is al li kiel karb'o'nigr'a mal'lum'o, simil'a al etend'it'a tuk'o, kaj la sun'o prezent'iĝ'is kiel ard'ant'a glob'o sen radi'o'j, ni'a ter'o kuŝ'is en'volv'it'a en flav'et'a nebul'o. Ĉi tie est'is la lim'o por la korp'a okul'o, ĉi tie ankaŭ est'is star'ig'it'a lim'o por la esplor'ad'o de la spirit'o! Kiel mal'grand'a est'as ni'a sci'ad'o! eĉ la plej saĝ'a hom'o sci'is nur mal'mut'e el tio, kio por ni est'as la plej grav'a.

En unu ĉambr'et'o de la palac'o kuŝ'is la plej grand'a trezor'o de la ter'o:

“La libr'o de la ver'o”. Li tra'leg'is ĝi'n foli'o'n post foli'o. Tio est'as libr'o, en kiu ĉiu hom'o pov'as leg'i, sed nur apart'a'j'n pec'o'j'n; por mult'a'j okul'o'j la skrib'o aper'as kiel trem'ant'a, tiel ke ili ne pov'as deĉifr'i la vort'o'j'n.

Sur kelk'a'j foli'o'j la skrib'o oft'e aper'as tiel pal'a, tiel ne'disting'ebl'a, ke oni pens'as, ke oni hav'as antaŭ si mal'plen'a'n foli'o'n. Ju pli saĝ'a oni est'as, des pli mult'e oni pov'as leg'i, kaj la plej saĝ'a hom'o tra'leg'as plej mult'e. La saĝ'ul'o en si'a kristal'a palac'o pov'o'sci'is krom tio kolekt'i la lum'o'n de la stel'o'j kaj la lum'o'n de la sun'o, la bril'o'n de kaŝ'it'a'j fort'o'j kaj la fajr'o'n de spirit'o'j. Ĉe tiu fort'ig'it'a kaj sur la foli'o'j'n direkt'it'a lum'o, al li mal'kovr'iĝ'is ankoraŭ pli mult'e el la skrib'o, sed en tiu ĉapitr'o de la libr'o, kiu hav'as la sur'skrib'o'n “La post'mort'a viv'o”, oni ne pov'is vid'i eĉ unu punkt'et'o'n. Tiu fakt'o aflikt'is li'n. Ĉu li ne pov'as hav'i la ebl'o'n el'trov'i tia'n lum'o'n, ĉe kies bril'o li'a okul'o pov'us leg'i tio'n, kio est'as skrib'it'a ĉi tie en la Libr'o de la Ver'o?

Simil'e al la saĝ'a reĝ'o Salomono li ankaŭ kompren'is la lingv'o'n de la best'o'j, li aŭskult'ad'is ili'a'j'n kant'o'j'n kaj parol'o'j'n, sed per tio li koncern'e tiu'n punkt'o'n ne far'iĝ'is pli saĝ'a. Li esplor'is la kaŝ'it'a'j'n fort'o'j'n de la kresk'aĵ'o'j kaj de la metal'o'j, tiu'j'n fort'o'j'n, kiu'j hav'is la ebl'o'n for'ig'i mal'san'o'j'n, prokrast'i la mort'o'n, sed ne neni'ig'i ĝi'n. En ĉio, kio est'is kre'it'a kaj kio'n li pov'is ating'i, li pen'is el'trov'i la lum'o'n, kiu pov'us pri'radi'i la problem'o'n pri etern'a viv'o, sed li ĝi'n ne trov'is, la Libr'o de la Ver'o kuŝ'is antaŭ li kvazaŭ kun sen'skrib'a'j foli'o'j. La Krist'an'ec'o montr'is al li en la Bibli'o la konsol'o'n pri etern'a viv'o, sed li vol'is tio'n leg'i en si'a propr'a libr'o, tamen en ĝi li neni'o'n vid'is.

Li hav'is kvin infan'o'j'n, kvar fil'o'j'n, instru'it'a'j'n tiel, kiel la plej saĝ'a hom'o pov'as instru'i si'a'j'n infan'o'j'n, kaj unu fil'in'o'n, bel'a'n, mild'a'n kaj saĝ'a'n, sed blind'a'n, kio tamen ne ŝajn'is mank'o por ŝi. La patr'o kaj la frat'o'j anstataŭ'is al ŝi la okul'o'j'n, ili'a am'o ĉirkaŭ'is ŝi'n per tia pri'zorg'ad'o, ke ŝi pov'is pens'i, ke ŝi vid'as per propr'a'j okul'o'j.

Neniam la fil'o'j for'iĝ'is el la salon'o'j de la palac'o pli mal'proksim'e'n, ol kie etend'iĝ'is la branĉ'o'j de la arb'o, kaj la frat'in'o ankoraŭ mal'pli. Ili est'is feliĉ'a'j infan'o'j en la hejm'o de si'a infan'ec'o, en la land'o de si'a infan'ec'o, en la bel'eg'a, bon'odor'a arb'o de la sun'o. Simil'e al ĉiu'j infan'o'j ili am'is rakont'o'j'n, kaj la patr'o rakont'is al ili mult'e, kio'n ali'a'j infan'o'j ne kompren'us, sed ĉi tiu'j infan'o'j jam nun est'is tiel sam'e saĝ'a'j, kiel ĉe ni la pli'mult'o de la mal'jun'a'j hom'o'j. Li klar'ig'is al ili tio'n, kio'n ili vid'is en la viv'ant'a'j bild'o'j sur la mur'o'j de la palac'o, la labor'o'j'n de la hom'o'j kaj la ir'o'n de la okaz'int'aĵ'o'j en ĉiu'j land'o'j de la mond'o. Oft'e la fil'o'j dezir'is est'i ankaŭ tie ekster'e kaj part'o'pren'i en ĉiu'j tiu'j grand'a'j far'o'j. Tiam la patr'o dir'ad'is al ili, ke la hom'a mond'o hav'as viv'o'n mal'facil'a'n kaj mal'dolĉ'a'n, ke la afer'o'j est'as ne tut'e tiel, kiel ili tio'n vid'as el si'a bel'a infan'a mond'o. Li parol'ad'is al ili pri la bel'o, ver'o kaj bon'o, dir'ant'e, ke tiu'j tri afer'o'j kun'e'ten'as la mond'o'n kaj, ke sub la prem'ad'o, kiu'n ili sufer'as, la mond'o far'iĝ'as juvel'o, pli klar'a ol diamant'o. Ili'a util'o hav'as valor'o'n antaŭ Di'o, ĝi pri'radi'as ĉio'n, kaj ĝi est'as en efektiv'ec'o tio, kio'n oni nom'as “la ŝton'o de la saĝ'ul'o'j”. Li dir'is al ili, ke simil'e al tio, kiel per la kre'it'aĵ'o oni ating'as la cert'ec'o'n pri la ekzist'ad'o de Di'o, tiel per la hom'o'j mem oni ating'as la cert'ec'o'n, ke ekzist'as tia juvel'o; pli li ne pov'as dir'i al ili pri tio, ĉar pli li ne sci'as. Tia rakont'ad'o por ali'a'j infan'o'j est'us mal'facil'e kompren'ebl'a, sed ĉi tiu'j infan'o'j tio'n kompren'is, kaj post'e esper'ebl'e ankaŭ la ali'a'j kompren'os.

Ili demand'is la patr'o'n pri la bel'o, ver'o kaj bon'o, kaj li klar'ig'is tio'n al ili, li dir'is al ili mult'e, li dir'is ankaŭ, ke kiam Di'o kre'is la hom'o'n el la ter'o Li don'is al si'a kre'it'aĵ'o kvin kis'o'j'n, fajr'a'j'n kis'o'j'n, kor'a'j'n kis'o'j'n, ard'ant'a'j'n di'a'j'n kis'o'j'n, kaj ili est'as tio, kio'n ni nun nom'as la kvin sent'o'j.

Per ili oni vid'as, sent'as kaj kompren'as la bel'o'n, ver'o'n kaj bon'o'n, per ili oni tio'n ŝat'as, ŝirm'as kaj akcel'as.

Pri tio la infan'o'j mult'e medit'is, tag'e kaj nokt'e tio ŝveb'is antaŭ ili'a anim'o. Unu foj'o'n la plej aĝ'a el la frat'o'j hav'is bel'eg'a'n sonĝ'o'n, kaj est'as strang'e, la du'a frat'o ankaŭ ĝi'n hav'is, kaj la tri'a ĝi'n hav'is, kaj la kvar'a, ĉiu el ili hav'is ĝust'e la sam'a'n sonĝ'o'n. Li sonĝ'is, ke li el'vojaĝ'is en la mond'o'n kaj trov'is tie la ŝton'o'n de la saĝ'ul'o'j. Kiel lum'a flam'o ĝi radi'is sur li'a frunt'o, kiam en la bril'o de la maten'o, sur si'a sag'rapid'a ĉeval'o li galop'is super la velur'e verd'a'j herb'ej'o'j de la ĝarden'o de la hejm'o re'turn'e al la patr'a kastel'o, kaj la juvel'o ĵet'is tia'n ĉiel'a'n lum'o'n kaj tia'n bril'o'n sur la foli'o'j'n de la libr'o, ke far'iĝ'is vid'ebl'a tio, kio en ĝi est'is skrib'it'a pri la viv'o trans'e de la tomb'o. La frat'in'o sonĝ'is neni'o'n pri el'vojaĝ'o en la mal'proksim'a'n mond'o'n, ŝi pri tio ne pens'is, ŝi'a mond'o est'is la dom'o de ŝi'a patr'o.

“Mi rajd'os en la mal'proksim'a'n mond'o'n!” dir'is la plej aĝ'a; “mi dev'as sci'iĝ'i, kio en ĝi far'iĝ'as, kaj mi dev'as mov'i mi'n inter la hom'o'j. Nur al la bon'o kaj ver'o mi streb'as, per ili mi defend'os la bel'o'n. Mult'a'j afer'o'j ŝanĝ'iĝ'os, kiam mi el'paŝ'os en la viv'o'n!” Jes, kuraĝ'a'j kaj grand'a'j est'is li'a'j pens'o'j, kiel ĉe ni ĉiu'j hejm'e en la angul'o mal'antaŭ la forn'o, antaŭ ol ni el'ven'as en la mond'o'n kaj sci'iĝ'as, kiel efik'as pluv'o kaj dorn'o'pik'o'j.

La kvin sent'o'j de la korp'o kaj de la anim'o est'is ĉe li, kiel ĉe la ali'a'j frat'o'j, tre bon'e dis'volv'it'a'j, sed ĉiu el la frat'o'j hav'is precip'e unu sent'o'n, kiu per si'a fort'o kaj dis'volv'iĝ'o super'is ĉiu'j'n ceter'a'j'n. Ĉe la plej aĝ'a ĝi est'is precip'e la sent'o de vid'ad'o, kiu'n li pov'is fid'i. Li hav'is, kiel li dir'is, okul'o'j'n por ĉiu'j temp'o'j, okul'o'j'n por ĉiu'j popol'o'j, okul'o'j'n, kiu'j egal'e bon'e pov'is vid'i la trezor'o'j'n profund'e en la intern'o de la ter'o, kiel ankaŭ la intern'o'n de la hom'a brust'o, kvazaŭ nur vitr'o ĝi'n kovr'us, — tio est'as, li vid'is pli ol ni pov'as vid'i sur la vang'o, kiu ruĝ'iĝ'is aŭ pal'iĝ'is, kaj en la okul'o, kiu plor'as aŭ rid'et'as. Cerv'o kaj antilop'o akompan'is li'n ĝis la okcident'a lim'o, kaj tie aper'is la sovaĝ'a'j cign'o'j, kiu'j flug'is al nord-okcident'o.

Ili'n li sekv'is, kaj jen li est'is mal'proksim'e en la mal'proksim'a mond'o; mal'proksim'e de la land'o de la patr'o, kiu etend'iĝ'as “ĝis la orient'a fin'o de la mond'o”. Ho, kiel larĝ'e li mal'ferm'is la okul'o'j'n! Tie oni pov'is mult'e vid'i, kaj est'as ĉiam tut'e ali'a afer'o vid'i la lok'o'n kaj la objekt'o'n mem, ol nur admir'i ĝi'n en bild'o'j, kiel ajn bon'a'j ĉi tiu'j est'as, kaj ili est'is ekster'ordinar'e bon'a'j, la bild'o'j hejm'e en la palac'o de li'a patr'o. Pro mir'eg'o pri la tut'a tumult'o kaj pri la tut'a karnaval'a parad'o, kiu est'is el'met'it'a sub la nom'o de la bel'o, li preskaŭ perd'is ambaŭ okul'o'j'n, li tamen ili'n ne perd'is, li hav'is por ili ali'a'n destin'o'n.

Fundament'e kaj honest'e li vol'is entrepren'i la labor'o'n ĉe la ek'kon'ad'o de la bel'o, ver'o kaj bon'o; sed en kia stat'o la afer'o'j trov'iĝ'is? Li vid'is, ke la mal'bel'o oft'e ricev'as la kron'o'n, kiu dec'as al la bel'o, ke la bon'o oft'e ne est'as rimark'at'a kaj la mez'valor'aĵ'o kontraŭ'e est'as aplaŭd'at'a. Oni rigard'is la nom'o'n, ne la don'o'n, la vest'o'n, ne la hom'o'n, la profesi'o'n, ne la talent'o'n. Ne pov'is est'i ali'e.

“Nu, nun mi energi'e mi'n en'miks'os!” li pens'is, kaj li si'n en'miks'is.

Sed dum li serĉ'is la ver'o'n, ven'is la diabl'o, kiu est'as la patr'o de la mal'ver'o mem. Plej volont'e li al la viv'ant'o tuj el'bat'us ambaŭ okul'o'j'n, sed tio est'us tro mal'bel'manier'a. La diabl'o far'as si'a'n labor'o'n pli ĝentil'e; li permes'is al li serĉ'i la ver'o'n, serĉ'i per si'a'j okul'o'j nur ĝi'n kaj la bon'o'n, sed dum li fervor'e rigard'ad'is ĉirkaŭ'e'n, la diabl'o en'blov'is al li split'o'n en la okul'o'n, en ambaŭ okul'o'j'n, unu split'o'n post la ali'a. Tio ne est'is bon'a por la vid'ad'o, eĉ ne por la plej bon'a vid'kapabl'o. Post'e la diabl'o ŝvel'ig'is la split'o'j'n tiel, ke ili far'iĝ'is trab'o'j, kaj tiam li'a'j okul'o'j pere'is. Nun la vid'ant'o star'is kiel blind'ul'o mez'e de la vast'a mond'o kaj ne fid'is plu si'a'j'n okul'o'j'n. La bon'a'j'n pens'o'j'n, kiu'j'n li antaŭ'e hav'is pri la mond'o kaj pri si mem, li for'rifuz'is, kaj kiam oni for'rifuz'as la mond'o'n kaj si'n mem, tiam oni por ĉiam pere'as.

“Pere'is!” kant'is la sovaĝ'a'j cign'o'j, kiu'j flug'is trans la mar'o orient'e'n; “pere'is!” kant'is la hirund'o'j, kiu'j flug'is orient'e'n al la arb'o de la sun'o, kaj por tiu'j, kiu'j tie rest'is, tio ne est'is bon'a'j sci'ig'o'j.

“Kvankam la vid'ant'o'n traf'is sort'o mal'bon'a,” dir'is la du'a frat'o, “tamen la aŭd'ant'o ebl'e hav'os sort'o'n pli bon'a'n.” Ĉe li precip'e akr'ig'it'a est'is la sent'o de aŭd'ad'o, li pov'is aŭd'i, kiel la herb'o kresk'as, tia'n perfekt'ec'o'n li ating'is.

Li far'is kor'a'n adiaŭ'o'n kaj for'rajd'is kun bon'a'j kapabl'o'j kaj bon'a'j intenc'o'j. La hirund'o'j li'n akompan'is, kaj li akompan'is la hirund'o'j'n, kaj jen li est'is mal'proksim'e de la hejm'o tie en la mal'proksim'a mond'o.

Eĉ en bon'a afer'o tro mult'e oft'e est'as mal'bon'e; pri tiu ver'o li baldaŭ dev'is konvink'iĝ'i. Li'a sent'o de aŭd'ad'o est'is tro fort'a, li aŭd'is ja, kiel la herb'o kresk'as, sed pro tio li ankaŭ aŭd'is la bat'ad'o'n de ĉiu hom'a kor'o en ĝoj'o kaj en sufer'o. Li hav'is la sent'o'n, kvazaŭ la mond'o est'as unu grand'a horloĝ'ej'o, kie ĉiu'j horloĝ'o'j bat'as “tik, tak”, ĉiu'j tur'horloĝ'o'j son'as “bam, bam”. Est'is ne'el'port'ebl'e! Malgraŭ tio li ten'is si'a'j'n orel'o'j'n streĉ'it'e, tiel long'e kiel li pov'is. Fin'e la tut'a kri'ad'o kaj bru'ad'o far'iĝ'is tro fort'a por unu hom'o. Jen ven'is strat'a'j bub'o'j, hav'ant'a'j la aĝ'o'n de ses'dek jar'o'j, — ne la aĝ'o ja far'as la bub'ec'o'n. Ili kri'is kaj bru'is; al tio oni ebl'e pov'us ankoraŭ rid'et'i, sed jen ven'is la klaĉ'ad'o, kiu sibl'is tra ĉiu'j dom'o'j, strat'o'j kaj strat'et'o'j ĝis la land'voj'o. La mensog'o aŭd'ig'is si'n plej laŭt'e kaj est'is la reg'ant'o, la tint'il'o de la klaŭn'o tint'is kaj asert'is, ke ĝi est'as la sonor'il'o de preĝ'ej'o, per unu vort'o — la aŭd'ant'o pens'is, ke li frenez'iĝ'os, kaj li ŝtop'is per la fingr'o'j si'a'j'n ambaŭ orel'o'j'n, sed ĉiam li ankoraŭ aŭd'is fals'a'n kant'ad'o'n kaj mal'bon'a'n son'ad'o'n. Klaĉ'aĵ'o kaj ĉikan'aĵ'o, ne'toler'em'a'j kaj persist'e sub'ten'at'a'j asert'o'j, kiu'j ne valor'is eĉ putr'a'n haring'o'n, zum'is sur la lang'o'j tiel, ke de ili'a lert'a mov'iĝ'ad'o aŭd'iĝ'is konstant'a klak'ad'o.

Bru'ad'o kaj kri'ad'o est'is intern'e kaj ekster'e, oni ne pov'is plu el'ten'i, oni pov'is frenez'iĝ'i! Li en'ŝov'is la fingr'o'j'n pli profund'e'n en si'a'j'n ambaŭ orel'o'j'n, ĉiam pli profund'e'n, kaj fin'e krev'is al li orel'tambur'o'j, kaj nun li jam plu neni'o'n aŭd'is, ankaŭ ne la bel'o'n, ver'o'n kaj bon'o'n. Li far'iĝ'is silent'em'a kaj mal'fid'em'a, li hav'is konfid'o'n al neni'u, fin'e li eĉ al si mem ne konfid'is, kaj tio est'as grand'a mal'feliĉ'o. Li ne sukces'is trov'i la potenc'a'n juvel'o'n kaj al'port'i ĝi'n hejm'e'n, kaj li rezign'is pri ĝi kaj pri si mem, kaj tio est'is la plej mal'bon'a. La bird'o'j, kiu'j flug'is orient'e'n, dis'vast'ig'is la fam'o'n pri tio, ĝis ĝi ating'is la palac'o'n de la patr'o en la arb'o de la sun'o; leter'o'j tie'n ne venad'is, ĉar tie'n ne ir'is poŝt'o.

“Nun mi prov'os!” dir'is la tri'a, “mi hav'as bon'a'n naz'o'n!” Tia dir'o est'is ne tut'e delikat'a, sed li hav'is tia'n manier'o'n de parol'ad'o, kaj ni dev'as pren'i li'n tia, kia li est'is. Li est'is la bon'a humor'o mem, kaj krom tio li est'is poet'o, ver'a poet'o. Kio'n li ne pov'is esprim'i, tio'n li kant'is per vers'o'j. Koncern'e la ir'ad'o'n de la pens'o'j, li mult'e super'is ĉiu'j'n ali'a'j'n.

“Mi sent'as la meĉ'aĵ'o'n!” li ordinar'e dir'ad'is, kaj efektiv'e la sent'o de flar'ad'o est'is ĉe li dis'volv'it'a en plej alt'a grad'o kaj don'is al li grand'a'n region'o'n en la regn'o de la bel'o. “Unu am'as la odor'o'n de pom'o'j, kaj ali'a la odor'o'n de ĉeval'ej'o!” li dir'ad'is. “Ĉiu odor'a region'o en la regn'o de la bel'o hav'as si'a'n publik'o'n. Unu'j sent'as si'n hejm'e en la odor'o de la drink'ej'o, ĉe la fum'iĝ'ant'a meĉ'aĵ'o de la seb'a kandel'o, kie la mal'bon'odor'o de brand'o miks'iĝ'as kun la mal'bon'a fum'o de tabak'o; ali'a'j prefer'as sid'i en la naŭz'a odor'o de jasmen'o kaj frot'as si'n per plej fort'a kariofil'a ole'o, kiu'n oni nur pov'as flar'i. Ali'a'j serĉ'as la freŝ'a'n mar'a'n aer'o'n, la san'ec'a'n vent'et'o'n, aŭ supr'e'n'ir'as sur la alt'a'n supr'o'n de mont'o kaj alt'ig'as si'n super la ag'em'a tumult'o de la ĉiu'tag'a viv'o!” Jes, tiel li parol'is; li ten'is si'n tiel, kvazaŭ li jam antaŭ'e est'is ekster'e en la mond'o, viv'is kun la hom'o'j kaj kon'as ili'n, sed tio est'is nur li'a propr'a saĝ'o, tio est'is li'a poet'a talent'o, kiu'n Di'o donac'e met'is al li en la lul'il'o'n.

Jen li dir'is adiaŭ al la patr'a palac'o en la arb'o de la sun'o, tra'paŝ'is la bel'eg'a'j'n kamp'o'j'n de la hejm'o, sed post'e li sid'iĝ'is sur strut'o'n, kiu kur'as pli rapid'e ol ĉeval'o, kaj kiam li post'e vid'is la sovaĝ'a'j'n cign'o'j'n, li salt'is sur la dors'o'n de la plej fort'a el ili. Li am'is ŝanĝ'o'j'n, kaj tial li flug'is al la fremd'a'j land'a'j trans'e de la mar'o kun ili'a'j grand'a'j arb'ar'o'j, profund'a'j lag'o'j, potenc'a'j mont'o'j kaj fier'a'j urb'o'j, kaj kie'n ajn li ven'is, tie ŝajn'is, kvazaŭ sun'lum'o flug'is super la eben'aĵ'o. Ĉiu flor'o, ĉiu arb'et'o odor'is pli fort'e, hav'ant'e la sent'o'n, ke proksim'e trov'iĝ'as amik'o, protekt'ant'o, kiu ili'n protekt'as kaj kompren'as, eĉ la kripl'a roz'arb'et'o lev'is si'a'j'n branĉ'o'j'n, mal'volv'is si'a'j'n foli'o'j'n kaj aper'ig'is plej ĉarm'a'n roz'o'n. Ĉiu pov'is ĝi'n admir'i, eĉ la nigr'a mal'sek'a arb'ar'a limak'o rimark'is ĝi'a'n bel'ec'o'n.

“Mi stamp'os la flor'o'n per mi'a sign'o!” dir'is la limak'o. “Jen mi kraĉ'is sur ĝi'n, i'o'n ali'a'n mi ne pov'as far'i!”

“Tiel'e bedaŭr'ind'e est'as la sort'o de la bel'o en la mond'o!” dir'is la poet'o, kaj li kant'is kant'o'n pri tio, kant'is ĝi'n laŭ si'a manier'o, sed neni'u ĝi'n atent'is. Tial li don'is kelk'e da spes'dek'o'j kaj plum'o'n de pav'o al la tambur'ist'o, kaj ĉi tiu transpon'is la kant'o'n por tambur'o kaj tambur'is ĝi'n en la urb'o, sur ĉiu'j strat'o'j kaj strat'et'o'j. Nun la hom'o'j aŭskult'is kaj asert'is, ke ili ĝi'n kompren'as, ke ĝi est'as tre profund'pens'a. Nun la poet'o pov'is kant'i pli da kant'o'j, kaj li kant'is pri la bel'o, la ver'o kaj la bon'o, kaj oni aŭskult'is tio'n en la drink'ej'o, kie fum'iĝ'is la seb'a kandel'o, oni aŭskult'is tio'n sur la luks'a herb'ej'o en la arb'ar'o kaj sur la liber'a mar'o.

Ŝajn'is, ke ĉi tiu frat'o en si'a streb'ad'o est'as pli feliĉ'a ol li'a'j du pli aĝ'a'j frat'o'j. Sed tio'n la diabl'o ne pov'is toler'i, kaj tial li tuj aper'is kun la reĝ'a'j kaj preĝ'ej'a'j incens'il'o'j kaj kun ĉiu'j incens'o'j de honor'o, kiu'j nur ekzist'as kaj kies pret'ig'ad'o'n la diabl'o tiel bon'e kompren'as. Li uz'is la plej fort'a'j'n incens'o'j'n, kiu'j por ĉiu ali'a est'us turment'a'j kaj eĉ al anĝel'o far'us kap'turn'o'n, des pli al simpl'a poet'o. La diabl'o sci'as, kiel li dev'as pren'i la hom'o'j'n! Per la incens'o'j li tiel ek'posed'is la poet'o'n, ke ĉi tiu tut'e perd'is la spirit'a'n ekvilibr'o'n, forges'is si'a'n cel'o'n, si'a'n patr'a'n dom'o'n, per unu vort'o ĉio'n, eĉ si'n mem; li tut'e dis'solv'iĝ'is en la fum'o kaj incens'o'j.

Ĉiu'j bird'et'o'j funebr'is, kiam ili tio'n aŭd'is, kaj dum tri tag'o'j ili tut'e ne kant'is. La nigr'a arb'ar'a limak'o far'iĝ'is ankoraŭ pli nigr'a, ne pro mal'ĝoj'o, sed pro envi'o. “Al mi,” ĝi dir'is, “oni dev'us incens'i, ĉar mi don'is al li la ide'o'n por li'a plej glor'a kant'o, la tambur'kant'o pri la ir'ad'o de la mond'o, mi kraĉ'is sur la roz'o'n, mi pov'as star'ig'i atest'ant'o'j'n pri tio!”

Sed hejm'e en Hind'uj'o oni neni'o'n aŭd'is pri tio, ĉiu'j bird'et'o'j ja funebr'is kaj silent'is dum tri tag'o'j, kaj kiam la temp'o de la funebr'o fin'iĝ'is, tiam montr'iĝ'is, ke la funebr'o est'is tiel fort'a, ke ili tut'e forges'is, pri kiu ili funebr'is. Tiel ir'as la afer'o'j!

“Nun mi ankaŭ dev'as el'ir'i en la mond'o'n kaj ebl'e ne plu re'ven'i, tiel sam'e, kiel la ali'a'j!” dir'is la kvar'a frat'o. Li ankaŭ posed'is bon'a'n humor'o'n, kiel tiu, kiu laŭ'aĝ'e est'is plej proksim'a al li, sed li ne est'is poet'o, kaj ĝust'e pro tio li hav'is plen'a'n kaŭz'o'n est'i en bon'a humor'o. Ili ambaŭ dis'vast'ig'ad'is en la palac'o vigl'ec'o'n kaj gaj'ec'o'n, nun el ĝi mal'aper'is la last'a kvant'o de la gaj'ec'o. La vid'ad'o kaj aŭd'ad'o ĉiam est'is rigard'at'a'j de la hom'o kiel la plej grav'a'j sent'a'j kapabl'o'j, kiu'j'n oni dezir'as al si hav'i plej'e fort'a'j'n kaj akr'a'j'n, la tri ali'a'j sent'o'j est'as rigard'at'a'j kiel mal'pli grav'a'j. Sed tio tut'e ne est'is la opini'o de ĉi tiu fil'o, li precip'e dis'volv'is al si la gust'o'n en ĉiu senc'o, en kiu oni pov'as kompren'i tiu'n vort'o'n, kaj la gust'o hav'as grand'a'n potenc'o'n kaj fort'a'n signif'o'n. Ĝi reg'as tio'n, kio ir'as tra la buŝ'o, kaj ankaŭ tio'n, kio tra'flu'as la spirit'o'n; tial la frat'o gust'um'ad'is ĉio'n, kio trov'iĝ'is sub la frunt'o, en la pot'o, en la botel'o kaj en la plad'o. Tio est'as la mal'delikat'a flank'o de li'a profesi'o, li dir'is; ĉiu hom'o est'is por li frunt'o, en kiu io bol'is, ĉiu land'o en spirit'a senc'o est'is por li grand'eg'a kuir'ej'o; kaj nun li vol'is for'vojaĝ'i kaj el'prov'i ĉio'n per si'a gust'o.

“Ebl'e al mi la feliĉ'o est'os pli favor'a, ol al mi'a'j frat'o'j!” li dir'is. “Mi nun vojaĝ'os, sed kia'n vetur'rimed'o'n mi elekt'u? Ĉu la aerostat'o'j est'as jam el'pens'it'a'j?” li demand'is si'a'n patr'o'n, kiu sci'is ja pri ĉiu'j el'pens'o'j, kiu'j est'is jam far'it'a'j aŭ kiu'j est'is ankoraŭ far'ot'a'j. Sed la aerostat'o'j ankoraŭ ne est'is el'pens'it'a'j, ankaŭ ne la vapor'ŝip'o'j nek la fer'voj'o'j. “Tio ne mal'help'as,” li dir'is, “mi tamen pren'os aerostat'o'n; mi'a patr'o sci'as, kiel ili dev'as est'i pret'ig'at'a'j kaj direkt'at'a'j, kaj mi tio'n lern'os. Neni'u ĝis nun kon'as tiu'n el'pens'o'n, kaj tial oni pens'os, ke tio est'as aer'a fenomen'o. Post la uz'o de la aerostat'o mi ĝi'n for'brul'ig'os, kaj por tiu cel'o vi dev'as don'i al mi kelk'e da pec'o'j de la est'ont'a el'pens'aĵ'o, kiu'n oni nom'os ĥemi'a'j alumet'o'j.”

Ĉio'n ĉi tio'n li ricev'is, kaj post'e li ek'flug'is, kaj la bird'o'j akompan'is li'n mult'e pli mal'proksim'e'n, ol ili akompan'is la ali'a'j'n frat'o'j'n. Ili vol'is vid'i, kiel ir'as la vetur'ad'o, kaj ĉiam pli grand'a nombr'o da bird'o'j al'flug'is, ĉar ili est'is tre sci'vol'em'a'j. Ili pens'is, ke tio, kio tie flug'as, est'as ia nov'a bird'o! Impon'ant'a sekv'ant'ar'o al'iĝ'is al ĝi. La aer'o far'iĝ'is nigr'a de la bird'o'j, ili ven'is kiel grand'a nub'o, kiel svarm'o da akrid'o'j super Egipt'uj'o; kaj jen li est'is ekster'e en la mal'proksim'a mond'o.

“La orient'a vent'o est'is por mi bon'a amik'o kaj brav'a help'ant'o!” li dir'is.

“La orient'a kaj la okcident'a vi vol'is dir'i?” dir'is la vent'o'j. “Ni du labor'is altern'e, ali'e vi ne pov'us vetur'i nord'okcident'e'n.”

Sed li ne aŭd'is, kio'n dir'is la vent'o'j, kaj tio ne est'as ja grav'a. La bird'o'j nun li'n plu ne akompan'is. Kiam ili est'is kun'e en grand'a nombr'o, al kelk'a'j el ili la vetur'o ted'is. “Jam tro mult'e ni far'as por tiu objekt'o,” ili dir'is; “ĝi pov'as ankoraŭ tro mult'e pens'i pri si. Ĝi ne est'as ind'a la post'flug'ad'o'n, ĝi est'as neni'o, ĝi est'as absurd'aĵ'o!” Tial ili rest'is, ili ĉiu'j rest'is; la tut'a afer'o est'is ja sen'valor'aĵ'o.

La aerostat'o mal'lev'iĝ'is super unu el la plej grand'a'j urb'o'j, kie la aer'vetur'ant'o sid'iĝ'is sur la plej alt'a lok'o, sur la pint'o de la preĝ'ej'a tur'o. La balon'o de'nov'e lev'iĝ'is supr'e'n, kio'n ĝi ne dev'is far'i. Kie ĝi rest'is kaj kio el ĝi far'iĝ'is, oni ne sci'as, sed tio ne est'as ja grav'a, ĉar ĝi ne est'is ankoraŭ el'pens'it'a.

Jen la vetur'int'o sid'is tut'e alt'e sur la pint'o de la preĝ'ej'a tur'o, la bird'o'j ne flug'is al li, li far'iĝ'is enu'ig'a por ili, kaj ili far'iĝ'is enu'ig'a'j por li. Ĉiu'j kamen'tub'o'j de la urb'o fum'is kaj odor'is.

“Tio est'as altar'o'j, kiu'j est'as star'ig'it'a'j por vi!” dir'is la vent'o; ĝi vol'is dir'i al li i'o'n agrabl'a'n. Tre kuraĝ'e li sid'is ankoraŭ tie supr'e kaj rigard'is mal'supr'e'n sur la popol'o'n sur la strat'o'j. Jen paŝ'is unu fier'a pri si'a mon'sak'o, ali'a est'is fier'a pri si'a ŝlos'il'o mal'antaŭ la frak'o, kvankam li hav'is neni'o'n por ŝlos'i; unu est'is fier'a pri si'a surtut'o, kiu est'is plen'a de tine'o'j, ali'a est'is fier'a pri si'a korp'o, kiu'n jam mord'et'ad'is la verm'o'j.

Ho vant'ec'o! Jes, mi dev'as baldaŭ ir'i mal'supr'e'n, por iom kirl'i en la pot'o'j kaj gust'um'i!” li dir'is. “Sed mi vol'as ankoraŭ iom'et'e sid'i ĉi tie, la vent'o tiel agrabl'e tikl'as mi'n sur la dors'o, est'as al mi tre komfort'e. Tiel long'e, kiel la vent'o blov'as, mi rest'os ĉi tie. Mi vol'as iom ripoz'i; est'as bon'e long'e rest'i maten'e en la lit'o, se oni hav'as mult'e por far'i, dir'as la mal'diligent'ul'o. Sed mal'diligent'ec'o est'as la radik'o de ĉia mal'bon'o, kaj mal'bon'o ne ekzist'as en ni'a famili'o, tio'n dir'as mi, kaj tio'n dir'as ĉiu sur la strat'o. Mi sid'os ĉi tie tiel long'e, kiel blov'as la vent'o, tio est'as por mi bon'gust'a!”

Kaj li rest'is; sed li sid'is sur la vent'montr'il'o de la tur'o, ĝi konstant'e turn'iĝ'ad'is kun li, kaj tial li pens'is, ke ĉiam blov'as la sam'a vent'o; li rest'is, kaj tie li pov'is long'e sid'i.

Sed en Hind'uj'o en la palac'o sur la arb'o de la sun'o far'iĝ'is mal'plen'e kaj silent'e, kiam la frat'o'j unu post la ali'a for'ir'is.

“Ili'a'j afer'o'j ir'as ne bon'e!” dir'is la patr'o; “neniam ili al'port'os hejm'e'n la bril'ant'a'n juvel'o'n, por mi ĝi ne est'as trov'ebl'a; ili mal'aper'is, ili mort'is!” Kaj li klin'iĝ'is super la Libr'o'n de la Ver'o kaj rigid'e rigard'is la foli'o'n, sur kiu li pov'us leg'i pri la post'mort'a viv'o, sed li neni'o'n pov'is vid'i nek sci'iĝ'i.

La blind'a fil'in'o est'is li'a konsol'o kaj li'a ĝoj'o: tut'kor'e kaj am'o'plen'e ŝi est'is al'lig'it'a al li. Por li'a ĝoj'o, por li'a feliĉ'o ŝi dezir'is, ke la grand'valor'a juvel'o est'u trov'it'a kaj al'port'it'a hejm'e'n. En ĝoj'o kaj mal'ĝoj'o ŝi pens'ad'is pri si'a'j frat'o'j. Kie ili est'as? Kie ili loĝ'as? Ŝi tre dezir'is, ke ŝi pov'u sonĝ'i pri ili, sed est'as strang'e, eĉ en sonĝ'o ŝi ne pov'is kun'iĝ'i kun ili. Fin'e unu nokt'o'n ŝi sonĝ'is, ke ili'a'j voĉ'o'j son'as al ŝi, ke ili ŝi'n pet'eg'as pri io, ke ili vok'as al ŝi el la mal'proksim'a mond'o, kaj ŝi dev'is el'vojaĝ'i, mal'proksim'e'n, mal'proksim'e'n, kaj tamen ŝi hav'is la sent'o'n, ke ŝi trov'iĝ'as ankoraŭ en la dom'o de si'a patr'o; la frat'o'j'n ŝi ne trov'is, sed en si'a man'o ŝi sent'is kvazaŭ brul'ant'a'n fajr'o'n, tio tamen ne dolor'is, ŝi ten'is la bril'ant'a'n juvel'o'n kaj al'port'is ĝi'n al si'a patr'o. Kiam ŝi vek'iĝ'is, ŝi en la unu'a moment'o pens'is, ke ŝi ĝi'n ankoraŭ ten'as; tio est'is ŝi'a ŝpin'fask'o, kiu'n ŝi prem'is en si'a man'o. En la long'a nokt'o, kiu ŝi'n ĉirkaŭ'is, ŝi sen'ĉes'e ŝpin'ad'is, la faden'o sur ŝi'a ŝpin'il'o est'is pli delikat'a ol arane'aĵ'o; hom'a'j okul'o'j ne pov'us disting'i la apart'a'n faden'o'n; ŝi mal'sek'ig'is ĝi'n per si'a'j larm'o'j, kaj tial ĝi est'is fortik'a kiel ankr'a ŝnur'eg'o. Si lev'iĝ'is, ŝi'a decid'o est'is pret'a, la sonĝ'o dev'is far'iĝ'i efektiv'aĵ'o. Est'is nokt'o, ŝi'a patr'o dorm'is; ŝi kis'is al li la man'o'n, pren'is si'a'n ŝpin'il'o'n kaj al'lig'is la fin'o'n de la faden'o al la dom'o de la patr'o, ĉar ali'e la mal'feliĉ'a blind'ul'in'o ja neniam pov'us trov'i la voj'o'n hejm'e'n. Ĉi tiu faden'o dev'is est'i ŝi'a ten'iĝ'il'o, ĝi'n ŝi fid'is, sed ne si'n mem aŭ ali'a'j'n hom'o'j'n. Ŝi de'ŝir'is kvar foli'o'j'n de la arb'o de la sun'o, ŝi vol'is trans'don'i ili'n al la vent'o'j, por ke ĉi tiu'j al'port'u ili'n al la frat'o'j kiel leter'o'n kaj salut'o'n, se ŝi ili'n ne trov'os tie en la mal'proksim'a mond'o.

Kiel al ŝi est'os en tiu mond'o, al ŝi, la mal'feliĉ'a blind'a infan'o! Sed ŝi hav'is la ne'vid'ebl'a'n faden'o'n, je kiu ŝi pov'is ten'iĝ'i; sed antaŭ ĉio hav'is unu ec'o'n: profund'a'n sent'em'ec'o'n, kiu est'is en ŝi tiel fort'a, ke ŝi kvazaŭ hav'is okul'o'j'n sur la pint'o'j de la fingr'o'j kaj orel'o'j'n en la kor'o.

Tia'manier'e ŝi el'paŝ'is en la bru'a'n, tumult'a'n, strang'a'n mond'o'n; kaj kie'n ajn ŝi ven'is, la ĉiel'o far'iĝ'is sun'e hel'a, ŝi pov'is sent'i la varm'a'j'n radi'o'j'n, la ĉiel'ark'o el'streĉ'iĝ'is el la nigr'a nub'o en la blu'a'n aer'o'n. Ŝi aŭd'is la kant'ad'o'n de la bird'o'j, ŝi spir'is la bon'odor'o'n el la oranĝ'o'ĝarden'o'j kaj frukt'o'ĝarden'o'j, kiu est'is tiel fort'a, ke ŝi preskaŭ pov'is ĝi'n gust'um'i. Mild'a'j ton'o'j kaj bel'eg'a kant'ad'o ating'is ŝi'a'n orel'o'n, sed ankaŭ bru'o kaj kri'o'j. Pens'o'j kaj opini'o'j strang'e disput'is inter si reciprok'e. En la plej profund'a angul'o de ŝi'a kor'o aŭd'iĝ'is la kor'a'j kaj pens'a'j son'o'j el la brust'o de la hom'o'j; ĥor'e son'ad'is al ŝi:

“Nur larm'o'j est'as ni'a viv'o,
Nur sonĝ'o plor'o'plen'a!”

Sed son'is ankaŭ la kant'o:

“Kun'iĝ'u tamen, ke la viv'o
Far'iĝ'u roz'o'ĉen'a!”

Mal'gaj'e son'is:

“La mal'jun'ul’ kaj la jun'ul'o
Nur pri si mem memor'as.”

Sed son'is ankaŭ la respond'o:

“En la arb'ar'o, sur la kamp'o'j
Per am'o ĉio flor'as.”

Kaj kvankam ĉirkaŭ'e aŭd'iĝ'is laŭt'a kant'ad'o:

“Pri ĉio rid'u vi kaj mok'u,
En ĥor’ kun hund'a boj'o!”

Tamen plej profund'e en la kor'o de la blind'a knab'in'o son'is:

“Vi fid'u Di'o'n, Li vi'n gard'os
Eĉ sur danĝer'a voj'o!”

Kie ajn ŝi aper'is en la rond'o de vir'o'j aŭ vir'in'o'j, ĉe mal'jun'ul'o'j aŭ jun'ul'o'j, tie en la anim'o'j ek'lum'is la kompren'ad'o de la ver'o, bon'o kaj bel'o. Kie'n ajn ŝi ven'is, ĉu en la labor'ej'o'n de art'ist'o, ĉu en riĉ'a'n fest'o'salon'o'n, ĉu inter la bru'ant'a'j'n rad'o'j'n de fabrik'o, ĉie far'iĝ'is tiel, kvazaŭ la sun'a radi'o ven'is, la kord'o ek'son'is, la flor'o odor'is kaj la re'freŝ'ig'a gut'o da ros'o fal'is sur la sen'fort'iĝ'int'a'n foli'o'n.

Sed tio'n la diabl'o ne pov'is permes'i. Li hav'as pli da saĝ'o ol dek'mil vir'o'j, kaj tial li el'pens'is rimed'o'n, por help'i al si, Li ir'is al la marĉ'o, pren'is vezik'o'j'n de mal'bon'iĝ'int'a akv'o kaj las'is rul'iĝ'i super ili la sep'obl'a'n eĥ'o'n de mensog'o, por ke ili per tio far'iĝ'u pli fortik'a'j. Li pulvor'ig'is pag'it'a'j'n honor'a'j'n vers'o'j'n kaj mensog'a'j'n super'tomb'a'j'n parol'o'j'n, kiom mult'e li pov'is akir'i, kaj kuir'is ili'n en larm'o'j, kiu'j'n plor'is la envi'o. Sur tio'n li ŝut'et'is ŝmink'o'n de la vang'o'j de flav'et'a fraŭl'in'o, kaj el ĉio li kre'is knab'in'o'n, kiu laŭ si'a form'o kaj manier'o'j tut'e simil'is al la blind'a ben'port'ant'a knab'in'o. La hom'o'j ŝi'n nom'is “la mild'a anĝel'o plen'a de profund'a sent'o”, kaj tia'manier'e la artifik'o de la diabl'o hav'is plen'a'n sukces'o'n. La mond'o ne sci'is, kiu el la du anĝel'o'j est'is la ver'a, kaj kia'manier'e la mond'o pov'us tio'n sci'i!

“Vi fid'u Di'o'n. Li vi'n gard'os
Eĉ sur danĝer'a voj'o!”

kant'is la blind'a knab'in'o kun plen'a fid'o. La kvar verd'a'j'n foli'o'j'n de la arb'o de la sun'o ŝi trans'don'is al la vent'o'j, por ke ili port'u ili'n kiel salut'o'n kaj leter'o'n al ŝi'a'j frat'o'j, kaj ŝi est'is tut'e cert'a, ke tio est'os plen'um'it'a, ke est'os plen'um'it'a eĉ tio, ke la juvel'o trov'iĝ'os, tiu juvel'o, kiu bril'as pli ol ĉiu'j sur'ter'a'j bel'eg'aĵ'o'j; ke de la frunt'o de la hom'ar'o ĝi radi'os al la dom'o de ŝi'a patr'o.

“Al la dom'o de mi'a patr'o!” ŝi ripet'is; “jes, sur la ter'o trov'iĝ'as tiu juvel'o, kaj mi al'port'as kun mi pli ol la konvink'o'n pri tio; mi sent'as ĝi'a'n ard'o'n, pli kaj pli ĝi far'iĝ'as sent'ebl'a en mi'a ferm'it'a man'o. Ĉiu'n grajn'et'o'n da ver'o, kiu est'is sufiĉ'e delikat'a, por ke la akr'a vent'o pov'u ĝi'n for'port'i, mi kolekt'is kaj konserv'is; mi satur'is ĝi'n per la odor'o de ĉiu'j bel'aĵ'o'j, da kiu'j en la mond'o ekzist'as tiom mult'e, eĉ por blind'ul'o. Mi pren'is la son'o'n, kiu'n la bon'o aper'ig'is en la kor'o de hom'o, kaj mi al'met'is ĝi'n al tio. La tut'aĵ'o, kiu'n mi al'port'as, est'as nur polv'er'o, sed ĝi est'as polv'o de la serĉ'at'a juvel'o; mi'a tut'a man'o est'as plen'ig'it'a de ĝi!” Ŝi etend'is si'a'n man'o'n — renkont'e al la patr'o. Ŝi est'is en la hejm'o, ŝi ating'is ĝi'n en flug'o de pens'o, ne el'las'ant'e la ne'vid'ebl'a'n faden'o'n, kiu konduk'is al la dom'o de la patr'o.

La mal'bon'a'j potenc'o'j ĵet'is si'n kun la bru'o de uragan'o sur la arb'o'n de la sun'o kaj en'prem'is si'n kun puŝ'o de vent'o tra la ne'ferm'it'a pord'o en la ĉambr'et'o'n.

“La fin'o al'proksim'iĝ'as!” dir'is la patr'o kaj kapt'is la man'o'n, kiu mal'ferm'iĝ'is.

“Ne!” ŝi ek'kri'is kun konsci'o de cert'ec'o, “ĝi ne pov'as al'proksim'iĝ'i! Mi sent'as, ke la radi'o varm'ig'as mi'a'n anim'o'n!”

Kaj la patr'o ek'vid'is lum'ant'a'n flam'o'n, kiam la bril'ant'a polv'er'o el ŝi'a man'o fal'is sur la blank'a'j'n foli'o'j'n de la libr'o, kiu'j dev'is don'i sci'ig'o'n pri la cert'ec'o de la etern'a viv'o. En blind'ig'a bril'o tie montr'iĝ'is skrib'o, nur unu vid'ebl'a vort'o, la sol'a vort'o:

“Kred'o.”

Kaj de'nov'e tie trov'iĝ'is la kvar frat'o'j; sopir'o al la hejm'o ili'n atak'is kaj gvid'is, kiam la verd'a foli'o fal'is al ili sur la brust'o'n. Ili ven'is, ili'n sekv'is la migr'ant'a'j bird'o'j, la cerv'o, la antilop'o kaj ĉiu'j best'o'j de la arb'ar'o. Ili ankaŭ vol'is part'o'pren'i en la ĝoj'o, kaj kial la best'o'j tio'n ne far'u, se ili pov'as?

Kaj kiel oft'e, kiam radi'o de la sun'o tra tru'o en la pord'o fal'as en polv'a'n ĉambr'o'n, ni vid'as, ke tie mov'iĝ'as lum'ant'a kolon'o da polv'o, tut'e tiel sam'e — sed ne tiel mal'delikat'e kaj mizer'e, eĉ la ĉiel'ark'o est'as tro pez'a.

kaj ne sufiĉ'e kolor'riĉ'a en kompar'o kun la vid'aĵ'o, kiu tie prezent'iĝ'is — tiel sam'e el la foli'o'j de la libr'o, el la lum'ant'a vort'o “kred'o” ĉiu grajn'et'o da ver'o lev'iĝ'is kun la bril'o de la bel'o, kun la son'o de la bon'o, radi'ant'e pli fort'e ol la fajr'a kolon'o en la nokt'o, kiam Moseo kaj la popol'o Izrael voj'ir'is al la promes'it'a land'o; el la vort'o “kred'o” lev'iĝ'is la pont'o de esper'o al la etern'a am'o de la Plej'potenc'ul'o.

Sup'o el kolbas'a'j baston'et'o'j

“Tio est'is hieraŭ bon'eg'a tag'manĝ'o!” dir'is unu ne'jun'a mus'a sinjor'in'o al ali'a, kiu ne est'is part'o'pren'int'a en la festen'o. “Mi hav'is de post la mus'a reĝ'o la du'dek-unu'a'n lok'o'n, kaj tio est'as ja ne mal'grand'a honor'o! Koncern'e la apart'a'j'n manĝ'met'o'j'n, mi pov'as cert'ig'i vi'n, ke la aranĝ'o de la manĝ'aĵ'o'j est'is bon'eg'a! ŝim'a pan'o, lard'haŭt'o, seb'a'j kandel'o'j kaj kolbas'o, — kaj post'e oni don'is la sam'a'j'n manĝ'met'o'j'n de'nov'e de la komenc'o. Est'is tiel, kvazaŭ oni don'us al ni du manĝ'ad'o'j'n. Reg'is tre agrabl'a humor'o kaj sen'ĝen'a inter'parol'ad'o, kiel en famili'a rond'o. Krom la kolbas'a'j baston'et'o'j — kiu'j pro tio far'iĝ'is objekt'o de parol'ad'o — absolut'e neni'o rest'is. Ĉe tiu okaz'o iu asert'is, ke eĉ el kolbas'a baston'et'o oni pov'as kuir'i sup'o'n. Aŭd'is jam ĉiu pri tio, sed neni'u iam gust'um'is tia'n sup'o'n, des pli neni'u i'o'n sci'is pri la manier'o de ĝi'a pret'ig'ad'o. Por la el'pens'int'o de tiu sup'o oni el'dir'is tre lert'spirit'a'n toast'o'n, dir'ant'e, ke li merit'us est'i direktor'o de mal'riĉ'ul'ej'o! Ĉu tio ne est'is sprit'a dir'o? Kaj la mal'jun'a reĝ'o de la mus'o'j lev'iĝ'is kaj promes'is, ke tiu'n jun'a'n knab'in'o'n en la mus'a mond'o, kiu pov'o'sci'os pret'ig'i la dir'it'a'n sup'o'n plej bon'gust'e, li far'os si'a edz'in'o kaj reĝ'in'o. Est'as don'it'a temp'lim'o de unu jar'o.”

“Tio est'us bon'a afer'o!” respond'is la ali'a mus'o; “sed kiel oni pret'ig'as la sup'o'n?”

“Jes, kiel oni ĝi'n pret'ig'as?” Pri tio; demand'is ĉiu'j mus'a'j sinjor'in'o'j, jun'a'j kaj mal'jun'a'j. Ĉiu'j ili tre vol'us est'i reĝ'in'o, sed neni'u el ili hav'is grand'a'n dezir'o'n pren'i sur si'n la klopod'o'j'n de vojaĝ'o ekster'land'e'n, por lern'i la pret'ig'ad'o'n, kaj tio tamen est'is nepr'e neces'a. Sed ne ĉiu est'as kapabl'a for'las'i si'a'n famili'o'n kaj la mal'nov'a'j'n komfort'a'j'n kaŝ'iĝ'ej'o'j'n.

En fremd'a land'o oni ne pov'as ĉiu'tag'e trov'i ŝel'o'n de fromaĝ'o kaj lard'haŭt'o'n, ne, tie oni risk'as sufer'i mal'sat'o'n, oni eĉ pov'as viv'ant'e est'i for'manĝ'at'a de kat'o.

Ĉi tiu'j pens'o'j est'is la kaŭz'o, pro kiu la pli'mult'o tim'is entrepren'i inform'iĝ'a'n vojaĝ'o'n. Nur kvar mus'a'j fraŭl'in'o'j, jun'a'j kaj vigl'a'j, sed el mal'riĉ'a famili'o, decid'is for'vojaĝ'i. Ili intenc'is direkt'i si'n al la kvar divers'a'j flank'o'j de la mond'o, kaj post'e montr'iĝ'us, kiu'n sekv'us la feliĉ'o. Ĉiu el ili pren'is kun si kolbas'a'n baston'et'o'n, por re'memor'ig'ad'i al si la cel'o'n de si'a vojaĝ'o; ĝi dev'is serv'i al ŝi kiel migr'ad'a baston'o:

La unu'a'n de Maj'o ili komenc'is si'a'n vojaĝ'o'n, kaj la unu'a'n de Maj'o de la sekv'ant'a jar'o ili re'ven'is, sed nur tri, la kvar'a ne aper'is, don'is pri si neni'a'n sci'ig'o'n, kaj nun est'is la tag'o de la decid'o.

“Ĉiam io mal'ĝoj'a est'as lig'at'a kun la plej bon'a'j ĝoj'o'j!” dir'is la mus'a reĝ'o, li tamen ordon'is invit'i ĉiu'j'n mus'o'j'n en la ĉirkaŭ'aĵ'o de mult'e da mejl'o'j. Kiel lok'o'n de kolekt'iĝ'o oni elekt'is la kuir'ej'o'n. La tri fraŭl'in'o'j, kiu'j re'ven'is el si'a vojaĝ'o, star'is apart'e en unu vic'o. Anstataŭ la kvar'a, kiu mank'is, oni star'ig'is kolbas'a'n baston'et'o'n ĉirkaŭ'volv'it'a'n per nigr'a krep'o. Neni'u hav'is la rajt'o'n esprim'i si'a'n opini'o'n, antaŭ ol la tri est'os parol'int'a'j kaj la mus'a reĝ'o est'os decid'int'a, kio plu'e dev'as est'i pri'parol'at'a.

Nun ni aŭd'os!

Kio'n la unu'a knab'in'o vid'is kaj lern'is dum la vojaĝ'o

“Kiam mi el'vojaĝ'is en la mal'proksim'a'n mond'o'n,” dir'is la mal'grand'a mus'o, “mi pens'is, kiel tre mult'a'j en mi'a aĝ'o, ke mi en'glut'is la tut'a'n saĝ'ec'o'n de la mond'o; sed tio'n mi ne posed'is, — por tio'n ek'posed'i, oni bezon'as long'a'n temp'o'n. Mi ir'is tuj sur la mar'o'n; mi ir'is kun ŝip'o, kiu vetur'is nord'e'n. Mi est'is aŭd'int'a, ke sur la mar'o la kuir'ist'o dev'as pov'o'sci'i help'i al si, sed est'as facil'e help'i al si, kiam ĉie est'as plen'e de lard'o, de barel'o'j da pekl'it'a viand'o, kaj de ŝim'a farun'o. Oni viv'as bon'eg'e. Sed oni lern'as neni'o'n, kio hav'as i'a'n rilat'o'n al la pret'ig'ad'o de tiu fam'a sup'o. Dum mult'e da tag'o'j kaj nokt'o'j ni dev'is vetur'i; oft'e la ŝip'o est'is en danĝer'o, oft'e ni dev'is sufer'i de mal'sek'ec'o. Kiam ni fin'e ating'is ni'a'n cel'o'n, mi for'las'is la ŝip'o'n; tio est'is alt'e en nord'o.

Tio est'as io strang'a, kiam oni for'las'is la hejm'a'n kaŝ'iĝ'ej'o'n, ir'is sur ŝip'o'n, kie oni ankaŭ trov'iĝ'as en spec'o de kaŝ'iĝ'ej'o, kaj oni nun subit'e est'as en la distanc'o de pli ol cent mejl'o'j kaj star'as en fremd'a land'o. Tie trov'iĝ'is ne'penetr'ebl'a'j abi'a'j kaj betul'a'j arb'ar'o'j, kiu'j el'ig'ad'is fort'a'n odor'o'n, kiu mal'agrabl'e tuŝ'is mi'a'n naz'o'n. La sovaĝ'a'j kresk'aĵ'o'j dis'vast'ig'ad'is tiel spic'a'n odor'o'n, ke mi dev'is tern'i kaj pens'i pri kolbas'o. Tie trov'iĝ'is grand'a'j arb'ar'a'j lag'o'j, la akv'o de proksim'e aspekt'is tut'e klar'a, sed en kelk'a distanc'o ĝi ŝajn'is nigr'a kiel ink'o. Sur ili naĝ'is blank'a'j cign'o'j, pri kiu'j mi antaŭ'e pens'is, ke ili est'as ŝaŭm'o, tiel trankvil'e ili sid'is sur la akv'o, sed post'e mi vid'is, kiel ili flug'as, kaj mi vid'is, kiel ili ir'as, kaj tiam mi ili'n re'kon'is. Juĝ'ant'e laŭ ili'a ir'ad'o, ili aparten'as al la gent'o de la anser'o'j, neni'u pov'as for'rifuz'i si'a'n parenc'ec'o'n. Mi ten'is mi'n je mi'a gent'o, mi al'iĝ'is al la arb'ar'a'j kaj al la kamp'a'j mus'o'j, kiu'j ceter'e, precip'e koncern'e la regal'ad'o'n, sci'as terur'e mal'mult'e, kaj ĝust'e la art'o de regal'ad'o est'is ja la motiv'o de mi'a vojaĝ'ad'o. Eĉ la ebl'ec'o mem kuir'i sup'o'n el kolbas'a'j baston'et'o'j ŝajn'is al ili tiel ne'kompren'ebl'a pens'o, ke la sci'ig'o pri tio tra'kur'is la tut'a'n arb'ar'o'n kiel fulm'o, sed la solv'o'n de tiu problem'o ili rigard'is kiel absolut'a'n ne'ebl'aĵ'o'n. Tiam mi cert'e ne pens'is, ke ĝust'e tie, kaj eĉ ankoraŭ en la sam'a nokt'o, mi est'os en'sekret'ig'it'a en la pret'ig'ad'o'n. Tiam est'is la tag'o de la sankt'a Johano, la mez'o de la somer'o, kaj tial laŭ ili'a opini'o la arb'ar'o odor'is tiel fort'e, tial la kresk'aĵ'o'j est'is tiel spic'a'j, la lag'o'j tiel klar'a'j kaj tamen tiel mal'lum'a'j kun la blank'a'j cign'o'j sur si'a supr'aĵ'o. Ĉe la rand'o de la arb'ar'o, inter tri-kvar dom'o'j, est'is star'ig'it'a stang'o, alt'a kiel mast'o, kaj sur ĝi'a pint'o pend'is flor'kron'o'j kaj ruband'o'j, tio est'is la Maj'a stang'o. Knab'o'j kaj knab'in'o'j danc'is ĉirkaŭ ĝi kaj kant'is konkur'e kun la violon'o de la lud'ist'o. Est'is tre gaj'e de post la sub'ir'o de la sun'o en la daŭr'o de la tut'a nokt'o, dum la plen'lun'o dis'vast'ig'is lum'o'n preskaŭ tag'a'n. Sed mi ne part'o'pren'is en tio; kio'n mal'grand'a mus'o pov'as far'i en bal'o en la arb'ar'o! Mi sid'is sur la mol'a musk'o kaj ten'is ĉirkaŭ'pren'it'e mi'a'n kolbas'a'n baston'et'o'n. La lun'o lum'is precip'e sur unu lok'o'n, kie star'is arb'o kaj sub ĝi trov'iĝ'is la plej delikat'a musk'o, tiel delikat'a, ke mi kuraĝ'as asert'i, ke per si'a delikat'ec'o ĝi simil'is al la alt'valor'a fel'o de ni'a am'at'a mus'a reĝ'o, sed ĝi hav'is verd'a'n kolor'o'n, kio est'is agrabl'a por la okul'o'j. Subit'e tie'n ven'is marŝ'ant'e plej ĉarm'a'j mal'grand'a'j person'o'j, ne pli grand'a'j ol ĝis la alt'ec'o de mi'a'j genu'o'j; ili aspekt'is kiel hom'o'j, sed est'is pli proporci'a'j. Ili nom'is si'n elf'o'j, kaj ili hav'is elegant'a'j'n vest'o'j'n el flor'foli'o'j kun garn'aĵ'o el flug'il'o'j de muŝ'o'j kaj de kul'o'j, kio aspekt'is tut'e ne mal'bon'e. Ŝajn'is, ke ili i'o'n serĉ'as, sed mi ne sci'is kio'n, ĝis fin'e kelk'a'j el ili al'ir'is al mi. La plej eminent'a el ili montr'is mi'a'n kolbas'a'n baston'et'o'n kaj dir'is: “Jen est'as ĝust'e tia, kia'n ni bezon'as! ĝi est'as ĉirkaŭ'hak'it'a, ĝi est'as bon'eg'a!” kaj rigard'ant'e mi'a'n migr'ad'a'n baston'o'n, li est'is ĉiam pli kaj pli rav'at'a.

“Nur prunt'i, sed ne rest'ig'i al si!” mi dir'is.

“Ne rest'ig'i al si!” ili respond'is ĉiu'j kun'e, ili pren'is la kolbas'a'n baston'et'o'n, kiu'n mi el'las'is el mi'a'j man'o'j, danc'is kun ĝi al la delikat'a musk'ej'o, kaj mez'e de la verd'aĵ'o ili tie star'ig'is mi'a'n baston'o'n. Ili ankaŭ vol'is hav'i Maj'a'n stang'o'n, kaj tiu, kiu'n ili nun hav'is, est'is ja por ili kvazaŭ special'e pret'ig'it'a. Nun oni ĝi'n ornam'is; ha, kiel bel'e ĝi nun aspekt'is.

Mal'grand'a'j arane'o'j ŝpin'is ĉirkaŭ ĝi or'a'j'n faden'o'j'n kaj ornam'is ĝi'n per flirt'ant'a'j vual'o'j kaj flag'o'j, teks'it'a'j tiel delikat'e, blank'ig'it'a'j tiel perfekt'e en la lum'o de la lun'o, ke al mi ek'dolor'is la okul'o'j. De la flug'il'o'j de la papili'o ili pren'is kolor'o'j'n kaj ŝut'is ili'n sur la teks'aĵ'o'n, kaj jen sur ĝi aper'is flor'o'j kaj diamant'o'j en bril'ant'a bel'eg'ec'o, tiel ke mi plu ne re'kon'is mi'a'n kolbas'a'n baston'et'o'n. Tia Maj'a stang'o, kia far'iĝ'is el ĝi, cert'e ne hav'as simil'a'n al si sur la tut'a ter'o. Kaj nur nun ven'is la ĝust'a grand'a elf'a societ'o, tut'e sen vest'o'j, kaj tio montr'as ankoraŭ pli grand'a'n elegant'ec'o'n, ol pov'as don'i la plej elegant'a'j vest'o'j. Mi ankaŭ est'is invit'it'a, ke mi rigard'u la tut'a'n bel'eg'ec'o'n, sed de kelk'a distanc'o, ĉar mi est'is tro grand'a por ili.

Jen komenc'iĝ'is la muzik'o. Est'is tiel, kvazaŭ mil'o'j da vitr'a'j sonor'il'et'o'j ek'tint'is, plen'e kaj fort'e; mi pens'is, ke tio'n kant'is la cign'o'j, eĉ ŝajn'is al mi, ke mi pov'as disting'i la voĉ'o'n de kukol'o kaj de turd'o. Fin'e oni hav'is la impres'o'n, kvazaŭ la tut'a arb'ar'o sonor'as, oni aŭd'is voĉ'o'j'n infan'a'j'n, sonor'ad'o'n de sonor'il'o'j kaj kant'ad'o'n de bird'o'j, la plej ĉarm'a'j'n melodi'o'j'n, kaj ĉiu'j tiu'j harmoni'a'j son'o'j el'ir'ad'is el la Maj'a stang'o de la elf'o'j, ĝi anstataŭ'is plen'a'n sonor'il'ar'o'n, kaj tamen ĝi est'is neni'o ali'a ol mi'a kolbas'a baston'et'o. Neniam mi pov'us kred'i, ke ĝi pov'as tiom mult'e en'hav'i en si, sed ĉio de'pend'as de tio, en kies man'o'j'n oni traf'as. Mi efektiv'e est'is tre emoci'it'a; mi plor'is, kiel mal'grand'a mus'o nur pov'as plor'i, pro grand'a ĝoj'o.

La nokt'o est'is tro mal'long'a, sed tie nord'e en tiu temp'o ĝi neniam est'as pli long'a. En la maten'a krepusk'o lev'iĝ'is vent'et'o, la spegul'a supr'aĵ'o de la arb'ar'a'j lag'o'j krisp'iĝ'is, ĉiu'j delikat'a'j flirt'ant'a'j vual'o'j kaj flag'o'j for'flug'is tra la aer'o. La balanc'iĝ'ant'a'j laŭb'o'j el arane'aĵ'o'j, la pend'ant'a'j pont'o'j kaj balustrad'o'j, kiu'j est'is konstru'it'a'j de unu foli'o al la ali'a, dis'flug'is kaj neni'iĝ'is. Ses elf'o'j ven'is kaj al'port'is al mi re'turn'e mi'a'n kolbas'a'n baston'et'o'n, demand'ant'e, ĉu mi hav'as i'a'n dezir'o'n, kiu'n ili pov'us plen'um'i.

Tiam mi ili'n pet'is, ke ili mi'n inform'u pri la pret'ig'ad'o de sup'o el kolbas'a'j baston'et'o'j.

“Kiel ni aranĝ'as i'o'n simil'a'n,” dir'is rid'ant'e la plej eminent'a, “tio'n vi mem ja vid'is antaŭ ne'long'e! Vi cert'e apenaŭ pov'is re'kon'i vi'a'n kolbas'a'n baston'et'o'n?”

“Jes! Vi kompren'as tio'n aranĝ'i!” mi dir'is, kaj mi nun rekt'e rakont'is al ili, por kio mi entrepren'is vojaĝ'o'n kaj kio'n oni atend'as de ĝi hejm'e.

“Kia'n profit'o'n,” mi dir'is, “hav'os la mus'a reĝ'o kaj ni'a tut'a potenc'a regn'o de tio, ke mi vid'is tiu'n bel'eg'aĵ'o'n! Mi ne pov'as el'ŝut'i tio'n el la kolbas'a baston'et'o kaj dir'i: vid'u, jen est'as la baston'et'o, kaj nun ven'as la sup'o! Tio almenaŭ est'us parad'a manĝ'met'o, se oni pov'us sat'iĝ'i de ĝi!”

Tiam la elf'o tremp'is si'a'n mal'grand'a'n fingr'o'n en la kalik'o de blu'a viol'o kaj dir'is al mi: “Atent'u, mi pri'ŝmir'as vi'a'n migr'ad'a'n baston'o'n, kaj kiam vi ven'os hejm'e'n en la palac'o'n de la mus'a reĝ'o, tiam ek'tuŝ'u per la baston'et'o la varm'a'n brust'o'n de vi'a reĝ'o. Tiam el ĝi el'kresk'os viol'o'j haj volv'os si'n ĉirkaŭ la tut'a'n baston'o'n, eĉ en plej mal'varm'a vintr'a temp'o. Tia'manier'e vi hav'os hejm'e memor'ig'aĵ'o'n pri ni kaj ankoraŭ i'o'n ali'a'n.” Sed antaŭ ol la mal'grand'a mus'o dir'is, kio est'as tiu io, ĝi direkt'is si'a'n baston'et'o'n al la brust'o de la reĝ'o, kaj efektiv'e el ĝi el'salt'is plej bel'a flor'buked'o, kiu odor'is tiel fort'e kaj ĉarm'e, ke al la mus'o'j, kiu'j star'is plej proksim'e de la fajr'ej'o, la reĝ'o tuj ordon'is, ke ili met'u si'a'j'n vost'o'j'n en la fajr'o'n, por ke dis'vast'iĝ'u odor'o de brul'aĵ'o, ĉar la odor'o de la viol'o'j est'is tra'el'port'ebl'a, ĝi ne est'is de tiu spec'o, kiu'n oni am'is.

“Sed kio est'is la al'don'a io, pri kiu vi parol'is?” demand'is la mus'a reĝ'o.

“Jes,” dir'is la mal'grand'a mus'o, “ĝi est'as tio, kio'n oni pov'as nom'i la ĉef'a afekt'o!” Kaj ĉe tiu'j vort'o'j ĝi turn'is la kolbas'a'n baston'et'o'n, kaj jen la flor'o'j mal'aper'is, ĝi ten'is nur la nud'a'n lign'et'o'n kaj mov'ad'is ĝi'n kiel takt'o'baston'o'n. “Viol'o'j est'as por la vid'ad'o, por la flar'ad'o kaj por la palp'ad'o,” dir'is al mi la elf'o; “sed ankaŭ por la aŭd'ad'o kaj por la gust'o'sent'o dev'as io rest'i!” Ĝi bat'is takt'o'n, kaj jen ek'son'is muzik'o, ne kiel la muzik'o en la arb'ar'o ĉe la fest'o de la elf'o'j, ne, sed tia, kia dec'as por la kuir'ej'o. Ha, kia sen'ord'a miks'aĵ'o tio est'is! Ĝi ven'is tut'e subit'e; est'is tiel, kvazaŭ la vent'o bru'as tra ĉiu'j kamen'tub'o'j; la kaldron'o'j kaj pot'o'j ek'bol'is, la forn'a ŝovel'il'o tondr'is sur la kupr'a kaldron'o; kaj subit'e far'iĝ'is silent'o. Oni aŭd'is la obtuz'a'n kant'ad'o'n de la te'maŝin'o, ĝi son'is tiel strang'e, oni ne sci'is, ĉu ĝi vol'as ĉes'i aŭ ĝust'e dec'e komenc'i. La mal'grand'a pot'o bol'is, kaj la grand'a pot'o bol'is, unu ne atent'is la ali'a'n, ĉiu el ili vid'ebl'e pens'is pri io tut'e ali'a. La mal'grand'a mus'o ĉiam pli kaj pli sovaĝ'e sving'ad'is si'a'n takt'o'baston'o'n, — la pot'o'j ŝaŭm'is, ond'iĝ'is, trans'bol'is, la vent'o bru'is, la kamen'tub'o fajf'is... hu, ha, far'iĝ'is tiel terur'e, ke la mal'grand'a mus'a fraŭl'in'o mem perd'is la baston'o'n.

“Tio est'is mal'facil'a kuir'ad'o!” dir'is la mal'jun'a mus'a reĝ'o; “ĉu ne est'os baldaŭ pret'a la sup'o?”

“Tio est'is ĉio!” respond'is la mal'grand'a mus'o kaj far'is riverenc'o'n. “Ĉio! nu, en tia okaz'o ni aŭd'u, kio'n la sekv'ant'a mus'a fraŭl'in'o pov'as al ni raport'i!” dir'is la mus'a reĝ'o.

Kio'n rakont'is la du'a mal'grand'a mus'o

“Mi nask'iĝ'is en la palac'a bibliotek'o,” rakont'is la du'a mus'o, “mi kaj ali'a'j el mi'a famili'o neniam hav'is la feliĉ'o'n ven'i en manĝ'o'ĉambr'o'n, des pli en manĝ'aĵ'ej'o'n. Nur tiam, kiam mi for'vetur'is, kaj hodiaŭ ĉi tie mi vid'is kuir'ej'o'n. En la bibliotek'o ni ver'e oft'e sufer'is, mal'sat'o'n, sed kompens'e ni akir'is al ni mult'e da sci'o'j. Al ni penetr'is la fam'o pri la reĝ'a konkurs'a rekompenc'o, kiu est'is proklam'it'a por la pret'ig'ad'o de sup'o el kolbas'a'j baston'et'o'j, kaj, aŭd'int'e pri tio, mi'a mal'jun'a av'in'o al'tren'is unu manuskript'o'n.

Est'as ver'o, ke ŝi ne pov'o'sci'is tio'n leg'i, sed ŝi aŭd'is iam, kiam oni ĝi'n voĉ'leg'is, kaj tiam fal'is en ŝi'a'j'n orel'o'j'n la rimark'o: “Se oni est'as poet'o, tiam oni eĉ el kolbas'a'j baston'et'o'j pov'as kuir'i sup'o'n.” Ŝi mi'n demand'is, ĉu mi est'as poet'in'o. Mi sci'is, ke mi ne est'as tio, kaj ŝi don'is al mi la konsil'o'n, ke mi pen'u far'iĝ'i poet'in'o. Mi demand'is, kio'n oni bezon'as por tio, ĉar trov'i rimed'o'n por tio ŝajn'is al mi afer'o tiel sam'e mal'facil'a, kiel la pret'ig'ad'o de la sup'o. Sed mi'a av'in'o, kiu ricev'is bon'a'n lern'ej'a'n eduk'o'n, don'is tuj la respond'o'n, ke por tio oni bezon'as tri afer'o'j'n: saĝ'o'n, fantazi'o'n kaj sent'o'n. “Se vi pov'as,” ŝi dir'is plu'e, “al'propr'ig'i al vi ili'n, tiam vi est'os poet'in'o kaj pov'os help'i al vi pri la kolbas'a'j baston'et'o'j.”

Tiam mi ek'vojaĝ'is okcident'e'n al la mal'proksim'a mond'o, por far'iĝ'i poet'in'o.

Mi sci'is, ke saĝ'o ĉe ĉiu afer'o est'as la plej grav'a, la du ali'a'j part'o'j ne ĝu'as la sam'a'n estim'o'n. Tial mi antaŭ ĉio komenc'is serĉ'i saĝ'o'n. Jes, sed kie ĝi loĝ'as? “Ir'u al la formik'o kaj far'iĝ'u saĝ'a!” Tiel iam dir'is grand'a reĝ'o de la Hebre'o'j, tio'n mi sci'is el la bibliotek'o, kaj mi ne halt'is, antaŭ ol mi trov'is grand'a'n formik'ej'o'n. Apud ĝi mi kuŝ'iĝ'is observ'ont'e, por far'iĝ'i saĝ'a.

La formik'o'j efektiv'e est'as tre respekt'ind'a popol'o, ili est'as la saĝ'o mem, ĉio ĉe ili est'as preciz'a, kiel tra'kontrol'it'a kalkul'a task'o; labor'i kaj met'i ov'o'j'n est'as, kiel ili dir'as, viv'ad'o en la temp'o kaj zorg'ad'o pri la etern'ec'o, kaj tio'n ili far'as. Ili divid'iĝ'as en formik'o'j'n pur'a'j'n kaj mal'pur'a'j'n; la rang'o konsist'as en numer'o. La formik'a reĝ'in'o est'as numer'o unu, kaj ŝi'a opini'o est'as la sol'e ĝust'a, ŝi en'glut'is la tut'a'n saĝ'o'n, kaj sci'i tio'n est'is por mi grav'e. Ŝi rakont'is tiom mult'e, tio est'is tiel saĝ'a, ke ĝi far'is sur mi tut'e mal'saĝ'a'n impres'o'n. Ŝi dir'is, ke ŝi'a formik'a konstru'aĵ'o est'as la plej alt'a objekt'o en ĉi tiu mond'o; sed tut'e apud'e de la formik'a konstru'aĵ'o star'is arb'o, kiu est'is pli, mult'e pli alt'a, tio'n oni ne pov'is ne'i, kaj tial oni tut'e ne parol'is pri tio. Unu vesper'o'n unu formik'o per erar'o tie'n traf'is, ĝi ramp'is supr'e'n laŭ la trunk'o, eĉ ne ĝis la branĉ'ar'o, sed tamen pli alt'e'n ol iam antaŭ'e ating'is ia formik'o, kaj post tio ĝi halt'is kaj ir'is re'turn'e hejm'e'n. En la formik'ej'o ĝi rakont'is pri unu objekt'o, kiu trov'iĝ'as ekster la formik'aĵ'o kaj est'as mult'e pli alt'a; sed ĉiu'j formik'o'j rigard'is tiu'n mal'tim'a'n asert'o'n kiel ofend'o'n de la tut'a regn'o, kaj tial oni kondamn'is la formik'o'n al buŝ'um'o kaj etern'a izol'it'ec'o. Mal'long'e post tio ali'a formik'o traf'is al la arb'o kaj far'is la sam'a'n vojaĝ'o'n kaj el'trov'o'n kaj ankaŭ parol'is pri tio, sed, kiel oni dir'as, kun si'n'gard'ec'o kaj per ne'klar'a'j esprim'o'j; kaj ĉar ĝi krom tio est'is respekt'at'a formik'o, unu el la pur'a'j, tial oni kred'is al ĝi, kaj kiam ĝi mort'is, oni pro ĝi'a'j merit'o'j koncern'e la scienc'o'j'n star'ig'is al ĝi ov'a'n ŝel'o'n kiel monument'o'n. Mi vid'is, rakont'is plu'e la mal'grand'a mus'o, ke la formik'o'j sen'ĉes'e kur'ad'is kun si'a ov'o sur la dors'o. Unu el ili perd'is si'a'n ov'o'n, ĝi far'is grand'a'j'n pen'o'j'n, por re'turn'e ĝi'n ŝarĝ'i sur si'n, sed ĝi ne pov'is sukces'i. Tiam al'ven'is du ali'a'j kaj help'is al ĝi per ĉiu'j fort'o'j, tiel ke ili pro tio preskaŭ perd'is si'a'j'n propr'a'j'n ov'o'j'n, sed tiam ili tuj ĉes'is, ĉar ĉiu est'as ja por si mem la plej proksim'a. La formik'a reĝ'in'o esprim'is pri tio opini'o'n, ke tiu ag'o pruv'is sam'temp'e la hav'ad'o'n de kor'o kaj de saĝ'o. “Ĉi tiu'j du pruv'as, ke ni star'as plej supr'e super ĉiu'j prudent'a'j est'aĵ'o'j. La saĝ'o est'u kaj dev'as est'i la plej grav'a afer'o, kaj la plej grand'a'n saĝ'o'n hav'as mi!” Kaj ŝi lev'iĝ'is sur si'a'j mal'antaŭ'a'j pied'o'j supr'e'n, ŝi far'is si'n per tio pli rimark'ebl'a. Mi pov'is ŝi'n facil'e ating'i, kaj mi ŝi'n en'glut'is. Ir'u al la formik'o kaj far'iĝ'u saĝ'a! Nun mi hav'is en mi la reĝ'in'o'n!

Mi al'ir'is nun pli proksim'e al la dir'it'a arb'o; tio est'is kverk'o, ĝi hav'is alt'a'n trunk'o'n, potenc'a'n kap'o'n, kaj est'is tre mal'jun'a. Mi sci'is, ke en ĝi loĝ'as viv'ant'a ost'aĵ'o, vir'in'o; ĝi est'as nom'at'a driad'o, ĝi nask'iĝ'as kun la arb'o kaj mort'as kun ĝi. Mi aŭd'is pri tio en la bibliotek'o. Nun mi vid'is tia'n arb'o'n, vid'is tia'n kverk'a'n knab'in'o'n. Ŝi terur'e ek'kri'is, kiam ŝi mi'n ek'vid'is. Simil'e al ĉiu'j vir'in'o'j ŝi fort'e tim'is ni'n mus'o'j'n, sed ŝi ankaŭ hav'is por tio pli da kaŭz'o ol la ali'a'j, ĉar la arb'o'n, al kiu est'is al'lig'it'a ŝi'a propr'a viv'o, mi pov'is sub'mord'et'i. Mi ek'parol'is al ŝi amik'e kaj kor'e, kuraĝ'ig'is ŝi'n, kaj ŝi pren'is mi'n sur si'a'n delikat'a'n man'o'n. Kiam la driad'o ek'sci'is; por kio mi el'ir'is en la mal'proksim'a'n mond'o'n, ŝi promes'is, ke ebl'e ankoraŭ en tiu sam'a vesper'o mi ricev'os unu el la du trezor'o'j, kiu'j'n mi ankoraŭ serĉ'is. Ŝi rakont'is al mi, ke Phantasus est'as bel'a kiel di'o de am'o kaj li est'as ŝi'a tre bon'a amik'o kaj ke li oft'e ripoz'as ĉi tie sub la foli'riĉ'a'j branĉ'o'j de la arb'o, kiu'j tiam ankoraŭ pli ĉarm'e kaj pli fort'e bru'as super ili ambaŭ.

Li nom'as ŝi'n ordinar'e si'a driad'o, kaj la arb'o'n si'a arb'o. La tuber'riĉ'a, fort'a kaj bel'a kverk'o est'as tut'e laŭ li'a gust'o, la radik'o'j en'penetr'as profund'e kaj fortik'e en la ter'o'n, la trunk'o kaj la kap'o lev'iĝ'as alt'e'n en la freŝ'a'n aer'o'n kaj sent'as la turn'iĝ'ant'a'n neĝ'o'n, la akr'a'j'n vent'o'j'n kaj la varm'a'n sun'lum'o'n ĝust'e tiel, kiel oni dev'as ili'n sent'i. Kaj plu'e ŝi dir'is: “La bird'o'j tie supr'e kant'as kaj rakont'as pri la fremd'a'j land'o'j. Sur la sol'a velk'sek'iĝ'int'a branĉ'o la cikoni'o konstru'is si'a'n nest'o'n, tio est'as bel'a ornam'o, kaj oni pov'as i'o'n aŭd'i pri la land'o de la piramid'o'j. Ĉio ĉi tio est'as por Phantasus objekt'o de ĝoj'o: tio ankoraŭ ne sufiĉ'as al li, mi mem dev'as rakont'i al li pri la viv'o en la arb'ar'o, de post la temp'o, kiam mi est'is ankoraŭ mal'grand'a kaj la arb'o est'is ankoraŭ tiel delikat'a, ke urtik'o pov'is ĝi'n kovr'i, ĝis la nun'a temp'o, kiam la arb'o est'as tiel grand'a kaj potenc'a. Rest'u ĉi tie sub la asperul'o kaj bon'e atent'u; kiam Phantasus ven'os, mi cert'e trov'os i'a'n okaz'o'n, por el'ŝir'i plum'o'n el li'a'j flug'il'o'j, vi ĝi'n pren'os, pli bon'a'n ricev'is neni'u poet'o; tiam vi hav'os sufiĉ'e!”

Kaj Phantasus ven'is, plum'o est'is el'ŝir'it'a al li, kaj mi ĝi'n ricev'is,”

rakont'is la mal'grand'a mus'o; “mi dev'is tamen antaŭ'e ten'i ĝi'n en akv'o, ĝis ĝi mol'iĝ'is, ĉar ĝi est'is ankoraŭ tro mal'facil'e digest'ebl'a, mi tamen ĝi'n for'manĝ'et'is. Tut'e ne est'as facil'e far'iĝ'i poet'o, oni pov'as tre mult'e digest'i.

Nun mi posed'is jam du objekt'o'j'n: saĝ'o'n kaj fantazi'o'n, kaj per ili mi sci'iĝ'is, ke la tri'a'n objekt'o'n oni pov'as trov'i en la bibliotek'o, ĉar unu grand'a hom'o buŝ'e kaj skrib'e asert'is, ke ekzist'as roman'o'j, kiu'j ekzist'as nur por tio, ke ili liber'ig'u la hom'o'j'n de la super'flu'a'j larm'o'j, ili sekv'e est'as spec'o de spong'o'j, por en'sorb'i la sent'o'j'n. Mi re'memor'is kelk'e el tiu'j libr'o'j, ili ĉiam hav'is por mi tre apetit'vek'a'n aspekt'o'n, ili est'is tiel leg'difekt'it'a'j, tiel gras'makul'a'j, ili cert'e absorb'is en si'n tut'a'j'n font'o'j'n kaj torent'o'j'n da larm'o'j.

Mi re'ven'is en la bibliotek'o'n de mi'a hejm'o, tuj for'manĝ'et'is preskaŭ tut'a'n roman'o'n, tio est'as nur la mol'a'n part'o'n, la esenc'a'n, sed la ŝel'o'n, la bind'o'n mi las'is ne'tuŝ'it'a. Kiam mi est'is digest'int'a ĉi tiu'n kaj ankoraŭ ali'a'n roman'o'n, mi jam sent'is, kiel io mov'iĝ'as en mi; mi manĝ'is ankoraŭ iom el tri'a, kaj jen mi far'iĝ'is poet'in'o, tio'n mi dir'is al mi mem, kaj tio'n dir'is ankaŭ ali'a'j. Mi hav'is kap'dolor'o'n, mi hav'is stomak'dolor'o'n, mi mem ne sci'as, kia'j'n divers'a'j'n ali'a'j'n dolor'o'j'n mi hav'is. Nun mi komenc'is pri'pens'ad'i, kiu'j'n histori'o'j'n oni pov'as lig'i kun kolbas'a baston'et'o, kaj baldaŭ en mi'a kap'o turn'iĝ'ad'is nur baston'et'o'j, stang'et'o'j kaj najl'o'j; jes, la formik'a reĝ'in'o hav'is ekster'ordinar'a'n saĝ'o'n. Ĉiu'j mi'a'j pens'o'j est'is okup'it'a'j nur de baston'et'o'j kaj stang'et'o'j. Ili dev'is don'i tem'o'n por poem'o, se oni est'as poet'in'o, kaj tio mi est'as, tio'n mi laboratingis. Tial mi pov'os ĉiu'tag'e regal'i vi'n per baston'et'o, per histori'o, — jes, tio est'as mi'a sup'o.” “Ni aŭd'u do la tri'a'n!” dir'is la mus'a reĝ'o.

“Pip! pip!” aŭd'iĝ'is subit'e en la pord'o de la kuir'ej'o, kaj mal'grand'a mus'o — ĝi est'is la kvar'a el ili, tiu, pri kiu oni pens'is, ke ĝi mort'is, — en'salt'is kaj en si'a rapid'eg'ec'o renvers'is la baston'et'o'n kun la funebr'a krep'o. Tag'e kaj nokt'e ĝi kur'is, ĝi uz'is pak'aĵ'vagon'ar'o'n de fer'voj'o, kaj tamen ĝi preskaŭ mal'fru'iĝ'is. Ĝi puŝ'is si antaŭ'e'n, aspekt'is tre ekscit'it'a, ĝi est'is perd'int'a si'a'n kolbas'a'n baston'et'o'n, sed ne la parol'kapabl'o'n; sen'hezit'e ĝi tuj komenc'is parol'i, kvazaŭ oni nur ĝi'n atend'is, nur ĝi'n vol'is aŭd'i kaj ĉio ali'a en la mond'o tut'e ne interes'is la mond'o'n. Ĝi ek'parol'is tuj, ĝi parol'is ĉio'n, kio'n ĝi vol'is. Ĝi ven'is tiel tut'e ne'atend'it'e, ke neni'u hav'is la temp'o'n orient'iĝ'i pri ĝi aŭ pri ĝi'a parol'ad'o. Nun ni aŭd'u!

Kio'n rakont'is la kvar'a mus'o, kiu komenc'is parol'i, antaŭ ol la tri'a parol'is

“Mi ir'is tuj en la plej grand'a'n urb'o'n,” ĝi dir'is; “la nom'o'n mi ne memor'as, mi hav'as mal'bon'a'n memor'o'n por nom'o'j. Kun'e kun konfisk'it'a'j pak'aĵ'o'j mi ven'is de la fer'voj'o en la urb'o'dom'o'n, kaj tie mi kur'is al la gard'ist'o de la mal'liber'ul'o'j. Li rakont'is pri si'a'j mal'liber'ul'o'j kaj precip'e pri unu, kiu el'dir'is ne'pri'pens'it'a'j'n vort'o'j'n, kiu'j post'e est'is rakont'it'a'j plu'e'n kaj penetr'is en la popol'o'n.” “La tut'aĵ'o est'as nur sup'o el kolbas'a'j baston'et'o'j,” li dir'is, “sed la sup'o'n li facil'e pov'as pag'i per si'a kap'o!” “Tio vek'is en mi interes'o'n por la mal'liber'ul'o,” rakont'is plu'e la mal'grand'a mus'o, kaj mi uz'is okaz'o'n kaj en'ŝtel'iĝ'is al li. Mal'antaŭ ŝlos'it'a'j pord'o'j ĉiam trov'iĝ'as ia tru'o de mus'o'j! Li aspekt'is pal'e, hav'is grand'a'n barb'o'n kaj grand'a'j'n lum'ant'a'j'n okul'o'j'n. La lamp'o fum'is, kaj la mur'o'j est'is al'kutim'iĝ'int'a'j al tio, ili ne far'iĝ'is pli nigr'a'j. La mal'liber'ul'o grat'is sur la mur'o vers'o'j'n kaj bild'o'j'n, blank'e sur nigr'e, kio tre bon'e aspekt'is, sed mi ili'n ne leg'is. Mi pens'as, ke li enu'is, mi est'is bon'ven'int'a gast'o. Li al'log'is mi'n per pec'et'o'j da pan'o, per fajf'ad'o kaj kares'a'j vort'o'j. Li tiel ĝoj'is pro mi, mi ricev'is konfid'o'n al li, kaj tia'manier'e ni far'iĝ'is amik'o'j. Li divid'ad'is kun mi si'a'n pan'o'n kaj akv'o'n kaj don'ad'is al mi fromaĝ'o'n kaj kolbas'o'n. Mi viv'is tre bon'e. Sed mi dev'as konfes'i, ke tamen precip'e la bon'a trakt'ad'o mi'n al'log'is. Li permes'is al mi kur'ad'i sur li'a'j man'o'j kaj brak'o'j ĝis alt'e en la manik'o'j'n; li permes'is al mi grimp'ad'i en li'a barb'o, kaj li nomad'is mi'n si'a mal'grand'a amik'in'o. Mi tre ek'am'is li'n, am'o ĉiam est'as reciprok'a. Mi forges'is mi'a'n komisi'o'n en la mond'o, mi forges'is mi'a'n kolbas'a'n baston'et'o'n en fend'o de la plank'o, kie ĝi ankoraŭ kuŝ'as. Mi vol'is rest'i tie, kie mi est'is; se mi for'ir'us, tiam la kompat'ind'a mal'liber'ul'o hav'us ja absolut'e neniu'n, kaj tio est'as tro mal'mult'e en ĉi tiu mond'o! Mi rest'is, sed li ne rest'is! La last'a'n foj'o'n li parol'is al mi tiel mal'gaj'e, don'is al mi du'obl'a'n kvant'o'n da pan'o kaj da fromaĝ'o kaj ankoraŭ send'is al mi kis'o'n per la fingr'o'j. Li ir'is kaj neniam plu re'ven'is. Mi ne sci'as li'a'n histori'o'n. “Sup'o el kolbas'a'j baston'et'o'j!” dir'is la gard'ist'o, kaj tial mi ir'is al li. Sed al li mi ne dev'us konfid'i. Est'as ver'o, ke li pren'is mi'n sur si'a'n man'o'n, sed li met'is mi'n en kaĝ'o'n, en tret'muel'il'o'n. Tio est'as io terur'a! Oni kur'as kaj kur'as kaj tamen ne for'mov'iĝ'as de la lok'o, kaj oni est'as ankoraŭ mok'at'a!

La nep'in'o de la gard'ist'o est'is plej ĉarm'a infan'o, kun blond'a'j bukl'a'j har'o'j, gaj'a'j okul'o'j, kaj kun buŝ'o ĉiam rid'ant'a. ‘Kompat'ind'a mal'grand'a mus'et'o!’ ŝi dir'is, en'rigard'is en mi'a'n mal'bel'a'n kaĝ'o'n kaj for'ŝov'is la fer'a'n rigl'il'o'n, kaj per unu sving'iĝ'o mi salt'is sur la fenestr'a'n bret'o'n kaj de tie en la tegment'a'n de'flu'il'o'n. Liber'a, liber'a! Nur pri tio sol'a mi pens'is, ne pri la cel'o de mi'a vojaĝ'o.

Est'is mal'lum'e, est'is nokt'o, mi serĉ'is rifuĝ'o'n en mal'nov'a tur'o. Tie loĝ'is gard'ist'o kaj strig'o; mi mal'konfid'is al ili ambaŭ, precip'e al la strig'o.

Ĝi simil'as al kat'o kaj hav'as la grand'a'n mal'bon'a'n ec'o'n, ke ĝi manĝ'as mus'o'j'n. Sed oni pov'as erar'i, kaj tiel est'is kun mi. Ĝi est'is respekt'ind'a, tre kler'a mal'jun'a strig'o, ĝi sci'is pli ol la gard'ist'o kaj preskaŭ tiom sam'e kiel mi. La jun'a'j strig'id'o'j pri ĉiu afer'o farad'is grand'a'n bru'o'n. “Ne kuir'u sup'o'n el kolbas'a'j baston'et'o'j!” ĝi dir'is, tio est'is la plej kruel'a, kio'n ĝi pov'is dir'i, ĝi est'is tre sent'o'plen'a por si'a famili'o. Mi ricev'is tia'n konfid'o'n al ĝi, ke el la fend'o, en kiu mi sid'is, mi vok'is al ĝi “pip!” Ĉi tiu konfid'o plaĉ'is al ĝi, kaj ĝi cert'ig'is al mi, ke ĝi vol'as pren'i mi'n sub si'a'n protekt'o'n. Neni'a best'o hav'os la rajt'o'n mi'n difekt'i aŭ mort'ig'i, tio'n ĝi rezerv'is al si mem por la vintr'o, kiam mank'os manĝ'aĵ'o.

En ĉiu'j afer'o'j ĝi est'is tre saĝ'a; ĝi klar'ig'is al mi, ke sen la korn'o, kiu pend'is ĉe li'a flank'o, la gard'ist'o ne pov'us trumpet'i. “Li est'as terur'e fier'a pri tio kaj imag'as al si, ke li est'as la strig'o en la tur'o. Li hav'as mien'o'n, kvazaŭ li'a trumpet'ad'o est'as io grav'a, sed ĝi est'as tut'e mal'grav'a. Sup'o el kolbas'a'j baston'et'o'j!” Mi pet'is ĝi'n pri la recept'o por tiu sup'o, kaj ĝi don'is al mi jen'a'n klar'ig'o'n: “Sup'o el kolbas'a'j baston'et'o'j est'as hom'a parol'manier'o, kiu hav'as divers'a'j'n signif'o'j'n, kaj ĉiu opini'as, ke la signif'o, kiu'n li atribu'as al tiu esprim'o, est'as la sol'e ĝust'a. Sed en efektiv'ec'o la tut'a afer'o hav'as neni'a'n valor'o'n!”

“Neni'a'n valor'o'n!” mi ripet'is. “Tiu klar'ig'o konstern'is mi'n. La ver'o ne ĉiam est'as agrabl'a, sed la ver'o est'as la plej alt'a afer'o! Tio'n dir'is ankaŭ la mal'jun'a strig'o. Mi pens'is pri tio kaj ven'is al la konvink'o, ke se mi al'port'os tio'n, kio est'as la plej alt'a, mi al'port'os mult'e pli ol sup'o'n el kolbas'a'j baston'et'o'j. Tial mi rapid'is ven'i ankoraŭ ĝust'a'temp'e hejm'e'n kaj al'port'i la plej alt'a'n kaj plej bon'a'n afer'o'n: la ver'o'n. La mus'o'j est'as inteligent'a kaj kler'a popol'o, kaj la mus'a reĝ'o reg'as super ili ĉiu'j. Li est'as kapabl'a pro la ver'o far'i mi'n reĝ'in'o.”

“Vi'a ver'o est'as mensog'o!” dir'is tiu mus'o, kiu ankoraŭ ne ricev'is la permes'o'n parol'i. “Mi pov'as pret'ig'i la sup'o'n, kaj mi tio'n far'os.”

Kiel la sup'o est'is kuir'at'a

“Mi ne entrepren'is vojaĝ'o'n,” dir'is la kvar'a mus'o. “Mi rest'is en la land'o; kaj tio est'as la ĝust'a afer'o! Oni ne bezon'as vojaĝ'i, oni pov'as ĉi tie ricev'i ĉio'n tiel sam'a bon'e. Mi rest'is, mi'a'n sci'o'n mi lern'is ne de super'natur'a'j est'aĵ'o'j, mi ĝi'n ne en'manĝ'is, mi ne parol'is kun strig'o'j. Mi'a sci'o est'as baz'it'a sur mi'a propr'a pens'ad'o. Mi pet'as, star'ig'u nun la kaldron'a'n kaj plen'ig'u ĝi'n per akv'o ĝis la rand'o. Post'e far'u fajr'o'n kaj bol'ig'u la akv'o'n; ĝi dev'as perfekt'e bol'i. Nun en'ĵet'u tie'n la kolbas'a'j'n baston'et'o'j'n. Post'e li'a reĝ'a moŝt'o bon'vol'u met'i la vost'o'n en la bol'ant'a'n akv'o'n kaj kirl'i per ĝi. Ju pli long'e li'a reĝ'a moŝt'o kirl'os, des pli fort'a far'iĝ'os la sup'o, ĝi neni'o'n kost'os. Ĝi bezon'as neni'a'j'n ali'a'j'n kun'miks'it'aĵ'o'j'n, nur kirl'i!”

“Ĉu tio'n ne pov'as far'i iu ali'a?” demand'is la mus'a reĝ'o.

“Ne,” dir'is la mus'o, “la fort'o trov'iĝ'as nur en la vost'o de la reĝ'o.”

La akv'o bol'is, kaj la mus'a reĝ'o star'iĝ'is tut'e apud'e de la kaldron'o, tiel ke la situaci'o far'iĝ'is sufiĉ'e danĝer'a. Li etend'is si'a'n vost'o'n, kiel far'as la mus'o'j en la lakt'ej'o, kiam ili de'ĉerp'us la krem'o'n de plad'o kaj post'e lek'as si'a'n vost'o'n. Sed si'a'n vost'o'n li ne en'ŝov'is pli ol en la varm'eg'a'n vapor'o'n, kaj tiam li tuj for'salt'is kaj dir'is: “Kompren'ebl'e vi kaj neni'u ali'a far'iĝ'os mi'a reĝ'in'o. Kun la sup'o ni atend'u ĝis ni'a or'a edz'iĝ'o, tiam la mal'riĉ'ul'o'j en mi'a regn'o hav'os i'o'n, pri kio ili pov'os ĝoj'i, kaj tio est'os long'a ĝoj'o!”

Kaj ili solen'is si'a'n edz'iĝ'o'n. Sed mult'a'j mus'o'j, re'ven'int'e hejm'e'n, esprim'is la opini'o'n: “Oni ne pov'as tio'n nom'i sup'o el kolbas'a'j baston'et'o'j, sed pli ĝust'e sup'o el mus'a vost'o!”

Tiu aŭ ali'a part'o el tio, kio est'is rakont'it'a, est'is laŭ ili'a opini'o tut'e bon'e prezent'it'a, sed la tut'aĵ'o pov'us est'i aranĝ'it'a ali'e! “Mi ekzempl'e rakont'us tiel aŭ tiel....”

Tio est'is la kritik'o, kaj ĉi tiu ĉiam est'as saĝ'a... post la fakt'o.

La histori'o rond'ir'is tra la mond'o; la opini'o'j pri ĝi est'is mal'sam'a'j, sed la histori'o konserv'iĝ'is. Kaj tio est'as la plej ĝust'a, kiel en grand'a'j afer'o'j, tiel ankaŭ en mal'grand'a'j, ankaŭ koncern'e la sup'o'n el kolbas'a'j baston'et'o'j; oni nur ne esper'u dank'o'n pro tio!

Nokt'a ĉap'o de fraŭl'o

En Kopenhago ekzist'as strat'o, kiu hav'as la strang'a'n nom'o'n “Hüske-strat'o”.

Kial ĝi est'as tiel nom'at'a, kaj kio'n tiu nom'o signif'as? Oni dir'as, ke tio est'as nom'o german'a, sed per tia opini'o oni est'as mal'just'a kontraŭ la german'o'j. Oni dev'us dir'i “Häuschen”, kio signif'as “mal'grand'a'j dom'o'j”. En la mal'nov'a'j temp'o'j, antaŭ mult'e, mult'e da jar'o'j, la dom'o'j est'is neni'o ali'a ol lign'a'j bud'o'j, proksim'um'e tia'j, kia'j'n ni ankoraŭ nun vid'as sur la vend'ej'o'j. Kompren'ebl'e, ili est'is iom pli grand'a'j kaj ili hav'is fenestr'o'j'n, sed la vitr'o'j de la fenestr'o'j est'is el korn'o aŭ el best'a'j vezik'o'j, ĉar en tiu temp'o la posed'ad'o de vitr'o en ĉiu'j dom'o'j est'is tro mult'e'kost'a. Sed tio est'is tiel long'a'temp'e antaŭ'e, ke kiam la av'o de la av'o pri'rakont'is, li nom'is tio'n la mal'nov'a'j temp'o'j. De tiu temp'o pas'is kelk'a nombr'o da jar'cent'o'j.

La komerc'o en Kopenhago trov'iĝ'is tiam en la man'o'j de la riĉ'a'j komerc'ist'o'j de Bremo kaj Lubek'o; ili mem ne venad'is, sed ili send'ad'is si'a'j'n komiz'o'j'n. Ĉi tiu'j loĝ'ad'is en la lign'a'j bud'o'j de la “Hüskestrat'o” kaj vend'ad'is bier'o'n kaj spic'o'j'n. La german'a bier'o tiam est'is bon'eg'a kaj ekzist'is divers'a'j spec'o'j de ĝi: Brema, Prisinga, Emsa bier'o, eĉ la tiel nom'at'a Brunsvika mumi'o, kaj krom tio ili vend'ad'is plej divers'a'j'n spic'o'j'n, kiel ekzempl'e safran'o'n, aniz'o'n, zingibr'o'n kaj precip'e pipr'o'n. Ĉi tiu last'a lud'is la ĉef'a'n rol'o'n, kaj pro tio la german'a'j komiz'o'j en Dan'uj'o ricev'is la nom'o'n pipr'ist'o'j. Est'as strang'e, ke tiu'j'n jun'a'j'n hom'o'j'n oni en ili'a hejm'o lig'ad'is per la promes'o, ke ili ne edz'iĝ'os en Dan'uj'o. Mult'a'j el ili far'iĝ'is mal'jun'a'j sur si'a posten'o; ili dev'is mem pri'zorg'i si'a'n mal'grand'a'n mastr'um'aĵ'o'n, pret'ig'i al si la lit'o'n, hejt'i k. t. p. Kelk'a'j viv'is tut'e sol'ec'e kiel mal'jun'a'j fraŭl'o'j kaj hav'is tut'e original'a'n pens'manier'o'n kaj strang'a'j'n kutim'o'j'n. Laŭ ili oni ĉiu'n ne'edz'ig'it'a'n vir'o'n de solid'a aĝ'o nomad'is “pipr'ist'o”; ĉio'n ĉi tio'n oni dev'as sci'i, por kompren'i la sekv'ant'a'n histori'o'n.

Oni mok'as mal'jun'a'n fraŭl'o'n, oni dir'as, ke li sur'met'u la nokt'a'n ĉap'o'n, tir'u ĝi'n super la orel'o'j'n kaj kuŝ'iĝ'u.

Fraŭl'o, fraŭl'o-mal'jun'ul'o,
Hak'u lign'o'n en angul'o,
Pren'u ĉap'o'n, en'pak'iĝ'u
Kaj plej zorg'e en'lit'iĝ'u!

Tiel oni kant'as pri ili! Oni mok'as la mal'jun'a'n fraŭl'o'n kaj li'a'n nokt'a'n ĉap'o'n ĝust'e pro tio, ke oni li'n kaj ĝi'n tre mal'mult'e kon'as. Ho, la nokt'a'n ĉap'o'n oni neniam dezir'u al si! Kaj kial ne? Aŭd'u:

En la plej mal'nov'a temp'o la Hüskestrat'o ne est'is pavim'it'a, ĉie est'is kav'o'j, kiel sur mal'bon'a vetur'voj'o. La strat'et'o est'is tiel mal'larĝ'a kaj la reciprok'e kontraŭ'star'ant'a'j dom'o'j tiel klin'it'a'j unu al la ali'a, ke en somer'o oft'e super la strat'o est'is trans'tir'at'a ŝnur'o de unu dom'o al ali'a kaj la tut'a atmosfer'o inter ili odor'is pipr'o'n, safran'o'n kaj zingibr'o'n. Mal'antaŭ la butik'a tabl'o ne star'is mult'e da jun'a'j hom'o'j, ne, tio est'is plej'part'e mal'jun'a'j fraŭl'o'j, kaj ili tut'e ne est'is, kiel ni ebl'e pov'us pens'i, en peruk'o'j aŭ nokt'a'j ĉap'o'j, en ĝis'genu'a'j pantalon'o'j kaj alt'e buton'um'it'a'j veŝt'o'j kaj surtut'o'j; ne, tiel est'is vest'it'a la av'o de la av'o, kaj tiel li est'as portret'it'a, sed la pipr'ist'o'j ne hav'is la rimed'o'j'n por portret'ig'i si'n, kaj tamen en la nun'a temp'o ĝi hav'us por ni grand'a'n valor'o'n, se ni posed'us la bild'o'n de unu el ili, kiel li star'is mal'antaŭ la butik'a tabl'o, aŭ kiel li en fest'o'tag'o'j ir'is en la preĝ'ej'o'n. La ĉapel'o est'is larĝ'rand'aĵ'a kaj ne'ordinar'e alt'a, kaj oft'e iu el la plej jun'a'j komiz'o'j ornam'is si'a'n ĉapel'o'n per plum'o. La lan'a ĉemiz'o est'is super'kovr'it'a per re'fald'it'a blank'tol'a kol'um'o, la mal'vast'a kamizol'o est'is buton'um'it'a ĝis supr'e, la mantel'o liber'e pend'is super tio, kaj la pantalon'o'j ating'is ĝis intern'e de la larĝ'naz'a'j ŝu'o'j, ĉar ŝtrump'o'j'n ili ne port'is. En la zon'o sid'is en'ŝov'it'e la tranĉ'il'o kaj la kuler'o, tie sid'is ankaŭ eĉ grand'a tranĉ'il'o por si'n'defend'o, kaj per ĝi oni en tiu temp'o oft'e dev'is serv'i al si. Ĝust'e tiel en la fest'o'tag'o'j est'is vest'it'a la mal'jun'a Anton'o, unu el la plej mal'jun'a'j pipr'ist'o'j de la Hüskestrat'o, li nur ne port'is la alt'a'n ĉapel'o'n, sed ĉap'o'n, kaj sub ĝi ankoraŭ unu brod'it'a'n ĉap'et'o'n, ver'a'n nokt'a'n ĉap'et'o'n, al kiu li tiel al'kutim'iĝ'is, ke li neniam ĝi'n de'met'is, kaj li posed'is de tiu spec'o du ekzempler'o'j'n. Ĉiu pentr'ist'o bon'e li'n pentr'us, li est'is mal'dik'a kiel baston'o, ĉirkaŭ li'a buŝ'o kaj li'a'j okul'o'j est'is plen'e de sulk'o'j, li hav'is long'a'j'n ost'ec'a'j'n fingr'o'j'n kaj griz'a'j'n tuf'a'j'n brov'o'j'n. Super la mal'dekstr'a okul'o pend'is tut'a tuf'o da har'o'j, kio aspekt'is ne tre bel'e, sed prezent'is bon'eg'a'n ekster'a'n re'kon'il'o'n. Oni sci'is pri li, ke li est'is el Bremo, kaj tamen li en efektiv'ec'o de'ven'is ne de tie, tie loĝ'is nur li'a mastr'o. Li mem est'is el Turingi'o, el la urb'o Eisenach, tut'e proksim'e de Wartburg, Pri tio la mal'jun'a Anton'o ne parol'is mult'e, sed des pli mult'e li pens'ad'is pri tio.

La mal'jun'a'j komiz'o'j en la strat'et'o ne oft'e kun'venad'is, ĉiu rest'ad'is en si'a butik'o, kiu est'is fermat'a fru'e vesper'e, kaj tiam est'is ĉie mal'lum'e. Nur tra la mal'grand'a korn'a'tavol'a fenestr'o de tegment'a ĉambr'et'o penetr'ad'is ekster'e'n sen'bril'a lum'et'o, tie la mal'jun'a sinjor'o ordinar'e sid'is sur si'a lit'o kun si'a german'a preĝ'o'libr'o en la man'o kaj kant'is si'a'n vesper'a'n preĝ'o'n.

De temp'o al temp'o li ankaŭ paŝ'ad'is tie'n kaj re'e'n ĝis mal'fru'a nokt'o kaj okup'ad'is si'n jen per tio, jen per ali'o. Interes'o'n li'a'j okup'iĝ'o'j cert'e ne pov'is prezent'i. Est'as mal'ĝoj'a afer'o, kiam oni dev'as viv'i kiel fremd'ul'o en fremd'a land'o, kie oni neniu'n interes'as.

Oft'e kiam ekster'e est'is mal'lum'eg'a nokt'o kaj fort'e pluv'is, ĉi tie cert'e est'is tre mal'gaj'e kaj dezert'e. Lantern'o'j'n oni ne vid'is, escept'int'e unu sol'a'n kaj tre mal'grand'a'n, kiu ĉe unu fin'o de la strat'et'o pend'is sub la bild'o de la Sankt'a Virg'ul'in'o, kiu est'is pentr'it'a sur la mur'o. Tia'j vesper'o'j est'is long'a'j kaj sol'ec'a'j, se oni ne hav'is i'a'n labor'o'n. El'pak'i kaj en'pak'i, far'i paper'kornet'o'j'n kaj pur'ig'i la pesipelvon oni ne ĉiu'tag'e bezon'as, sed tiam oni entrepren'as i'o'n ali'a'n, kaj tiel ag'is la mal'jun'a Anton'o, li bon'ig'ad'is al si mem si'a'n tol'aĵ'o'n kaj eĉ flik'ad'is al si si'a'j'n ŝu'o'j'n. Kiam li fin'e en'lit'iĝ'is, li ordinar'e rest'ig'is la nokt'a'n ĉap'et'o'n sur la kap'o'n, li nur tir'is ĝi'n iom pli mal'supr'e'n, sed baldaŭ li de'nov'e ŝov'is ĝi'n supr'e'n, por vid'i, ĉu la kandel'o est'as bon'e esting'it'a, li pri'palp'is ĝi'n, kun'prem'is la meĉ'o'n per la fingr'o'j kaj post'e de'nov'e kuŝ'iĝ'is. Baldaŭ li rul'is si'n sur la ali'a'n flank'o'n kaj de'nov'e ŝov'is la nokt'a'n ĉap'et'o'n mal'supr'e'n. Sed oft'e subit'e ven'is al li en la kap'o'n la pens'o, ĉu mal'supr'e en la mal'grand'a forn'o ĉiu'j karb'o'j el'brul'is aŭ est'as bon'ord'e esting'it'a'j. Pov'as ja est'i, ke rest'is mal'grand'a fajr'er'o, ĝi pov'us don'i fajr'o'n kaj kaŭz'i mal'profit'o'n. Tiam li de'nov'e lev'iĝ'is el si'a lit'o, mal'supr'e'n'grimp'is la ŝtup'et'ar'o'n, ĉar nom'i ĝi'n ŝtup'ar'o oni ne pov'is, kaj, ven'int'e al la forn'o, li ordinar'e trov'is en ĝi neniu'n fajr'er'o'n kaj pov'is ir'i re'turn'e. Sed oft'e, kiam li apenaŭ tra'ir'is du'on'o'n de si'a voj'o, al li far'iĝ'is dub'e, ĉu la fer'a stang'o est'as ŝov'it'a antaŭ la pord'o'n kaj ĉu la fenestr'a'j kovr'il'o'j est'as bon'e al'fortik'ig'it'a'j. Tiam li dev'is per si'a'j mal'dik'a'j pied'o'j de'nov'e ir'i mal'supr'e'n. Al li est'is mal'varm'e, li'a'j dent'o'j frap'is, kiam li post tio ramp'is en si'a'n lit'o'n, ĉar la mal'varm'o ordinar'e nur tiam sent'iĝ'as plej fort'e, kiam ĝi sci'as, ke ĝi dev'as for'ir'i. La lit'kovr'il'o'n li tir'is pli alt'e'n super si, la ĉap'et'o'n pli profund'e'n super si'a'j orel'o'j, kaj li de'turn'is nun si'a'j'n pens'o'j'n for de la komerc'o kaj de la ĉagren'o'j de la tag'o. Tamen ver'a'n anim'a'n kviet'ec'o'n li ne ating'is, ĉar nun ven'is la mal'nov'a'j re'memor'o'j kaj pend'ig'is si'a'j'n kurten'o'j'n, kaj ĉi tiu'j oft'e est'as kun'e'ten'at'a'j de pingl'o'j, je kiu'j oni pik'iĝ'as, “Aj!” oni ek'kri'as; kaj kiam ili en'pik'as profund'e en la karn'o'n kaj kaŭz'as brul'a'n dolor'o'n, tiam en la okul'o'j pov'as aper'i larm'o'j. Ankaŭ al la mal'jun'a Anton'o tio oft'e okaz'is, varm'eg'a'j larm'o'j, la plej klar'a'j perl'o'j flu'is sur li'a'j vang'o'j. Ili fal'is sur la lit'kovr'il'o'n aŭ sur la plank'o'n, kaj tiam aŭd'iĝ'is tia son'o, kvazaŭ krev'us kord'o de dolor'o. Ili el'vapor'iĝ'is, ili ek'fulm'is kiel hel'a flam'o, sed ĉi tiu montr'is al li en si'a lum'o viv'bild'o'n, kiu neniam mal'aper'is el li'a kor'o. Se li sek'ig'is al si la okul'o'j'n per la nokt'a ĉap'et'o, tiam la larm'o'j kaj la bild'o dis'prem'iĝ'is, sed ili'a font'o ekzist'is plu'e kaj rest'is, ĝi kuŝ'is en li'a kor'o. La bild'o'j aper'is ne en tia ord'o, en kiu ili reciprok'e si'n sekv'is en la efektiv'ec'o, oft'e montr'iĝ'is nur la plej dolor'a'j, ankaŭ la melankoli'e ĝoj'a'j lum'ant'e el'ŝov'iĝ'is, sed ĝust'e ĉi tiu'j don'is nun la plej grand'a'n ombr'o'n.

“Bel'a'j est'as la fag'arb'ar'o'j de Dan'uj'o!” oni dir'is, sed ankoraŭ pli bel'e lev'iĝ'is en la okul'o'j de Anton'o la fag'arb'ar'o'j de la region'o de Wartburg; pli potenc'e kaj pli respekt'ind'e aper'is al li la mal'jun'a'j kverk'o'j ĉirkaŭ la fier'a kavalir'a kastel'o, kie la plekt'o'kresk'aĵ'o'j pend'is super la ŝton'eg'o'j de la rok'a'j mur'o'j. Pli dolĉ'e tie odor'is la flor'aĵ'o'j de la pom'arb'o'j ol en la Dan'a land'o. Li tio'n sent'is ankoraŭ tre viv'e: unu larm'o rul'iĝ'is, ek'son'is kaj ek'lum'is. En ĝi'a lum'o li vid'is klar'e du mal'grand'a'j'n infan'o'j'n, unu knab'o'n kaj unu knab'in'o'n, kiu'j lud'is unu kun la ali'a. La knab'o hav'is ruĝ'a'j'n vang'o'j'n, blond'a'j'n bukl'a'j'n har'o'j'n, honest'a'j'n blu'a'j'n okul'o'j'n. Tio est'is fil'o de riĉ'a komerc'ist'o, la mal'grand'a Anton'o, li mem. La mal'grand'a knab'in'o hav'is brun'a'j'n okul'o'j'n kaj nigr'a'j'n har'o'j'n, ŝi aspekt'is vigl'e kaj saĝ'e, ŝi est'is fil'in'o de la urb'estr'o, Molly. Ambaŭ lud'is per pom'o, ili ĝi'n sku'is kaj aŭskult'is, kiel intern'e bru'is la kern'o'j. La pom'o'n ili dis'tranĉ'is, kaj ĉiu el ili ricev'is part'o'n; ili divid'is inter si la kern'o'j'n kaj for'manĝ'is ili'n krom unu, kiu'n, kiel dir'is la mal'grand'a knab'in'o, oni dev'as met'i en la ter'o'n.

“Vi iam vid'os, kio el tio far'iĝ'os; el tio far'iĝ'os io, pri kio vi cert'e ne pens'as, tut'a pom'arb'o, sed ne tuj.”

Kaj ili plant'is la kern'o'n en flor'pot'o'n; ambaŭ ili ĉe tio fervor'e labor'is; la knab'o fos'is per si'a fingr'o tru'o'n en la ter'o, la mal'grand'a knab'in'o en'met'is tie'n la kern'o'n, kaj ambaŭ kovr'is ĝi'n per ter'o.

“Sed vi ne el'pren'u ĝi'n morgaŭ re'turn'e, por vid'i, ĉu ĝi ricev'is radik'o'j'n,” dir'is la mal'grand'a Molly, “tio'n oni ne dev'as far'i! Ĉe mi'a'j flor'o'j mi far'is tio'n du foj'o'j'n, mi vol'is vid'i, ĉu ili kresk'as. Tiam mi ne kompren'is pli bon'e, kaj la flor'o'j mort'is.”

La flor'pot'o rest'is ĉe Anton'o, kaj en la daŭr'o de la tut'a vintr'o li ĉiu'maten'e ir'is rigard'i ĝi'n, sed oni pov'is vid'i nur la nigr'a'n ter'o'n. Jen ven'is la printemp'o, la sun'o de'nov'e lum'is varm'e, tiam el la flor'pot'o el'kresk'is du mal'grand'a'j verd'a'j foli'et'o'j.

“Tio est'as mi kaj Molly!” dir'is Anton'o, “tio est'as tre ĉarm'a, tio est'as rav'ant'a!”

Baldaŭ aper'is tri'a foli'o; kiu'n ĝi signif'as? Kaj de'nov'e aper'is unu kaj ankoraŭ unu. Kun ĉiu tag'o, kun ĉiu semajn'o la kresk'aĵ'et'o far'iĝ'is pli grand'a, kaj fin'e ĝi dis'volv'iĝ'is kaj far'iĝ'is tut'a arb'o. Ĉio ĉi tio spegul'iĝ'is nun en la sol'a larm'o, kiu dis'prem'iĝ'is kaj mal'aper'is. Sed ĝi pov'is de'nov'e lev'iĝ'i el la sam'a font'o, el la kor'o de la mal'jun'a Anton'o. Proksim'e de Eisenach etend'iĝ'as vic'o da ŝton'ec'a'j mont'o'j; inter ili el'star'as unu rond'a, konus'form'a, kiu hav'as sur si nek arb'o'j'n, nek arb'et'aĵ'o'j'n aŭ herb'o'n; ĝi est'as nom'at'a la mont'o de Vener'o. En ĝi loĝ'as sinjor'in'o Vener'o, di'in'o el la temp'o idol'an'a; en tiu temp'o ŝi est'is nom'at'a sinjor'in'o Holle; tio'n sci'is kaj nun ankoraŭ sci'as ĉiu infan'o en Eisenach.

Ŝi en'log'is al si la nobl'a'n kavalir'o'n Tannhäuser, la am'kant'ist'o'n el la kant'ist'a rond'o de Wartburg.

Oft'e la mal'grand'a Molly kaj Anton'o star'is ĉe la mont'o, kaj unu foj'o'n ŝi dir'is: “Ĉu vi kuraĝ'os ek'frap'i kaj dir'i: Sinjor'in'o Holle! Sinjor'in'o Holle! Mal'ferm'u, ĉi tie est'as Tannhäuser!” Anton'o ne kuraĝ'is tio'n far'i.

Sed Molly kuraĝ'is tio'n far'i, tamen nur la vort'o'j'n “Sinjor'in'o Holle, Sinjor'in'o Holle” ŝi dir'is laŭt'e kaj klar'e, la ceter'aĵ'o'n ŝi murmur'et'is tiel ne'klar'e en la vent'o'n, ke Anton'o est'is konvink'it'a, ke en efektiv'ec'o ŝi neni'o'n dir'is. Ĉe tio ŝi aspekt'is tiel mal'tim'a, tiel mal'tim'a, kiel en tiu'j okaz'o'j, kiam ŝi kun'e kun ali'a'j knab'in'o'j renkont'is li'n en la ĝarden'o kaj ĉiu'j vol'is li'n kis'i, ĝust'e pro tio, ke ili sci'is, ke li ne vol'as las'i si'n kis'i kaj bat'as ĉirkaŭ si; ŝi sol'a pov'is tio'n far'i.

“Mi pov'as li'n kis'i!” ŝi dir'is fier'e kaj ĉirkaŭ'pren'is li'a'n kol'o'n. En tio konsist'is ŝi'a vant'ec'o, kaj Anton'o neni'o'n hav'is kontraŭ tio, kaj li neni'o'n pens'is ĉe tio. Kiel ĉarm'a ŝi est'is, kiel mal'tim'a ŝi est'is! Oni dir'is, ke sinjor'in'o Holle en la mont'o ankaŭ est'as bel'a, sed ŝi'a bel'ec'o, kiel oni dir'is, est'as la de'log'a bel'ec'o de la mal'bon'o. Sed la plej alt'a bel'ec'o, oni dir'is, dev'as est'i simil'a al tiu, kiu ornam'is la sankt'a'n Elizabeton, la sankt'a'n patron'in'o'n de la land'o, la pi'a'n Turingi'a'n princ'in'o'n, kies bon'a'j far'o'j per la legend'o don'is tie ĉarm'o'n al mult'a'j lok'o'j. En la kapel'o pend'is ŝi'a bild'o, ĉirkaŭ'it'a de arĝent'a'j lamp'o'j; sed al Molly ŝi tut'e ne est'is simil'a.

La pom'arb'o, kiu'n ambaŭ infan'o'j plant'is, kresk'is kun ĉiu jar'o. Ĝi far'iĝ'is tiel grand'a, ke oni dev'is ĝi'n trans'plant'i en la ĝarden'o'n, en la liber'a'n aer'o'n, kie fal'ad'is la ros'o, kie varm'e lum'is la sun'o, kaj la arb'o akir'is fort'o'n, por kontraŭ'star'i al la kruel'ec'o de la vintr'o. Kiam ĝi tra'pas'is la kruel'a'n prem'ad'o'n de la vintr'o, ĝi far'is impres'o'n, kvazaŭ per si'a'j flor'aĵ'o'j ĝi vol'as don'i esprim'o'n al si'a ĝoj'o. En aŭtun'o ĝi don'is du pom'o'j'n, unu por Molly kaj unu por Anton'o; se est'us mal'pli, est'us ne'bon'e.

La arb'o vigl'e kresk'is, kaj Molly kvazaŭ konkur'ad'is kun ĝi, ŝi est'is freŝ'a kiel pom'arb'a flor'aĵ'o. Sed la sort'o ne permes'is al Anton'o long'e ĝu'i la vid'o'n de tiu flor'aĵ'o. Ĉio ŝanĝ'iĝ'as, ĉio ali'iĝ'as! La patr'o de Molly for'las'is la mal'nov'a'n hejm'o'n, kaj Molly sekv'is li'n mal'proksim'e'n, tre mal'proksim'e'n de tie. En la nun'a temp'o pro la vapor'vetur'il'o'j tio est'as vojaĝ'o de nur mal'mult'e da hor'o'j, sed tiam oni bezon'is por tio pli ol tut'a'n tag'o'n kaj tut'a'n nokt'o'n, por ven'i de Eisenach ĝis la ekstrem'a lim'o de Turingi'o, ĝis la urb'o, kiu ankoraŭ nun est'as nom'at'a Weimar.

Molly plor'is, kaj Anton'o plor'is; sed ĉiu'j tiu'j larm'o'j kun'iĝ'is en unu sol'a'n larm'o'n, kaj ĉi tiu radi'is per plej bel'a lum'o de ĝoj'o. Molly konfes'is al li, ke ŝi am'as li'n pli ol ĉiu'j'n bel'eg'aĵ'o'j'n de Weimar.

Pas'is unu jar'o, pas'is du, tri jar'o'j, kaj en la daŭr'o de tiu temp'o al'ven'is du leter'o'j; unu est'is trans'don'it'a de vetur'ig'ist'o de komerc'aĵ'o'j, la du'a est'is send'it'a per vojaĝ'ant'o. La voj'o, kiu'n ili dev'is tra'vetur'i, est'is long'a, mal'facil'a, kaj ĝi konduk'is per mult'a'j de'klin'iĝ'o'j kaj de'voj'iĝ'o'j preter mult'e da urb'o'j kaj vilaĝ'o'j.

Tre oft'e Anton'o kaj Molly kun'e est'is aŭd'int'a'j la histori'o'n pri Tristan kaj Isolda, tre oft'e li sub ili ambaŭ prezent'is al si si'n kaj Molly’n, kvankam la nom'o Tristan dev'is signif'i, ke li el'kresk'is en mal'ĝoj'o. Tio tut'e ne pov'is akord'iĝ'i al Anton'o, kaj li ankaŭ neniam pov'us simil'e al Tristan al'kutim'iĝ'i al la pens'o: “ŝi mi'n forges'is!” Sed Isolda ne forges'is ja la amik'o'n de si'a kor'o, kaj kiam ili ambaŭ mort'is kaj est'is en'ter'ig'it'a'j sur du kontraŭ'a'j flank'o'j de la preĝ'ej'o, la tili'o'j ĉe ili'a'j tomb'o'j trans'kresk'is la preĝ'ej'a'n tegment'o'n kaj lig'is inter si si'a'j'n flor'ant'a'j'n kap'o'j'n. Tio ŝajn'is al Anton'o tiel bel'a kaj tamen sam'temp'e ankaŭ tiel mal'gaj'a. Sed inter li kaj Molly ne pov'as okaz'i io mal'ĝoj'a, kaj tial li fajf'is kant'o'n de la am'kant'ist'o Walther von der Vogelweide:

Sub la tili’ ĉe l’ erik'ej'o....

Kaj precip'e bel'e son'is en ĝi la vort'o'j:

El la arb'ar'o en la val'o
Al tio kant'is najtingal'o!

Ĉi tiu kant'o konstant'e venad'is al li sur la lang'o'n, li ĝi'n kant'is kaj fajf'is en la lun'lum'a nokt'o, kiam li sur'ĉeval'e rajd'is tra la profund'a val'a voj'o, por ven'i en Weimaron kaj vizit'i Molly’n. Li vol'is ven'i ne'atend'it'e, kaj li ven'is ne'atend'it'e.

Oni akcept'is li'n amik'e, oni don'is al li plen'a'n pokal'o'n da vin'o por bon'ven'o, vigl'a societ'o, disting'ind'a societ'o li'n ĉirkaŭ'is, komfort'a ĉambr'o kaj bon'a lit'o est'is pret'a'j por li, kaj tamen est'is tut'e ali'e, ol kiel li pens'is kaj rev'is. Li ne kompren'is si'n mem, li ne kompren'is la ali'a'j'n, sed ni pov'as tio'n kompren'i. Oni pov'as est'i en la dom'o, oni pov'as est'i en la famili'o kaj tamen ne hav'i tie fort'a'j'n radik'o'j'n; oni babil'as kun si reciprok'e, kiel oni babil'as en poŝt'a kaleŝ'o, oni kon'as si'n reciprok'e, kiel oni si'n kon'as reciprok'e en poŝt'a kaleŝ'o, oni ĝen'as unu la ali'a'n, oni dezir'as, ke oni est'u jam for aŭ ke ni'a'n bon'a'n najbar'o'n pren'u la diabl'o. I'o'n de tio sent'is Anton'o.

“Mi est'as honest'a knab'in'o,” dir'is al li Molly, “mi ĝi'n mem tio'n dir'os al vi. Mult'e ŝanĝ'iĝ'is de post tiu temp'o, kiam ni kiel infan'o'j lud'is unu kun la ali'a; intern'e kaj ekster'e far'iĝ'is ali'e. Kutim'o kaj vol'o ne pov'as reg'i ni'a'n kor'o'n. Anton'o, mi ne dezir'us, ke vi re'memor'u mi'n mal'amik'e, nun, kiam mi baldaŭ est'os tre mal'proksim'e de ĉi tie, — kred'u al mi, mi ĉiam konserv'os vi'n en bon'a memor'o, sed am'i tiel, kiel mi nun sci'as, ke oni pov'as am'i ali'a'n hom'o'n, mi neniam vi'n am'is! Kun tio vi, dev'as pac'iĝ'i! Adiaŭ, Anton'o!”

Kaj Anton'o ankaŭ dir'is adiaŭ, eĉ unu larm'o ne aper'is en li'a'j okul'o'j, sed li sent'is, ke la am'o al Molly mal'aper'is el li'a kor'o. Ard'ant'a fer'a stang'o kaj glaci'e mal'varm'a fer'a stang'o ŝir'as al ni la haŭt'o'n de la lip'o kun egal'a sent'o, kiam ni ĝi'n kis'as, kaj li kis'is egal'e fort'e en am'o kaj en mal'am'o.

Mal'pli ol unu tag'o'n Anton'o uz'is, por ven'i re'turn'e al Eisenach, sed pro tio la ĉeval'o, sur kiu li rajd'is, baldaŭ pere'is.

“Kio grav'a tio est'as!” li dir'is; “mi ankaŭ pere'is, kaj mi ĉio'n neni'ig'os, kio pov'as re'memor'ig'i al mi ŝi'n, ankaŭ vi'n, sinjor'in'o Holle, sinjor'in'o Vener'o, vi idol'an'a vir'in'o! La pom'arb'o'n mi romp'os, mi ĝi'n el'ŝir'os kun'e kun la radik'o'j! Neniam ĝi plu flor'u nek port'u frukt'o'j'n!”

Sed la arb'o'n li ne detru'is, li'a'j propr'a'j fort'o'j est'is detru'it'a'j, kaj en febr'o li kuŝ'is en la lit'o. Kio pov'us li'n de'nov'e re'san'ig'i? Sed jen aper'is medicin'aĵ'o, kiu pov'is tio'n far'i, la plej mal'dolĉ'a, kiu'n oni pov'as trov'i, ĝi, kiu re'sku'as la sen'fort'iĝ'int'a'n korp'o'n kaj la konstern'eg'it'a'n anim'o'n: la patr'o de Anton'o ĉes'is est'i riĉ'a komerc'ist'o. Mal'facil'a'j tag'o'j, tag'o'j de el'prov'ad'o star'is antaŭ la pord'o; la mal'feliĉ'o al'rul'iĝ'is; simil'e al grand'a'j ond'eg'o'j ĝi en'fal'is en la iam tiel riĉ'a'n dom'o'n. La patr'o far'iĝ'is mal'riĉ'a hom'o, zorg'o'j kaj mal'feliĉ'o li'n paraliz'is. Tiam Anton'o dev'is pens'i pri io ali'a ol pri si'a am'a aflikt'o kaj pri si'a koler'o kontraŭ Molly. Li dev'is nun anstataŭ'i en la dom'o la patr'o'n kaj la patr'in'o'n, li dev'is ord'i, help'i, labor'i, li dev'is eĉ el'ir'i en la mal'proksim'a'n mond'o'n, por labor'en'spez'i si'a'n pan'o'n.

Li ven'is en Bremon, li kon'at'iĝ'is kun mizer'o kaj kun mal'facil'a'j tag'o'j, kaj ili far'as la spirit'o'n mal'mol'a aŭ mol'a, oft'e tro mol'a. La mond'o kaj la hom'o'j tie montr'iĝ'is tut'e ali'a'j, ol kiel li imag'is al si en si'a infan'ec'o.

Kio est'is por li nun la kant'o'j de la am'kant'ist'o'j! Neni'o krom sen'signif'a'j son'o'j, neni'o krom sen'valor'a'j parol'manier'o'j. Tiel li pens'is dum kelk'a temp'o; sed en ali'a temp'o tiu'j kant'o'j trem'ig'is li'a'n anim'o'n, kaj li'a spirit'o far'iĝ'is pi'a.

“La vol'o de Di'o est'as la plej bon'a!” li tiam dir'is; “est'is bon'e, ke Di'o ne al'lig'is al mi la kor'o'n de Molly; al kio tio nun konduk'us, kiam la feliĉ'o tiel for'turn'iĝ'is? Ŝi de'turn'is si'n de mi, ĉar la minac'int'a'n ŝanĝ'o'n de la feliĉ'o ŝi sci'is aŭ antaŭ'vid'is. Tio est'is favor'kor'ec'o de Di'o en rilat'o al mi; est'as plej bon'e tiel, kiel far'iĝ'is. Ĉio far'iĝ'as nur konform'e al la saĝ'a aranĝ'o de Di'o! Ŝi ne est'is kulp'a, kaj mi est'is tiel koler'a kontraŭ ŝi!”

Jar'o'j pas'is, la patr'o de Anton'o mort'is, fremd'ul'o'j loĝ'is en li'a patr'a dom'o. Tamen la sort'o permes'is al li ankoraŭ ĝi'n re'vid'i. Li'a riĉ'a mastr'o send'is li'n en negoc'a'j'n vojaĝ'o'j'n, kaj ĉi tiu'j konduk'is li'n tra li'a nask'iĝ'urb'o Eisenach. La mal'nov'a Wartburga kastel'o ĉiam ankoraŭ star'is sen'ŝanĝ'e alt'e supr'e sur si'a rok'a alt'aĵ'o, kun la ŝton'a bild'o de monaĥ'o kaj de monaĥ'in'o. La potenc'a'j kverk'o'j don'is al la tut'aĵ'o la sam'a'n aspekt'o'n, kiel en li'a infan'ec'o. La nud'a mont'o de Vener'o en si'a mal'lum'e griz'a kolor'o el'star'is nur mal'mult'e el la val'o. Volont'e li ek'kri'us: “Sinjor'in'o Holle, sinjor'in'o Holle, mal'ferm'u la mont'o'n, tiam mi ja rest'os sur la ter'o de la hejm'o!”

Tio est'is pek'a pens'o, kaj li pi'e far'is sign'o'n de kruc'o. Mal'grand'a bird'o kant'is en la plej proksim'a arb'et'aĵ'o, kaj al li de'nov'e ven'is en la kap'o'n la mal'nov'a am'kant'o:

El la arb'ar'o en la val'o
Al tio kant'is najtingal'o!

Tiom mult'e de'nov'e ven'is al li en la kap'o'n ĉi tie en la urb'o de si'a infan'ec'o, kiu'n li kun larm'o'j vid'is de'nov'e. Li'a patr'a dom'o star'is ankoraŭ kiel antaŭ'e, sed la ĝarden'o est'is part'e de'barit'a. Kamp'a voj'o konduk'is tra angul'o de la mal'nov'a ĝarden'o, kaj la pom'arb'o, kiu'n li ne detru'is, star'is ankoraŭ tie, sed ekster la ĝarden'o, sur la du'a flank'o de la voj'o.

Tamen la sun'o pri'lum'ad'is ĝi'n ankoraŭ kiel antaŭ'e, kaj la ros'o re'freŝ'ig'ad'is ĝi'n kiel antaŭ'e, ĝi port'is abund'e da frukt'o'j, la branĉ'o'j fleks'iĝ'is al la ter'o.

“Ĝi prosper'as!” li dir'is, “ĝi pov'as prosper'i!”

Tamen unu el la grand'a'j branĉ'o'j est'is de'romp'it'a, petol'em'a'j man'o'j tio'n far'is, la arb'o star'is ja ĉe la vetur'voj'o.

“Oni de'ŝir'as ĝi'a'j'n flor'aĵ'o'j'n, ne don'ant'e dank'o'n, oni ŝtel'as ĝi'a'j'n frukt'o'j'n kaj de'romp'as ĝi'a'j'n branĉ'o'j'n. Ĉi tie oni pov'us dir'i, se oni pov'as parol'i pri arb'o kiel pri hom'o: super la lul'il'o oni ne kant'is al la arb'o, ke ĝi tiel tie star'os. Ĝi'a histori'o komenc'iĝ'is tiel bel'e, kaj kio nun far'iĝ'is el ĝi? For'las'it'a kaj forges'it'a ĝi est'as, ĝarden'a arb'o ekster la ĝarden'o, ĉe la kamp'o kaj ĉe la land'voj'o. Ĉi tie ĝi star'as sen defend'o, sku'at'a, frap'at'a kaj kun romp'it'a'j branĉ'o'j. Kvankam ĝi de tio ne velk'sek'iĝ'as, kun ĉiu jar'o tamen la kvant'o de ĝi'a'j flor'aĵ'o'j far'iĝ'as pli mal'grand'a, la frukt'o'j ĉes'as kresk'i, kaj fin'e... nu, la histori'o fin'iĝ'as!”

Tio'n pens'is Anton'o tie sub la arb'o, tio'n li pens'is oft'e en la nokt'o en la sol'ec'a ĉambr'et'o de si'a lign'a dom'o en la fremd'a land'o, en la Hüskestrat'o en Kopenhago, kie'n li'a riĉ'a mastr'o, la komerc'ist'o el Bremo, li'n send'is, lig'int'e li'n per la kondiĉ'o, ke li ne edz'iĝ'os.

“Edz'iĝ'i, ho, ho!” li dir'is laŭt'e kaj strang'e.

La vintr'o ven'is fru'e, est'is akr'a frost'o; ekster'e est'is fort'a neĝ'vent'o, tiel ke ĉiu, kiu pov'is, rest'is intern'e de si'a'j kvar mur'o'j. Tio est'is la kaŭz'o, pro kiu la najbar'o'j de Anton'o kontraŭ'e ne rimark'is, ke li'a butik'o dum du tut'a'j tag'o'j ne est'is mal'ferm'it'a kaj li mem ne montr'iĝ'is. Kiu el'ir'us ĉe tia veter'o, se li pov'as ne far'i tio'n?

Tio est'is griz'a'j, mal'lum'a'j tag'o'j, kaj en la butik'o, kies fenestr'o'j ja ne est'is el vitr'o, reg'is nur du'on'lum'o kaj post'e mal'lum'eg'a nokt'o. La mal'jun'a Anton'o dum du tag'o'j ne for'las'is si'a'n lit'o'n, li ne hav'is plu la fort'o'n por tio. La mal'bon'eg'a'n veter'o'n de ekster'e li long'a'n temp'o'n antaŭ'e sent'is en si'a'j membr'o'j. For'las'it'a kuŝ'is tie la mal'jun'a fraŭl'o kaj ne pov'is help'i al si, li apenaŭ pov'is lev'i al la buŝ'o la kruĉ'o'n kun akv'o, kiu'n li est'is star'ig'int'a apud si, kaj nun eĉ la last'a gut'o est'is el'trink'it'a. Ne la febr'o, ne la mal'san'o, sed la mal'jun'ec'o li'n paraliz'is. Tie supr'e, kie li kuŝ'is, reg'is ĉirkaŭ li preskaŭ ĉiam'a nokt'o. Mal'grand'a arane'o, kiu'n li ne pov'is vid'i, kontent'e kaj labor'em'e ŝpin'ad'is super li si'a'n teks'aĵ'o'n, kvazaŭ por tio, ke tie trov'iĝ'u almenaŭ nov'a freŝ'a funebr'a krep'o, kiam la mal'jun'ul'o ferm'os por ĉiam si'a'j'n okul'o'j'n.

Ho, kiel long'a kaj dorm'em'a est'is la temp'o! Larm'o'j'n li ne hav'is, dolor'o'j'n ankaŭ ne; Molly ne viv'is en li'a'j pens'o'j. Li hav'is la sent'o'n, ke la mond'o kaj ĝi'a tumult'o hav'as plu neni'a'n rilat'o'n al li, ke li kuŝ'as jam ekster ĝi: Neni'u pens'is ja pri li. Dum unu moment'o li ek'sent'is mal'sat'o'n, ankaŭ soif'o'n li tre fort'e sent'is. Sed neni'u ven'is, por li'n re'freŝ'ig'i; neni'u vol'is ven'i. Li ek'pens'is pri tiu'j, kiu'j dev'is pere'i de sen'fort'ec'o, li re'memor'is, kiel la sankt'a Elisabeto, kiam ŝi viv'is ankoraŭ sur la ter'o, ŝi, la sankt'ul'in'o de li'a hejm'o kaj de li'a infan'ec'o, la nobl'a duk'in'o de Turingi'o, la alt'e eminent'a sinjor'in'o, mem ir'ad'is en la plej mal'riĉ'a'j'n lok'o'j'n, kaj al'port'ad'is al la mal'san'ul'o'j konsol'o'n kaj re'freŝ'ig'o'n. En hel'a bril'o ŝi'a'j ag'o'j ŝveb'is antaŭ li'a'j okul'o'j. Li re'memor'is, kiel ŝi venad'is al la sufer'ant'o'j kaj parol'is al ili vort'o'j'n de konsol'o, kiel ŝi lav'ad'is la vund'o'j'n de la sufer'ant'o'j kaj al la mal'sat'ul'o'j al'port'ad'is manĝ'aĵ'o'n, kvankam ŝi'a sever'a dom'sinjor'o ŝi'n koler'is pro tio. Li re'memor'is la legend'o'n, kiel unu foj'o'n, kiam ŝi ven'is kun plen'a korb'o, en kiu trov'iĝ'is vin'o kaj manĝ'aĵ'o'j, subit'e aper'is ŝi'a edz'o, kiu observ'is ĉiu'j'n ŝi'a'j'n paŝ'o'j'n, kaj koler'e demand'is, kio'n ŝi tie port'as. Tim'iĝ'int'e ŝi respond'is, ke tio est'as roz'o'j, kiu'j'n ŝi ŝir'kolekt'is en la ĝarden'o; kaj kiam li, ne kred'ant'e, for'tir'is la tuk'o'n, kiu kovr'is la korb'o'n, jen por la sav'o de la pi'a vir'in'o far'iĝ'is mirakl'o, kaj la pan'o kaj ĉio en la korb'o tie kuŝ'is ali'form'ig'it'a'j en roz'o'j'n.

Tiel la sankt'ul'in'o viv'is en la anim'o de la mal'jun'a Anton'o, tiel ŝi kvazaŭ viv'ant'e ŝveb'is antaŭ li'a'j sen'fort'iĝ'int'a'j okul'o'j, antaŭ li'a lit'o en la mizer'a tabul'a bud'o de la Dan'a land'o. Li sen'ĉap'ig'is si'a'n kap'o'n, rigard'is al ŝi en la mild'a'j'n okul'o'j'n, kaj ĉio ĉirkaŭ'e est'is plen'a de bril'o kaj de roz'o'j, kaj ĉi tiu'j dis'vast'ig'ad'is tra la tut'a ĉambr'o si'a'n ĉarm'a'n bon'odor'o'n.

Subit'e penetr'is al li agrabl'a odor'o de pom'o'j; li vid'is, kiel flor'ant'a pom'arb'o etend'as al li si'a'j'n branĉ'o'j'n, tio est'is la sam'a pom'arb'o, por kiu li kaj Molly plant'is la mal'grand'a'n kern'o'n.

La arb'o ŝut'is si'a'j'n arom'a'j'n foli'o'j'n sur li'a'n varm'eg'a'n frunt'o'n kaj mal'varm'et'ig'is ĝi'n. Ili fal'is sur li'a'j'n sen'suk'iĝ'int'a'j'n lip'o'j'n, kaj li hav'is la sent'o'n, kvazaŭ pan'o kaj fort'ig'a vin'o li'n re'freŝ'ig'is. Kaj li sent'is si'n tiel facil'a; li ĝoj'is tiel sincer'e, ke li pov'as kviet'e ek'dorm'et'i.

“Nun mi dorm'os!” li flustr'is mal'laŭt'e; “la dorm'o bon'e efik'as! Morgaŭ mi de'nov'e est'os san'a kaj lev'iĝ'os. Bel'eg'e, bel'eg'e! La pom'arb'o'n, plant'it'a'n en am'o, mi vid'as nun en bel'eg'ec'o!”

Kaj li en'dorm'iĝ'is.

La sekv'ant'a'n tag'o'n — ĝi est'is la tri'a tag'o, de post kiam la butik'o est'is ferm'it'a, la neĝ'o plu ne est'is pel'at'a de la vent'o — la najbar'o'j de kontraŭ'e serĉ'is, kie est'as la mal'jun'a Anton'o, kiu ĉiam ankoraŭ ne montr'iĝ'is. Li kuŝ'is sen'viv'e el'streĉ'it'e kun la nokt'a ĉap'et'o prem'it'a inter la man'o'j. Oni ne sur'met'is ĝi'n sur li'n en la tomb'o, li hav'is ja ali'a'n, pur'a'n kaj blank'a'n. Kie nun est'is la larm'o'j, kiu'j'n li est'is plor'int'a? Kie est'is tiu'j perl'o'j? Ili rest'is en la nokt'a ĉap'et'o — la ver'a'j larm'o'j ne mal'aper'as el la tol'aĵ'o — kun'e kun la ĉap'et'o ili est'is kaŝ'it'a'j kaj forges'it'a'j. La mal'nov'a'j pens'o'j, la mal'nov'a'j sonĝ'o'j rest'is ankoraŭ en la nokt'a ĉap'et'o de la mal'jun'a fraŭl'o.

Ne dezir'u ĝi'n al vi! Ĝi far'us vi'a'n frunt'o'n tro varm'eg'a, ĝi bat'ig'us pli fort'e vi'a'j'n puls'o'j'n, ĝi al'port'us al vi tia'j'n sonĝ'o'j'n, kiu'j est'us kvazaŭ real'aĵ'o.

Tio'n spert'is la unu'a, kiu ĝi'n met'is sur si'n, kaj tio est'is ja du'on'o'n da jar'cent'o post'e, kaj tio est'is la urb'estr'o mem. Li sid'is kun la edz'in'o kaj dek unu infan'o'j, tre komfort'e inter si'a'j kvar mur'o'j. Sed tuj li ek'sonĝ'is pri mal'feliĉ'a am'o, bankrot'o kaj zorg'o'j pri pan'o.

Hu, kiel la nokt'a ĉap'et'o varm'ig'as!” li ek'kri'is kaj for'ŝir'is ĝi'n, kaj tiam de'rul'iĝ'is unu perl'o kaj ankoraŭ unu; ili lum'is kaj el'ig'is strang'a'n son'o'n. “Tio est'as la artr'it'o,” dir'is la urb'estr'o, “kiu fajr'er'as antaŭ mi'a'j okul'o'j!”

Tio est'is larm'o'j, plor'it'a'j du'on'o'n da jar'cent'o antaŭ'e, plor'it'a'j de la mal'jun'a Anton'o el Eisenach.

Ĉiu, kiu post'e sur'met'is la nokt'a'n ĉap'et'o'n, ricev'is vizi'o'j'n kaj sonĝ'o'j'n, li'a prop'a histori'o ali'form'iĝ'is en histori'o'n de Anton'o. Kre'iĝ'is tut'a fabel'o, kre'iĝ'is mult'a'j, ili'n rakont'u ali'a'j. Ni rakont'is nun la unu'a'n, kaj ni fin'as per la vort'o'j: “neniam dezir'u al vi la nokt'a'n ĉap'et'o'n de la mal'jun'a fraŭl'o.”

Io

“Mi vol'as far'iĝ'i io!” dir'is la plej aĝ'a el kvin frat'o'j; “mi vol'as al'port'i util'o'n al la mond'o. Se mi eĉ hav'os la plej mal'grav'a'n pozici'o'n, tamen se tio, kio'n mi far'os, est'os bon'a, ĝi ĉiam hav'os i'a'n valor'o'n. Mi farad'os brik'o'j'n, ili'n oni nepr'e bezon'as, — tiam mi est'os ja i'o'n far'int'a!”

“Sed i'o'n tro mal'grav'a'n!” dir'is la du'a frat'o. “Tio, kio'n vi vol'as far'i, est'as tut'e kiel neni'o. Tio est'as man'labor'ad'o, kiu pov'as est'i far'at'a per maŝin'o. Ne, en tia okaz'o mi prefer'as far'iĝ'i mason'ist'o, tio almenaŭ est'as io, tio mi vol'as far'iĝ'i. Tio est'as ja pozici'o, per kiu oni est'as akcept'at'a en la korporaci'o'j'n kaj far'iĝ'as burĝ'o, ricev'as propr'a'n standard'o'n kaj propr'a'n gast'ej'o'n. Jes, se la afer'o ir'os bon'e, mi pov'os mem ten'i help'ant'o'j'n kaj est'i nom'at'a majstr'o, kaj mi'a edz'in'o far'iĝ'os majstr'edz'in'o; tio est'as ja io!”

“Tio est'as absolut'e neni'o!” dir'is la tri'a; “tiam vi star'os ankoraŭ ekster la efektiv'a'j rang'a'j klas'o'j, da kiu'j mult'a'j ekzist'as en la urb'o, mult'e pli alt'a'j ol la klas'o de la majstr'o'j. Vi pov'as est'i tut'e brav'a hom'o, sed kiel majstr'o vi est'os ja nur tio, kio'n oni nom'as ‘simpl'ul'o’. Ne, mi kon'as i'o'n pli bon'a'n! Mi vol'as far'iĝ'i arĥitektur'ist'o, en'ir'i en la karier'o'n art'ist'a'n, mi vol'as lev'iĝ'i al tiu'j, kiu'j star'as pli alt'e en la region'o de la spirit'o. Est'as ver'o, ke mi dev'as komenc'i de mal'supr'e, mi eĉ dir'os tut'e sen'ĝen'e, ke mi dev'as komenc'i kiel ĉarpent'ist'a lern'ant'o, mi dev'os port'i ĉap'o'n, kvankam mi kutim'is port'i silk'a'n ĉapel'o'n, mi dev'os kur'ad'i al'port'i bier'o'n kaj brand'o'n por la simpl'a'j sub'majstr'o'j kaj permes'i, ke ili parol'u al mi ‘ci’, kaj tio ne est'as io agrabl'a. Sed mi imag'os al mi, ke la tut'a afer'o est'as maskerad'o, ke tio est'as maskerad'a liber'ec'o. Morĝaŭ, tio est'as kiam mi far'iĝ'os sub'majstr'o, mi ir'os mi'a'n propr'a'n voj'o'n, kaj tiam la ali'a'j mi'n plu ne interes'os. Mi vizit'ad'os la akademi'o'n, mi lern'os desegn'i, mi est'os nom'at'a arĥitektur'ist'o, — tio est'as io, tio est'as mult'e! Mi pov'as ating'i la titol'o'n ‘moŝt'o’, eĉ i'o'n pli, kaj mi konstru'os kaj konstru'os, tut'e kiel mi'a'j antaŭ'ul'o'j. Tio ĉiu'okaz'e est'as io, kio'n oni pov'as fid'i! La tut'a afer'o est'as io!”

“Tiu io mi'n ne interes'as!” dir'is la kvar'a frat'o; “mi ne vol'as ir'i laŭ fremd'a'j post'e'sign'o'j, mi ne vol'as est'i kopi'o, mi vol'as far'iĝ'i geni'o, mi vol'as far'iĝ'i pli taŭg'a ol vi ĉiu'j kun'e! Mi kre'os nov'a'n konstru'art'o'n, mi don'os la ide'o'n por konstru'aĵ'o, kiu est'os tut'e konform'a al la klimat'o kaj material'o de la land'o, al la naci'ec'o de la land'o, al la evolu'o de ni'a jar'cent'o, kaj al mi'a'j konstru'aĵ'o'j mi al'don'os ankoraŭ special'e konstru'it'a'n etaĝ'o'n, por montr'i mi'a'n geni'o'n!”

“Sed se la klimat'o kaj la material'o ne taŭg'os!” dir'is la kvin'a; “tio est'os des pli mal'bon'a, ke ĝi hav'os influ'o'n. La ide'o pri naci'ec'o facil'e pov'as tiel etend'iĝ'i, ke ĝi far'iĝ'os afekt'aĵ'o, la evolu'o de la jar'cent'o pov'as ir'i ĝis sen'brid'iĝ'o, kiel oft'e la jun'ul'ar'o sen'brid'iĝ'as. Mi vid'as, ke neni'u el vi i'o'n ating'os, almenaŭ ne en tiu grad'o, kiel vi mem pens'as. Sed ag'u, kiel vi vol'as; mi ne simil'os al vi, mi star'ig'as mi'n ekster vi'a rond'o, kaj pri tio, kio'n vi entrepren'as, mi far'os mi'a'j'n observ'o'j'n. Ĉiu objekt'o hav'as i'o'n mal'laŭd'in'id'a'n, tio'n mi el'tir'os kaj pri'parol'os, tio ĉiam io est'as!”

Kaj tiel li ag'is, kaj la hom'o'j dir'is pri la kvin'a: “Li est'as hom'o de tut'e special'a spec'o! Li hav'as bon'a'n kap'o'n, sed li neni'o'n far'as!” Sed ĝust'e per tio li est'is io.

Vid'u, tio est'as nur mal'grand'a histori'o, kaj tamen ĝi ne fin'iĝ'os, tiel long'e, kiel star'os la mond'o!

Sed ĉu neni'o plu far'iĝ'is el la kvin frat'o'j? Tio est'us ja neni'o! Aŭskult'u do plu'e, tio est'as tut'a fabel'o!

La plej aĝ'a frat'o, kiu farad'is brik'o'j'n, rimark'is, ke de ĉiu brik'o, kiam ĝi est'is pret'a, de'rul'iĝ'is spes'dek'o; ĝi est'is nur mon'er'o kupr'a, sed mult'e da mal'grand'a'j spes'dek'o'j, met'it'a'j unu sur la ali'a'n, ali'form'iĝ'is en spes'mil'o'n, kaj kie oni per ĝi frap'as, ĉe la bak'ist'o, ĉe la buĉ'ist'o kaj ĉe la tajlor'o, ĉe ili ĉiu'j, tie la pord'o larĝ'e mal'ferm'iĝ'as kaj oni ricev'as, kio'n oni bezon'as. Vid'u, tio'n don'is la brik'o'j; est'as ver'o, ke kelk'a'j dis'pec'iĝ'is aŭ romp'iĝ'is, sed ili ankaŭ trov'is por si uz'o'n.

En la vilaĝ'o patr'in'o Margaret'o, la mal'riĉ'a vir'in'o, tre dezir'is konstru'i al si mal'grand'a'n dom'et'o'n; ŝi ricev'is ĉiu'j'n romp'it'a'j'n brik'o'j'n kaj ankaŭ kelk'a'n nombr'o'n da tut'a'j brik'o'j, ĉar la plej aĝ'a frat'o hav'is bon'a'n kor'o'n kvankam li nur farad'is brik'o'j'n. La mal'riĉ'a vir'in'o star'ig'is al si mem si'a'n dom'o'n; ĝi est'is mal'larĝ'a, unu fenestr'o sid'is mal'rekt'e, la pord'o est'is tro mal'alt'a; kaj la pajl'a tegment'o pov'us est'is aranĝ'it'a pli bon'e, tamen ŝirm'o'n kaj defend'o'n ĝi don'is kaj oni ĝi'n pov'is vid'i de mal'proksim'e sur la mar'o, kies potenc'o romp'iĝ'ad'is sur la dig'o. La sal'a'j gut'o'j ŝpruc'ad'is sur la tut'a'n dom'o'n, kiu ankoraŭ star'is, kiam ĝi'a mastr'in'o jam de long'e est'is mort'int'a, — tio'n kaŭz'is la fortik'ec'o de la brik'o'j.

La du'a frat'o, — nu, li pov'o'sci'is konstru'i ali'e, li lern'is ja tio'n. Kiam li pret'ig'is si'a'n sub'majstr'a'n labor'aĵ'o'n, li pak'is si'a'n tornistr'o'n kaj kant'is la sub'majstr'a'n kant'o'n:

“Mi migr'as, jun'a vojaĝ'ant’,
En ĉiu lok’ ŝat'at'a,
Pro fort'a brak’, pro gaj'a kant’
Volont'e akcept'at'a.
Kaj kiam post'e hejm'e'n mi
Re'ven'os en la fin'o,
Nest'et'o'n fond'os mi kun ŝi,
Kun mi'a kar'ul'in'o.”

Kaj tiel li far'is. Kiam li re'ven'is en si'a'n urb'o'n kaj far'iĝ'is majstr'o, li konstru'is dom'o'n apud dom'o, tut'a'n strat'o'n. Kiam la strat'o est'is pret'a, bon'e aspekt'is kaj pli'grand'ig'is la urb'o'n, tiam la dom'o'j konstru'is por li mal'grand'a'n dom'o'n, kiu far'iĝ'is li'a propr'aĵ'o. Sed kiel la dom'o'j pov'is konstru'i? Jes, demand'u ili'n, kaj ili ne respond'os, sed la hom'o'j respond'os kaj dir'os: “Jes, cert'e la strat'o konstru'is por li li'a'n dom'o'n!” Ĝi est'is mal'grand'a kaj hav'is argil'a'n plank'o'n; sed kiam li danc'is sur tiu plank'o kun si'a fianĉ'in'o, ĝi far'iĝ'is blank'a kaj vaks'it'a kaj el ĉiu ŝton'o de la mur'o el'kresk'is flor'o, kio aspekt'is tiel sam'e bon'e, kiel mult'e'kost'a tapet'o. Tio est'is tre ĉarm'a dom'o kaj feliĉ'a ge'edz'a par'o. La korporaci'a standard'o flirt'is antaŭ la dom'o, kaj sub'majstr'o'j kaj meti'lern'ant'o'j kri'is: “Hur'a!”

Jes, tio est'is io; kaj post'e li mort'is, tio ankaŭ est'is io.

Nun ven'is la vic'o de la arĥitektur'ist'o, la tri'a frat'o, kiu antaŭ'e est'is ĉarpent'ist'a lern'ant'o, port'is ĉap'o'n kaj lud'is la rol'o'n de knab'o'send'at'o, sed per la akademi'o li lev'iĝ'is ĝis la rang'o de arĥitektur'ist'o, ating'is la titol'o'n “moŝt'o”, konstru'ig'is mult'e da dom'o'j, kaj en la strat'o konstru'it'a de li'a frat'o, la mason'a majstr'o, li konstru'ig'is dom'o'n por ĉi tiu, tiel ke la strat'o nun est'is nom'at'a per li'a nom'o; kaj la plej bel'a dom'o de la strat'o far'iĝ'is li'a propr'a; tio est'is io, kaj li ankaŭ est'is io, kaj ankoraŭ kun long'a titol'o antaŭ'e kaj mal'antaŭ'e. Li'a'j infan'o'j est'is nom'at'a'j bon'klas'a'j infan'o'j, kaj kiam li mort'is, li'a vidv'in'o est'is vidv'in'o bon'klas'a, — tio est'as io. Li'a nom'o star'is konstant'e sur la angul'o de la strat'o kaj viv'is en la buŝ'o de la popol'o kiel nom'o de strat'o, jes, tio est'as io!

Nun pri la geni'o, la kvar'a frat'o, kiu vol'is el'pens'i i'o'n nov'a'n, i'o'n tut'e precip'a'n kaj ankoraŭ nov'a'n etaĝ'o'n; sed ĝi dis'fal'is sub li, kaj li de'fal'is kaj romp'is al si la kol'o'n, — li tamen ricev'is bel'eg'a'n en'ter'ig'a'n procesi'o'n kun korporaci'a'j standard'o'j kaj muzik'o, flor'o'j en la gazet'o'j kaj sur la strat'o. Tri funebr'a'j parol'o'j est'is el'dir'it'a'j super li, unu pli long'a ol la ali'a, kaj li cert'e hav'us grand'a'n plezur'o'n, se li pov'us ili'n aŭd'i, ĉar li am'is, ke oni parol'u pri li. Sur li'a tomb'o oni star'ig'is monument'o'n, kvankam nur unu'etaĝ'a'n, sed tio tamen est'as ja io!

Nun li est'is mort'int'a, kiel la tri ali'a'j frat'o'j; sed la last'a, kiu ĉio'n kritik'ad'is, trans'viv'is ili'n ĉiu'j'n, kaj tiel ja ankaŭ dev'is est'i, ĉar tia'manier'e al li aparten'is la last'a vort'o, kaj por li est'is grav'e hav'i la last'a'n vort'o'n. Li est'is ja la bon'a kap'o, kiel dir'is la hom'o'j. Fin'e ek'bat'is ankaŭ li'a hor'o, li mort'is kaj ven'is al la pord'o de la ĉiel'o. Antaŭ tiu pord'o oni ĉiam aper'as du'op'e. Li star'is do nun tie kun ali'a anim'o, kiu ankaŭ vol'is en'ir'i, kaj tio est'is ĝust'e la mal'jun'a patr'in'o Margaret'o de la apud'dig'a dom'o.

“Ver'ŝajn'e por kontrast'o tio est'as aranĝ'it'a, ke mi dev'as aper'i ĉi tie sam'temp'e kun ĉi tiu mizer'a anim'o!” dir'is la grand'a kritik'ist'o. “Nu, patr'in'et'o, kiu ŝi est'as? Ĉu ŝi ankaŭ vol'as en'ir'i?” li demand'is. La mal'jun'a vir'in'o far'is riverenc'o'n tiel bon'e, kiel ŝi pov'is, ĉar ŝi pens'is ke tiu, kiu parol'as kun ŝi est'as sankt'a Petro mem! “Mi est'as mal'riĉ'a simpl'a vir'in'o sen famili'o, la mal'jun'a Margaret'o de la apud'dig'a dom'o!”

“Nu, kio'n do ŝi tie mal'supr'e far'is kaj plen'um'is?”

“Bedaŭr'ind'e mi en tiu mond'o plen'um'is neni'o'n, kio pov'us ĉi tie mal'ferm'i al mi la en'ir'o'n. Ĝi est'os afer'o de pur'a favor'kor'ec'o, se mi ricev'os permes'o'n en'ir'i tra la pord'o!”

“Kiel'e ŝi for'las'is tiu'n mond'o'n?” li demand'is, por i'o'n dir'i, ĉar est'is al li enu'ig'e star'i kaj dev'i atend'i.

“Nu, kiel'e mi ĝi'n for'las'is, mi ne sci'as! Mal'san'a kaj mizer'a mi est'is en la last'a'j jar'o'j, kaj tial ver'ŝajn'e mi ne pov'is el'ten'i, kiam mi el'ramp'is el mi'a lit'o kaj el'met'is mi'n ekster'e al la frost'o kaj mal'varm'o. Tio est'is ja kruel'a vintr'o, sed nun mi dank’ al Di'o ĉio'n tra'pas'is. En la last'a'j tag'o'j neni'a vent'et'o si'n mov'is, sed est'is terur'e mal'varm'e, kiel vi'a sankt'a moŝt'o sci'as. La glaci'o el'ŝov'iĝ'is de la bord'o en la mar'o'n tiel mal'proksim'e, kiel oni nur pov'is vid'i; ĉiu'j hom'o'j el la urb'o ir'is sur la glaci'o'n; ili tie kolekt'iĝ'is por glit'kur'ad'o kaj por danc'ad'o, mi pens'as, ke ili tiel tio'n nom'as. Ĉie aŭd'iĝ'is muzik'o kaj star'is bud'o'j kun re'freŝ'ig'aĵ'o'j. Mi pov'is aŭd'i la tut'a'n bru'o'n eĉ en mi'a mizer'a ĉambr'et'o, en kiu mi kuŝ'is. Vesper'e, kiam la lun'o jam est'is lev'iĝ'int'a sed don'is nur mal'grand'a'n lum'o'n, mi el mi'a lit'o rigard'is tra la fenestr'o la tut'a'n bord'o'n. Ĝust'e tie, kie la ĉiel'o kaj la mar'o kun'tuŝ'iĝ'is, aper'is subit'e strang'a blank'a nub'o. Mi kuŝ'is kaj observ'is precip'e la nigr'a'n punkt'o'n en ĝi, kiu far'iĝ'is ĉiam pli kaj pli grand'a. Tiam mi ek'kompren'is, kio'n ĝi signif'as. Mi est'as mal'jun'a kaj spert'a, kvankam tiu'n sign'o'n oni ne oft'e vid'as. Mi ĝi'n re'kon'is, kaj terur'o mi'n atak'is. Du foj'o'j'n antaŭ'e en mi'a viv'o mi jam vid'is tiu'n aĵ'o'n, kaj mi sci'is, ke baldaŭ lev'iĝ'os terur'a uragan'o kun al'flu'eg'o, kiu traf'os ne'atend'it'e ĉiu'j'n tiu'j'n kompat'ind'a'j'n hom'o'j'n, kiu'j nun drink'is kaj salt'is kaj est'is gaj'a'j. Jun'ul'o'j kaj mal'jun'ul'o'j, la tut'a urb'o est'is ja tie. Kiu pov'is ili'n avert'i, se neni'u el ili vid'is kaj kompren'is tio'n, kio'n mi nun kompren'is. Ne'pri'skrib'ebl'a tim'eg'o atak'is mi'n, sed ĝi ankaŭ en'verŝ'is en mi'n nov'a'n viv'o'n, kiu'n mi jam de'long'e ne sent'is en mi. Mi sukces'is el'ir'i el la lit'o kaj al'tren'i mi'n ĝis la fenestr'o, sed plu'e mi'a'j fort'o'j ne sufiĉ'is. Mal'ferm'i la fenestr'o'n mi ne pov'is. Mi pov'is vid'i, kiel la hom'o'j tie sur la glaci'o kur'as kaj salt'as, mi pov'is vid'i la elegant'a'n flag'o'n, mi pov'is aŭd'i, kiel la knab'o'j kri'as hur'a kaj la knab'in'o'j kaj la jun'a'j vir'o'j kant'as. Est'is tre gaj'e, sed pli kaj pli alt'e'n lev'iĝ'is la blank'a nub'o kun la nigr'a sak'o en si'a mez'o. Mi kri'is tiel laŭt'e, kiel mi pov'is, sed neni'u mi'n aŭd'is, mi est'is tro mal'proksim'e: Baldaŭ la vent'eg'o dev'is eksplod'i, romp'i la glaci'o'n, kaj ĉiu'j tie dev'is ne'sav'ebl'e dron'i. Aŭd'i mi'n ili ne pov'is, por el'ir'i al ili mi ne hav'is la fort'o'n. Ho, se mi pov'us per ia rimed'o ven'ig'i ili'n sur la ter'o'n! Tiam Di'o inspir'is al mi la ide'o'n ek'brul'ig'i mi'a'n lit'o'n, prefer'e neni'ig'i mi'a'n dom'o'n per fajr'o, ol permes'i, ke la grand'a amas'o da hom'o'j mizer'e pere'u. Feliĉ'e mi sukces'is ek'brul'ig'i la fajr'o'n, mi vid'is la ruĝ'a'n flam'o'n, mi sav'is mi'n ekster la pord'o'n, sed tie mi fal'is kaj rest'is kuŝ'ant'a, mi ne pov'is plu mi'n ten'i sur la pied'o'j. Kiam mi for'las'is la dom'o'n, la fajr'o alt'e ek'flam'is, el'iĝ'is tra la fenestr'o super la tegment'o'n. Tuj oni sur la glaci'o rimark'is la fajr'o'n, kaj ĉiu'j ek'kur'is tiel rapid'e, kiel ili nur pov'is, por help'i al mi, al la mal'feliĉ'a kripl'ul'in'o, kiu laŭ ili'a opini'o est'is en danĝer'o for'brul'i. Ne trov'iĝ'is eĉ unu, kiu kur'us i'e'n ali'lok'e'n. Mi aŭd'is, kiel ili ven'is, sed mi ankaŭ aŭd'is, kiel bru'is en la aer'o, mi aŭd'is, kiel tondr'is, kvazaŭ oni paf'us el grand'a'j kanon'o'j, la al'flu'eg'o lev'is la glaci'o'n kaj krev'ig'is ĝi'n. Sed ili ating'is la dig'o'n, kie la fajr'er'o'j flug'ad'is super mi; mi ven'ig'is ili'n ĉiu'j'n ekster danĝer'o'n. Sed ver'ŝajn'e mi ne pov'is el'ten'i la mal'varm'o'n kaj la tim'eg'o'n, kaj tia'manier'e mi ven'is ĉi tie'n al la pord'o de la ĉiel'o. Ĝi cert'e est'os mal'ferm'it'a ankaŭ al tia mizer'a est'aĵ'o kiel mi; kaj nun mi tie mal'supr'e ja ankaŭ ne hav'as plu dom'o'n ĉe la dig'o, sed tio ne don'as al mi ankoraŭ rajt'o'n de en'ir'o ĉi tie'n”

Tiam mal'ferm'iĝ'is la pord'o de la ĉiel'o, kaj anĝel'o en'konduk'is la mal'jun'a'n vir'in'o'n intern'e'n. Ŝi perd'is ekster'e unu lit'pajl'er'o'n, unu el la pajl'o'trunk'et'o'j, sur kiu'j ŝi est'is kuŝ'int'a en la lit'o, kiu'n ŝi ek'brul'ig'is, por sav'i la amas'o'n da hom'o'j. La pajl'a trunk'et'o ali'form'iĝ'is en pur'a'n or'o'n, sed en tia'n or'o'n, kiu kresk'is kaj volv'iĝ'is supr'e'n en form'o de plej hel'a'j ornam'aĵ'o'j.

“Vid'u, tio'n al'port'is la mal'riĉ'a vir'in'o!” dir'is la anĝel'o. “Kaj kio'n vi nun al'port'as? Sed mi sci'as, ke vi neni'o'n plen'um'is, vi ne el'far'is eĉ unu brik'o'n. Se vi pov'us nun ir'i re'turn'e kaj al'port'i kun vi almenaŭ unu de vi far'it'a'n brik'o'n! Est'as ver'o, ke ĝi est'us tut'e sen'taŭg'a, se vi ĝi'n est'us far'int'a, sed se ĝi est'us far'it'a kun bon'a vol'o, ĝi tamen est'us io. Sed vi ne pov'as ir'i re'turn'e, kaj mi neni'o'n, pov'as far'i por vi.”

Tiam ek'pet'is por li la mal'riĉ'a anim'o, la vir'in'o el la apud'dig'a dom'o. “Li'a frat'o far'is ĉiu'j'n brik'o'j'n kaj pec'et'o'j'n, el kiu'j mi konstru'is mi'a'n mizer'a'n dom'et'o'n, kaj li donac'is ili'n al mi; por mi, la mal'riĉ'a vir'in'o, tio est'is tre mult'e. Ĉu oni ne pov'us al'kalkul'i al li ĉiu'j'n tiu'j'n brik'o'j'n kaj pec'o'j'n? Tio est'us ag'o de favor'kor'ec'o! Li ĝi'n bezon'as, kaj ĉi tie est'as ja la hejm'o de favor'kor'ec'o!”

“Vi'a frat'o, tiu, kiu'n vi nom'is la plej mal'grav'a,” dir'is la anĝel'o, “li, kies honest'a profesi'o est'is rigard'at'a de vi kiel la plej mal'alt'a, li donac'as al vi part'et'o'n de si'a regn'o ĉiel'a. Vi ne est'os for'pel'it'a, vi ricev'os la permes'o'n rest'i ekster'e kaj pri'pens'i kaj serĉ'i kia'manier'e vi pov'us re'bon'ig'i vi'a'n viv'o'n tie mal'supr'e, sed ĉi tie'n vi ne ven'os, antaŭ ol vi el bon'a'j far'o'j ne est'os far'int'a almenaŭ i'o'n!”

“Tio'n mi pov'us esprim'i pli bon'e!” pens'is la grand'a kritik'ist'o, sed li tio'n ne dir'is laŭt'e, kaj tio est'is jam io.